Milito de Nikolaj Peremibeda

Mi ne tuj sukcesis renkontiĝi kun Nikolaj Peremibeda. Kiam mi frapis la pordegon de la domo en la strato Lenin en la vilaĝo Vikulovo (Tjumena provinco, Rusio), malfermis ĝin lia edzino Ekaterina Jakovlevna. Nikolaj Miĥajloviĉ alveturis post kvaronhoro kaj tuj aliĝis al la konversacio. Plurfoje li haltigis sin per la vortoj: “Nu sufiĉos, mi jam tro multe babilaĉis!” kaj emocie svingis la manon. Tamen poste rememoroj denove kaptis lin kaj li rakontis plu. Pri amikoj, kies juneco cindriĝis en tranĉeoj, pri frontaj itineroj kaj renkontiĝoj, pri tio kion li fordonis al tiu milito kaj kion ricevis de ĝi. La interparolo estis tre sincera, malsimila al kutimaj paroladoj dum jubileoj. Iuj epizodoj povas ŝoki legantojn, sed mi decidis nenion forigi kaj glatigi. Antaŭ vi staras la Granda Patruja milito kiel spertis ĝin la siberia soldato Nikolaj Miĥajloviĉ Peremibeda.

La gepatroj
Mi naskiĝis en la vilaĝo Petrovo de Vikulova distrikto en 1922. Gepatroj de mia patro alveturis el Ukrainio, el Vinica provinco. Ankaŭ li post militservo direktiĝis ĉi tien, sekvante sian patron. Antaŭnelonge oni eĉ serĉis miajn parencojn en Interreto, ja la familinomo estas sufiĉe rara, el la similaĵoj oni povas renkonti nur Peremibedov. Oni diras, ke trovis aliajn Peremibeda ie en Soĉio. Nu, kiaj estas tiuj parencaj ligoj mi certe ne scias.
Mia partino estis el la loka vilaĝo Gotoputovo, ŝi nomiĝis Anna Iosifovna. Ŝia gepatra familinomo estis Mickeviĉ, ankaŭ ŝi estis el transmigrantoj, ŝajnas el latvoj. Mia patro legadis Biblion, sciis skribi, havis bonan skribmanieron. La patrino estis senalfabeta.
La familio estis granda, ni vivtenis sin precipe per manĝaĵoj, produktitaj de ni. Ni havis du ĉevalojn, ankaŭ bovinon mi memoras. Poste ni eniris komunon. Tiam oni komunigis la tutan brutaron. Kaj kio rezultiĝis? Brutoj ja bezonas priservadon, antaŭe ĉiu mem zorgis pri la siaj, sed jen ĉio ŝanĝiĝis… Do kolektiĝis virinoj, reprenis ĉion reen kaj el tiu komuno rezultiĝis nenio.
Poste aperis la kolĥozo de Kirov. La patro ne deziris aniĝi, sed la patrino aniĝis mem – ŝi estis riskema virino.
Poste la patro mortis, restis ĉe ni la sola ĉevalo Serko. Ni tiam ne povis eĉ semi per propraj fortoj, najbaroj kuniĝis kaj eksemis po duonhektaro.

Malriĉeco
Jen oni diras, ke oni malbone vivas. Sed mi donu al vi nur unu ekzemplon, kiel ni vivis en tiu tempo. En 1938 mi finis la 7-an lernojaron kaj mi ne havis ĉemizon. Oni kudris por mi ion el kolorriĉa steno – ĝi nomiĝis “kolka”. Kaj mi estis ĝoja, ke povis ŝirmi nudecon!
Jen alia okazo. Iris mi kun junulino tra la vilaĝo, nenien deflankiĝis, rekte laŭ strato. Subite ŝi diris: “Mi ne plu havas galoŝon en la piedo!” Jam krepuskis. Ni serĉadis-palpadis kaj poste mi diris ĉagrene: “Al diablo tiun galoŝon!” Ŝi ekkriis: “Ne! Ni ja havas nur unu paron por la tuta familio – patrino mortigos min!”
Kion diri, se al virinoj eĉ kalsonetoj mankis! Kiam ni havis po 16 jarojn, oni sendis nin al plukado, ni elŝiradis sonkon. Antaŭ dormo ni kuŝiĝis en vicoj – kapon al kapo. Do junulinoj ŝnuris robojn apud piedoj – por knaboj ne ekvidu ion kaj ne primoku ilin poste. 
Do kiam ni dum la milito transiris la limon de Rumanio, ni ekvidis tute alian vivon. Nu, rumanoj ankoraŭ vivis malriĉe, sed hungaroj en Hungario – tie virinoj ĉinan krepon surhavis.
Ni ja en vilaĝoj ĉiam malsatis. Oni laboris kontraŭ “labortagaĵo”. Kio ĝi estas? “Labortagaĵo” estas vertikala streko en laborlibreto. Ĝi signifis, ke homo laboris dum unu tago – kaj tio estis sola nia “salajro”. Kaj krome ekzistis minimumo, kiun oni devis plenumi – alie eĉ tiun strekon oni ne ricevos.
Mi estis junpioniro, do oni provizis nin per bluaj subĉemizoj kaj pantalonetoj – similaj al ŝortoj. Do mi eĉ jnulinojn eskortis en tiuj pantalonetoj. Jen kiel ni vivis! Strange estus plendi pri la nuna vivo…

