Ne nura katastrofaĵo
Mi diru tuj, ke aĉetis tiun ĉi filmon pro unusola kialo – ĝin reĝisoris Juan Antonio Bayona, kreinto de la neforgesebla “Orfejo”, farita sub aŭspicio de la vera majstro Guillermo del Toro. Do mi ne tre atentis la enhavon, des pli ke laŭaspekte ĝi estas tute ordinara por la katastrofa ĝenro.


Kerno de la historio estas travivaĵoj de bonfarta eŭropa familio (geedzoj kaj tri knaboj), kiuj alvenis iun tajlandan kurorton por ripozi dum novjaraj ferioj, sed anstataŭe devis lukti por sia vivo post neniiga bato de la fama cunamo, okazinta post la fortega tertremo en la Hindia oceano en 2004. Mi memorigu ke tiam gigantaj ondoj atakis marbordojn de Indonezio, Tajlando, Sri-Lanko kaj aliajn landojn, inundinte grandegajn areojn kaj mortiginte pli ol 280 mil homojn. La natura katastrofo disigas la familianojn kaj tiel komenciĝas iliaj aventuroj en la fora azia lando, kiu jam ne aspektas paradize sen monplenaj kreditkartoj kaj ĉioninkluditaj hoteloj.
Eĉ se vi spektis plurajn katastrofaĵojn aŭ entute skeptikas pri tiu ĉi ĝenro mi povas ĵuri ke vi ne estos elreviĝinta. La “Orfejo”-filminto majstre kreas la rekoneblan bildon de teruro kaj tensio, ŝokante ne tiom pere de sangaj scenoj (ankaŭ abundaj kaj naturecaj), sed ĉefe per lerta psikologia manipulado. Li kvazaŭ sukcesas meti vin enen de la situacio kaj travivi la samajn aferojn kiel liaj herooj. Kaj tute ne gravas, ĉu vi jam legis enhavpriskribon aŭ nur provas diveni kio okazos en sekvonta minuto – ajnakaze vi ne povos deteni emociojn post ĉiu turniĝo de la historio. Ĉar vera majstro scias ne nur kion li rakontas, sed ĉefe kiel li faras tion.

Sed homoj kun homoj
Do la filmo estas bona amuzaĵo, jam pro tio spektinda. Tamen kiel ĉiu majstra verko ĝi havas ankaŭ la duan, pli profundan sencotavolon, destinitan por pli atenta spektanto.
Unuavice la reĝisoro kvazaŭ demandis sin: kion kapablas fari homo en ekstrema situacio? Li metas siajn rolulojn en diablege malfacilajn kaj tute ne antaŭvideblajn cirkonstancojn kaj poste respondas: preskaŭ ĉion. Tio ne estas nur belaj vortoj, ja efektive same fortaj kaj sukcesaj evidentiĝas esti ne nur la viro (ŝarĝita je du etuloj), sed ankaŭ la virino, grave vundita. Do la “nuda simio” kia estas ajna civilizita homo en necivilizita medio, plian fojon pruvis forton de siaj volo kaj intelekto, kapablaj supervenki eĉ ĉiopovan naturon.
Sed ĉu li rajtas batali por sia vivo, forgesite pri io ajn krom la fina celo aŭ eĉ en kontraŭhoma medio li gardu sian homecon? Diversaj roluloj donas malsamajn respondojn al tiu demando. Iu laŭaspekte relative bonfarta viro rifuzas pruntedoni al la ĉefheroo poŝtelefonon, klarigante ke ĉiuj nun havas problemojn dum la poŝtelefona baterio jam preskaŭ elĉerpiĝis kaj estu gardata por li mem. Sed alia, evidente multe pli trafita de la katastrofo, tamen mem proponas poŝtelefonon al la malesperiĝinta patro kaj poste eĉ incitas lin fari plian telefonvokon por dece fini interparolon. Same la ĉefheroino penas savi solulan infanon malgraŭ sia vundo kaj eĉ admonoj de sia filo. Do mi riskus tiele resumi la aŭtoran respondon: ni ĉiuj vivas en frenezejo kaj baraktas kontraŭ la morto, sed ĉiu mem elektas, ĉu li estas kruela homo en kruela mondo aŭ ĉu li restas vera homo, diferenca de la besto senkompata.
La katastrofo trafis plurajn homojn de multaj landoj, etnoj, religioj kaj socitavoloj. Ĉu ili malsame reagis al ĝi aŭ plej gravis individua elekto? Mi neniam vojaĝis kiel ordinara turisto en organizitaj grupoj, sed el ties rakontoj mi scias, ke tiaj vojaĝantoj fakte vidas nur naturon-vendejojn-arkitekturon, sed ne lokan socion, landon entute. Ili povas plurfoje ferii en Turkio, Tajlando aŭ Hispanio, sed havi preskaŭ neniun imagon pri loka vivo ekster turismaj kvartaloj. Ili vidas ne Turkion, sed Mediteranean maron, vizitas ne Katalunion, sed vidindaĵojn de Barcelono, ĝuas ne vjetnaman gastigamon, sed bonkvalitajn hotelservojn. Niaj ĉefroluloj ne estis escepto.
Sed nun ili unuafoje interrilatis kun lokuloj ne kiel turistoj kun servistoj, sed kiel homoj kun homoj. Eŭropa knabo helpas al kunlaborantoj de hospitalo, pri kies ekzisto li apenaŭ sciis antaŭe. Siavice la virino finfine estas savata de iuj aŭstraloidaj indiĝenoj, kiuj ŝajnas esti tute ne tuŝitaj de la eŭropa civilizo. Haŭtkoloro, religio, edukeco kaj nacieco – ĉio ĉi evidentiĝas flankaj indikiloj, kies graveco forvaporiĝis en la ekstrema situacio, kiam restas nur vere gravaj trajtoj. Kiuj ili estas? La respondo estas banala: honesto, sindono, helpemo kaj kunsento – jen kio similigas homojn tra la mondo kaj ebligas al ili fari ion ajn. Eĉ se unue tio ŝajnas neimageblo.