Foriro
Mi ne konis Paŭlon private, mi entute ne tre bone konas najbarojn, aparte nun, kiam mi laboras je alia flanko de la urbo kaj preskaŭ nur dormas hejme. Sed mi konis lian historion – de mia edzino, kiu elkreskis ĉi tie kaj bone konis la knabon kaj ties familion.
Li estis sola filo de la geedzoj samaĝaj al mi. Ili loĝas en apuda parto de la domo, Igor kaj Marina. Ŝi estas librokontistino kaj laboras en florvendejo posedata de mia konatino. Mia entrepreno faris kontrakton kun ŝia firmao kaj fojfoje ni mendas tie florbukedojn. Marina estas afabla kaj belaspekta juna virino kun ruĝaj ĥaroj kaj preskaŭ ĉiama rideto survizaĝe.


Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj ŝia filo Paŭlo forlasis la hejmon kaj malaperis. Sinĝena knabo, interesiĝinta plejparte pri komputiloj, li malofte aperis en la korto, havis kvietan karakteron kaj malmulte rilatis al samaĝuloj. Lastatempe li havis problemojn pri lernado en la universitato kaj eĉ estis ekskludita el ĝi. Alta edukado en Rusio nun estas pagenda kaj kostoj sufiĉe grandas – en Tjumena ŝtata universitato mezume je 100 mil rubloj jare (ĉ. 2500 eŭroj), do perdi jam pagitan sumon estas tre doloriga afero. La patrino post ekscii pri tio insultis lin, diris ke tio nun estas lia problemo kaj ke la patro, kiu laboras pomonate en la nordaj regionoj pene perlaborante monon por la familio, simple murdos ilin ambaŭ pro tiu afero. Paŭlo foriris kaj ne plu aperis.
La gepatroj serĉis ilin. Ili trarastis liajn konatojn, faris deklaron en polico, eĉ sendis serĉpeton al la populara televidprogramo “Atendu min”. Ĉio estis vana. Paŭlo foriris sen io ajn, en somera jaketo, sen dokumentoj kaj mono. Ili perdis la esperon.

Reveno
Dum lastaj semajnoj apud nia korto oni komencis rekonstruadon. Oni diras, ke iu investanto decidis konstrui malantaŭ malnova banejo parkumejon. Por tio laboristoj dum kelkaj semajnoj preparis terenon rekte kontraŭ miaj fenestroj, je ĉirkaŭ 100 metroj for. Antaŭ kelkaj tagoj ili findetruis kadukan kaldronejon, kiu ne funkciis jam de multaj jaroj kaj faligis ĝian tubon, altan je 30 metroj. Ĉio okazis tiom glate, ke mia edzino eĉ miris – ha, nia tubo ne plu staras!


Baldaŭ ŝi ekhavis kialon miregi pli – najbaroj sciigis, ke en la tubo oni trovis mumiiĝintan viran kadavron. Ŝi tuj diris al mi: “Tio estas Paŭlo!”, sed mi kontestis – “Ne, por kio li grimpus tien? Tio verŝajne estas iu drinkulo, kiu stultbravade atingis pinton de la tubo kaj poste hazarde falis enen…” Hodiaŭ ni eksciis, ke la gepatroj identigis la trovitaĵon – tio efektive estis Paŭlo. Enketistoj diris, ke la kadavro tute putriĝis, konvertiĝis al aro de ostoj super kiu kuŝis vestoj, okulvitroj kaj poŝtelefono. Tiu lasta helpis rekoni ĝin.
Ŝoka afero. Oni povas demandi sin: kial li faris tion? Apenaŭ ni iam ĝuste respondos pri kialoj de lia foriro – verŝajne temas pri longdaŭra konflikto familia kaj tiu situacio pri malsukcesaj ekzamenoj iĝis nur lasta guto. Alia najbarino diris, ke la gepatroj tute ne interesiĝis pri la knabo kaj en tiu familio nur avino bezonis lin. La gepatroj forgesis lin vivanta kaj do li ne trovis kialojn por vivi plu.


Alia demando estas – kial li elektis la morton tiom specifan kaj teruran? Je ducent metroj de la domo staras bela piedira ponto. Oni faru unu paŝon antaŭen kaj post kelksekunda flugo oni jam sinkas en la akvo, ĉirkaŭata de gajaj flavaj bobeloj – ĉu ne pli bona morto? Sed ne, li grimpis nokte laŭ la griza tubo, kroĉiĝante je rustiĝintaj krampoj, kaj falis eĉ ne de sur, sed nome enen de ĝi – en nigran profundegon, malvastan kaj malpuran. Por kio? Kion li volis diri? Sola respondo, trovita de mia edzino estas laŭ mi plej ĝusta: li venĝis. La knabo mortigis sin je 100 metroj de sia domo, antaŭ fenestroj de sia loĝejo por ke montru al siaj gepatroj, ke ili vane serĉis lin multajn jarojn dum li estis tre tre proksima. Tio estis lia lasta venĝo.