Imperiestra banejo
La unua banlava desinfekta trajno (BLDT) aperis en Rusio en 1904 kaj malgraŭ sia malgrandeco (nur kvar vagonoj) nemalbone elmontris sin dum la rusa-japana milito inter 1905 kaj 1907. Post kiam komenciĝis la unua mondmilito oni rememoris pri tiu ĉi inventaĵo. Trajno-banejojn ono konstruis tutlande, la iniciaton patronis la imperiestrino Aleksandra Fjodorovna. Kaj tio estis malofta okazo, kiam la alveninta desupre ideo ricevis plenan aprobon kaj sinceran subtenon en popolaj amasoj.


“La komunan admiron estigis trajno-banejo, - skribis en sia milita taglibro la granda duko Andrej Vladimiroviĉ. – Tiuj korpusoj, kiuj havis la eblon uzi ĝin, laŭdegas”. La generalo Brusilov rememoris, ke dum la renkontiĝo kun la imperiestrino, Aleksandra Fjodorovna demandis, ĉu iliaj trajno-deponejoj kaj trajno-banejoj alportas apenaŭ iun utilon ĉe fronto. “Mi konscience respondis al ŝi, ke tiuj trajnoj alportas grandegan utilon”, agnoskis la generalo. Entute kontraŭ kolektitaj monoj en tiuj jaroj estis konstruitaj 13 banlavaj desinfektaj trajnoj.

Poste la unua mondmilito seninterrompe transformiĝis al tiu enlanda kaj trajno-banejoj okazis sub aŭŝpicio de la Ĉefa militsanitara administracio de la Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo. Sed dum du pacaj jardekoj tiu ĉi sperto evidente grandparte forgesiĝis, malnovaj trajnoj estis senditaj al rubejoj kaj tiujn novajn oni ne konstruis. Laŭ iuj informoj al la komenco de la Granda patruja milito (la 22-a de junio 1941) sur reloj staris nur 9 pretaj BLDT.

La dek rondoj de paradizo
Pri moviĝantaj banejoj oni rememoris nur en 1941, kiam frontlinio rapide ruliĝis orienten kaj senorde retiriĝantaj trupoj de la Ruĝa Armeo falis ne nur morale, sed ankaŭ fizike. Pasis apenaŭ tri monatoj, sed pedikoj jam suferigis 85 % de la personaro en la Okcidenta kaj 96 % de tiu en Kalinina frontoj. Aperis la unuaj epidemicentroj de erupcia tifo kaj tranŝea febro, kiuj falĉis batalantojn ne mapli efektive ol faŝistaj kugloj.

Dum tiuj tagoj laŭ iniciato de la Scienc-Esplora Eksperimenta Instituto de la Ruĝa Armeo renaskiĝas la amasa konstruado de banlavaj desinfektaj trajnoj. Oni produktis ilin tra la tuta lando – MoskvoBarnaulo, Kujbiŝevo (nun – Samara), OmskoĈelabinsko… Entute estis konstruitaj 72 BLDT. En januaro de 1942 sian kontribuon en la venkon super pedikoj (do – super faŝistoj) faris la fervojistoj de la siberia urbo Tjumeno.


La tjumena trajno-banejo iĝis la unua kaj sola tiatipa kreaĵo, aperinta en la fervoja garaĝo de nia urbo, tamen tiu ĉi elprovo sukcesis. La 38-a BLDT (tiel nomis ĝin ĉe naskiĝo militprenantoj, kontrolintaj kvaliton de militproduktoj) konsistis el la dek vagonoj, kiuj por miloj da frontuloj transformiĝis en la dek rondojn de… paradizo, promesanta liberiĝon de la infera pedikaro.

La unua vagono estis senvestiĝejo, kie batalantoj seniĝadis je vestoj, bezonataj lavadon kaj desinfektadon. Samloke ili ricevadis sapojn kaj spongojn kaj ankaŭ la eblon ekrigardi sin en normala spegulo (kvankam multaj verŝajne preferis fari tion post finiĝo de ĉiuj proceduroj). Tra varmizolita vagonplatformo oni povis trairi al la vagono-ŝvitejo kaj la vagono-duŝejo, kiu povis samtempe akcepti ĝis 52 homojn.


