Vojaĝo al Nova Urengojo: reveni por festeni

Kutime turistoj ĵetas monerojn en fontanojn por reveni. Mi ne sinkigis eĉ unu kopekon en fontanojn de la urbo Nova Urengojo (mi simple ne renkontis ilin), tamen mi revenis. Kaj restis kontenta pri tio!

La urbo de eterna vintro
Vojaĝpreteksto estis la sama kiel antaŭ unu jaro – naftogasa ekspozicio en ĉi norda urbo, elkreskinta apud la grandega Urengoja gasminejo. Mi denove prezentis firmaon TjumenNIIgiprogaz, unu el plej grandaj scienc-projektaj entreprenoj de Gazpromo.


Trovi taŭgan kaj ne tre multekostan hotelon en la nordaj urboj ĉiam malfacilas, sed ĉi-kaze la tasko iĝis aparte komplika, ĉar samtempe okazis iu konferenco kaj granda koncerto por kiu alvenis dekoj da artistoj. Do mi kun mia kunvojaĝanto, sperta konstrukciisto Sergej Denisenko enlokiĝis en la hotelon “AMAKS – Polusa stelo”, kie estis devigitaj pagi po 5000 rubloj (125 eŭroj) kontraŭ duĉambraj hotelapartamentoj. 


Meblaro kaj ĉio alia estis sufiĉe bona. Aparte plaĉis al mi ĉambristinoj kiuj vere similis al japanaj ninĵoj. Dum tri tagoj mia hotelrestado ili sendube devis aperi eĉ pli ol unufoje, tamen sukcesis ne lasi iujn ajn spurojn. Malordigita lito, paneroj surtable, plenplena rubujo – ĉio estis netuŝita. Veraj profesiuloj!


La urbo en la fino de marto estis tute neĝkovrita. Trotuaroj, vojoj, kortoj – ĉio dronis en neĝamasoj. Des pli fascinis min lokaj virinoj kiuj vigle kuretas tra tiujn himalajojn sur dekcentimetraj kalkanumoj, ofte kun infano ĉemane.


Ĉu Nova Urengojo estas bela urbo? Lokanoj respondas jese. Ili ŝatas sian loĝlokon, kvankam plejparte alveturis tien el aliaj regionoj kaj iam forlasos ĝin, formigrinte suden. Vintroj nun iĝis malpli kruelaj kaj frostegoj je minus 55 gradoj restis plejparte en rememoroj de malnovloĝantoj, sed vivi en preskaŭ eterna vintro, inter diverskoloraj betonaj domoj kaj malaltaj arbetoj volas malmultaj.

Joganino anstataŭ la vizitantoj
La ekspozicio mem estis sufiĉe ampleksa, sed samtempe malvigla. Mankis plej grava afero – vizitantoj, por kiuj ni ĉiuj alvenis tien. Tio okazas ĉiam pli ofte kaj klare signas velkadon de la ekspozicia ĝenro. Unuflanke tion influas Interreto, en kiu oni povas trovi informojn pli rapide kaj abunde. Aliflanke sentiĝas ŝanĝiĝinta psikologio de la ĉefa kliento – gaselminigaj entreprenoj. Gasistoj havas monon, do diktas kondiĉojn. Ili preferas akcepti liverantojn en siaj oficejoj anstataŭ mem iri en difinita tempo al certa loko.


Ĉu ni enuis? Certe ne! Babilado, amuzado, bankedoj kaj interkonatiĝoj – kutiman programon de la ekspozicia vojaĝo ni plenumis centprocente. Mi baldaŭ starigis kontaktojn kun gaja junulino Aljona el de apuda stando kaj ĝuis ŝian blagadon. Vivoplena kaj malkvieta ŝi ĉiam trukis ion, amuzante sin mem kaj ĉirkaŭulojn. Iom enuiĝinte Aljonjo simple eniĝis en varmokonservantan tegon, proponatan de ŝia firmao, kaj starante centre de la ekspozicio vigle rakontadis pri siaj varoj, fojfoje deklarante: “Oni financu joganon-vojaĝanon”. 


