Antaŭ semajno mi revenis el laŭvica vojaĝo – ĉi-kaze aferoj pelis min al la malnova siberia urbo Tomsko. Situanta sufiĉe malporksime de Tjumeno (mi veturis preskaŭ diurnon en trajno), ĝi iam estis konsiderata neoficiala kultura kaj scienca ĉefurbo de Siberio, oni eĉ nomis ĝin “Siberiaj Atenoj”. Tamen nun oni plej ofte diras pri ĝi multe malpli estime: “nura vilaĝo”. Fakte tiel ja estas, almenaŭ parte. Tomsko enhavas pli ol duonmilionon da loĝantoj kaj estas ĉefurbo de samnoma provinco, sed ĉi teritorio havas tre malmulte da nafto kaj gaso – solaj valoraĵoj de moderna Rusio. Kiel evidentas, en nia lando nun bonfartas nur tri grupoj da homoj – naftistoj kaj gasistoj, elminigantaj hidrokarbonojn, kaj ŝtatoficistoj, kiuj disdividas ilin.
Mi veturis al Tomsko por prezenti mian entreprenon TjumenNIIgiprogaz (“filina” kompanio de Gazprom) en loka ekspozicio. Kun mi vojaĝis ankaŭ fizikisto Albert Aleksandroviĉ Bolotov, pli ol 70-jaraĝa spertulo, aŭtoro de multaj interesaj teknologioj. Laŭvoje ni precipe interbabilis, ĉar kvankam mi estas tute malalfabeta pri fiziko (matematiko, kemio, geometrio…), mia kolego rakontadis ĉion tiel leĝere kaj interese, ke eĉ al mi ŝajnis, ke mi ion ekkomprenas.
Do laŭvican fojon mi konvinkiĝis, ke veraj intelektuloj kaj inteligenciantoj estas homoj afablaj kaj simplaj pri interkomunikado, ol nuraj parvenuoj-elsaltuloj. Bolotov lernis en la fizika fakultato de la Moskva ŝtata universitato, kiu estas konsiderata unu el plej elstaraj centroj de la fizika scienco en la mondo. Kompreneble li, same kiel ĉiuj liaj samlernantoj, dum militservado ne gardis forajn ŝtatlimojn, sed laboris pri sia fako, dum du jaroj kalkulante punktojn de starto kaj celo por nukleaj raketoj.
Laŭ liaj vortoj, tiam li unue eksciis, ke la tuta planedo estas kovrita de la densa reto de koordinatoj, kunligantaj eblajn celojn kaj punktojn de raketlanĉoj. Poste li estis vic-rektoro de la Tjumena ŝtata universitato kaj nun laboras en nia entrepreno, kreante tute pacajn teknologiojn por serĉado de minejoj, utiligo de nafta gaso, renovigo de akvoputoj ktp.
La ekspozicio “Nafto. Gaso. Geologio”, aranĝita en la Tomska teknoparko, evidentiĝis esti sufiĉe malgranda kaj malvigla, same kiel la teknoparko mem. Troviĝanta en dua etaĝo de la granda vendejo de konstrumaterialoj, ĉirkaŭita de deponejoj kaj aŭtoparkumejoj, ĝi grave malsamas je la Tjumena teknoparko, funkcianta en granda luksa domo en la centro de la urbo.
Kiel ajn estis, sed ni honeste plenumis sian devon, dum kelkaj tagoj rakontante al malmultaj vizitantoj pri laboroj de nia entrepreno, respondante iliajn demandojn kaj disdonante reklambroŝurojn kaj suvenirojn.
Vesperojn mi dediĉis al mia plej ŝatata afero dum tiaj vojaĝoj – promenado tra la urbo. Unuan tempon mi vagadis ĉirkaŭ hotelo “Tomsko” (jen enigmo – kiel oni donis al ĝi nur tri ŝtelojn? Kial ne kvar, kvin aŭ ses?) kaj, vidante nur kvinetaĝajn Ĥruŝĉov-domojn kaj aĉajn lignokonstruaĵojn, mi neniel sukcesis kompreni: kie ja estas tiu fama malnova Tomsko?
Nur dum la tria, preskaŭ seŝhora piedirvojaĝo mi trovis ĝin – kaj ĝi ja valoris penon.
Tra historian parton de la urbo trapasas la Lenin-strato, kiu plenumas rolon similan al tiu de la Nevskij-strato en Sankt-Peterburgo, Arbato aŭ Tverskaja en Moskvo, Ĥreŝĉatik en Kievo ks. Grandaj kaj belaj malnovaj konstruaĵoj akompanas vin dum almenaŭ kelkkilometra distanco.
Paroj de junulinoj en kurtegaj ŝortoj rapidas tien kaj reen. Preter ili traveturas aŭtoj (foje sufiĉe ŝikaj), el kiuj tra malfermitaj fenestroj aŭdiĝas laŭta moderna muziko kaj vidiĝas junuloj en malhelaj okuloj. Fontanoj, skulptaĵoj, florbedoj – afabla bildo.