Poste sekvis la vagono-vestiĝejo, kie batalantoj ricevadis desinfektitan superveston kaj puran tolaĵon, povis forrazi multtagan haregon kaj aŭskulti radion. Finfine, post kiam ili denove eksentis sin normalaj homoj, frontuloj sekvis al la vagono-klubo, kie oni havigis al ili damludojn, ŝakojn, domenpecojn, la paron da akordionoj, gitarojn, pianon kaj gramofonon. 


Tie ĉi eblis trafoliumi revuojn kaj librojn kaj simple babili kun kamaradoj en la komforta cirkonstancaro – kompreneble sub la atentemaj rigardoj de la gvidantoj de la tutmonda revolucio, rigardintaj de sur plakatoj, dispendigitaj sur la muroj.

De Tjumeno ĝis Berlino
Trajnon oni konstruis rapide, dum 25 tagoj, kaj baldaŭ ĝi ekveturis okcidenten. La skipon formis volontuloj subestre de 56-jara Ivan Sadakov, plej maljuna kaj sperta maŝinisto de la urbo. Ilin atendis longa kaj nekonata vojo – sen fina dato kaj garantio pri reveno. Moskvo, Borodino, Tula, Stalingrado, Jelecko, Brjansko, Bresto, Minsko, Prago, Varsovio, Fürstenwalde, Berlino – tiel for tjumenaj trajnoj ankoraŭ ne veturis. Kiu scias, kiom da soldataj vivoj savis tiu ĉi siberia banejo? 

Cetere foje la 38-a BLDT akceptis “gastojn”, alvenintajn de la alia – “Orienta” fronto. En 1943 tra la haltinta ĉe Stalingrado trajno trairis la anaroj de la militkaptitaj germanoj el la frakasita armeo de Paulus. Pasigintaj kelkmonatojn en blokado, ili grave pedikhaviĝis kaj “repagis” al tjumenanoj per la eksplodo de tifo, mortiginta la vagonmajstrinon. Pli grandan respekton rivelis la marŝaloj Georgij Ĵukov kaj Konstantin Rokosovskij, kiuj restis dankvortojn en la trajna recenzolibro.


En novembro de 1945 la 38-a BLDT revenis al Moskvo, kie ĝi finis sian gloran batalvojon. La trajno, traveturinta duonlandon kaj vizitinta kvar frontojn, estis likvidita kiel milita formacio kaj fine malaperis el la vidkampo de la tjumenaj historiistoj.

Malanstataŭigebla BLDT
Sed ĝenerale banlavaj desinfektaj trajnoj ne malaperis kaj eĉ hodiaŭ diligente servas en la Armitaj fortoj de Rusio. Ili sufiĉe pligrandiĝis kaj konsistas jam el 19 vagonoj, sed tio ĉi, verŝajne, estas la sola ŝanĝo en la konstrukcio de BLDT dum lasta duonjarcento. Eĉ vaporon en ŝvitejon donas samaj vaporlokomotivoj, kreitaj ankoraŭ en la unuaj postmilitaj jaroj. Uzinoj jam delonge ne produktas por ili rezervaĵojn, fajrorezistajn brikojn oni devigatas anstataŭigi per tiuj ŝamotaj, forfluigo de 200 tunoj de foruzita akvo rekte sub vagonojn terurigas ekologiistojn – tamen reala alternativo al trajno-banejoj ne jam ekzistas.


Do kiam en decembro de 1994 la rusiaj militformacioj eniris Ĉeĉenion, kirasaŭtojn kaj tankojn sekvis la 3-a kaj la 12-a BLDT. La dua ĉeĉenia kampanjo (ekde la jaro 2000) iĝis lasta batalo por la 27-a BLDT, kiu staris en Hankala (antaŭurbo de la ĉeĉena ĉefurbo Grozno) kaj nur en la mezo de la 2000-aj jaroj estis sendita al rubejo. La ĉefajn esperojn rusiaj militistoj ligas kun la nova kreaĵo de la Tvera vagonkonstrua uzino – BLDT-2000. En ĝi unuafoje aperis la vagono-sekpurigejo kaj la vagono por purigado de la foruzita akvo, vaporon produktas ne vaporlokomotivo, sed la kaldronego KPP-500, uzanta la dizelpetrolon.


Bedaŭrindas, ke oni ne konservis la tjumenan trajno-banejon. Kia bonega estus la monumento, honoriganta ĉiujn – laborintajn en ariero kaj batalantajn ĉe fronto. Sincera rakonto pri malfacilaĵoj de la fronta vivaranĝo, honesta kaj senpartia. Unuvorte – pura vero.