Maljuna alkoholulo mistraktata de sia edzino kaj duonforgestia de siaj filoj (kiuj tamen nur reciprokas lian iaman neglekton de ili) li trenas mizeran vivon en griza domaĉo, kie li stumblas ĉiupaŝe kvazaŭ blinda ĉevalaĉo. La unu filo ŝajnas esti pli prospera, li ja sukcesis eĉ gajni laboron en loka televido kaj apenaŭ kaŝas sian ĝojon pri grava malsaniĝo de rivalo, kiu liberigis por li tiun postenon. La alia filo unuavide plenrapide moviĝas al la sama (patra) direkto de sentaŭgulo: li estas nura vendisto de hejmaj elektronikaĵoj, lia dika koramikino forlasis lin post dujara kunvivado, do li apenaŭ havas iun esperon prosperi en la vivo.


Do eble ni neniam aŭdus pri tiu tute ordinara familio, se iutage la grizhara drinkulo ne ricevus leteron, kiu spronis lin al longa vojaĝo – evidente la plej longa dum pluraj jaroj. Vane la familianoj penis admoni lin rezigni je tiu vere stulta ideo – iri al redakcio de iu marĝena ĵurnalo por ricevi promesitan al li premion, laŭdire gajnitan en ĵurnala loterio. “Mi prenos mian milionon!” obstinis li kontraŭ ĉiuj klarigoj. Ĉu freneza monavideco? Tute ne.
Dum tritaga vojaĝo de la filo kaj la patro evidentiĝas, ke ĝia celo estas ne mono (kompreneble nur imagebla, neniam ricevota), sed la celo en si mem. Unuafoje post pluraj jaroj de sensenca vegetado la fakte ankoraŭ ne tre maljuna viro ekvidis iun kialon por ellitiĝi matene kaj movi siajn piedojn. Lia mizera vivaĉo akiris sencon, eĉ se nur imagitan. Poste li eksplicite agnoskos, ke bezonis tiun monon nur por disdoni ĝin inter siaj filoj kaj tiel repagi almenaŭ parte sian iaman neglekton de iliaj vivoj. Ah, pardonon, li vere volis aĉeti du aĵojn: pikapon kaj... kompresoron. Por kio? “Por ke ili estu” – tutklara respondo, ĉu ne?
Mi ne priskribu ĉiujn malfacilaĵojn kaj aventurojn, kiujn alfrontis la amuza paro de fuŝuloj dum tiu vojaĝo. Anstataŭe mi diru, ke la reĝisoro majstrege pentris bildon de profunda usona vivotruo – de ĉiuj forgestia griza urbeto, kie homoj kun malplenaj okuloj pasigas tagojn kaj jarojn maĉante sencomankajn aferojn kun ĉiama biero enmane kaj forta konvinko, ke la vivo estas merdo kaj ilia destino estas droni en tiu kaĉo – sencele kaj senreziste. Miaj parencoj loĝas (plejparte jam -is) en simila vilaĝo kaj mi observis tian degenradon tre proksime kaj longatempe.
Tamen ne pensu, ke temas pri morna dramo – tute ne! Delonge mi ne ridis tiom multe kaj sincere kiel dum spekti ĉi filmon. Specifa humursento de ĝiaj herooj ridigas ĝislarme. Ekzemple epizodo pri (re)ŝtelado de kompresoro el garaĝo de malĝusta homo (kio evidentiĝis poste). La embarasitaj filoj ekkrias: “Paĉjo, kial vi silentis pri tio? Ĉu ni similas al kompresorŝtelistoj?” – “Mi ja neniam sciis pri kio vi okupiĝas” trankvile respondas la maljunulo.
La plej belaj kadreroj de la filmo aperas fine, kiam la ĉefa heroo malrapide kaj fiere traveturas la urbeton de siaj parencoj, mokintaj lin kaj reĝece rigardas ilin stirante sian pikapon en kies malantaŭo videblas korbo kun nova kompresoro. Jen lia persona minuto da gloro! Ĉiu homo meritas ĝin.
Post tiu ĉi filmo mi ekpensis, ke mi devos pli ofte telefoni al mia patro. Ja al la patrino mi jam neniam telefonos.