Skip to main content

Ombro sur interna pejzaĝo (Spomenka Štimec)

Nu, kion diri pri ĉi tiu libro? Mi komencis sian konatiĝon kun esperanta literaturo ekde ne plej bonaj ekzemploj. Ne, mi ne volas diri, ke Iŝtvan Nemere aŭ Lena Karpunina estas senespere malbonaj, tute ne. Sed romanoj de Iŝtvan ŝajnas esti skribitaj kurade, sen profundiĝo de la aŭtoro mem en sian kreaĵon. Unu simpla linio plus tradicia paro (ŝi kaj li), kaj... la nova romano pretas! Lena Karpunina ŝajne skribas sincere, ŝi efektive kredas je sia priskribata mondo, sed... preskaŭ ĉiuj ties personaĵoj estas ebenaj, kvazaŭ eltranĉitaj el kartono. Kaj finfine, kiom longe oni povas priskribi sian antaŭ 20-jaran sperton? Eble por okcidentuloj estas interese legi pri vivo en la malproksima kaj timiga Sovetunio, sed skribaĵoj de tiu ĝenro jam abundas ekster la esperanta literaturo. Sed "Ombro sur interna pejzaĝo" - ĉi tio estas tute alia historio...
La belega, admirinda, sincera kaj ĉe tio absolute pura rakonto pri la virino serĉanta feliĉon. Malnova historio? Sed ĉiuj bonaj historioj estas malnovaj, ĉar ili rakontas pri realaj homoj kaj iliaj sentoj, kiuj malmulte ŝanĝiĝas dum tempo. Mi kutime sufiĉe kritike traktas beletrajn tekstojn, kaj tekstojn entute, sed ĉi-okaze mi ne rimarkis iujn ajn mankojn.

Ĉiu vorto staras je sia loko kaj ĉiu frazo iras elinterne, el la animo mem - virina animo. Spomenka rakontas pri sia malsukcesa edzineco, pri siaj provoj akiri novan amon, pri novaj malvenkoj sur tiu vojo. Laŭvoje ŝi parolas pri siaj sentoj, mensoj, travivaĵoj, perceptoj de nia komplika mondo. Mi estas konvinkita, ke, se tiu ĉi libro estus tradukita kaj eldonita en aliaj lingvoj, ĝi senkondiĉe havus sukceson. Ĝi ja rakontas tre kutiman historion - banalan, kiel ĉiuj veraj historioj en la mondo...

P.S. Kaj jen lasta - ĉi tio estas Literaturo! Sen iuj ajn rabatoj kaj kondiĉoj - je cent procentoj!

Comments