Skip to main content

Mia patrino estis mortanta

Mi legis tiujn vortojn en la eseo de Spomenka Štimec “Participo por la morto” fine de 2011. De tiam mi konis, ke mi verkos ĉi tiun blogaĵon. Tempo alvenis.
Silento
“Mia patrino estis mortanta” – diris al la verkistino ĉina samideano dum ŝia vojaĝo al ĉi lando. La senteman virinon ŝokis frazo, en kiu la morto vestiĝis en participon. Mi rememoras, kion sentis mi en la sama okazo?
Estis vintro de 2011. La patro alvenis al mia laborejo por interparoli pri iu afero (mi ne memoras pri kiu). Mi laboras ĉe la urborando, sed li preferis fari longan piedmarŝon, ĉar fakte tio estis sola ebleco por nia renkontiĝo. Jam de antaŭ tri jaroj ni ne havis iujn rilatojn. Kulpis pri tio mia patrino.

Mia avino Valentina kun siaj gefiloj: Viktor, Vera kaj Lida.
Apenaŭ priskribindas laŭvica kverelo, kaŭzinta tiun disiĝon, fakte temis pri nura preteksto. Tiutempe mi jam tiom laciĝis de ŝia aĉega karaktero, ke pensis ne pri riparo de niaj interrilatoj, sed pri liberiĝo de tiu nervoziga ŝtono, pendanta super mia kapo. Do mi diris en aŭskultilon: “Adiaŭ” kaj malŝaltis ĝin. La patro kaj (tiam) 23-jara fratino, kunloĝantaj kun ŝi, same preferis ne disputi, sed silenti. Silentado daŭris tri jarojn.
Ni malaperis kvazaŭ fantomoj, ne plu ekzistis unu por la alia. Neniaj renkontiĝoj, interparoloj, eĉ banalaj gratuloj kaze de naskiĝtago. Fakte mi mortis en ŝia mondo kaj ŝi mortis por mi. Mi diris, ke sekva renkontiĝo okazos nur dum enterigo de unu el ni. Ĉu tio suferigis min? Jes, kompreneble. Sed mi sukcesis adaptiĝi al la nova vivmaniero kiel alkutimiĝas kriplulo al manko de brako aŭ kruro. Estis iu pezo en mia koro, pli certe amaro, sed ne pli.

Mi kun la gepatroj. Ĉi-fote mi havas preskaŭ du jarojn. 07.09.1976.

“Lida malsanas, ŝi maldikiĝis je 18 kg, preskaŭ nenion manĝas, nenien iras, nur kuŝas en lito” diris la patro interalie. “Mi provis venigi ŝin al kuracisto, sed ŝi akre rifuzas, diras ke preferas morti ol denove iri al nia onkologia malsanulejo, ke ajnakaze ni ne havas monon por kuracado, ktp”. Tio daŭris kelkajn monatojn kaj li evidente jam lasis la manojn fali. La patrina karaktero estis neeltenebla kaj li konis tion.
Mi eknervoziĝis: “Ĉu vi komprenas, ke tio estas tre serioza afero? Tioman maldikiĝon fakte povus kaŭzi du malsanoj: tuberkulozo aŭ kancero. Apenaŭ tio estas tuberkulozo”, diris mi. – “Jes, sed vi ja konas Lida – ŝi rifuzas kaj mi nenion povas fari”. Post kelkaj horoj mia poŝtelefono eksonoris kaj mi ekaŭdis jam forgesitan voĉon: “Saluton Stano…”. Tiel post tri jaroj patrino rememoris pri mi.

Batalo
Ŝi nenion komprenis, tute ne konsideris sin kulpa pri io ajn kaj nur interesiĝis: ĉu mi vere opinias medicinan ekzamenon bezonata? Mi konfirmis. Ŝi evidente enpensiĝis kaj ni ambaŭ sciis pro kio. Ĝenerale ŝi havis fortegan, neŝanceleblan sanon. Sed de antaŭ 12 aŭ iom pli da jaroj ŝi alfrontis mamkanceron, feliĉe rivelitan en la unua stadio. Tiam ŝi venkis ĝin, perdinte unu mamon kaj multege da nervoj en diablaj rondiradoj de infero, kiu nomiĝas la Tjumena onkologia malsanulejo.