Malkulakigo
Memoras mi malkulakigon [“kulako” – tiel en rusaj vilaĝoj oni nomis riĉan vilaĝanon, kiu havis dungitojn; en 1929-1931 laŭ ordono de komunisma reĝimo estis malkulakigitaj centmiloj da homoj – oni senigis ilin je havaĵoj, elpelis el propraj domoj kaj kutime ekzilis al foraj lokoj. Iliaj havaĵoj kaj terenoj estis transdonitaj al kolĥozoj]. Tiam oni malkulakigis Jegor Parigin, li estis frato de mia avo, unu el kvar fratoj. Tiu Jegor havis kvin filinojn, la domon kvinmuran, li estis forĝisto. Iufoje fratoj evidente kuniĝis kaj komune aĉetis ĉevalan memĵetilon [ruse "samosbroska" - verŝajne temas pri fojnoforĵetilo] – du ĉevaloj ĝin tiris, fojfoje oni eĉ plian aljungadis, mi mem veturis sur unu ĉevalo. Kia li estis kulako? Kiun “ligon kun fremda skoltado” li havis? Li eĉ paperon subskibi ne sciis! Eĉ pli – al liaj filinoj oni “alkudris” la titolon – “malamikoj de la popolo”.
Malkulakigo… Ni ja tute kulakojn ne havis, kiaj kulakoj, dio mia! Nu havas iu du bovinojn – ĉu li estas “malamiko”? Dungitojn neniu havis. Tiutempe ja ĉio estis pli facila, oni helpis al petinto. Jen estis en nia vilaĝo viro sen kruro. Li perdis ĝin dum la Enlanda milito. Pro tio, ke batalis li por la caro, oni ne donis al li pension. Ĉu kulpis li, ke oni rekrutis lin kaj baldaŭ okazis la revolucio? Do li havis bovinon kaj ĉiuj helpadis al li. Nu eble verŝos li al oni 100 gramojn da hejmfarita brando – jen la tuta danko.

La milito
Mi memoras kiel komenciĝis la milito [en Rusio la Duan mondmiliton oni nomas simple - la milito]. En 1941 mi havis 17 jarojn, laboris en traktora stacio kiel traktoristo. Ni tie laboris kontraŭ “labortagaĵo”, sed ĝi estis repagata – per 3 kg da pano kaj 2,5 rubloj. Kontraŭ unu deĵoro mi povis gajni kvar labortagaĵojn, tio estas 12 kg da pano kaj 10 rublojn aldone. Nu, ni estis feliĉegaj.
Tiutage ni jam finplugis niajn novalojn kaj estis translokitaj al la vilaĝo Bokovo por urĝa laboro. Antaŭe mi kaj mia laborkunulo finis la noktan deĵoron, ĉirkaŭ la 7-a aŭ 8-a horo haltigis traktorojn por deĵorŝanĝo kaj kuŝiĝis sur herbaron. Estis junio, nia laborejo troviĝis apud arbaro: roso, steletoj glimas, aero tenera, birdetoj kantas. Kaj jen alveturas niaj ŝanĝdeĵorantoj: “Milito! Germanoj iras!” Mia kunulo estis jam pliaĝulo, li tuj diris: “Nu, jen ĉio, Nikolaĉjo, finiĝis nia laboro. Milito estas sango kaj suferado, torturo por la popolo”. Li estis prava – post rekrutiĝo li jam ne revenis.


Sekvan tagon komenciĝis mobilizado. Tuj oni ekrekrutis miajn jarojn, sed min oni ne prenis. Nur en aŭgusto, kiam mi iĝis 18-jara, oni vokis min al la distrikta militkomisarejo kaj proponis sendi min al la Irkutska teknika lernejo. Evidente, ĉar mi estis traktoristo kaj finis sep lernojarojn do, oni volis eduki min kiel aviadan teknikiston.
De la tuta distrikto oni elektis naŭ homojn – ĉiuj traktoristoj, seplernojaruloj. Mi jam sidiĝis en aŭton, kiam aliris min direktoro de la traktora stacio kun militkomisaro kaj la militkomisaro diris al mi: nun tiel okazas, ke Uŝakov, la direktoro de la traktorstacio, petas lasi vin ĉi tie – mankas homoj por semi sekalon. Mi, diris li, havas rezervan rekruton, do mi lasas tion por via konsidero. Jam la patrino alveturis por min adiaŭi, junulinoj ankaŭ aŭdis pri tio kaj alkuris. Mi, stultulo, tiam diris: “Nu bone, mi restos kaj semos la sekalon”. Tiel mi trafis infanterion. Tiuj knaboj, kiuj tiam forveturis, ĉiuj iĝis aviadaj teknikistoj, ĉiuj restis vivaj. Tie ja kio okazas – aviadisto flugas, servistoj ja sidas en aerodromo – tute alia afero.
En la avangarda frontlinio, en infanterio oni mallonge vivis. Kiam oni diras “mi trapasis la tutan militon kaj estis en infanterio” mi apenaŭ kredas tion. Mi estus ĝoja interparoli kun tia homo, ekscii pri kie li estis. Artilerio estas alia afero, almenaŭ iom en ariergardo, sed infanterio-panjo, kiu en tranĉeoj, vizaĝon kontraŭ vizaĝon kun malamiko – ĉi tie malfacilis resti viva. Verŝajne eĉ nun restas frontuloj-infanterianoj, nur ĉiuj vunditaj kaj apenaŭ ili la tutan militon servis. Eble en la fino…

