La revuo "Petroviĉ": unua numero kun artikoloj de esperanistoj-ĵurnalistoj

Ĝis Novjaro restis nur kelkaj horoj, mi tre hastas, do skribu nur mallonge - nia ideo sukcesis! Aperis la unua numero de la rusia revuo "Petroviĉ", enhavanta 5 artikolojn de esperanto-ĵurnalistoj el Niĝerio, Kipro, Usono, Hispanio-Urugvajo kaj Brazilo. Ĉiuj ili estis verkitaj speciale por tiu eldonaĵo kaj poste tradukitaj de mi. Entute ili konsistigis preskaŭ duonon de la revuo. La eldonisto plenas je entuziasmo pri tiu ideo kaj pretas evoluigi kaj plivastigi ĝin. Post Novjaro li pagos honorariojn, kiujn mi ĝiros al aŭtoroj. Dankon kaj gratulon al ĉiuj partoprenintoj! Sube mi metas la publikigitajn artikolojn.

Sekva numero aperos verŝajne februare kaj ni bezonas eĉ pli ol 5 artikolojn...













Comments