Kompreneble malriĉeco de la urbo sentiĝas eĉ tie. Urbaj busoj estas malgrandaj, malnovaj kaj ege aĉaj – en Tjumeno tiaj veturas apenaŭ nur en forajn vilaĝojn.
Kajo ĉe la rivero Tom estis konstruita antaŭ kelkdekoj da jaroj, eĉ tiam estis modesta, sed nun preskaŭ plene disfaliĝis. Grizaj betonŝtupoj estas elradikigitaj kaj disĵetitaj, kvazaŭ iu grandegulo faris tion.
Loka junulino el la urba administracio klarigis al mi, ke antaŭan jaron la rivero elbordiĝis kaj tio sekvigis multajn damaĝojn. Glacipecoj grandaj je plenkreska homo kuŝis surborde sub arda suno kaj homoj speciale iradis por foti sin apud ili. Iel ajn post pompa tjumena kajo tia senordeco kaj simplegeco vere ŝokas.
Multe pli interesaj okazis esti lokaj skulptaĵoj. Tomsko sukcesis konservi multajn sovetajn statuojn, kiuj nun tute perdis sian ideologian signifon kaj aspektas iom naïve, memorigante pri jungpionira infanaĝo de mia kaj antaŭaj generacioj.
Posedantoj de unu baro entute suprenŝovis statuon de juna pioniro super sia enirejo – estas strange, sed amuze.
Sed multe pli interesaj estas aliaj, novaj skulptaĵoj, plejparte humuraj. Ekzemple sur kajo staras la statuo de ridiga vireto kun longaj piedoj, ombrelo enmane, en okulvitroj sur brilanta nazo kaj en malnovmoda ĉapelo. Tio estas la fama rusa verkisto “Anton Pavloviĉ Ĉeĥov vidata per okuloj de ebria viro, kuŝanta en kavo kaj neniam leginta “Kaŝtankon” – almenaŭ tiel diras surskribo ĉe liaj piedoj.
Mi mem vidis, kiel du junulinoj unu post la alia kun seriozega mieno ekstaris antaŭ ĝi kaj koncentriĝinte frotis verkistan nazon. Mi konsilis al ili ekfroti ankaŭ ombrelon, finoj de kiu estas ne malpli brilantaj, sed knabinoj nur mire kaj suspekteme ekrigardis min kaj daŭrigis sian penadon. Poste oni rakontis al mi, ke tio estas nova tomska antaŭsigno – frotado de Ĉeĥov-nazo kaŭzas sukcesan trapason de ekzameno.
Tomsko estas la urbo de multaj altlernejoj, nome ĉi tie estis establita unua siberia universitato, do studentoj tie abundas (mi eĉ renkontis du nigrulojn).
Alia antaŭsigno vidiĝas sur baroj de kajo, superpendigitaj per seruroj. Temas pri nova tradicio, disvastiĝinta ankaŭ en Tjumeno - novgeedzoj post registriĝo de sia unio veturas al ponto kaj pendigas serurojn kiel signon de ĝia eterneco (ŝlosiloj ĵetatas en riveron, do neniu malunuigos ilin).
En Lenin-strato kaj apud ĝi estas ankaŭ multaj aliaj monumentoj honore al: graveda virino, sankta Tatjana (aŭspiciantino de studentaro), infano trovita en brasikkapo (en Rusio oni tiel klarigas al malgrandaj geknaboj ties aperon), cigno, ligna rublo (diference de usona dolaro ĝi ne estas garantiata de oro, do oni de antaŭlonge nomas ĝin “ligna”), feliĉo (supersatiĝinta lupo el fama soveta animacio), amanto pendanta malantaŭ fenestro, pantofloj (ili staras sur ŝtuparo de la hotelo “Tomsko”), elektristo suprengrimpanta foston, ktp.
Tomskanoj entute estas humuremaj homoj, tion konfirmas ankaŭ multaj surskriboj kaj elpendaĵoj.
Jen sur la muro de venerologia malsanulejo pendas reklamŝildo de turisma firmao, bildiganta junajn virinon kaj viron sur plaĝo kun avertanta surskribo “Rilatoj hazardaj, sekvoj malĝojaj”.
Sur la muro de stomatologia salono, super centra placo kaj kajo brilas fiera aserto: “Amo kuracas ĉion – krom kario”.
Siberianoj ĉiam estis toleremaj kaj en Tomsko mi trovis pliajn atestojn de tio. Je 50 m de la loko kie estis fondita la urbo, staras katolika preĝejo. Iom malproksime, ankaŭ je 50 m de la centra Lenin-strato, staras granda kaj bela sinagogo.
La ortodoksa Bogojavlenskij-katedralo nun estas restaŭrata, do mi ne sukcesis eniri ĝin kaj fotis nur apudan domon kun horloĝo kun originala ciferplato, en kiu arabaj ciferoj estas anstataŭigataj per malnovslavaj literoj samsignifaj.
Du vesperojn mi promenadis po kelkaj horoj kaj nun mi povas diri: mi vidis Tomskon. Kaj ĝi plaĉis al mi.
Comments
Post a Comment