Fronta manĝoporcio
Do oni rekrutis min en decembro 1941 kaj sendis al la urbo Iŝimo, kie tiam formiĝis la 229-a pafista divizio. Nia lernobataliono troviĝis apud la fervoja stacidomo, tiel ke kazerno estis tuj malantaŭ la klubo de Iljĉ [temas pri Vladimir Iljiĉ Lenin] – tie nun vendejo estas. Mi, kiam vizitas Iŝimon, ĉiam eniras tien. Mi aĉetas boteleton, rigardas iom, rememoras.
Tie ni malsatis. Ni prenis antaŭ veturi herboflanojn, sed starŝino [milittitolo en la soveta kaj rusia armeo – oni donas ĝin al la plej bona supera serĝento] diris: "Sufiĉas ĉi tie musojn bredi! Elŝutu viajn sakojn!”
Mi havis en Iŝimo konatinon kombajnistinon – junulino el nia vilaĝo lernis tie. Ni dum tagmanĝo kuris al ŝi kaj ĵetis en nian supaĉon herboflanojn, kiujn ŝi alportadis. La supaĉon oni disdonis al ni en pelvoj – unu pelvo por la sekcio (8-9 homoj). Terpomojn ni havis malofte, fojfoje haringojn. Iuj knaboj dum pelvon portas, haringon tiun eltiras kaj ek en la buŝon. 
Mi havis amikon Fedĉjon, magra li estis, do ni sendis lin por almozpeti. Mi ja estis fortika, sed al li bonkoraj virinoj donacis panon – ili ja ricevis ĝin laŭ manĝokuponoj.
Lernado okazis en la vilaĝo Streĥnino apud Iŝimo – de tie ĝis la fervojstacio estis libera kampo. Oni peladis nin laŭ neĝo po 16 horojn tage. Instruis nin profesiaj oficiroj – malsimilaj al ni, ili po tri jarojn studis. Batalionestro estis vundita frontulo, li sciis la militon ne laŭdire. Foje dum apelo li ekrigardis nin, ke ni ĉiuj estas palaj, kaj diris: “Jen la narkomo [“popola komisaro” – ministro en la soveta registaro inter 1923 kaj 1946] ŝajnas doni al vi ne malbonan manĝoporcion, sed dum ĝi iras al vi…” kaj ekprenis neĝon. “Jen, prenu neĝon kaj transdonu laŭ la vico – ĝi degelas. Same degelas via manĝoporcio”.
El ĉiuj distriktoj de Omska provinco tie estis junularo. Oni aldonis prizonulojn – po unu-du en ĉiu sekcio. Sed mi ne pledas kontraŭ ili, ili bone rilatis al ni.
En majo 1942 ni ekveturis al fronto. Alveturis la urbon Permo (ĝi tiam nomiĝis Molotov), tie banis nin en banejo kaj ekveturis al la urbo Kotlaso. Ni ja pensis, ke oni sendas nin al la nordo. Sed poste ni subite turnis suden – al Stalingrado. Tie ni unue staris ĉe Volgo kaj lernis. Mi memoras, kiel ni kolektadis kampan cepon en supaĉon. Tie, en la fronto oni nutris nin pli bone ol en ariergardo, sed ankaŭ ne ĉiam manĝaĵoj atingis ni.
Foje oni bombardis la moveblan kuirejon je 30-40 metroj for de ni. Kaj ni vidas: sur unu feroplato kuŝas kaĉo. Ni estis malsataj – kiel akiri ĝin? Ni ekpafis kontraŭ germanoj kaj dume unu el ni rampis kaj altrenis al ni tiun platon.
Poste ni ĝisiris Moldavion, tie almenaŭ maizo abundis, ni kuiris kaĉon el ĝi. Post kiam ni transiris la landlimon jam komenciĝis bona manĝado.

Timo
La militon mi konas ne laŭdire. Mi marŝis ekde la batalo ĉe Stalingrado tra Ukrainio, Moldavio, Rumanio, Bulgario, Jugoslavio, Hungario kaj en Aŭstrio finis. Certe mi foje estis vundita – ne simple iris kaj iris. Trifoje mi estis vundita. Nun mi havas jam la 84-an jaron. Neniam mi pensis, ke tiom longe vivos. Kaj nun mi venas al konkludo, ke iu regas nin: ne pro nia boneco, sed pro spertitaj travivaĵoj ebligas al ni vivi plu. Mi ja en tiaj okazaĵoj estis, ke dio mia!
La unuan batalon mi eniris la 8-an de julio 1942 apud Stalingrado, ankoraŭ kiel kadeto de la lernobataliono. Kiel diras la fama kanto “plej malfacilas la batal' unua” [li eraras – en la fama milittempa kanto oni diras pri “lasta batalo”]. Plej malfacile estis verŝajne psikologie. Imagu: ĉio estas kovrita je fumo, ĉio bruegas, ĉiuj iras, pafas, aviadiloj bombardas. Tio estas tia koŝmaro, ke oni pensas ne pri kiel pafi, sed pri kiel ne freneziĝi. Iuj eĉ kriis “Panjo!” 
Foje iu diras, ke li ne timis. Mi ne scias. Mi mem timis kaj soldatoj miaj timis. Sed ja ne tio konsistigas la aferon, sed tio kiel ĉiu superis sian timon. Plej grave estis trovi fortojn por ĝin superi.
Oni prenas fusilon, direktigas ĝin antaŭen, interpremas ĝiskrake dentojn kaj ek – en atakon. Kiu scias, kio okazos poste? Tankoj nin premis, tero post eksplodoj de bomboj kaj obusoj nin superŝutis. Mi vidis la plejan teruraĵon – kiel kamaradoj mortadis en kruela suferado.
Jen mi havis unu amikon. Ni kune iris laŭ tranĉeo, kiam ii frapis lin en la kapon – kaj cerbon for. Mi: “Miŝĉjo!” – sed li jam finstertoris.
Sed tio estis facila morto. Ja estas tia, ke… Mi nur pri unu rakontu. Kuglo trafis soldaton ĉe pinto de la kapo, nur okulblankoj restis. Li staras sur manoj kaj genuoj, remas per manoj kaj kruroj, senkonscia. Ĉu ĝusbati lin? Domaĝe. Sed ja estis kazoj, kiam ili krias: “Ĝisbatu min, buboj, ĝisbatu!” Ho! Tio ja estas terura afero, ne donu dio tion sperti!
Foje ni sidis en la dua eskalono, vidas – soldato kuras de la avangarda frontlinio, rekte al ni. Anhelas li, diras: “Oni ja mortigos min! Mi ja havas edzinon!” Sed ni ĉiuj estis junuloj, unu diras al li: “Aĥ vi kanajlo, vi ja havas edzinon, dum ni ankoraŭ eĉ ne spertis tion!” Nu poste li rekonsciiĝis, revenis.
Krome SMERŜ ĉiujn observadis [SMERŜ – tiel nomiĝis la milita kontraŭskolta servo en la Ruĝa Armeo. Ĝia nomo estis mallongigo de la rusaj vortoj “СМЕРть Шпионам” – “Morton al spionoj” kaj sonis tre simile al “Morto”]. Jen baldaŭ komenciĝos batalo. Kaj smerŝano iradas, aŭskultadas – pri kio interparolas soldatoj? “Morto” ni nomis ilin. Sed ankaŭ estis ja komunistoj en batalado, pri tio ne eblas disputi. Mi kvankam ne estas komunisto, sed scias, ke multe da ili pereis.
Foje okazadis, ke oni pafis kontraŭ la siaj, eĉ bombardis. Oni donis iujn koordinatojn, sed poste, dum la informo iris, trupoj translokiĝis – frontaj cirkonstancoj ja ĉiuminute ŝanĝiĝis.
Foje mi enrampis tranĉeon, ŝovis la manon flanken kaj komprenis, ke tie kuŝas kadavro malvarma. Jam mallumis. Nu, pensas mi, al diablo. Ekflamigis mi alumeton, rigardas – tie tri germanoj senvestaj kuŝas. Malvarmis, frosto estis ĝis 20 gradoj, do niaj buboj evidente senvestigis ilin.
Kiam heliĝis, mi komencis elrampi el la tranĉeo, apogis min sur tranĉea parapeto kaj eksentis ion malsekan sub la mano. Mi palpis – ripoj. Mi la alian manon apogis – la sama situacio. Evidentiĝis, ke eksplodo disŝiris tie homon en du partojn.
Kaj kiom da tiaj situacioj okazis! Kiom oni veturis laŭ mortintoj?! Tiakaze ĉe kadavro kapo platiĝas kaj nazo – ŝajne tiom malgranda, sed kiam dispremita, do iĝas tiom granda, ke eĉ teruras.
Nur de ekstere oni povas trankvile observi, kiel oni diras, “ni ĉiuj estas ja strategoj, batalon observante de ekstere” [en la originalo iom alie: “imagas ĉiu sin stratego…” – temas pri la strofo en la fama poemo “Kavaliro en tigra felo” de la kartvela klasikulo Ŝota Rustaveli].
Jen ni pri Stalin nun diras… Eble li ja eraris pri kolektivigo, sed pri la milito… Oni necesas esti en tiu loko, en tiu rolo, en tiu haŭto kaj nur tiam ĵuĝi, kiujn decidojn oni faru. Stalin ja ne forveturis el Moskvo. La registaro jam estis en Kujbiŝev kaj lin atendis aviadilo, sed li restis. Kaj grandan rolon ludis la parado sur la Ruĝa placo en 1941. Ni montris al la mondo, ke Rusio, Sovetunio ankoraŭ vivas. Plej grave estas, ke ni venkis!

