Saturday, February 5, 2011

Leteroj de rusa soldato

Hodiaŭ mi publikigas la leterojn de la rusa soldato, pereinta en la Dua mondmilito. Konstantin Pavloviĉ Aksjonov (Константин Павлович Аксёнов) – simpla vilaĝano, li naskiĝis je aŭtuno-vintro de 1915 kaj laboris en loka paperfabriko. En 1938 li estis ekservinta en la Ruĝa armeo. En marto 1942 li pereis en Orjola provinco, defendanta sian patrujon kontraŭ faŝistoj.

Al liaj parencoj unue oni sciigis, ke li estis enterigita en la vilaĝo Rĵevka, sed poste oni skribis al ili, ke tiutempe Rĵevka estis okupita de germanoj, do verŝajne li estis entombigita en la vilaĝo Ĉuĥlova. Mi aldonu, ke eble li entute ne estis enterigita – same kiel centoj da miloj da sovetaj soldatoj, restaĵoj de kiuj ĝis nun kuŝas en arbaroj kaj marĉoj. Estu eterna paco por tiuj sennomaj herooj, kiuj defendis sian naskiĝlandon, Eŭropon kaj la tutan mondon de la faŝisma pesto!
Ĉiuj leteroj estis trovitaj de mi dum unu el historiaj ekspedicioj, organizitaj de la Tjumena regiona muzeo. Mi trovis ilin en la vilaĝo Zavodo-Uspenka, naskiĝloko de Aksjonov, situanta je ĉirkaŭ 70 km de Tjumeno. Flaviĝintaj paperoj kuŝis dise en ruiniĝinta loka muzeo, troviĝinta en la malfermita preĝejo – same forgesitaj kiel ilia aŭtoro. Mi savis ilin por posteŭloj – eble ili estos pli saĝaj ol ni, ĉu?
Mi strebis konservi stilon de la aŭtoro, ne ĉiam literature regulan kaj ordigitan. Nuna publikigo estas la unua por tiuj dokumentoj.