Lida sidas maldekstre de sia instruisto, kiun oni nomis Zavjen Ivanoviĉ (familinomon neniu memoras). Ĉirkaŭ 1967.

Post kelkaj tagoj la telefono sonoris denove. Tiutempe mi jam estis kelkmil kilometrojn for, en norda urbo Nov-Urengojo, kien mi vojaĝis por partoreni komercan ekspozicion. “En deĵora malsanulejo oni trovis en pulmoj de Lida iun likvaĵon, forpumpis du litrojn kaj sendis nin al la onkologia malsanulejo”, diris la patro. Tiutage mi forgesis pasvorton de mia bankokarto. Feliĉe mi havis iom da kontanta mono por ĝisvivi revenon.

Fotisto alvenis la vilaĝon, oni pretigis tolaĵon kiel fono kaj ŝi sidiĝis tre seriozmiene, sed fotisto ŝercis kaj fotis ŝin plenstature. Ĉi-fote ŝi estas 18-jara. 1970.

Oni diras, ke la sorto renkontigas nin kun homoj, kiujn ni vere bezonas. Mi konsentas pri tio. Antaŭ du aŭ tri monatoj al mi telefonis malnova konato, ĵurnalisto el loka magazeno. Li petis min verki artikolon pri Evgenij Kovalskij, fondinto de la loka onkologia malsanulejo, patro de radiologo Oleg Kovalskij, kiu ĝis nun laboras tie. Vespere ni renkontiĝis en loĝejo de la maljuna kuracisto. Ni sidis en la kuirejo, li fumis unu cigaredon post la alia (same kiel lia patro, antaŭlonge mortinta pro pulmokancero) kaj rememoris. La ĵurnalisto foriris pli frue, do ni restis duope. Poste Oleg Kovalskij akompanis min ĝis mia veturilo, premis mian manon kaj diris: “Nu, adiaŭ. Kaze de bezono – ne hezitu, turnu vin al mi” – “Ne, pli bone vi turnu vin al ni”, ridetis mi, citante la faman ŝercan frazon en malnova soveta komedio. Pasis kelkaj semajnoj kaj jen mi haste serĉas en la poŝtelefono lian numeron, klakas: “Oleg Evgenjeviĉ, vi pravis…”.

Tiun foton ŝi donacis al sia fratino Vera kaj ŝia edzo Murat - ili ĵus geedziĝis. 14.11.1965.

Honesta majunulo plenumis sian promeson. Sen lia helpo, la patrino atendus akcepton ĉe onkologo kelkajn tagojn aŭ eĉ semajnojn. Li enigis ŝin en la malsanulejon dum kelkaj horoj, kondukis al bezonataj spertuloj kaj ekzamenoj. Poste li kelkfoje helpis al ŝi trafi kemioterapion, kiun kanceruloj devas atendi dum pluraj semajnoj. Koridoroj plenaj je palaj, nervozaj, ŝokitaj homoj. Apuda parko, kie sur benkoj ploras malsanuloj, forsenditaj por kelkaj semajnoj – ili komprenas, ke tiu prokrasto mortigos ilin. Kuracistoj, kiuj malkaŝe fajfas pri ĉiuj kaj ĉio, ignoras kaj ofendas malfortajn, tremantajn homojn kaj uzas ĉiun eblecon por elsuĉi el ili monon. Atendovicoj senfinaj same kiel suferoj. Du jarojn ŝi vivis en tiu infero.
Ni faris ĉion eblan, sed kion ni povis fari en batalo kontraŭ tiom fortaj plagoj kiel la kancero kaj la rusia ŝtato? La patrino trapasis sepfoje kemioterapion – plej fortan, kiun oni nomas “ruĝa” pro koloro de la likvaĵo, enpumpata en vejnojn. Unue tio multe efikis kaj malsano iom haltis, pli ĝuste – kaŝis sin profunde de ŝia korpo por reveni kiam ŝi jam ne plu havos la fortojn. Ŝi multe maldikiĝis kaj fine pezis ne pli ol 45 kg. Haroj forfalis kaj nur aĉa peruko kovris glatan kapon.

