Nesubigita (Invictus): forta filmo pri volo kaj pardono

Kontraŭstari tutan ŝtaton, batali kontraŭ sistemo ekzistanta dum jarcentoj, deklari sin libera eĉ inter prizonaj muroj kaj resti neŝanceligebla dum longaj 27 jaroj – nur vera heroo povas fari tion. Sed nur superheroo povos poste pardoni siajn malamikojn kaj etendi al ili la manojn por kunlaboro kaj kunvivado. La nesubigebla Nelson Mandela sukcesis pri tio.

Diabla cirklo
Clint Eastwood ĉiam estis bona aktoro kaj reĝisoro, sed en lastaj jaroj li elanas al sia apogeo. Jam 80-jaraĝa, li kreas ĉiam pli brilajn filmojn, ne nur interesajn kaj belajn, sed ankaŭ profunde saĝajn (kiel Gran Torino). Verkoj de la malfrua Eastwood trafas la plej kernajn problemojn de nuna socio, aparte de tiu usona. Kio estas libero? Ĉu ĝi estas akirebla aŭ eblas nur strebi al ĝi kiel la plej alta celo? Kio estas pli forta rimedo – venĝo aŭ pardono? 


Batalo por libereco estas komplika afero. Rompi diablan premsistemon povas nur same pova kaj foje kruela forto. Teroro naskas teroron kaj perforto estigas perforton. Batalado povas daŭri plurajn jarojn kaj eĉ jardekojn, do tutaj generacioj alkutimiĝas al la vivo en milito, kiam oni ne povas diskuti inter si – nur unuiĝi kaj militi kontraŭ komuna malamiko. Homo estas sufiĉe adaptiĝebla estaĵo, do post certa tempo tiu vivordo estas konsiderata normala kaj eĉ sole ebla. Do apenaŭ mirindas ke iamaj liberecbatalantoj post sia venko transformiĝas je kruelaj diktatoroj, foje superantaj frakasitajn tiranojn.
Nelson Mandela estis vera batalanto. Kontraŭstarado al apartejdo okupis grandan parton de lia vivo – fakte tironon de sia vivovojo li pasigis en prizono. Kaj dum tiuj 27 jaroj li plurfoje havis eblecon liberiĝi, forlasi la damnitan karceron – kontraŭ nura promeso rezigni je sia batalo. Sed ĉu tia libero estus vera? Do li rifuzis.