Letero 1
Bonantagon. Saluton, miaj karaj paĉjo kaj panjo. Mi sendas al vi saluton kaj deziras ĉion bonan por via vivo. Mi jam antaŭlonge al vi leterojn ne skribis, do jen hodiaŭ decidis skribeti, kvankam de vi ne ricevas. La 5-an de oktobro rangigis min kiel la vicestro de politika komisaro, nun mi ricevas salajron 225 rubloj.
Dum monato mi servas en minĵetila roto kaj la 22-an de oktobro… [nelegebla fragmento] kien ni alveturis en la urbon Kujbiŝev (eksa Samara). Oni veturis tre rapide, nur dek diurnoj kaj veturis tra Ĉelabinsko, tiel ke mi povis neniel ekvidi vin.
La 2-an de novembro mi alveturis ĉi tien, ĉiujn oni uniformigis en ĉio nova kaj la 7-an de novembro mi ĉeestis la paradon, kiun akceptis la marŝalo Voroŝilov, ĉar Kujbiŝev nun estas la portempa ĉefurbo, do parto de la registaro troviĝas ĉi tie. Mi iris je la parado kiel la direktanto de kolono – la dua kolono – tiel ke je 10 paŝoj mi vidis Voroŝilov, Lazovskij, Andrejev kaj aliajn registaranojn. Ankaŭ en la parado estis multe da alilandaj reprezentantoj kaj oficiroj de Anglio, Ameriko kaj aliaj landoj, kaj poste mi duan fojon vidis Voroŝilov kaj Kalinin, oni faris inspekton de nia divizio, tiam mi detale ilin alrigardis, ĉar mi staris de ili en tri paŝoj.
Oni vestigis nin tre bone, al ĉiuj malsuperaj kaj mezaj komandestroj oni donis eĉ botojn el kromita ledo, kaj al ruĝarmeanoj – tiujn ordinarajn, kaj oni manĝigas ankaŭ tre bone, do mi vivas bone. Mi havas monon, sed ne estas multaj kialoj por malŝpari ilin, ĉar mi estas vestigita, ŝuigita, manĝigita kaj plian mi ne bezonas.
Hodiaŭ ni denove forveturas el Kujbiŝev al fronto, sed mi ne scias al kiu direkto. Mi scias, ke vi nun estos klopodantaj, ĉiam pensantaj pri mi. Panjo denove estos maldormanta dum noktoj, kaj do mi volas diri al vi, ne necesas tre ĝeni sin. 1. Jaoni ne ĉiujn mortigas en milito. 2. La patrujon ja necesas defendi, vin, maljunulojn, malgrandulojn. Ne, laŭ mi pli bone estus, se mi mortus kaj sur mian kadavron do aliru germana oficiro, ol mi vidus kiel mokas paĉjon aŭ panjon germana soldato antaŭ miaj okuloj. Pli bone estas fali en batalo, ol esti virinaĉo, sidi kaj atendi ĝis kiam aliros germano kaj igos purigi al li botojn. Ne, pli bone estos, se mi en batalo purigos al li vizaĝaĉon. Do oni mortigu min, sed ja vin, paĉjo, neniu riproĉos, ke kvazaŭ via filo estas malkuraĝulo ktp, kaj vi ĉiam povas diri pri mi, ke malkuraĝulo, virinaĉo neniam estis kaj estos. Kaj mi ja ĉe vi ne estas unu, ja nin estas ses kaj perdi unu fingron el 6 nenion signifas, ja vere, paĉjo? Vi mem estis en fronto kaj scias, nur la milito nun estas alia kaj soldatojn nun oni traktas alie kaj ili batalas ne tiel kiel soldatoj de la cara armeo. Do vi paĉjo… [fragmento nelegebla] direktigu onin al vera vojo, vi ja estas viro.
Nu jen, ĝis nun ĉio. Mi kisas vin ĉiujn senkalkulajn fojojn, via filo, kapitano.10/XI-41 j.
Saluton kaj po du de miaj kisoj al Lonĉjo, Miŝĉjo, Aliĉinjo, Vovĉjo, Arturĉjo, nu, entute al ĉiuj el nia familio, kaj al konatoj saluton. Kiam ni havos veran adreson, mi skribu al vi leteron.

Letero 2
Saluton al Lonĉjo, Miŝĉjo, Avoĉinjo, Dusinjo, Aliĉinjo, Vovĉjo, Vovĉeto, Arturĉjo. Mi kisas vin ĉiujn, miaj karaj, multajn-multajn fojojn kaj vi skribu al mi leteron grandan-grandan kaj pli rapide, mi atendu. Vi skribu al mi pri ĉio detale kaj pri ĉiuj detale, ĉio estos interesa por mi.
Mi eĉ ne scias, kia estus feliĉa por mi tiu tago, kiam mi ricevus de vi leteron. Mi jam forgesis, kiam mi de vi ricevis kaj en la memoro mi penas vin ĉiujn konservi kaj konservas tion nur per fotoj, kiujn mi ĉiam havas ĉe mi. Do, miaj karaj, skribu al mi pli rapide laŭ jena adreso. Mi hieraŭ sendis al vi telegramon por ke pli rapide informu vin pri mia vivado, pri mia ekzistado, sed mi ne scias, ĉu vi ricevis ĝin, ĉu ne. La adreso: Rjazana provinco… [fragmento nelegebla] p/v 11 litero B.
Sciigu al mi kie nun troviĝas Avoĉinjo, Vovĉjo kaj Dusinjo, do entute skribu ĉion-ĉion. … [fragmento nelegebla] Mi ja de marto ne ricevis de vi leterojn. Ja baldaŭ jam estos unu jaro. Mi ne scias, eble vi ja skribas, sed mi ne ricevis.
Ĝis, ĉio, plian fojon mi kisas vin ĉiujn, via filo, frato kaj onklo Konstantino.