Pikniko en Gilova bosko, Tjumeno
Mi apenaŭ rekonis ŝin. Plurajn noktojn ŝi pasigis side en fotelo kaj tusante plenpulme – likvaĵo ĉiam amasiĝis kaj en la pulmoj preskaŭ tute mankis spaco por aero. Ŝi plu fumis. Unue mi admonis ŝin rezigni je tio, sed malsukcesis kaj poste komprenis, ke tio jam ne plu gravas – iel ajn la batalo estis perdita, do temis nur pli pli aŭ malpli komforta fino de la vivo. Fumado estis inter malmultaj atingeblaj plezuroj.
La patro vere mirigis min. La gepatroj fakte neniam havis bonajn interrilatojn kaj por tio estis pluraj kialoj. Aldone mia patro estas la homo tute nesentimentala, sufiĉe severa kaj egocentrema. Sed ĉi-kaze li kondutis kiel vera heroo. Dum tiuj du jaroj tuta lia vivo estis dediĉita al la patrino. Li faris ĉion eblan kaj neeblan, servis ŝin, toleris ŝiajn kapricojn, aŭskultis plendojn, subtenadis ŝin vorte kaj age. Li eĉ lernis fari injektojn de maldolorigiloj kvankam neniam antaŭe tenis en la manoj injektilon.

Nina, Faina kaj Lida. Vilaĝo Zavodouspenskoje, Tugulima distrikto, Sverdlovska provinco, Rusio.

Ĉiutage li iradis tra senfinaj koridoroj de nia diabla medicino, kverelis, postulis, sidis en longaj atendovicoj, petis, demandis, interkonsentis. Kiam en la onkologia malsanulejo oni diris al li, ke bezonatan sanekzamenon oni faros nur post tri semajnoj kaj ĝis tiu tempo ŝi ne rajtos ricevi kuracilojn, li iris al la akceptejo de la kandidato al la prezidanta posteno Vladimir Putin kaj petis helpi lin. Sekvan tagon ĉio estis solvita kaj de tiu tempo vic-direktoro de la onkologia malsanulejo ĉiam akceptis lin kaj li mem kontrolis la kuracadon. Sen fortaj rilatoj kaj premo en Rusio nenio eblas – ĉu temas pri la vivo aŭ morto.
La fratino enprofundiĝis en Interreton, serĉante ĉian novajn ideojn, sugestojn kaj kuracilojn. Bedaŭrinde informoj estis ne tre ĝojigaj – ni havis unu aŭ du jarojn, apenaŭ pli. Efikaj kuraciloj mankis. De tiu tempo ŝi multon konas pri kancero, tro multon.
Mia unua paŝo estis konsulti spertulon, do mi alvenis al mia konato, estro de malsanulejo. Li aŭskultis mian rakonton kaj konkludis: “Fortiĝu kaj estu preta” kaj responde rakontis pri sia amiko, fortega sportisto kaj komercisto, mortinta kun la sama diagnozo – vertebra kancero. “Kelkcentimetroj – tio estas jam tro multe. Vi povus iri al Britio, Israelo aŭ ien ajn se vi havas monon, sed la kuracado estos la sama kaj same sensukcesa” li finis.

Tiutempe ni ankoraŭ loĝis en amasloĝejo - sen propra duŝejo, necesejo kaj kuirejo (ili troviĝis en koridoro, por deko da ĉambroj). Sed ni ambaŭ estis junaj, vivaj kaj tre feliĉaj.