Pereo de la 229-a divizio
En Stalingrado mem mi ne estis, ni batalis en la sinuo de la rivero Dono – en la vilaĝo Surovikino. Varmego estis neeltenebla, ni preskaŭ mortadis pro tio, en stepo ja mankas lokoj por sin ŝirmi. Germanoj staris nemalproksime: videblis jam tankoj, kanonoj. Kaj plotonestro ordonis al ni, kadetoj: “Iru preni akvon!” Ni prenis po tri rondaj ŝtalaj gameloj, ili estis tre pezaj (aluminiaj aperis poste) kaj ek en ravenon.
Ni trovis akvon, sed ĝi estis tre ruĝa, ŝlimoplena. Nu, kion fari, alia mankas. Ni plenigis la gamelojn, certe ankaŭ ni mem malsoifiĝis. Ni elgrimpis el la raveno, rigardas: la niaj retiriĝas! Nu, ni impetis renkonten al ili, renkontiĝis. Iun riveron oni transnaĝis. Ja kion fari! Tie tankoj iris kontraŭ kiuj ni havis nur fusilojn. Ni kolektiĝis sur la alia bordo, aliris nin movebla kuirejo, oni manĝigis nin. Tiam mi ankoraŭ estis mitraletisto.
Kaj jen – ni perdis unu knabon. Nia divizio, la 229-a, formiĝis en Iŝimo, do la tuta soldataro estis el Iŝimo, sed li estis el la urbo Jalutorovsko [pli detale pri tiu divizio montru jene]. Oni interkonsilis kaj decidis serĉi lin.
Stabila frontolinio mankis, neniu sciis, kie troviĝas la germanoj – tie ja stepo etendiĝas. Nu, ni ekis al tiu loko kvarope. Longe ni serĉadis dum nokto – nenie li troveblis. Ni kuŝiĝis por dormeti – tri el ni dormas, unu gardas.
Heliĝis, ni decidis serĉi aliloke. Unu diras: “Jen arbustoj moviĝis”. Ni kuris tien singarde kaj vidas – tie sidas junulino kaj nian malsanulon, Viktoro li nomiĝis, manĝigas per kaĉo el kasko. Li estis vundita. Kaj apude tri kadavroj kuŝas – germanoj. Ŝi havis mitraleton. Ni demandas: “Ĉu via laboro?” – “La mia. Kial ili, fricoj ĉi tien venis?!” [“fricoj” estas komuna moknomo, kiun oni uzis en Sovetunio por ĉiuj germanoj]. 
Nu, ni diras, redonu lin al ni, tio estas nia soldato. “Ne" ŝi diras "mi lin al vi ne redonos. Ni transportos lin al hospitalo, baldaŭ aŭto venos”. Ŝi estis el alia divizio. Do mi pensas, ke se Viktoro postvivis, li verŝajne edziĝis al tiu junulino.
Ni havis la rotestron Rutkovskij, la ĉefleŭtenanto li estis, antaŭ la milito li laboris en la Novosibirska vagonkonstrua uzino. Do li ofte diradis: “Rutkovskij Sergej Inokentjeviĉ de la germanoj ne forkuros!” Sed li ja kuris! Kaj mi ne kondamnas lin. Kion li povus fari – kuŝiĝi sub tankojn? Se morti, do prefere almenaŭ iun fortiri kun si, ol senpage fordoni sian vivon…
Kun mi servis Ivan Ribakov el la sama vilaĝo Bokova, do ni kun li kune eliradis el blokado. Ni kuris tiel, ke foje aliris por preni biskotojn kaj oni demandas nin, el kiu divizio ni estas. En divizio ja estas dek miloj da homoj! Eĉ pli – oni demandis, el kiu armeo oni estas. Homperdoj estis teruraj.
Kiam ni transbordigis Donon, multon ni estis devigitaj forĵeti. Mi forĵetis botelojn kun la likvaĵo KS [temas pri brulboteloj ankaŭ konataj kiel “Molotov-koktelo”], alia soldato, Golev li nomiĝis, lasis porteblan mitralon. Kaj ĝuste tiam estis eldonita la ukazo de Stalin – “Eĉ ne unu paŝon malantaŭen” [temas pri la ordono de la popolkomisaro pri defendo N 227, aperinta la 28-an de julio 1942].
Oni envicigis nin por mortpafi tiun Golev antaŭ la vico. Oni igis lin fosi tombon por si. Li estis junuleto magra, havis ĉirkaŭ 18 jarojn, mi ne scias, kiel li entute sukcesis tiun mitralon treni, des pli en rivero… Oni diras al li: “Fosu!”, li neas, staras senmove. Kaj jen la batalionestro laŭtlegas: “konsiderante lian junecon, nuligi la mortpafon” – ŝajnas, ke ke oni sendis lin al punbataliono. Se diri mallonge, tio estis nura spektaklo por edifi nin. Sed ni certe ĝojis, ke oni lin ne mortpafis.