Letero 3
(sur la sama paĝo kun la letero 2)
Bonan tagon! Saluton miaj karaj paĉjo kaj panjo. Mi sendas al vi saluton kaj deziras ĉion bonan en via vivo. Mi scias, ke vi skribas (?), ke tiom delonge ne ricevis de mi leteron. Pri ĉio detale mi al vi skribos malsupre.
Lastan leteron mi skribis al vi el Kujbiŝevo, kaj sekvan tagon ni envagoniĝis kaj ekveturis al fronto. 3 tagojn ni vojis kaj nia divizio ekbatalis. Tio estis en la Stalingrada direkto, apud la stacio Uzlovaja.
Jes, ardajn kaj fortajn batalojn mi estis devigita trairi. Nia 1 divizio batalis kontraŭ 7 vere iom taŭzitaj divizioj de vermaĥto, kiu speciale havis 1 tankodivizion. Jes, malfaciletis por ni. La malamiko nin detranĉis de ĉio kaj ĉirkaŭis, do ni batalis ĝis lasta obuso, mino kaj grenado kaj poste ni, oni povas diri, bruste trabatis la ringon de la malamiko kaj eliris el ĉirkaŭaĵo. Jes, multon ni estis devigitaj travivi, sperti malfacilaĵojn kaj eĉ malsaton po 3-4 diurnoj, ĉar ĉiuj rezervoj ĉe ni finiĝis, kaj ricevi novajn ni ne havis eblecon.
Tamen malgraŭ ĉio ni taskon de la stabo de nia armeo plenumis. Vere, multe da plej bonaj knaboj falis per la morto de kuraĝuloj por la honoron de la rusa armilaro, por la honoro de nia patrujo, sed nenion oni povas fari – milito!
Multon kaj mi lernis en tiuj bataloj. Vere, mi multon jam spertis en la vivo kaj vidis, sed estinta ĉe la rando de vera pereo kaj rigardanta per malfermitaj okuloj morton mi ne jam estis kaj mi pensis, ke mi ektimos aŭ konfuziĝos. Unu necerta sento al mi tiel parolis, sed la dua, pli firma, certa, sufloris: ne, vi estos trankvila, vi ne timaĉu, nek konfuziĝu ĉe iuj ajn cirkonstancoj kaj tio veras. Iom estis terure, kiam la unuan ja tagon kiam ni aliris por okupi defendoterenon, mi kun la grupo da ruĝarmeanoj unuan fojon estis trafitaj de uragana minĵetila pafado de germanoj, kaj poste jam pli komplikaj kaj teruraj estis tempoj, sed ilin mi travivadis trankvile, sen timo kaj konfuziĝo.
Estis ni en senireblaj situacioj, pereo pendis kiel nigra nubo super ne nur mi, eĉ super la tuta regimeno. Ni estis malsataj, konsumitaj pro bataloj, lacaj pro sendormaj noktoj kaj malvarmo kaj je tiu fatala horo ni decidis aŭ morti aŭ trarompiĝi kaj savi vivojn de kamaradoj. Kaj tiel ni faris.
Nia bataliono nokte elbatis el du vilaĝoj la malamikon, havante nur fusilojn kaj grenadojn, jes, ĉi tie amuzigis sin rusa animo super germanoj. Oni batis per kolboj, bajonetis, entute batis ĉiu kiel estis por li pli bone kaj pli komforte. Ĉirkaŭ 40 iliaj maŝinoj oni forbruligis, multe da motorcikloj kaj plej grave multe oni batis da germanoj kaj plej grave multajn oni alfrontis en domoj, en maŝinoj, oni batis elproksime. Do almenaŭ unu, sed afabla batala rememoro restos, vere ne unu.
Multe da germanoj foriris en alian mondon pro niaj minĵetiloj, multajn fojojn mi rimarkis, kiel laŭ mia ordono estis ĵetitaj minoj en la denson de germana infanterio. Oni vidas, kiel eksplodas mino kaj disflugas germanoj al ĉiuj flankoj, kuras panike de uragana pafado de niaj minĵetiloj, sed ja tio okazas malproksime – 2-2,5 km. Do ĉion oni ne eblas rakonti.
Multon mi estis devigita ekvidi dum monato de nia batalado. Nun mi diru pri hodiaŭo. Mi nun troviĝas en hospitalo, frostigis la dikan fingron de la maldekstra piedo, sed ĝi jam saniĝas kaj post semajno mi elmalsanulejiĝos. Do ĉio estas en ordo. Oni manĝigas ĉi tie bone, flegas same, monon mi havas, ion-tion aĉetas en bufedo. Entute mi estas en la hospitalo ekde la 6-an de decembro, sed ĉiam iom oni veturigis al ariergardo, sed nun oni jam haltis ĝis la plena saniĝo.
…[fragmento nelegebla] kie mi troviĝas je 70 km de Rjazano. Urbeto estas malgranda, kvieta, la hospitalo bonas. Nu, jen ĉio kion mi volis kaj povis al vi diri. Verdire ankoraŭ ne ĉio, sed eble ni intervidiĝos iam, do ja ĝissate interparolos, kaj nun mi deziras al vi estu sanaj, kisas vin forte kaj multfoje. Via filo Konstantino. 13/XII-41 j.

