Vojaĝo al Arkta Poluso kaj reen

Kiam oni aŭdas, ke mi loĝas en la urbo Tjumeno, en Okcidenta Siberio, oni teruriĝas: "Ho, tiel norde!" Tamen en mia Tjumena provinco ĝia ĉefurbo konsideratas suda same kiel ĉirkaŭaj distriktoj. La 23-an de marto mi vojaĝis el "suda" Tjumeno al la vere norda urbo Novij Urengoj, situanta ĉe la Arkta Polusa Cirklo, en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto. Ne temas pri turismo - mi devis prezenti mian entreprenon TjumenNIIgiprogas en la ekspozicio pri nafto kaj gaso, aranĝita okaze de la 5-a Jamala gasforumo. Nia firmao preparas projektojn por ekspluatado de gasaj minejoj, precipe en Siberio, ekde 1966 kaj estas vaste konata en tiaj sferoj.


Mi kaj mia kunvojaĝanto loĝis en sufiĉe komforta hotelo de la komerca centro "Jamal", en kiu okazis du menciitaj aranĝoj. Ĉio iris sufiĉe glate kaj fine nia firmao eĉ gajnis en la konkurso "Polusa strigo" oran medalon pro nova evento de niaj sciencistoj.


Poste okazis gaja bankedo, dum kiu sonis kantoj pri Novij Urengoj, diversaj tostoj kaj fine frenezaj dancoj. Kontraŭ mi ĉe la tablo sidis usonano Bred el Oklahomo kaj lokaj geologoj ekprovis lanĉi ŝatatan rusan ludon "ebriigu fremdlandanon".


Sed mi ĉiam diris, ke Usono tre similas al Rusio kaj loĝantoj de tiu granda, forta kaj simpla lando kondukas sin ofte preskaŭ kiel rusianoj. Des pli se temas pri naskiĝinto de Oklahomo - vera Amerko. Dum miaj samtablanoj balbutis ion por la unua tosto en sia aĉa angla, Bred kaptis la botelon da vodko kaj kun ekkrio "Lets go!" komencis drinki el du manoj alterne. En la 21-a horo li jam brakumis ĉiujn, en la 22-a demonstris artifikojn kun buŝtukoj kaj kiam en la 23-a mi proponis al li laŭvican toston li kun abomeno ekrigardis vodkobotelon kaj prenis pokalon da fruktakvo.
Lokaj geologoj tre alte pritaksis tiun fortikecon kaj baldaŭ iĝis proksimegaj amikoj de nia usonano. Eĉ pli pritaksis lin junulinoj, aparte el firmao, kiu reklamis sistemojn por kontroli fueluzadon. Nu, ili faris tion iom specife - se diri pri loko de enmetado de tiu reklamo.
Do povraj junulinoj ne rajtis eksidi dum la tuta ekspoziciado, ĉar tiukaze ilia laboro evidente stagnis. Nu, onidire ili bone kompensis tion per gaja ripozo vespere kaj aparte plaĉis al ili fortika kaj vivoplena usonano, kies stando situis apud tiu ilia. Do laŭ rimarko de tradukistino (el Moskvo) "junulinoj simple manĝadis lin per okuloj". Nu, ili nemalbone aspektis unu apud la alia.
Poste ni faris ekskurson laŭ Novij Urengoj. Vidindaĵoj ne tre abundas en la urbo, naskiĝinta nur antaŭ 35 jaroj. En decembro 1973 ĉi tie establiĝis la unua tendaro de gasuloj, kiuj alvenis por komenci ekspluaton de la unika Urengoja gasminejo. Tiel en la libera kampo, inter marĉoj kaj nanobetuloj aperis la urbo, en kiu nun loĝas ĉirkaŭ 140 miloj da homoj. Multaj el ili daŭre okupas lignajn domaĉojn, sed entute iom post iom vivkondiĉoj pliboniĝas.
Nome ĉi tie naskiĝas plejparto da rusia gaso, kiun la konzerno Gazprom vendas tra la tuta mondo. Kutime homoj alveturas ĉi tien por perlabori monon kaj post 2-3-5 jaroj reveni, sed oni diras, ke "Nordo entiras", do ofte alveturintoj restas por 10-20 kaj pli da jaroj. Por pensiuloj estas apartaj programoj, helpantaj translokiĝi suden.
Mi vizitis la novan sportejon, kies areo konsistigas ĉirkaŭ 20 milojn da kv. metroj. Ĝin konstruis Gazprom, sed ĉiuj urbaj infanoj frekventas ĝin senpage. En apuda kvartalo oni preskaŭ finkonstruis alian sportejon, eĉ pli grandan - je 24 miloj da kv. metroj.
Ankaŭ mi vizitis artan muzeon, en kiu nun funkcias belega ekspozicio pri pupoj, faritaj de loka artistino. Jen kelkaj ekzemploj.


Nun oni konstruas novan muzeon de la loka Gazprom-entrepreno kun la ekspozicia areo je 500 kv. metroj.
Fine mi fotiĝis kun "blanka urso" kaj direktiĝis al la hejmo.
En lasta tago vetero, ĝis tiam bona (-4) subite malpliboniĝis, aperis forta vento kaj neĝblovo. Lokuloj eĉ miris, ja tiu vintro estis laŭ niaj kutimoj "milda" - tre malofte temperaturo sinkis ĝis mapli ol -40 gradoj. Rezulte nia flugo estis prokrastita kaj mi eĉ pretis sidi en malgranda kaj aĉa flughaveno (nova ne jam finkonstruita) dum longaj horoj, sed la fortuno estis favora al mi. Nia aviadilo devis alflugi el la pli norda urbo Saleĥard, sed pro neĝoblovo restis tie. Tamen alia aviadilo, kiu devis veturigi homojn el Novij Urengoj al Saleĥardo, estis rezignita de tiu flughaveno pro samaj kialoj. Do oni kunvokis ties pasaĝerojn, disdonis al ili manĝaĵojn kaj sendis ilin al hotelo. Ilian aviadilon oni donis al ni kaj danke al tio ni flugis al Tjumeno en malgranda, sed sufiĉe komforta Bombardier CRJ200
Nian vespermanĵon forvoris pasaĝeroj de saleĥrda flugo, restintaj en Novij Urengoj, sed eĉ sola teotaso kun magra biskviteto estis pli afabla, ol plenplena pelvo en la flughaveno de Novij Urengoj. Tiel finiĝis mia vojaĝo al la norda urbo.

Comments