Skip to main content

Vizito al la Abalaka monaĥejo: agrabla vojaĝo

Finfine mi veturu al la monaĥejo! Ne, mi tute ne decidis por ĉiam enklostriĝi, ferminte min de la ekstera mondo – tio estus sufiĉe stranga deziro por ateisto. Temas pri nura turismado, celo de kiu ĉi-foje estas verŝajne plej fama monaĥejo de Tjumena provinco kaj iam de tuta Tobolska gubernio, situanta je 30 km de Tobolsko, en la malnova vilaĝo Abalako.

Deziroj plenumitaj
Lastsomere mi kune kun la fratino kaj amikino jam vizitis Tobolskon, antikvan ĉefurbon de Siberio. Promendao tra ĝiaj malnovaj kvartaloj kaj konatiĝo al la fama Tobolska Kremlo okupis tutan tagon, do ni ne sukcesis viziti la Palacon de Palatino, en kiu troviĝas plej granda muzeo de la urbo, kaj la Abalakan monaĥejon. Feliĉe novjarkristnaskaj ferioj donis al ni eblecon plenigi tiun truon je niaj vojaĝimpresoj. Do, ni veturu al la monaĥejo!


“Ni” ĉi-foje signifas saman teamon, al kiu aldoniĝis plia amikino Evgenja. Samkiel lastan fojon ni veturis en mia Honda CR-V, kiu jam bone konis tiun vojon. La ŝoseo de Tjumeno al Tobolsko estas en bona (almenaŭ laŭ rusiaj mezuroj) stato, veturiloj malmultas, do ni “flugis” averaĝe je 120-140 km hore kaj atingis la celon ene de 2,5 horoj.

La monaĥejo de miraklofara ikono
La Abalaka monaĥejo troviĝas sur sama kun Tobolsko alta bordo de Irtiŝo, sed je alia flanko de la Tobolska landvojo (dekstre, se oni veturas el Tjumeno, je ĉirkaŭ 18 km orienten). 


Ĝi staras je kelkdek metroj for de la altega, kruda bordo, de kiu malfermiĝas belega panoramo de Irtiŝo, unu el plej grandaj riveroj de Siberio, enfluanta en Obo, kies akvoj kuregas rekte al la Arkta Oceano.


Historio de la monaĥejo estas ne malpli antikva kaj impresa. Se diri ĝuste, ĝiaj konstruaĵoj aperis eĉ pli frue ol la monaĥejo mem. 


Laŭ legendo, ĉio komenciĝis de la vizio de la ikono de Dipatrino, kiun spertis la vidvino Maria el samloka vilaĝo Abalako. 


Ĝi havas malnovan, tataran nomon kaj estis fondita tre antaŭlonge, antaŭ la rusoj alvenis Siberion. Ĉi tie loĝis unu el edzinoj de la lasta siberia ĥano Kuĉum. 


Apud Abalako en 1581 okazis granda batalo, kiu laŭ opinioj de kelkaj historiistoj havis findecidan signifon en konkerado de la regiono.


Dipatrino prezentiĝis antaŭ la samnoma vidvino en la ikona tipo Oranto, do ŝi havis disetenditajn manojn kaj je ambaŭ flankoj de ŝi staris la du sanktuloj – Sankta Nikolao kaj Maria Egipta. 


Dipatrino ordonis al Maria konstrui en Abalako preĝejon honore al ĉi ikono kun kromaltarejoj de tiuj sanktuloj. Post okazintaj prokrastoj Dipatrino denove viziiĝis al la vidvino kaj severe postulis plenumi diraĵon. Pri tio eksciis ĉefepiskopo kaj do konstruado komenciĝis. 


Tiel sur la bordo de Irtiŝo ekaltiĝis tri preĝejoj: Znamenskij (Oranta) katedralo (1683-1691), la preĝejo de Sankta Nikolao (1748-1750) kaj la preĝejo de Maria Egipta kun sonorilturo (1752-1759).


Sed la ĉefa sanktaĵo kaj trezoro de la estonta monaĥejo iĝis ne brikaj muroj, sed la Abalaka ikono de Dipatrino, pentrita en 1637 de la protodiakono de la tobolska katedralo Matfij. 


