“Nigra tulipo” – pli ol nura kanto

La 21-an de aprilo 2-11 mi ĉeestis en koncerto de la fama rusia kantisto Aleksandr Rozenbaum. Mi ne estas lia aparta ŝatanto, des pli zeloto, sed temis pri la kulturevento, aranĝita speciale por nia entrepreno, kiu ĉi-jare festas sian 45-jariĝon. Kadre de kontrakto inter tiu artisto kaj Gazprom, li vizitadas diversajn urbojn kaj koncertas por entreprenoj de tiu grandega konzerno. Tia aranĝo estas sufiĉe komforta por ĉiuj.

La koncerto okazis en la plej granda kaj luksa koncerta halo de Tjumeno (nome ĉi tie oni inaŭguras guberniestrojn). Ĉeestis ne malpli ol mil homoj (el 1700 niaj kunlaborantoj). Almenaŭ duonon konsistigis sufiĉe junaj homoj, inter kiuj ŝatantoj de tiu 60-jara kantisto ne tre abundas. Tamen preskaŭ ĉiuj baldaŭ estis plene kaptitaj de liaj voĉo, vortoj kaj muziko – ŝajnas tiel simplaj, sed samtempe allogaj.


Rozenbaum verkas kaj plenumas kantojn precipe pri travivaĵoj siaj kaj de siaj samaĝuloj – la unua postmilita generacio. Vivo en komunloĝejoj, prizonoj kaj mizero, amikeco kaj perfido, krimeca romantiko kaj tristo pri forirantaj jaroj – liaj kantoj estas facile rekoneblaj. Apartan lokon en lia verkaro okupas historiaj (por nova generacio) temoj: blanka elmigrado, kozakoj kaj kompreneble Afganio.
Sovetaj armeaj trupoj batalis en tiu ĉi lando ekde 1979 ĝis 1989. Tie pereis almenaŭ 15 000 miaj samlandanoj. Multaj mortis poste – pro depresioj, vundoj, alkoholismo aŭ mortigis unu la aliajn en krimaj interpuŝiĝoj de la 1990-aj jaroj.
Por kio ili perdis siajn vivojn? Apenaŭ iu havas ĝustan respondon. Dum la milito oni diris al ni, ke niaj soldatoj helpas al la afgana popolo konstrui socialismon kaj defendas niajn sudajn limojn kontraŭ imperialisma malamikaro. En okcidentaj landoj verŝajne oni diris pri “soveta imperialismo” aŭ “komunisma ekspansio” – detaloj ne havas grandan signifon, gravas nur ke tio pravigis armigon kaj militinstruadon de afganaj gerilanoj.
Nun ĉio ŝanĝiĝis. Lasta soveta soldato forlasis tiun foran landon antaŭ 22 jaroj. Hodiaŭ en Afganio jam dek jarojn militas soldatoj de 47 landoj, nun – okcidentaj. Kompreneble aperis novaj klarigoj pri celoj kaj kialoj de tiu milito – batalo kontraŭ terorismo, nome kontraŭ preskaŭ demoneska al-Kaido, iam lulita kaj kreskigita de usonanoj mem.
Nur unu restas neŝanĝebla – sub arda suno de ŝtonoza sovaĝa lando pereadas knaboj, kiuj apenaŭ eksentis guston de vivo antaŭ perdi ĝin.
Mi ne hazarde enpensiĝis pri tio. Meze de la koncerto, Rozenbaum plenumis sian famegan, preskaŭ legendecan kanton – “Nigra tulipo”. Tiel en la soveta militĵargono nomiĝis la aviadiloj An-12, kiu vetirigis el Afganio “ŝarĝon-200” – zinkajn ĉerkojn kun korpoj de pereintaj soldatoj. Moĝahedoj pripafis ilin per la misiloj Stinger, kiujn malavare liveris al ili usonaj sekretservoj, do foje knaboj pereis duan fojon. Tiu kanto plenumatas je la nomo de la stiristo de la “nigra tulipo”, kiu penas plenumi sian devon – lastan devon antaŭ siaj kamaradoj.
Kial mi entute skribas pri ĉio ĉi? Kiam eksonis unuaj akordoj de tiu ĉi kanto, inter centoj da aŭskultantoj ekstaris tri – unu 40-jarulo kaj du ĉirkaŭ 60-jaraj homoj. Ili staris ĝis la kanto finiĝis. Kiuj ili estis? Mi ne scias. Oni povas nur supozi, ke 40-jarulo estas “afganulo”, kiel nomas en Rusio eksajn batalantojn de tiu ĉi milito. Li evidente rememoris siajn kamaradojn – vivaj kaj forpasintaj. Grizharuloj verŝajne tristis pri pereinta filo, unu el pasaĝeroj de la “nigra tulipo”. Eble mi parte eraras, sed unu estas centrprocente senduba – por ili tio estas pli ol nura kanto.
Mi scias, ke apenaŭ oni povas transdoni tiajn sentojn, sed tamen decidis traduki ĉi tekston – senrime, sed proksime al originalo. Ne juĝu tion severe – mi ne estas tradukisto, des pli poeto.
Antaŭ 22 jaroj tio estis soveta kanto. Nur ĝin verŝajne komprenos ankaŭ usonanoj, germanoj, kanadanoj, francoj, poloj, italoj - ja nun la “nigra tulipo” flugas okcidenten…

Nigra tulipo

En Afganio, en nigra tulipo,
kun vodko en glaso silente ni naĝas super la ter,
Funebra birdo, trans la limon
al rusaj fulmbriloj portas niajn fratojn hejmen.
En nigra tulipo tiuj, kiuj el de kampanjo
veturas al karan patrujon kuŝigi sin en la ter,
En ferion eternan, la disŝiritaj en flokojn,
ili neniam ĉirkaŭbrakos varmajn ŝultrojn.
Dum en oazojn de Ĝalalabado
klininta en flugilon nia tulipo falis.
Damnadis ĉiuj ni nian laboron,
Denove knabo embarasis pro la perdoj roton
En Ŝindado, Kandaharo kaj Bagramo
denove sur animon meti pezan ŝtonon
denove veturigi hejmen la heroojn
por kiuj en 20 jaroj oni tombojn fosas
por kiuj en 20 jaroj oni tombojn fosas.
Sed necesas sin levi, necesas fortiĝi
Se oni rompiĝos, do oni povas trafi miskazon eĉ nun
La montoj pafas. Stinger ekflugas
Se rompiĝi, do knaboj duan fojon mortos.
Kaj iras tute ni alie ol en hejmo
kie ne militas kaj ĉio jam konatas
kie kadavrojn vidas unu fojon jare la pilotoj
kie ne falas el de nuboj helikopteroj.
Kaj iras ni, interpremante dentojn pro kolero,
Malsekigante sekajn lipojn per la vodko.
Iras el Pakistano karavanoj
do estas la laboro por tulipo
do estas la laboro por tulipo.

Comments