La Muzeo d'Orsay
Tiutage Anh havis iujn okupojn, do ni pasigis kune nur kelkajn horojn. Ĉi-kaze kerno de la kultura programo estis muzeoj. La unuan mi vizitis sola – tio estis la Muzeo d'Orsay, kiu prezentas la plej grandan kolekton de la 20-jarcenta arto. Punktismomodernismoimpresionismo – se tiuj vortoj ion signifas por vi, do iru senhezite. Se ne, do ĉi loko des pli vizitendas.
Granda konstruaĵo de la muzeo troviĝas 15 minutojn for de alia grava kulturejo – la Muzeo de la kajo Branly (priparolota iom poste). Ĝi estis konstruita en 1900 kiel fervoja stacidomo kadre de preparado al la Universala ekspozicio, sed funkciis mallonge kaj ekde 1939 staris fermita. Oni planis detrui ĝin por liberigi la spacon, sed prezidento Georges Pompidou feliĉe havis alian planon – transformi la specimenon de la industria arkitekturo al arta muzeo. Oni povas nur imagi kiom da peno kaj mono elspeziĝis por realigi tiun ĉi ambician planon, sed finfine en 1986 la novkreita muzeo malfermis siajn pordojn al vizitantoj.


Nun ĝi estas inter la plej popularaj kulturejoj de la franca ĉefurbo. Anh diris, ke ŝi pli ŝatas tiun muzeon ol la antikvecan Luvron aŭ la ekstramodernecan Centron de Georges Pompidou.
Atendovico antaŭ la pordoj estis ne tro longa, do mi perdis ne pli ol dek minutojn. Ĉe biletejo haveblis plej diversaj songvidiloj, inkluzive tiun en la rusa. Bonega servo por solulo, aparte se li ne tre kompetentas en la arthistorio.
Nu, kion mi povus diri pri la ekspozicio? Claude MonetEdgar DegasPierre-Auguste RenoirHenri de Toulouse-LautrecVincent van GoghPaul Gauguin – la majstroj, kiujn mi antaŭe konis de lernolibroj nun prezentiĝis antaŭ mi en siaj ĉefverkoj. Plian fojon mi konvinkiĝis, ke artaĵojn oni ĝuu senpere, en originalo – ĉu temas pri muziko, pentraĵo aŭ arkitekturo.

La muzeo de la kajo Branly
La Muzeo de la kajo Branly (plej ofte nomata simple la Branly-muzeo) prezentas tradiciajn kulturojn de la iamaj francaj kolonioj, do kompreneble mia vjetnama amikino jam plurfoje vizitis ĝin. Kiel eks-muzeologo kun 15-jara sperto mi konfirmas, ke ĝi meritas vian atenton. 


Ĝi situas en la historia koro de Parizo, 15 minutojn for de la Eiffel-Turo. La konstruaĵo dronas en verdaĵoj, inter kiuj vizitantoj vagas kvazaŭ en ĝangalo.


La ekspozicio estas moderna, bone ekipita je plurmedia aparataro, elegante aranĝita kaj adaptita al handikapuloj (foje mi trovis eĉ brajlo-skribojn). Ĉe la enirejo disponeblas paperaj gvidiloj en diversaj lingvoj, inkluzive la rusan (lastakaze kun iomete fuŝa mapo).


PolinezioHindoĉinioKanadoGvianoAfriko – tradiciaj kulturoj de tiuj ĉi regionoj estas prezentitaj pere de plej impresaj specimenoj, kiuj admirigas ne nur fakulojn, sed ankaŭ laikojn. 


Kolosaj totemforstoj de amerikaj indiĝenoj, lignaj skulptaĵoj el Oceanio, grandega antikva tamburo el Vjetnamio – mi kaptis la fotilon ĉiupaŝe. 