La unua vundo
Poste mi iĝis la komandestro de pafista plotono. Foje venis al mi kuriero el stabo kaj diris: “Nun ni ekveturos kaj vespermanĝos, mi interkonsentis kun mastrino”. Manĝigis nin la dona kozakino, du gefilojn ŝi havis, ni pagis iom al ŝi”. Ŝi diris: “Montru al mi vian manon”. Tiel ŝi prenis mian manon kaj diris: “Vi malsaniĝos, sed la militon postvivos! Por ke mi eksciu – ĉu veron mi diris al vi aŭ ne – revenu post la milito”. Mi diras: “Kompreneble mi revenos, nur estu mi viva!”
Ne sukcesis ni finmanĝi, kiam eniris la kuriero: oni vokas en la stabejon. Tie oni diris al ni: “Ĝustigu horloĝojn, ni ekiras – 9 km de la fronto”. Kaj jen ni nokte ĝisiris, matene komencis ofensivon. Neĝtavolo estis dika je ĉirkaŭ 10 centimetroj – maiza kampo, tero frostiĝis, do ne eblis fosi tranĉeojn per niaj fosiletoj kun kurtaj teniloj. Nu jen ni la unuan fojon leviĝis por atako, la duan, la trian. Oni sciigas: “Rotestro estas vundita”. Mi estis la estro de la unua plotono, do oni nomumis min la rotestro.
Tio estis je ĉirkaŭ la 11-a horo, ni estis ankoraŭ 72 homoj. Mi telefonis al batalionestro. Nu, kombato [mallongigo de “komandestro de bataliono”, ĝis nun vaste uzata en Rusio] diras: “Prenu trupon, raketon kaj ataku”. Sed kiel? Germanoj sur altaĵo sidas, la tuta areo estas trapafata de ili, de neniu flanko oni eblas damaĝi ilin. Sed kion fari, ni devas ataki.
Poste ankaŭ mi estis vundita – je ĉirkaŭ la 15-a horo. Mi memoras ke el la roto tiam restis 17 homoj. Kaj tio estis ankoraŭ la 17-a horo, se ili denove iros al atako – neniu restos. Jen kiel pereis homoj! Krome okazis foje nepripensitaj ofensivoj – jen je iu festo, jen je datreveno.
Mi memoras, kiel trenis min la kuriero. Fortoj jam mankis al mi, frostis, la buŝo pleniĝis je sango – dumduma kuglo trafis min trae. Li ĝistrenis min, poste mi ne scias, ĉu oni murdis lin – li ja devis reveni al la frontlinio. Kaj jen grava detalo: antaŭ tio oni alveturigis por ni aŭton kun felbotoj por soldatoj kaj elŝutis ilin nokte sur neĝon. Oficiroj ja ricevis ordinarajn blankajn peltpaltojn.
Tio savis min: epoletoj sur uniformaj paltoj mankis, krome la palto mem estis ia nerusa, okcidenta. Iu disvolvis ĝin kaj diras: “Tio ja estas oficiro, necesas iel savi lin, li mortas. Varmigu akvon el neĝo kaj trinkigu lin. Kaj trenu lin en ŝirmejon”. Tion mi ankoraŭ memoras. Sed kiel oni trenis min – mi jam ne memoras. Poste mi denove memoras, kiel junulino diris: “Vi paciencu iom, kara, mi nun serĉos ĉaron aŭ aliros aŭto” – verŝajne ŝi estis flegistino. Poste mi memoras min jam en hospitalo. Tio estis decembro 1943.

Amikeco
Post Stalingrado servis mi en la 109-a divizio, poste en la 5-a Kramatora motorpafista brigado. Post la hospitalo mi lernis en la kursoj por subleŭtenantoj, oni donis al mi oficiran rangon kaj mi iĝis jam plotonestro.
Lernadon okazigis la leŭtenanto Ivanĉenko. Nu, kion li povus rakonti al ni – ĉiuj jam estis oficiroj, vunditoj, morgaŭ revenos al fronto. “Ĉu vi deziras" diras li "ke mi rakontu al vi, kiel kampara knabo konatiĝis kun urba junulino?” Do tiel dum ĉiuj 12 horoj li rakontadis, kiel iris ĉe ili tiu afero. Oni starigis nur gardiston por ke alta estraro ne surprizu nin kaj ek! Rakontadis li literature, glate. Se iu moviĝis aŭ ekdeziris fumi – li tuj haltis: “Nu, se vi ne deziras aŭskulti…” – “Ne, daŭrigu!” Post resaniĝo mi denove revenis al la 109-a divizio.


Frontlinio konstante moviĝis, vojoj estis plenŝtopitaj, do mi devis veturi sur vagontegmento. Kun mi veturis du oficiroj, unu el ili estis kartvelo. Ni tiam primoketis lin, diris ke jen malbone vi, kartveloj, batalas, diference de ni, siberianoj. Li diris responde: “Sed rigardu, kian filon ni donis al vi!” – temis pri Stalin.
Kaj jen foje li diras: “Morgaŭ ni veturos en vagono, ĉe tablo, ni kartludos kaj eble eĉ havos drinkaĵon”. Ni kompreneble priridis lin. Sed morgaŭ tio vere okazis. Evidentiĝis, ke fervojon rekonstruis kartvela brigado, do li interkonsentis kun ili. Nur kiam ilia deĵoro finiĝis, ni devis denove grimpi sur vagonan tegmenton. Ja tia amikeco estis inter ili, la kartveloj.
Alian fojon mi iris kun iu regimentestro, renkonte al ni iras soldato trivita-taŭzita. Subite tiu regimentestro brakumis lin, interbabilis iom en sia lingvo. Mi poste demandas: “Kamarado regimentestro, permesu al mi alparoli! Ĉu vi renkontis parencon?” – “Ne, – li diras. – Mi simple estas kartvelo kaj ankaŭ li estas kartvelo” (aŭ osetoj ili estis – mi ne memoras ĝuste). Rusoj tion ne havis, estraro tenis sin aparte.
La vera donaco de la milito estis amikeco. Tia amikeco verŝajne ne estis, nek estos. Mi havis en mia plotono kartvelojn, armenojn, judojn – iujn ajn. La celo estis komuna – la venko.