Mendis ĝin la vilaĝano Evfimij, al kiu la tobolska “por Kristo frenezulo” (ruse: jurodivij) Pavel antaŭdiris resanigon de tiu ikono. 


Dum la ikono pentriĝis, la vilaĝano iĝis ĉiam pli sana kaj fine plene resaniĝis, alportinte la ikonon al la katedralo por sanktigo.


De tiam la Abalaka ikono de Dipatrino estas konsiderata miraklofara kaj ĝis nun restas plej estimata ikono de Dipatrino en Siberio. 


Festado honore al ĝi okazas la 2-an de aŭgusto kaj la 10-an de decembro. La ikono mem perdiĝis, nun oni havas nur kopiojn de ĝi, ankaŭ altestimatajn.


En 1783 ĉi tien estis translokita el Perma gubernio la Bogojavlenskij (Epifania) vira monaĥejo, surloke ricevinta la nomon Znamenskij (Oranta).


Ĝi neniam havis grandan frataron (en la 19-a jarcento ne pli ol 15 monaĥojn), kaj nur komence de la 20-a jarcento iom pligrandiĝis post alsendo de 57 monaĥoj el la Valaama monaĥejo. 


En la fino de la 1920-aj jaroj ĝi estis fermita kaj uzata por diversaj praktikaj celoj, grandskale ruiniĝis. 


Ekde 1989 la Abalaka monaĥejo denove apartenas al la Tobolska-Tjumena eparĥio kaj funkcias kiel oni destinis por ĝi antaŭ ducent jaroj.

Muroj blankaj, preĝejoj fermitaj
La monaĥejo sendube belas. Blankaj muroj, ĉirkaŭantaj ĝin, same blankaj preĝejoj, domoj por la frataro – ĉio ĉi tre impresas. Bedaŭrinde restaŭrado estas la afero tre multekosta kaj malrapida, do ĝis nun nur la Znamenskij katedralo estas vizitebla. Eĉ en ĝi tute mankas surmuraj pentraĵoj, ikonostazo malplenas kaj ikonoj entute malmultas. Tamen la konstruaĵo mem kaj aparte ĝia grandega kupolo ne povas preterpasi onian atenton. Mi rimarku, ke unue la katedralo havis kvin malpli grandajn kupolojn, sed en 1761 ĝi estis rekonstruita kaj multkapeco estis anstataŭigita per unu solida kupolo, kiu kvazaŭ dominas super la tuta monaĥeja tereno.
La Rusa ortodoksa eklezio celebras Kristnaskon (laŭ juliana kalendaro) je nokto de la 6-a al la 7-a januaro, do ni, alvenintaj la 5-an, havis la eblecon vidi en la korto imponan kripon, faritan de monaĥoj el neĝo. Malantaŭ la katedralo, trans amasoj da kolektita neĝo, staras malalta preĝejeto el ruĝa briko, ankoraŭ ne finkonstruita. Sur interna flanko de la monaĥeja muro videblas novfarita bildo de la kronikisto Nestoro, unu el plej famaj monaĥoj kaj historiistoj de Rusio.
Vizitantoj abundis, la tuta parkumejo apud la monaĥejo estis ŝtopita per aŭtoj. Ĉiuj strebis foti sin ne nur en la monaĥejo mem, sed ankaŭ sur la bordo de Irtiŝ – vere ne preterinda faro!
Nu, se diri sincere, neniu el ni estas religiema, do post 40-minuta promenado tra la monaĥejo ni iris for. Aldone la vetero estis ne tre bonvena al promenantoj – 20 gradoj sub nulo kun ioma vento. Feliĉe apude troviĝas alia Abalako – distra komplekso en malnovrusa stilo, de kiu atingis nin gaja muziko. Ni iris tien.

Post ekskurso - amuziĝo
Laŭaspekte tiu distrejo memorigas la Jalutorovskan fortikaĵon


Tamen ĝi pli plaĉis al ni, ĉar ĝi estas pli granda, malpli multekosta (enirpezo egalas al 50 rubloj, do 1,2 eŭro) kaj ne pretendas je iu ajn historieco – nura amuzaĵo. 




