Serioza homo: nova malnova historio de la fratoj Cohen

Fojfoje mi pensas: kion faros niaj posteŭloj post centoj da jaroj? Novaj informoj aperadas ĉiutage kaj ilia kvanto lavange kreskas. Libroj, filmoj, novaĵoj, nomoj, eventoj, historiaj faktoj, idiomoj – senhalte pligrandiĝas grando da informo, kiun devas havi en sia kapo averaĝa (aparte – edukita) homo por ke oni povu iel orientiĝi en tiu ĉiam pli komplika mondo. Ekzemple en supremenciita filmo tiom abundas aludoj, citaĵoj kaj diversnivelaj kulturfadenoj, ke ŝajnas ĝi entute konsistas el ili.

La ĉefa ideo (kiel mi ĝin komprenis) tre memorigas antaŭajn filmojn de famaj fratoj. La mondo, en kiu ni vivas, estas sensenca (rememoru “Bruligu post finlegi”), nekomprenebla (“Mankas loko por maljunuloj”), kruela (“Barton Fink”) kaj finfine ĝi mortigos nin (“Homo, kiu ne ekzistis”). Kaj ne gravas, ĉu vi faras ion aŭ ne – peti konsilon, serĉi helpon aŭ simple provi ion kompreni estas tute vane. Vi daŭre dubas? Do ekpensu mem.
Larri Gopnik estis ordinara usona judo – modesta inelektulo, kiu vivis same kiel ĉiuj homoj de lia rondo kaj, laŭ propra diro, “nenion faris”. Sed la mondo ĉion faris mem por ke la vivo de Gopnik disfaliĝu antaŭ liaj okuloj. Divorcopeto de edzino, akuzoj en laborejo, najbaro kaptas lian terenon, gefiloj ĝenadas per stultaĵoj, frato-skizofreniulo eltiras lastajn nervojn el lia korpo. Li provas (tre timide) kontraŭstari, sed la mondo tuj plialtigas la voĉon kaj revenigas lin al destinita por li vojo, kiu kondukas al… kiu scias?


Li strebas trovi almenaŭ iun apogpunkton, iun absolutan scion, sed malsukcesas. Unua, malsupera rabeno proponas al li alrigardi la mondon per novaj okuloj. Alia, pli sperta, rakontas strangan histroion pri “dentoj de gojo” (“gojo” signifas “ne judo”), sencon de kiu li mem ne povas kompreni – kaj eĉ ne provas fari tion. La tria, preskaŭ legendeca rabi Marŝak estas tute neatingebla por malesperinta homo, sed facile akceptas lian bar-micvon festantan, prifumiĝintan je mariĥuano filon – nur por citi al li strofojn el Jefferson Airplane kaj aldoni laŭvican banalaĵon: “Estu bona knabo”.
Neniu scias, kio okazos al oni poste, ĉar neniu scias, kio okazas al oni nun – jen la ĉefa konkludo, kiun elstarigas nigrohumuraj fratoj. Iu kritikisto diris, ke la filmo memorigis al li la biblian fabelon pri senpeka Ijob. Eble jes, sed mi rememoris alian historion – la judan anekdoton, pri justulo, kiu vivis strikte laŭ bibliaj reguloj, plenumadis ĉiujn diajn leĝojn kaj postulojn – kaj responde ricevadis unu malfeliĉon post la alia. Lia edzino divorcis, gefiloj forpasis, domo ruiniĝis, li perdis laboron kaj sanon, kaj jen senespere levis la manojn al ĉielo kaj ekkriegis: “Pro kio, Dio mia? Pro kio vi punas min, mi ja ĉion faris regule?” Tiam ĉielo disŝoviĝis, antaŭ liaj okuloj sur blanka nubo aperis la Sinjoro mem kaj diris, disigante la manojn: “Nu ne ŝatas mi vin, ne ŝatas!”

Comments