Virinoj
Kiam mi estis en Tjumeno dum la festado de la 60-jariĝo de la Venko, mi vidis en la muzea ekspozicio fotikaĵon, kiujn oni tie konstruis. Ĉio estis farita laŭregule: kia terkabano devas esti, kiom da protektaj tavoloj sur ĝi, kia tranĉeo [tiun ekspozicion faris nia grupo de kunlaborantoj de la Tjumena regionhistoria muzeo ĉe konsultado de la regimentestro Nikolao Bej, partoprenanto de la soveta milito en Afganio].
Sed en la milito mankas tempo por observi regulojn, se ĉio okazas neatendite: jen tankoj ekiris, jen aviadiloj bombardas. Nia juneco cindriĝis en tranĉeoj! Sed tamen oni venkis, bravuloj, la heroeca popolo! Mi, certe, donas respekton al generaloj, marŝaloj, nu ankaŭ al Stalin. Sed la militon gajnis la soldato kaj la virino.
Jen ekzemple estis kazo apud Stalingrado. Oni disbombis la pramon sur Volgo, virino saltis kun infano, naĝas, sed ŝiaj fortoj jam elĉerpiĝas. Vidis tion juna flegistino, kiu eltiradis vunditojn, tuj plonĝis en akvon kaj ek al ŝi. Ŝi subtenis ilin, ili ĝisnaĝis la bordon. Tiu flegistino havis 20 jarojn, sed ŝi jam estis dufoje vundita. Mi memoras, kiel el brulantaj tankoj oni eltiradis homojn, multaj tiaĵoj okazis.
Vere kompatindaj estis tiuj virinoj – en la fronto kaj ariergardo! Sur ili ja ĉio kuŝis. En traktorstacio ankaŭ knabinoj laboris. Kiaj antaŭe estis maŝinoj? Rada traktoro ĤTZ [mallongigo de “Ĥarkova Traktora Zavodo (Uzino)”] kaj STZ [same de “Stalingrada Traktora Zavodo (Uzino)”] kaj kombajno “Komunaro”. Tie estis sidplato fera, malfermita al ĉiuj ventoj. En kombajno, en benketo staris la virino. 
Kaj post la milito? Jen estis inter ni Kuzma Korotajev, li sen ambaŭ kruroj revenis. Do lian edzinon, kiu 50 jarojn kun li travivis, oni devus premii kiel veran heroon!
Eĉ nun, al mi oni donas du pensiojn – mi ne plendas pri manko de mono; ni ja ne alkutimiĝis al bona vivo, riĉeco, lukso. Sed al ili, virinoj, nenion – plian centon da rubloj eĉ ne al ĉiuj oni donas pro.ilia dummilita laboro. Jen pri ili mi ofendiĝas. Mi, se estus mia volo, tiel dirus al Putin [tiama prezidanto de Rusio]: “Vladimir Vladimiroviĉ, iel ajn eltrovu monon kaj helpu al laborintoj-ariergarduloj, al tiuj virinoj, maljunulinoj. Plibeligu iliajn lastajn tagojn sur la tero – almenaŭ iom estos malpli peze al ili!” Sed tiel mi pensas, ili pensas aliel. Oni ne eltrovos la monon.

Regula milito
Post Stalingrado ĉio ŝanĝiĝis. La Jassa-Kiŝinjova operaco [militoperaco de sovetaj trupoj, okazinta ekde la 20-a ĝis la 29-a aŭgusto 1944. Rezulte de ĝi Moldavio estis liberigita kaj Rumanio ĉesis militi] jam iris tute alie.
Ni ofensivis ekde Grigoriopolo, apud Tiraspolo. La ofensivo estis pretigata kvazaŭ laŭ lernolibro. Aviadiloj "prilaboris" malamikon, artilerio “muzikludis” al frontlinio (kanonoj staris je apenaŭ kvin metroj unu de alia), poste ekis tankoj. Ni germanojn preskaŭ ne vidis, oni elbatis ilin antaŭ nia alveno. Jen tio estis la regula milito, tiam iĝis mapli peze.
Regimenton konsistigis: mitraletista roto, roto de kontraŭtankaj fusiloj, telekomunika roto kaj medicina roto. Mi estis en la 312-a regimento.
Ni lernis kaj unue batalis kun fusiloj, aprobitaj en la 1898a jaro, la kalibro 7,62. Kion oni povas fari kun ili kontraŭ mitraleto?! Ni atakas kun tiuj fusiletoj monteton, germanoj respondas per pafserioj kaj… Jam poste aperis mitraletoj. Kaj poste “Katjuŝa” venis, ĝi multe helpis al ni.


Tiun nomon eĉ la germanoj ellernis. Mi memoras, foje ni bivakis en Rumanio ĉe rivero, germanoj estis proksime kaj laŭ rivero sono bone disvastiĝas. Germano krias: “Rus, aŭskultu, ni vian “Katjuŝon” ekludos”, – do temas pri gramofondisko.
Sed tio estis jam en 1944, kiam la milito aliiĝis. Post Stalingrado la vivo iĝis malpli peza por ni. Kiam ni iris tra Rumanio, do eĉ koleris: “Kie ili estas, tiuj germanoj?! Apenaŭ iom halti...” – ĉar ili konstante retiriĝadis kaj ni postkuris, do ne havis tempon por ripozi.
Ni akompanis kontraŭtankajn fusilojn, do almenaŭ havis ĉarojn. Sed ordinaraj soldatoj – ili post 80 km jam foruzis lastajn piedĉifonojn [longaj ŝtofaj strioj, volvataj ĉirkaŭ piedoj, ĝis la 2000aj jaroj estis uzataj en la rusia armeo anstataŭ ŝtrumpetoj]. Ni kun ili de tempo al tempo interŝanĝadis – jen ili veturis surĉare, jen ni.
Tie mi foje vidis, kiel nia soldato palpserĉis rumanojn, kiuj kuŝigis fusilojn sur la teron. Li serĉis horloĝojn. Mi miris, kiel li ne timas ilin – ili ja multas, li estas sola.
En Budapeŝto oni denove vundis min. Kvar monatojn mi pasigis el hospitalo en Seget [ĉu temas pri Segesd?], sukcesis eĉ iom lerni la hungaran. Kirurgo eltranĉis el mi la kuglon kaj enkudris ĝin en la subĉemizon: “La kuglo estas germana, ĝi estos memoraĵo por vi – konservu ĝin!” Sed mi estis juna, ĉu mi komprenis ion? Do ie ĝi perdiĝis.

