Skip to main content

Rabenoj multiĝas, judoj reduktiĝas

Hodiaŭ alvenis al mi iu Roman - la rabeno de mesiaj judoj de Tjumeno. Li alveturis ĉi tien el Niĵnij Novgorod antaŭ kvar jaroj, kiam ĉi tiu movado nur ĝermis ĉe ni. Aktiva juna homo, li eltrovis min verŝajne danke al sciigo en gazeto pri la ekspozicio de prijudaj libroj, kiun oni aranĝis en la muzea biblioteko.
Dum kelkaj jaroj mi kolektadis ilin kaj poste decidis donaci al nia muzeo. Tuj post ekspozicio alvenis al mi la interesa paro - Viktor el Belorusio kaj Jana Schmidt el Germanio, ambaŭ dum longa tempo loĝantaj en Tjumeno. Ili rakontis al mi, ke tre interesiĝas pri judoj kaj aparte pri tiuj lokaj, ties historio, ktp. Mi komprenis, ke verŝajne temas pri kristanaj cionistoj, kiuj rigardas judojn kiel la popolo elektita de Dio, do strebas helpi ĝin. Kaj samtempe ili subtenas aliĝon de judoj al kristanismo - per aparta, "juda" vojo, malfermita de Jesuo mem, kiun mesiaj judoj konsideras nerekonita profeto, promesita jam tiuj tanaĥaj. Tiam mi iom rakontis al Jana kaj Viktor pri loka juda historio, montris al ili fotojn, mapojn, ktp. Do nun alvenis la vico de Roman, al kiu mi same donacis sian libron, rakontadis, respondadis demandojn, ks.
Finfine desegniĝis jena bildo. Nun en ĉirkaŭ 600-milhoma Tjumeno loĝas ĉirkaŭ 3500 judoj, la kvanto de kiuj daŭre malkreskas pro morto, malalta naskiĝkvanto, elmigrado, asimilado, ktp. Antaŭ kelkaj jaroj estis restarigita la sinagogo, konstruita en 1912. En ĝi funkcias la "kutima" judisma komunumo, kiu havas, laŭ ties (evidente pliigita) deklaro, ĉirkaŭ 750 anojn. Antaŭ kvar jaroj aperis komunumo de mesiaj judoj. Ĝi ne havas propran domon kaj renkontiĝas en luataj ĉambroj, sed tamen ĝi funkcias kaj havas, laŭ propra takso, ĉirkaŭ 20 adeptojn. Antaŭnelonge, diris Roman, alveturis al Tjumeno ankaŭ ĥasida rabeno, al kiu jam transiris grupo da "kutimaj" judismanoj. Ili same luas ĉambron por kunvenoj. En unu juda familio eĉ ekestis mirinda situacio: edzo frekventas la komunumon de mesian judoj kaj lia edzino (ankaŭ judino) preĝas en ortodoksa preĝejo kaj aranĝas pilgrimajn veturadojn laŭ ĉirkaŭaĵoj, en ŝia kabineto plendas multe da ikonoj.
Kaj ĉio ĉi okazas en la fora siberia urbo. Judoj reduktiĝas, rabenoj multiĝas...

Comments

  1. Tamen restas en Tjumeno pli multe da judoj ol mi povus supozi.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi rememoras anekdoton, priskribantan konversacion en israela enmigra agentejo: "Ĉu en via familio estis judoj?" - "Ne, mi estas la unua!".

      Delete

Post a Comment