Komprenble tiu truko havis grandan sukceson kaj multaj haltis por fari demandojn kaj poste foti sin apud la babilanta ridetanta kapo. Mi aldonu ke ŝi vere estas joganino, de antaŭ duonjaro havas spiritan instruiston, do tute rifuzis je alkoholo kaj tabakfumado, kaj strebas “purigi siajn korpon kaj animon”.

Ĉu doni gason al Ukrainio?
Je la unua vespero okazis tradicia bankedo en restoracio – brua, gaja kaj longdaŭra. Ĝi komenciĝis en la sepa vespere kaj en la 11-a mi unufoje en sia vivo observis homojn danci ĉe la kanto de Rammstein


En la 12-a servistoj eskortis al elirejo lastajn gastojn, troviĝintaj en tre diversaj statoj. Matene evidentiĝis ke unu juna ebriulo lamas. Li mem ne sukcesis rememori kialon, sed aliaj bankedanoj diris, ke li interbatiĝis kontraŭ taksiisto kaj kompreneble malgajnis. Ŝajne tio neniel malĝojigis aŭ instruis lin.


La duan vesperon ni vizitis la muzeon de la firmao “Gazprom dobiĉa Urengoj” (“Gazprom elminigo Urengojo”) – vere interesan kaj faritan de profesiaj dezajnistoj kaj muzeologoj. Dometo de la unuaj loĝantoj kvazaŭ frostiĝis en la tempo. 


Maketoj de gasminejoj klare prezentas ties strukturon. Fine oni povis surhavi kaskon kaj turni valvon de gaskondukilo. Ekis mallonga diskuto: ĉu malfermi valvon kaj doni gason al Ukrainio aŭ male – fermi ĝin? 


Sed baldaŭ estis decidite elekti unuan varianton, ĉar Jamala-Nenecan aŭtonoman distrikton oni ofte nomas Tatara-Doneca – pro multnombraj kaj influaj diasporoj de la tataroj kaj ukrainoj.

La Nov-Urengoja gasokemia uzino
Poste ni vizitis Nov-Urengojan gasokemian uzinon, situanta je 70 km for de la urbo. Grandega entrepreno estas konstruata jam de antaŭ pli ol 20 jaroj. Dum tiu tempo okazis multaj ŝanĝoj, multekosta alilanda aparataro jam 20 jarojn troviĝas en grandega hangaro.


Ĉefa celo de ĉi entrepreno estos utiligado de la nafta gaso – kromprodukto, aperanta dum elminigado de nafto kaj nun grandparte brulligata. Tiu problemo evidentiĝis antaŭ jardekoj, sed al demandoj de spertuloj ĉiam sekvis malmola respondo de partiestroj: “La lando bezonas nafton”. Do milionoj da tunoj da nafto fluis tra longegaj naftodukoj al Eŭropo por USSR akiris pli da valuto kaj subtenis per ĝi sian neefektivan ekonomion kaj aldone socialismajn movadon tutmonde. Dume nafta gaso simple forbruladis en miloj da torĉoj, pro kio fama naftominejo Samotloro estis videbla eĉ el de ĉirkaŭtera orbito.


Nun giganta uzino estas konstruata sufiĉe rapide, aparte post la vizito de Vladimir Putin. Apude estos konstruata urbeto por 2500 laboristoj. En 2014 oni devos lanĉi ĝin kaj unuaj vagonaroj da urengoja polietileno ekiros suden. Ni ekskursis plejparte en buso, gvidataj de la ĉefa inĝeniero de la uzino, sed en unu loko eliris la buson por fotiĝi surfone de grandegaj ŝtalaj globoj.

