Mi iĝis dumviva membro de UEA!

La ĉefa informo jam enestas en la nomo de ĉi blogero. Do kion mi aldonu? Fakte mi nur klarigu iom pri kialoj de tiu paŝo, ja ĉiufoje antaŭ fari ion mi demandas min: “Por kio?” Kaj ĉi faro ne estis escepto.

Komence de 2008, tuj post fini mian memlernadon, mi vizitis UEA-paĝon kaj pripensis aliĝon al ĉi organizaĵo. Tiam mi rifuzis ĉi faron. “Por kio?”, ekpensis mi. La revuo “Esperanto” raportas precipe pri esperantaĵoj kaj Esperantujo, do aboni ĝin ŝajnas al mi iom stranga – mi ja lernis la lingvon ne por legi pri ĝi, sed per ekscii pli per ĝi! Partopreni iun kongerson mi tiam ne planis kaj aliĝo mem bildiĝis iom nebula afero – mi ja dum longa tempo ne membriĝis en iu ajn organizaĵo, post mia (senevita) aniĝo en Tutsoveta Junpionira Organizo antaŭ ĉirkaŭ 25 jaroj.
Pasis kvar jaroj de mia nova, esperantista vivo. Mi daŭre restas solulo, ne partoprenante iujn ajn forumojn kaj eĉ ne kontaktante samurbajn esperantistojn (kvankam mi trovis ilian retpaĝon kaj konas, kie ili de tempo al tempo kunvenas). Fakte por mi Esperanto estas lingvo per-reta kaj… tio ĝis nun sufiĉas al mi. Legi, traduki kaj verki en Esperanto – jen mia preferata vojo en ĉi tutmonda lando.
Tamen mi pli kaj pli ofte pensis pri utileco de UEA-aniĝo. Kial?
Unue, mi aĉetas ĉiam pli da libroj en UEA-vendejo, verŝajne plej bona kaj abunda en Esperantujo. Lastfoje mi pagis ĉirkaŭ 300 eŭrojn kontraŭ 15 varoj kaj eventuale mi finlegos ĉion post 1-1,5 jaro. Kaj mi jam notis pliajn librojn aĉetendajn. Do 10 % rabato, kiun rajtas uzi UEA-membro estas sufiĉe alloga afero por librovermulo, ĉu ne?
Due, finfine mi ricevis eksterlandan pasporton kaj firme decidis komenci mondvojaĝadon. La unua celo mia estas ĉi-jara UK en Vjetnamio. Kaj jen mi trovis plian avantaĝon en UEA-membreco – aliĝokosto malpli alta je 35 eŭroj. Bagatelo, sed afabla, kiel oni diras en Rusio!
Trie, ĉiam pli ofte mi alfrontas bezonon trovi spertulojn pri certa fako en Esperantujo. Guglo, Ipernity kaj aliaj retejoj certe helpas pri tio. Sed nur fakdelegita reto de UEA enhavas pli ol 1800 fakulojn, kiujn oni povas sufiĉe facile trovi kaj kontakti. Tiu argumento decidis ĉion. Mi povas pluvivi sen rabatoj, sed tia datumbazo estas por mi aĵo ne preterebla. Do mi aĉetas aliron al ĝi! Kaj plej bona solvo ŝajnas al mi dumviva membreco – ja kontraŭ nur 300 eŭroj mi dum mia tuta (espereble sufiĉe longa) vivo ricevados ĉiujn menciitajn eblojn plus pdf-versiojn de “Esperanto” kaj “Jarlibro”. Sumo ne tro granda por longatempe cerbumi pri ĝi.
Mi povas mencii ankaŭ aliajn kialojn, ekzemple ĉiama ninklinon al subtenado de bonaj aferoj, deziron helpi al la ĉefa esperanto-organizaĵo, ktp. Ili ja vere ĉeestis, sed ne estis solaj instigmotivoj. Mi konsideras min realisto-idealisto, kiu strebas atingi idealismajn celojn per praktikaj agoj. Iel ajn estus, nun mi iĝis dumviva membro de UEA kaj baldaŭ esperos fariĝi nova fakdelegito pri kelkaj sferoj.
La projekto Esperantistoj-Ĵurnalistoj, lanĉita de mi, malgraŭ diversaj obstakloj jam helpis al kelkaj samideanoj perlabori ĉirkaŭ 1000 eŭrojn – tute reala mono, kiun ili gajnis danke al sia lingvokono. Nun mi preparas plian per-esperantan projekton, celanta precipe komercistojn kaj oficistojn. Danke al ĝi interesitoj kaze de sukceso povos gajni milojn, dekmilojn da eŭroj. Unuaj paŝoj jam estis faritaj, sed pli vastaj informoj aperos iom poste. Kaj mi esperas, ke la datumbazo de UEA helpos al mi en ĉi afero. Sufiĉu babilaĉi pri utileco de Esperanto, alvenis tempo por uzi ĝin!

Comments