Katjuŝa
Frontlinio ofte moviĝis. Jen ni germanojn forpelas, jen ili reokupas pozicion. Foje la germanoj ofensivis, ni forlasis niajn tranĉeojn. Poste ni ricevis helpotrupojn kaj denove atakis. Oni eniras nian tranĉeojn kaj jen – tie dormas nia soldato (la afero ja nokte okazis). Mi maldormigis lin: “Kiel vi faris tion?” – “Kion?” – “Ĉi tie ja germanoj estis!” – “Kiaj germanoj?” Li tiom laciĝis, ke ekdormis kaj sciis nenion, neniu trovis lin.
Alian fojon ni iris kun gameloj por akvo kaj jen flugas “messer” [tiel en la soveta armeo oni nomis la germanajn aviadilojn Messerschmitt] – rekte al ni. Ĝi faris pafserion el mitralo, ni kun fusiloj falis sur la teron, eĉ ne falis – aero subpremis nin. Mi levis la kapon, rigardas – en pilotejo sidas germano. Rufa, pufa, juna – mokas nin, klinis la kapon. Tri gamelojn niajn li trapafis. Ni poste pripafetis lian voston el fusiloj, sed kompreneble senrezulte…
Germanoj havis tian kutimon: se “kadro” [tiel en la soveta armeo oni nomis la germanan duaksan/dutraban aviadilon Focke-Wulf Fw 189 Uhu] aŭ Focke-Wulf ĉirkaŭflugas kaj fotas, do atendu bombardon. 
Foje mi veturis al regimento por aranĝi dokumentojn – mi jam estis oficiro. Kaj jen alflugis aviadiloj – 18 ili nombris. Al diablo dokumentonj, nur oni pensas kiel forkuri! Mi kun amiko, kiu same ĵus alveturis, saltis en tranĉeon. Jen germana aviadilo plonĝas – ni al unu muro ĵetas nin, jen ĝi eliras el plonĝo – ni al alia muro impetas por ke kugloj ne trafu nin. Ni eĉ ne havis tempon por ricevi armilojn. Ĉiuj ekkuris, la diviziestro en sia Willys impetas: “Fratoj, ek post mi!” – ni haltis, kuŝigis nin. 
Kaj tiam mi unuan fojon vidis “Katjuŝojn”. Ili tie staris triope, evidente tio estis baterio. Kiam ĝi “muzikludis”, kiam ekiris obusoj – kiuj jam germanoj, ili tuj foriris! Kaj ni denove ofensivis. Kiam “Katjuŝo” pafas, ĝi forbruligas ĉion en 20-metra areo malantaŭ si. Estis bone, ke mi tiam kuŝiĝis flanke. Se mi starus malantaŭe – jam mi ne estus inter vivantoj.

Bona komandestro
Kutime ofensivo komenciĝis matene, kvankam fojfoje okazis nokte. Foje ni eĉ kriis “Hura!” sen elgrimpi el tranĉeoj. Nokte kombato telefonas: “Antaŭen! Ek!” Sed nokte ataki estas ege danĝere. Do ni nur ŝajnigis, kriis “Hura!” sen forlasi tranĉeon… Kia “Antaŭen!”, se mi jam havas nur naŭ “krajonojn”! Tiel oni nomis soldatojn – ne bajonetoj, sed “krajonoj”. Ĉiuj trupoj ankaŭ havis voksignojn, mia plotono ekzemple havis la voksignon “Zvezda” [Stelo].
Multo ja dependas de bona komandestro. Jen unu ekzemplo. Mi jam estris kontraŭtankan plotonon, ni subiĝis al regimentestro. Kaj jen situacio: ok “tigroj” [temas pri tipo de germanaj tankoj] eliris kaj stariĝis en libera kampo, 200-400 metrojn for. Infanterio nia kompreneble haltis kaj premiĝis al tero.
Vokas min la regimentestro: “Peremibeda, ĉu vi vidas la tankojn? Trafu almenaŭ unu “tigron” – mi donos al vi la Heroon” [la Heroo de Sovetunio estis la plej alta distingo en Sovetunio]. Ordonoj ne diskuteblas. Sed kiel fari tion kun niaj kanonetoj 45-milimetraj? Post rimarki kanoneton la tigro tuj pafos kaj kanonaj radoj flugos al ĉielo.
Mi aliris kamaradojn: jen situacio. Kaj mi mem jam pensis: nu jen ĉio, adiaŭ patrujo. Nu, kion fari, mi jam preskaŭ ekis, sed denove alkuris la kuriero: “Ek al la regimentestro!”. Mi venis kaj li diras: “Mi interparolis kun diviziestro. Aliros kanono 76-milimetra. Por kio mi pereigos vin? Haltigu plenumon de la ordono!”
Kaj vere, oni alveturigis sur kamiono la kanonon longfustan, ĝi je la unua pafo trafis unu tankon, aliaj returniĝis kaj foriris. Se ni provus fari tion memstare per niaj kontraŭtankaj fusiloj, do necesus trafi rekte en fendon – sed ĉu tio eblas? Jen kia estis nia komendestro! Li ja povus pereigi nin kaj kiu lin riproĉus? Milito…

