Vojaĝo al disiĝo: taglibro de sentoj

En la rusa oni diras pri malŝparemulo, ke en lia poŝo “mono pepas” kvazaŭ petante eliĝi. Sur mia breto pepas Esperanto-libroj aĉetitaj antaŭnelonge en UEA-vendejo. Mi jam englutis 4 el 15 kaj voras plu. Jen mia lasta viktimo – “Vojaĝo al disiĝo” de Spomenka Štimec.

Iam, en la komenco de mia Esperanto-vivo fascinis min ŝia belega “Ombro sur interna pejzaĝo” – vere unuaranga beletraĵo, kiu honorigus eĉ multe pli grandan literaturon ol la nia. Nun mi decidis legi ŝian novelaron kaj jen – denove trafa elekto!


Temas pri 22 noveloj, unue publikigitaj en diversaj magazinoj kaj artikolaroj. Parto da ili poste eniris la supremenciitan romanon (pri tio informas notoj ĉefinaj). Pri kio rakontas la aŭtorino? Jen malfacila demando… Unuarigarde antaŭ ni estas bunta plado konsistanta el diversspecaj komponantoj: priskriboj de renkontiĝoj, vojaĝaj impresoj, rememoroj pri iamaj amrilatoj, hazardaj pensoj. Tamen estas unu trajto, kiu forte similigas ĉiujn erojn de tiu ĉi novelaro: sentoj.
Mi ne konas Spomenka Štimec persone, sed ŝiaj verkoj klare elmontras la virinon tre (ĉu tro?) senteman, percepteman al iu ajn spirita movo, penso, ago. Ŝi esploras la mondon ne racie, sed per sentoj, kiuj ŝajne anstataŭigas al ŝi sensojn. Mi povas nur imagi kiom malfacila estas la vivo por tia homo, kies animo estas kvazaŭ senigita je haŭto kaj pro tio sentema kaj vundebla samtempe. Sed al ni, ŝiaj legantoj, tio donas unikan eblecon eĉ ne ekvidi, sed eksenti ŝian internan mondon. Do ajna malgravaĵo povas instigi ŝin al verkado.
Jen ŝi staras ĉe haltejo, atendante buson kaj pensas: kiom malgrandan terenon okupas ŝiaj piedoj. Antaŭ iom da tempo tiu tereno povis spiri, nun ŝi kovris ĝin, sed jen ŝi demetas la piedon – kaj ĝi povas spiri libere. Ĉu? Jen ŝi sidas en aviadilo alteriĝanta kaj pensas: se ĝi nun kraŝos kio okazos? kiaj estos ŝiaj lastaj pensoj?
Ne, mi ne plu rakontu, ĉar mi vidas ke tio aspektas stulte. Ne eblas plene transdoni sencon de tiaj verkoj, ĉar necesas transdoni sentojn, kion mi ne kapablas fari. Malsame ol Spomenka Štimec.
Plenigo de nova adresaro, morto de la patrino de alilanda konato, pordo de malfermita galerio, vorto mankanta en ĉiuj alireblaj vortaroj, sciigo pri kraŝo de la trajno en kiu ŝi ĵus veturis, letero de amato – ĉion ŝi trasentas, kvazaŭ ensorbas por poste elverŝi miksaĵon de siaj sentoj sur paĝojn. Verŝajne dum tiu elverŝo perdiĝas parto da plej fajnaj sentoj, sed eĉ restintaj sufiĉas por pensigi kaj impresi. Vera legindaĵo por homoj emaj al meditado kaj kontemplado.
Mi aldonu kelkajn vortojn pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas tre modesta. Mola kovrilo, simpla papero, bildoj mankas. Post akurata legado dorso de mia libro parte malgluiĝis kaj post ioma plua uzado folioj verŝajne impetus al liberiĝo. Tajperaroj ĉeestas, sed ne multegas. Lingvaĵo estas facile komprenebla, kvankam foje ŝajnas iom malkongrua al reguloj, pli proksima al “ĉiutaga” Esperanto, kreiĝinta post multjara ĉiutaga uzado.
Iel ajn estus, tio neniom ĝenis min kaj oni povas konsideri ĉi rimarkon nura harsplitaĵo. Ne sekvu min – sekvu la libron kaj tio plene kompensos legadon de tiu ĉi esearo. Kaj pardonu min pro kriplaj frazoj. Mi simple estas homo plejparte racia, intelektulo kaj eble malsufiĉo de sentoj estas kaŭzo de tiom fascina reago mia? Aŭ ĉu ili vere vivas en mi kaj la libro nur vekis ion, profunde dormantan?
Estas interese, ĉu “Kroata milita noktlibro” same impresos min? Mi jam difinis ĝin kiel mian sekvan viktimon. Mi ekiras al la breto…

Comments