Ni tagmanĝis en ligna restoracio forme de baleno el la fabelo “Ĉevaleto-Ĝibuleto” de Pjotr Erŝov.


Poste ni fotis nin apud lignaj personoj de la rusaj fabeloj.







Kaj fine ni ĉiuj dum horo gaje glitadis en komfortaj “knedlikoj” de sur granda deglitejo.


Mi ne povas rememori kiam mi lastfoje faris tion, do amuziĝis plenanime. Kelkfoje mi veturis duope kun iu el junulinoj, sed baldaŭ ili rifuzis je tio, plendante ke mi bremsis per ili kaj unu apenaŭ ne perdis la manon, dum la alia perdis duonon de sia pugo. 


Nu, mi provis konsoli ŝin, memorigante ke antaŭ iom da tempo ŝi mem diris pri celulita problemo, kiu nun verŝajne bone (kaj tute senpage) solviĝis. Tamen ial miaj argumentoj ne tre efikis. Ja virinoj estas strangaj estaĵoj…

Vidi Tobolskon kaj... reveni
Poste ni veturis al Tobolsko, kie en lastajn akceptohorojn (ĝis la 18-a) sukcesis viziti la Domon de Palatino. Ĝi meritis niajn atenton kaj haston. Tri etaĝoj de freŝrestaŭrita palaco estas okupitaj de la ekspozio, kiu rakontas pri historio de la regiono ekde la konkero de Siberio ĝis la 19-a jarcento. Nome en tiu periodo Tobolsko havis plej grandan signifon, estis vera ĉefurbo de Siberio kaj do nome de tiam konserviĝis en la kolektoj de la loka muzeo multegaj raraĵoj, pri kiuj Tjumena provinca muzeo povas nur revi.


Malnovaj gisferaj kanonoj, skriboplumoj, antikvaj dokumentoj skribitaj en “skoropis” (eo: rapidskribo) – stilo, kiun nur fakuloj nun scipovas legi, fragmentoj de kaheloj kvarcentaĝaj, la ŝtona ikono, donacita al la unua guberniestro de Siberio Matvej Gagarin (iam mi tradukos mian artikolon pri ĉi legendeca figuro), kamparanaj vestoj kaj laboriloj, ktp. En unu el haloj mi je miro renkontis junulinon el nia entrepreno – ŝi ĵus alvenis la urbon por viziti muzeon kaj ne pensis, ke vidos ĉi tie kolegon. Ja la mondo estas malvasta, aparte nia mondeto ĉiutaga!


Kiel muzeisto kun 15-jara sperto mi ne povis ignori profesian kvaliton de aranĝo de la ekspozicio mem. Kaj mi povas konfirmi – ĝi estas sufiĉe alta. Novaj montrokestoj, akurate kaj logike dismetitaj eksponaĵoj, mankas malvasteco kaj haoso, tiom kutimaj por neprofesiaj ekspozicioj, ĉion eblas bone vidi, legi, ĝui. Al manketoj oni povas atribui nur nefunkciantajn (laŭdire de matene) plurmediajn ekranojn kaj televidilojn (ĉiama problemo, ĉar plej ofte oni instalas tiaĵojn por nura fanfaronado, sen pripensi ilian praktikan uzadon) kaj grizeco de kopiitaj dokumentoj kaj fotoj (facile riparebla – necesas nur skani ilin kolore kaj printi en bona, eble artefarite malnovigita, papero). Nu tio ja estas harfendaĵoj, kiujn ordinara vizitanto apenaŭ rimarkus.
Ne malpli impresis nin nokta urbo – mi neniam antaŭe vidis Tobolskon ĉi-hore. Arte lumigitaj preĝejoj kaj Kremlo aspektas eĉ pli majestaj ol tage. Do mi komprenis mian konaton, kiu antaŭneloge veturigis siajn amikojn speciale por spekti noktan Tobolskon.


Revena vojo estis iom pli longdaŭra (ĉ. 3 horoj), sed ankaŭ agrabla kaj senproblema. Jjunulinoj duondormas, lumĵetiloj heligas la ŝoseon, la kontraŭradaro siatempe avertas pli rapidkontroliloj de vojpolicanoj – kion ja plian oni bezonas por senti sin kontenta?

Comments