Skip to main content

“Mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj

Gratulu min – antaŭnelonge mi finlegis laŭvican esperanto-libron! Ĉi-foje temas pri “Mondo de travivaĵoj” fare de Tibor Sekelj. Pri tiu famega (almenaŭ en Esperantujo) verkisto kaj vojaĝisto mi unue eksciis ĉirkaŭ antaŭ jaro, kiam mi faris miajn unuajn paŝojn en la nova por mi lingvo. Tiam mi hazarde trovis en la ruslingva Vikipedio, en kiu mi sufiĉe aktive laboris, ke inter “Tradukoj de semajno” estas la esperantlingva artikolo – ĝuste pri Tibor Sekelj. Mi tralegis kaj fakte plene enrusigis ĝin, plian fojon mirigita de facileco de la novakirita de mi ilo. Tamen ne malpli admiris min la vivhstorio de tiu homo, kiu ne babilis pri utileco kaj estonteco de la internacia lingvo, sed simple uzis ĝin – kaj faris tion majstre!
Pasis kelkaj monatoj kaj mi mendis la novan stakon da libroj en la libroservo de UEA. Inter ili estis “Mondo de travivaĵoj”. Bedaŭrinde antaŭ kelka tempo urĝaj aferoj denove superŝutis min kaj mi prenis ĝin en manojn ne tuj post finlegi antaŭan – “Aŭstralia antologio”. Sed mia atendado estis plene kompensita!

La libro konsistas el kelkdekoj da rakontoj, priskribantaj diversajn vojaĝojn kaj aventurojn de la aŭtoro. Afriko kaj Oceanio, Sudameriko kaj Azio – ŝajnas, ke ne ekzistas loko en la Tero, kiun ne jam vizitis fervora esperantisto-vojaĝemulo. Li mem agnoskas, ke li ne povas pasigi kelkajn monatojn sen veturo – kaj por kio ĝeni sin? Eseoj estas ordigitaj (kiom mi komprenis) laŭtempe, sed oni povas legi ilin arbitre – ekde la fino, mezo aŭ komenco de la libro. Tibor skribas per tre facila, sed samtempe esprimplena lingvaĵo – nur malmultajn vortojn mi estis devigita serĉi en mia poŝtelefona Bokarev-vortaro.

Historioj, rakontitaj de la Sekelj kaptas atenton tiom, ke oni tute forgesas pri ties lingvo kaj plene mergiĝas en tiun mirindan mondon de foraj landoj, sovaĝaj bestoj kaj diversspecaj popoloj, plejparton da kiuj oni neniam vidos. Ĉu averaĝa homo kunvivas kun kanibaloj? Aŭ eskapas de papuoj, ĉasantaj lian kapon? Ĉu iu inter ni grimpis Kilimanĝaron, trinkis tibetan teon, manĝis krokodilon, flutis por kobro, veturis sur elefanto, meditadis en kaverno kun veraj joganoj, batalis kontraŭ demonhavantaj nepalanoj – mi povas daŭrigi senĉese. Aventuroj de Sekelj estas tiom spiritdetenaj, ke mi eĉ pli ol unu fojojn transrakontis ilin al miaj konatoj kaj ĉiam frontis sinceran intereson. Jes, tiaj homoj povas multon fari por nia lingvo, sed ili ĉiam malmultas…

Aldonu kelkajn vortojn pri la eldono mem. Ĝi estas fortike bindita, presita sur ne tre blanka, sed sufiĉe bonkvalita papero kaj enhavas dekkelkon da fotoj – cetere ne tre kontrastaj, verŝajne pro mankoj de presado. Dudekjara aĝo (la 2-a eldono aperis en Edistudio en 1990) ne tre sentiĝas, kvankam oni vidas, ke temas pri ne nova libro. Tajperarojn mi preskaŭ ne trovis (aŭ ne rimarkis, ĉu?). Unuvorte, ĝi estas bona legaĵo por junuloj, revuloj kaj vojaĝemuloj de ĉiuj landoj kaj popoloj.

P.S. Por mi aparte interesa estas, ke Tibor Sekelj estis ankaŭ muzeologo, estris etnografian muzeon en Zagrebo kaj eĉ unu el subkomitatoj de ICOM (Internacia Komitato de Muzeoj). Inter liaj kontribuoj estas “Dictionarium Museologicum” – la 20-lingva muzeologa terminaro, enhavanta pli ol 1300 difinojn, inkluzive en Esperanto. Mi ekhavis laŭvican ideon – enmeti ilin en esperanto-Vikipedion – kompreneble kun verkado de respektivaj artikoloj. Por kio fari terminarojn, se la rezulto de tia grandega laboro vane surpolviĝas sur bibliotekaj bretoj, dume spertuloj pene serĉas taŭgajn vortojn por interkompreniĝi? Sed tio estas la onta afero. Nun mi estas plene okupita de iom alia (privata) afero kaj havas nek tempon, nek monon por plenumi tion. La vivo daŭras, do la espero realigi miajn (tro multajn) planojn ankaŭ ne forestas…

Nun mi legas “Apostolo de libereco” de Mercia MacDermott. Interesa libro ĝi estas…

Comments