Kompreneble mi provis uzi tiucele Esperanton, ja mi ĉiam penas uzi ĝin kaj foje sukcese. Pere de Delegita Reto mi trovis kelkajn fakulojn pri orienta medicino, skribis al li, kelkaj eĉ respondis – ke ili ne povas kuraci distance. Dum mia vojaĝo al la 97-a UK en Hanojo mi petis helpon de s-ro Nguyễn Xuân Thu kaj danke al li mi sukcesis aĉeti en loka kliniko herbomiksaĵon faritan speciale por mia patrino. La kuracisto avertis min, ke temas pri nura plifortiĝo kaj maldolorigado, ĉar resaniĝo jam ne eblas. Feliĉe li pravis pri la unua kaj bedaŭrinde li ne eraris pri la lasta. Post du monatoj la miksaĵo elĉerpiĝis, helpe de la vjetnama samideanino Ĝojo mi mendis plian pakaĵon, sed la rusia doganejo rifuzis ĝin, rompis ĉion kaj forsendis reen en tute aĉa stato. Diablaj stultuloj!
La kancero ne malaperis, ĝi nur embuskiĝis kaj post la kemioterapio forsuĉis la patrinan forton, ĝi atakis denove. La onkologia malsanulejo ne plu akceptis ŝin kiel nekuraceblan, do restis lasta rifuĝejo – hospico. Unue ni malsukcesis konvinki ŝin, ke tio estos ne lasta stacio antaŭ tombejo, sed vere bona loko, siaspeca sanatorio por kanceruloj. Nur kiam ŝi tute ne povis spiri kaj dormi, ŝi konsentis iri tien. La hospico helpis. Malgranda (nur 50 lokoj) kaj modesta, ĝi tamen ŝparis plurajn monatojn por ŝia vivo, pri tio mi certas. Ŝi denove ekfortiĝis kaj inter klaraj signoj de tiu revigliĝo estis ŝia ĉiama nigra humuro tiom propra al ni ambaŭ. Ŝi ne estis heroino, sed ŝi batalis laŭeble longe kaj forte. Ŝi ne mortadis, ŝi vivis.

Renkontiĝo
Lastfoje ni renkontiĝis la 28-an de februaro 2013 en la hospico. Antaŭtage telefonis al mi la patro kaj diris, ke Lida estas en tre malbona sanstato kaj li timas, ke tio estas la fino. Tiutempe mi estis superŝutita je laboro – la 1-an de marto la ĝenerala direktoro festis de nia entrepreno sian 55-jariĝon, por tio devis alveni pli ol 50 gastoj de la tuta Rusio, plejparte Gazprom-gravuloj, estis aranĝitaj du Gazprom-kunvenoj kaj vespere bankedo por 100 personoj. Ĉion ĉi faris mia PR-sekcio.


Tamen dum la tagmanĝo mi saltis en la aŭton kaj veturis al la hospico, situanta je 40 minutoj for, je alia urborando. Kiam mi eniris la ĉambron, la patrino apenaŭ rekonis min. Ŝi pene spiregis kaj ne povis sidiĝi en la lito. Mi sidigis ŝin, donis al ŝi trinkaĵon. Ŝi anhelis kaj ĉiuminute kliniĝis al mia ŝultro; fortoj tute forlasis ŝin. La vizito estis ne tre longa, verŝajne unu horo aŭ nur iom pli. Mi interparolis kuracistinon, sed ŝi diris, ke nun apenaŭ io fareblas, certaj medikamentoj faciligas ŝian spiradon, sed malheligas konscion, do ŝi ĉiam dormetas. “Eble nun tio estas pli konvena por ŝi”. Antaŭ mia foriro oni injektis iun hormonon, do ŝia stato iom stabiliĝis. Mia telefono denove eksonoris, mi stariĝis kaj lastmomente turnis min al ŝi por adiaŭi. Ŝi ekrigardis min de sur la lito, tute elĉerpita, kun suferantaj okuloj kaj diris: “Ĝis”. Mi ekpensis: “Ĉu vere tio povus esti nia lasta renkontiĝo? Do mi devas memorfiksi ĝin”.

Fratinoj Vera kaj Lida staras sur la bordo de la lago, sub la betulo iam plantita de ilia patro, dek paŝojn for de la gepatra domo. Vilaĝo Zavodouspenskoje, Tugulima distrikto, Sverdlovska provinco, Rusio. 2003
Post eliri el la ĉambro mi renkontis la patron – li ĵus alvenis por viziti ŝin. Li montris al mi foton – malnovan, nigroblankan, faritan antaŭ 38 jaroj. Li, ŝi kaj mi, tiam sesmonata. Trankvila familio, ĉu feliĉa? La patrino estis bela kaj juna, nur 23-jara, la patro ankaŭ – 27-jara. Li montris tiun foton al la kuracistino: “Jen, vidu kiom bela estis Lida!” Poste li donacis la foton al mi kaj mi foriris. Matene alvenis SMS de mia fratino: “Lida mortis vespere”.