Milito ĉion indulgos
En la vilaĝo Kantemirovka, kiam bivakis tie nia motorpafista brigado, du junulinoj foje alkondukis italon kaj diris, ke li deziras kapitulaci. Tiam ni tre malmultiĝis, ĉirkaŭ 11 homoj restis. Pasis iu tempo, la komandestro diras: “Mortpafu tiun italon”. Kia militkapto povas esti en tia situacio! Pasis ankoraŭ iom da tempo: “Mortpafu tiujn junulinojn!” Jen ĉio. Por kio ili, stultulinoj, alkondukis lin? La komandestro timis, ke ili spionon alkondukis. Nu, milito estas milito. Ĉu pravas li aŭ ne – tie ne diskuteblas.
Kiam oni liberigas loĝlokon, renkontas onin ĉefe adoleskoj. Tiuj ja ĝuste diros, ĉu estas tie germanoj aŭ ne. Foje, mi memoras, ĵus ni eniris, subite antaŭ ni je ĉirkaŭ cent metroj iu junulino transkuris straton. Lokaj knaboj diras: “Ho, ŝi kun germanoj…”. Ĉu? Ni nian sangon verŝas dum ŝi kun malamikoj… ni nur strekis el mitraleto kaj jen ĉio. Kiu kondamnos? Neniu eĉ ekscios. Eĉ ne ordinaran soldaton – komandestron oni povas mortigi… Ĉiaj aferoj okazis. Tio ja estas terura afero – milito.

Elmigrintoj
Havis mi okazon renkonti en Eŭropo rusojn. Kiam ni sturmis Beogradon, en mia plotono jam restis malmulte da homoj – verŝajne ĉirkaŭ 17, ni kuŝigis nin sur altaĵo. Helpotrupoj mankas, dum germanoj ĉiam batas kaj batas. Kartoĉoj elĉerpiĝas, ni jam pafis el signalpistoloj. Oni diras al ni: “Eltenu ĝis mallumo, tiam oni sendos al vi helpotrupon”. Terura batalo estis.
Poste en Beogrado aliras nin ruso, Nikita nomiĝas, kaj diras: “Mi estos batalanta kun vi, mi deziras reveni al Rusio”. Li elmigris iam. “Mi" li diras "havas nur fratinon en Voroneĵa provinco, neniun pli. Mi loĝas en Beogrado, havas belegan domon. Sed ĉi tie mi estas kolombo inter korvoj aŭ korvo inter kolomboj, mi deziras iri al Rusio”.
Nu, homoj mankis, batalionestro diras al mi: “Akceptu lin. Donu al li armilon, li venu al tranĉeo. Se io okazos, vi lin “forigos” [“forigi” en la rusa militĵargono signifas “neniigi celon”, do mortigi]. Oni ja timis, ĉu li estas provokisto.


Nu bone. Kiam germanoj atakis, tiu Nikita stariĝis plenstature – kiel oni ne mortigis lin tiam, mi ne scias. Do konvinkiĝis ni, ke li diras la veron. Li diras: “Mi estos batalanta kun vi”. Sed tiu historio jam atingis la regimentestron, kiu pli bone konis regulojn, do li tuj ekkriis: “Vi freneziĝis! Tion ja necesas per ambasadorejo fari, temas pri tre komplika afero!”. Do li malpermesis. Tiu Nikita eĉ ekploris. Ni skribis por li dokumenton, priskribis kiel li batalis – mi ne scias, ĉu tio helpis al li aŭ ne?
En Rumanio foje aliris nin virino: “Bonan tagon, helaj falkoj!” [“hela falko” – respekta alparolo al bravulo, vaste uzata en rusaj fabeloj kaj heroecaj eposoj]. Ni de antaŭlonge la rusan ligvon ne aŭdis. “Ĉu vi estas rusino?» – “Rusino!" ŝi estis korpulebta, fortika virino. "Mi fuĝis post la revolucio. Mi nun alkondukos al vi miajn kvar filinojn – do ili almenaŭ rigardos vin”. Venis la filinoj, ili jam la rusan lingvon ne konis. “Mi" ŝi diris "instruadas al ili, sed senrezulte”.

Hejmo
La militon mi finis en la rango de subleŭtenanto en la urbo Baden (Aŭstrio), je 60 km de Vieno. Malmobiliziĝis mi nur komence de 1946 en la urbo Konstanco (Rumanio), ĉe la bordo de la Nigra maro.
Siberion mi alveturis en uniforma bluzo, dum tie ĉi jam frostis. Mi registriĝis, ricevis 9 kg da pano. Kiu atendis min? Du fratinoj kaj la patrino malsana. Mi akceptis instrui rekrutotojn, naskiĝintajn en 1925-1926. Pasis unu monato, alia, sed mi ankoraŭ ne havis normalan laboron. Reveno al traktoroj mi jam ne deziris – mi ja vidis la mondon, deziris ion pli bonan.
Fo mi eklaboris kiel militinstruisto en mezlernejo. Poste mi translokiĝis al la vilaĝo Bokovo, kie mi iam finis sepjaran lernejon, kaj dum ioma tempo laboris tie.


Edziĝis mi ne tuj – longe pensadis kaj elektadis. Antaŭe mi havis multajn junulinojn, sed ĉion ŝanĝis la milito – ĝi ja malfermis al ni okulojn. Kio mi estis antaŭe? Vilaĝano! Mi memoras, kiel mi navigaciis laŭ Danubo en vaporŝipo, ho kion mi vidis! Ni ja en la vilaĝo Petrova kvankam riveron havis, nin banis en ĝi, sed plejparte okupiĝis pri aliaj aferoj – semi kaj fosi, akvumi kaj rikolti, ĉiam nur peza laboro. Sed tie, en Rumanio, estis ĉie plaĝoj, homoj kuŝis, ripozis. Kion diri – ne nur ni, la ŝtato nia faris paŝon antaŭen post tiu milito.
Poste mi finis la sportan lernejon en Omsko. Mi laboris kiel sporta instruisto tri jarojn, sed poste decidis, ke sufiĉas jam saltadi, la vundoj memorigis pri si. Kaj tiam aperis la ebleco dungiĝi en banko. Mi tie rapide akomodiĝis, finis poste la Moskvan librokonto-financan lernejon kaj tiel laboris en la banko 33 jarojn, ĝis la emeritiĝo.

Comments