Aparte plaĉis al mi ke atingeblas pluraj informtavoloj. Hasta vizitanto rigardos nur plej elstarajn artaĵojn. Kiu volas ekscii pli – vizitos laŭitinerajn ĉambretojn kun aldonaj eksponaĵoj kaj tekstoj. Se vi volas profundiĝi en iu temo, vi povas spekti filmojn aŭ legi rilatajn informojn sur plurmediaj ekranoj. En apuda salono troviĝas granda vendejo de artaĵoj, sonregistraĵoj kaj libroj. En la muzea korto okazas diversaj prezentaĵoj.

Luksemburga ĝardeno
Poste ni iomete promenis tra ĉirkaŭaĵoj, rigardis la Panteonon kie eterniĝis restaĵoj de plej elstaraj francoj, kaj alvenis la Luksemburgan ĝardenon.


Laŭvoje ni renkontis arabon, kiu lerte manipulis per grandaj fingringoj, elsuĉante monon de naivaj gapuloj. Mi scias kiel agadas tiuj friponoj en Rusio, do fotis ilian parizan kolegon por memoro, sed li tuj reagis: “No photo!” 


Sur strata benko dormis senhejmulo kun siaj modestaj pakaĵoj. 


Sur la Placo de la Résistance mi vidis bareliefon de la bulgara heroo Vasil Levski, kies historion mi konas de la libro “Heroo de libereco”.


Sur la kajo de Sejno vigla nigrulino instruis klakdancon al samvestita blankulino.


Tiun spektaklon penseme observis de supra kajolinio tipa pariza paro – franca viro kaj ĉarma afrikanino.


Juna aziano side sur trotuaro elblovis plurkolorajn sapvezikojn.


La Luksemburga ĝardeno (parizanoj nomas ĝin familiare – Luco) estas la plej vasta parko de Parizo. Konstruita inter 1615 kaj 1627 por la famega Maria de Mediĉo, ĝi plu gastigas la Senaton en la Palaco Luksemburgio.


Ĉi tie Anh forlasis min, demandinte adiaŭe: “Ĉu vi sukcesos retrovi la vojon hejmen?” – “Jes, senprobleme! Vi ja diris, ke se eki okcidenten de la Elizeaj kampoj, fine mi alvenos La Défense. Do mi faros tiel”. La knabinjo gaje ridis: “Ne, tio estas ege for!” Ŝi ankoraŭ ne tre bone konis sian frenezan rusan amikon.


La palaco belis, kvankam mi povis vidi ĝin nur de ekstere. Ĉirkaŭ apuda lageto promenis multe da homoj, evidente ĉefe tio estis turistoj. Iu islamano fotis siajn parencinojn (ĉu edzinojn?) surfone de la palaco, kiun ili provis kvazaŭ kapti en siaj manplatoj. 


Sur herbejo sidis kaj kuŝis amaso da homoj. 


Kun ĝuo mi promenis tra la fama ĝardeno kiu ege memorigis al mi tiujn de Sankt-Peterburgo kun antikvaj skulptaĵoj, abundaj verdaĵoj kaj trankvilaj legantoj sur benkoj.

Nokta promenado laŭ la reĝa vojo
Jam vesperiĝis, do mi decidis direktiĝi hejmen por almenaŭ ĉi-nokte ne tro malfruiĝi. Mi ŝatas promenadon kaj aventurojn, do ideo piediri al La Défense denove trafis mian kapon. Kial ne?
Ĝenerale Anh pravis, tio estis vere longa vojo. Mi marŝis du horojn senhalte. Dume noktiĝis, preterirantoj ĉiam pli malmultiĝis. Foje pluvis, sed mi havis nek ombrelon, nek problemon pro ties manko. La nokta Parizo prezentis surprizojn. Ekzemple klozetpelvon lasita sur la strato, kiu iam nomiĝis la reĝa vojo.


Fine mi pasis laŭ la ponto kaj atingis La Défense. Surplace aŭdiĝis muziko kaj proksimume dudek homoj kirliĝis en latinamerikaj dancoj en lanterna lumo. Tio estis la unua nokto kiam mi enhejmiĝis tute memstare kaj senerare.