Unuiĝo de la viktimoj kaj ekzekutistoj
En 1990 li atingis la unuan venkon. Apartejdo ekfalis kaj ĝia ĉefa kontraŭbatalanto estis liberigita. Kion faris Mandela post eliri la prizonon? Ĉu li starigis tutlandajn tribunalojn por ekzekuti siajn persekutantojn? Ĉu li elverŝis sian koleregon kontraŭ blankhaŭtaj sklavigistoj? Li ja havis ne nur eblecon, sed ankaŭ moralan rajton tion fari.
Sed li agis aliel. Ĉu vi restis hejme dum kelkaj tagoj seninterrompe – pro malsano aŭ aliaj kialoj? Do vi scias, ke dum kontraŭvola enspaciĝo inter kvar muroj homo povas multon pripensi. Mandela havis 27 jarojn por pensado. Kaj li bone uzis ilin.
“Ĉielarka socio” – tiel signis li la celon de la nova revolucio, bildon de la nova Sud-Afriko. Ne lando de venkintoj kaj venkitoj, sed la lando de samrajtaj, samsignifaj kaj amikaj civitanoj. Anstataŭ purigi sian registaron de la restaĵoj de la antaŭa reĝimo, li jam en la unua tago post sia prezidentiĝo proponis al blankaj oficistoj daŭrigi laboron – nun por la bono de la tuta Sud-Afriko. Kaj li unua donis ekzemplon por tio, kuniginte du korpogardistajn teamojn – tiun de la antaŭa prezidanto kaj la novan, konsistantan el iamaj subgrunduloj. Tio estis verŝajne la plej neimagebla afero – unuigi viktimojn kaj persekutantojn por komuna celo. Sed li sukcesis.
Ni ofte subtaksas signifon de simboloj. Sed vera gvidanto kiel Mandela konas ĝin. Do inter ĉiuj malfacilaĵoj de postapartejda periodo, multaj el kiuj estas aktualaj eĉ post jardekoj, li elektas ŝajne la plej malgravan aferon – rugbeon. Kaj denove li venkas!
Springboks – tiel nomiĝas la nacia teamo de Sud-Afriko pri tiu sporto. Tamen la titolo “nacia” tiutempe estis malĝusta, ĉar fakte temis pri la blankula teamo. Pro tio nigruloj malamegis ĝin kaj eĉ Mandela mem agnoskis, ke en la prizono li, same kiel ĉiuj malliberuloj, zelotis por iu ajn teamo kiu ludis kontraŭ Springboks, tiu simbolo de la blankula mondo de sklavigantoj. Fakte paralele ekzistis du Sud-Afrikoj – la blankula kaj la nigrula. Sed jen barieroj falis kaj ili troviĝas en unu hejmo. Kion fari?
Libera homo – nek sklavo, nek mastro
Multaj afrikanoj preferintus neniigi Springboks kiel simbolon de la malamata mondo, des pli ke la teamo lastatempe multe fuŝis. Sportaj aŭtoritatoj eĉ decidis alinomi ĝin (kaj ĉiujn aliajn teamojn), forviŝi ĉiujn tradiciojn, inkluzive uniformon kaj aliajn simbolojn.
Lastmomente la saĝa Madiba, kiel nomis la novan prezidanton la afrikanoj, haltigis tiun procezon kaj eĉ inversigis ĝin. Danke al la forto de sia aŭtoritato li sukcesis transformi Springboks de la simbolo de la blankula malplimulto je la simbolo de la unuiĝanta, leviĝanta kaj diverskolora Afriko.
En la rusa lingvo estas du malsamaj vortoj: умный kaj мудрый. La unua signifas homon, kiun multon scias, povas bone paroli kaj ĝuste fari. La dua estas uzata tre malofte, ĉar ĝi estas aplikata nur al homoj, kiuj havas ne tiom konojn, kiom profundajn spertojn kaj kapablon tiujn konojn uzi, kaj kiuj vidas la plej malproksimajn kaj neatenditajn sekvojn de siaj decidoj. Tia estis Nelson Mandela.
Jaroj da malliberigo, humiligo kaj subpremado ne rompis lian volon kaj ne deflankigis lin de la ĉefa celo – konstruado de la libera kaj prospera Sud-Afriko, hejmo por ĉiuj ĝiaj loĝantoj sendepende de haŭtkoloroj. Multjara persekutado instigas malamegon, kiu povus fuŝi ĉion. Sed Mandela estis tro saĝa por permesi al venkitaj ekzekutistoj forlogi sin de la celo. Do post liberiĝo li forgesis pri ĉio – afliktoj kaj ofendoj, suferoj kaj malamo, kaj daŭrigis sian vojon.
Oni diras, ke sklavo ĉiam estos sklavo. Eĉ se li perdos mastron, li mem mastriĝos kaj akiros proprajn sklavojn – ĉar li ne povus esti nura libera homo  nek sklavo, nek sklaviganto (legu en “Ebono” de Ryszard Kapuściński rakonton pri Liberio). La sama logiko de rilatoj inter ekzekutisto kaj viktimo postulis de hieraŭa malliberulo siavice malliberigi kaj ekzekuti. Sed animo de Nelson Mandela ne estis sklavigita, li ĉiam estis libera. Do li detruis dependecon de tiu diabla logiko kaj restis por ĉiam nesubigita.
Ĉu naiva idealisto? Sed jen la rezultoj. Sud-Afriko ne perdis plejparton de sia blankula loĝantaro, kiel tion aŭguris ekspertoj. Ĝia ekonomio malgraŭ ĉies prognozoj ne disfalis, sed ekkreskis kaj post dekkelk jaroj la lando aliĝis al BRIC, transformiĝinta al BRICS. Sud-Afriko akceptis unue rugbean kaj poste eĉ futbalan mondpokalojn. Kaj inter la unuaj paŝoj al la menciitaj venkoj estis tiuj faritaj en 1994-1995, kiam la maljuna nigra prezidanto kaj juna blankhaŭta teamestro kunigis siajn fortojn kaj volojn por atingi komunan celon. Eĉ se tio estis nura venko en la mondĉampionado pri rugbeo.

Comments