Adiaŭo
Miaj plej urĝaj kaj gravaj taskoj ĉiam amasiĝas por plej malkonvena tempo kaj mi jam alkutimiĝis al tio, sed ĉi-kaze koincido estis vere terura. Mi ne povis eĉ unu minuton forlasi la oficejon kaj nur pertelefone aranĝis ĉion. Pli ĝuste estus diri, ke ĉion faris mia patro. Miaj aranĝoj pasis glate kaj sukcese, la bankedo estis gaja kaj ĝojoplena, lastaj gastoj foriris de la restoracio ĉirkaŭ la dua noktohoro. Je la kvara horo mi finfine enlitiĝis, je la oka vekiĝis kaj ekveturis al la funebra ceremonio, okazonta en la patrina vilaĝo. Estis sabato, do en kadavrejo oficiale estis ripoztago, sed ĝi estis plena je atendantoj – ja kio en Rusio estas farata laŭ oficialaj reguloj, sed ĉiama ŝmirmono? Laŭ la rusa tradicio enterigo okazu je la tria tago, kalkulante de la mortotago, do niakaze la 2-an de marto.

Vilaĝo Zavodouspenskoje, Tugulima distrikto, Sverdlovska provinco, Rusio.

Ŝi kuŝis en la ĉerko kvazaŭ pupo, kovrita de nigraj lentoj ku surskriboj laŭ la ortodoksa tradicio. Lida neniam estis religiema kaj eĉ en malsanulejo ĉiam rifuzis provojn kristanigi sin. “Mi ankoraŭ ne planas morti” respondis ŝi al sintrudemaj predikistoj. Nur post ŝia morto mi eksciis, ke antaŭ kelkaj tagoj ŝi tamen akceptis ortodoksan bapton. La fratino klarigis, ke fari tion ŝin konvinkis iu monaĥino, ne tiom aroga kaj sintruda kiel antaŭaj sacerdotoj, do ŝi konsentis.
La juneco de Lida pasis en la vilaĝo Zavodouspenskoje, ĉirkaŭ 120 km for de Tjumeno. Ŝi ĉiam ŝatis sian hejmlokon, kie estis enterigitaj ŝiaj gepatroj, frato kaj aliaj parencoj. Somere de 2012 mi veturigis ŝin tien por viziti la tombejon kaj iom ripozi ĉe ŝia fratino, plu loĝanta en la vilaĝo. La vojaĝo estis pena, sed amuza kaj ve ankaŭ la lasta. Tiam ŝi duonŝerce montris al la tombo de sia nevino kaj diris: “Vi enterigu min apude, ja estas loko ĉi tie”. Ni plenumis ŝian volon.
Vetero estis terurega. Neĝoŝtormo ŝirmis tutan vidkampon, ni veturis kvazaŭ en iu blanka tunelo, kie nur flanaj muroj estis videblaj. En la unua aŭto veturis mi kun la fratino kaj ŝia sepjara filo, min sekvis la patro. Poste li diris, ke li orientiĝis sole laŭ miaj postlumoj.

En tiu foto mi havas 5 monatojn, Lida 23 jarojn kaj Leonid estas 27-jara. Ĉi foton la patro donis al mi en la hospico la 28-an de februaro 2013 kaj diris: "Rigardu, kiom bela estis Lida". Ŝi mortis la saman vesperon. 02.1975

Plej grava malfacilaĵo dum vintra enteriĝo estas elfosi la tombon. Frostiĝinta tero malcedeblis kvazaŭ ŝtono, fosistoj plurhore boris ĝin per siaj iloj, varmiĝante apud la fajro. Funebra ceremonio estis simpla, ĉeestantoj malmultis. Ĉiu ĵetis po terbulo sur la ĉerkon, mallevitan en la fosaĵon kaj ĉirkaŭiris la tombon. Adiaŭ Lida, ĝis revido.

Comments