Letero 4
Saluton el fronto al la familio de Aksjonov de nekonataj al vi kamaradoj: politestro Pleŝakov, subleŭtenanto Egorov N.I.
Ni esperas, ke per tiu ĉi nia malgranda letero ni estos interkonataj.
Ni sciigos ke 5/III-42 j. eniris nian loĝejon… [fragmento nelegebla] batalanto, kiu estis ĉe via filo kuriero kaj li transdonis al ni dokumentojn kaj fotojn de via edzo kaj filo. Ni eksciis per la vortoj de la vundita batalanto, ke Aksjonov Konstantin Pavloviĉ estis la politestro de la 1-a roto de la 1-a bataliono de la 80-a pafista brigado de la 350-a pafista divizio.
Li falis per la morto de kuraĝuloj apud la vilaĝo Rĵevka, Ulanovska distrikto, Orjola provinco en batalo kontraŭ la germana faŝismo. Vian filon, edzon ni tute ne konis, li estis eĉ en alia divizio. Sed tamen ni decidis sciigi al vi kaj sendi dokumentojn kaj fotojn. Sciigu lian… [fragmento nelegebla] ni eksciis per liaj enskribaĵoj en la notbloko.
La adreso de Aksjonov Konstantin Pavloviĉ: aganta armeo, kampa stacio 285, 1180 pafista regimento, la 1-a bataliono, la 1-a roto de la 350-a pafista divizio.
Nia adreso: aganta armeo, kampa poŝto 1418… [fragmento nelegebla] baterio I.A.D. (?). Salute.
Egorov. PleŝakovI.A.

La dokumento
De: La sekcio de la Ministerio pri defendo pri konsiderado de la perdoj de serĝentoj kaj soldatoj de la Soveta Armeo.
Al: Ulanovska militkomisaro de Kaluga provinco. Kopio al: s-no Maors A.P. Litova SSR, Vilno, strato de Ludas Gira, 45-20.
09.07.1969 j.
Mi sendas por via konsiderado la leteron de s-no Maors A.P. kaj petas kontroli, ĉu Aksjonov K.P. konsideratas enterigita en la vilaĝo Rĵevka, Ulanovska distrikto, Kaluga provinco.
Al s-no Maors A.P mi sciigas, ke la sekcio ne disponas informojn pri la sorto de Aksjonov K.P. kaj informojn pri liaj kunservantoj.
Pri rezultoj de konsiderado de la letero mi petas sciigi al la peticiantino.
Aldonaĵo: je 1 paĝo al la eliranta N 69130 nur por la unua adresato.
Sekciestro, subregimentestro Kostilev

Surskribo sur la talono pri poŝtmandato je 500 rubloj de Aksjonov K.P. el la vilaĝo Ĥorol, Ĉemara regiono, la 2-an de oktobro 1941: Bonan tagon, paĉjo kaj patrinjo. Pri ricevo sciigu. Mi jam delonge ne ricevis de vi leterojn kaj tre pri vi maltrankviliĝas. Skribu, kiel vi vivas, entute ĉion-ĉion. Mi kisas vin ĉiujn. Via Konstantino. 03.10-41 j.

No comments:

Post a Comment