Fiŝrabotaĵo en ĉumo
Poste denove alvenis tempo amuziĝi. Ni veturis al malgranda bieno ĉe la rando de la urbo, kie atendis nin ĉasista dometo kun vitra muro tra kiu ni povis observi pafejon, en kiu ekzerciĝis samvojaĝantoj. Kompreneble fiŝrabotaĵo (tradicia norda plado el kruda rabotita fiŝo) kaj vodko ne mankis. Finfine ĉiu el ni faris po dek pafojn al celtabuloj kaj flugteleroj kaj kelkaj eĉ trafis ilin. 


Sed plej interesa momento estis vizito al vera ĉumo – tradicia loĝejo de la nenecoj. Tiu etno de antaŭ multaj jarcentoj loĝas en jamala tundro kaj brile adaptiĝis al severa klimato. Eĉ nun dekoj da miloj da nenecoj uzas tiajn ĉumojn – boacfelajn por vintro kaj gumtolajn (iam betulajn) por somero. Gastemaj nenecinoj en tradiciaj vestoj bonvenigis nin, manĝigis per diversaj pladoj kaj iom rakontis pri ĉi loko. Aparte plaĉis al mi plej granda virino, kiu vere loĝis en ĉumo kaj do sciis multajn interesajn aferojn.


Reveno estis tiom gaja kaj brua, ke ni eĉ pardonis mallertan ĉiĉeroninon, preskaŭ dormigintan nin antaŭe. Ŝi provis legi al ni nenecajn enigmojn, sed mi kun Sergej baldaŭ malkaŝis ties ĉefan trajton – preskaŭ ĉiam divenvortoj estas boaco aŭ izatiso, do proponis ni alterne jen unu, jen alian. Siavice ni provis klarigi al si alian lokan enigmon – longan superpasejon trans fervojo, etendiĝintan ne rekte trans ĝi, sed plejparte laŭ ĝi. Por kio necesis konstrui tiom longan kaj multekostan ponton, se eblis fari ĝin dekoble pli kurta? Des pli ke antaŭ dudek jaroj, kiam komenciĝis ĝia konstruado, laŭ tiu fervojo veturis apenaŭ unu malgranda vagonaro tage, nun – preskaŭ neniu. Bedaŭrinde urengojaj gastigantoj komprenis nin perverse kaj nur ofendiĝis anstataŭ ion klarigi. Do malnova enigmo restis netuŝita.


Ni ja rememoris anekdoton de soveta tempo. Jen decidis bestoj konstrui ponton trans rivero kaj sendis al ministerio boacon. Ĝi revenis senrezulte – nek monon, nek materialojn ĝi sukcesis akiri. Bestoj denove sendis al Moskvo petanton, ĉi-kaze lupon – kun sama rezulto. Poste veturis al la ĉefurbo urso kaj ankaŭ malsukcesis. Finfine la bestoj sendis al estraro… azenon. Ĝi ankoraŭ ne revenis, sed jam fluegis al arbaro vagonaroj kun konstrumaterialoj, bankokontoj pleniĝis je mono. “Por kio tiom da mono kaj materialoj?” demandis la bestoj revenintan azenon. “Ha, ni ja konstruos la ponton ne trans rivero, sed laŭlonge de ĝi!” klarigis fierulo. “Sed kiel vi sukcesis?” miregis la samarbaranoj. “Ĉio estis tre simple. Mi nur eniris la ministerion kaj tuj ekvidis – ha, ĉi tie ĉiuj estas miaj samgentanoj!” respondis azeno. Sapienti sat. 

Lumoj en la nokto
Tria tago estis mallonga kaj ne tre interesa. La ekspozicio fermiĝis. Mia kompanio ricevis oran medalon, kun kiu tuj fotis sin senlaca Aljonjo. Poste kolegoj el loka sekcio de nia firmao veturigis nin al la flughaveno. Laŭvoje nekonata al mi virino petis helpi pri transdono de la fiŝpakaĵo – kutima afero por nordaj flugoj. Nokta flughaveno, dormado, lumoj de la dormanta urbo – mi estas hejme. Post kelkaj tagoj en nia flughaveno kraŝis la aviadilo, preskaŭ ĉiuj homoj pereis.

Comments