Kontraŭ mitoj kaj antaŭjuĝoj
Mi estas homo kun forta volo, kiu neniam lasas la manojn fali kaj ĉiam asertas, ke onia sorto dependas nur de oni mem. Se diri sincere, mi certagrade subtaksis la gravecon kaj forton de tiu malsano, pri kiu ni ĉiuj aŭdas tiom ofte, sed konas tiom malmulte. Mi pensis, ke tio estas ĉefe problemo de la manko de volo, malkapablo de homo digne kontraŭstari sortobatojn. Do kiam la parencino diris, ke ŝi ne povas viziti mian edzinon en malsanulejo, ĉar pro sia depresio ŝi ne povas eliri la hejmon kaj transiri la straton, mi pensis: “Kia stultaĵo! Ŝi ja havas plenpovajn piedojn kaj manojn, do ŝi povus iri, necesas nur devigi sin fari tion”. Nun mi pretas agnoski mian eraron.


“Se mi paŝus per apogbastonoj, ili ne devigus min danci” – amare rezonas unu el heroinoj de la libro, kiun parencoj provis promenigi surstraten. Mi ne havas argumentojn por obĵeti tion. Bedaŭrinde en nia socio ĉio ligita al la psiko (oni povus nomi tion animo) estas malalte taksata. Homo kun vundita brako aŭ pneŭmonio estas rigardata kompatindulo trafita de malfeliĉo, dum homo kun depremita psiko estas konsiderata malfortulo, eĉ sentaŭgulo, kiu mem kulpas pri sia malvenko en vivbatalo.
Andrew Solomon tute renversas tiun bildon. Argumenteble kaj klare li pruvas, ke depresio estas malsano same forta, danĝera kaj ofte sendependa de la homa konduto, same kiel fizikaj problemoj. Fakte ankaŭ ĝi havas fizikan bazon, ŝanĝante la kemiajn procezojn en homa cerbo. Pro tio estas tiom malfacile kontraŭstari ĝin per nura volo kaj ofte necesas uzi ankaŭ medikamentojn. La aŭtoro plurfoje tuŝas tiun aspekton de la problemo, aparte gravan, ĉar inter laikoj estas vaste disvastiĝinta la antaŭjuĝo rilate kontraŭdeprimajn kuracilojn. Oni moke nomas ilin “feliĉigaj piloloj”, priskribas plurajn flankefikojn kaj asertas, ke en multaj kazoj ili povus esti anstataŭigeblaj per socialigo de la malsanuloj. Li ankaŭ subtenas diversajn nemedikamentajn metodojn, ekde psikoanalizo ĝis nadlopunkturo. Dum labori pri ĉi libro li plu serĉis kuracadon por si mem, do preskaŭ ĉion ĉi li elprovis, inkluzive eĉ ekzotikan afrikan riton kies celo estas forpelado de demonoj.
Tamen ruĝalinie tra la verko etendiĝas ideo, ke ĉar depresio estas “normala”, reala malsano, do ĝi bezonas same normalan, kompleksan kuracadon, inkluzive medikamentojn. La aŭtoro priskribas historiojn de multaj homoj, kies vivoj estis preskaŭ tute detruitaj de la malsano, sed mirakle renoviĝis post la farmacia kurso. Li mem ĝis nun ĉiutage prenas kelkajn kuracilojn, eble tio daŭros dumvive, sed tiu fakto ne tre ĝenas lin. Neniu proponas, ke kormalsanulo ĉesigu preni tablojdojn kaj atendu ĝis lia koro moliĝos kiel spongo, – argumentas Andrew Solomon. – Kial homo trafita de depresio devas konduti alie?
Sed oni ne pensu, ke tiu pli ol 600-paĝa volumego estas dediĉita nur al la serĉado de ekvilibro inter tablojdoj kaj nekemiaj kuracmetodoj. Fakte tio estas vera encikplopedio de depresio, prezentanta plej diversajn flankojn de la problemo. Historio de la malsano kaj ĝia kuracado, rolo de narkotikaĵoj, suicido kaj suicida konduto, sekso (inkluzive detalan esploradon de samseksemo, eble ĉar la aŭtoro mem estas ambaŭseksemulo), malriĉeco kiel kialo kaj sekvo de la malsano, ŝtata politiko rilate la problemon (kompreneble en Usono) – eble tio estas tro multe por ordinara leganto, sed mi sincere demetas la ĉapelon antaŭ tiom grandega kaj skrupula laboro. La altan kvaliton de la esploro konfirmas ĉirkaŭ 600 referencoj kaj piednotoj fine de la libro – por mi kiel (iama) sciencisto tio estas grava indiko de la serioza esplorado.

Kial ne en Esperanto?
Mi estis feliĉa legi tiun libron en la rusa, sed bedaŭras, ke ne povis fari tion en Esperanto. Estas bona afero legi en la Lingvo Internacia plurajn klasikaĵojn de la monda literaturo. Sed mi apenaŭ erarus, dirante ke 80 % de ĉiutagaj legaĵoj en denaskaj lingvoj konsistigas pli aktualaj libroj kaj ke tio validas eĉ por esperantistaro. Do kial tia diferenco inter “ekstera” mondo kaj Esperantujo, ja temas pri la samaj homoj kun samaj gustoj kaj vivmanieroj? Iu diros, ke famaj nomoj kaj titoloj garantias pli bonan vendadon, sed ĉu vere malmultas tiuj aktualaj? Aŭtorrajtoj laŭ mi ankaŭ estas en multaj kazoj solvebla afero, kion pruvas sukcesaj eldonoj de la libro Noam Chomsky kaj libroserio de la famegaj (en Rusio) fantastoj Strugackij-fratoj kaj Sergej Lukjanenko fare de Impeto.
Do la plej grava obstaklo laŭ mi estas ke esperantistoj ne konsideras Esperanton serioze, kiel veran lingvon, do esperanto-eldonaĵoj estas rigardataj kiel intelektuala ludilo por plenkreskuloj, ne kiel informfonto. Oni plendas pri la oficialigo de Esperanto en lernejoj aŭ eĉ sur ŝtata nivelo, sed samtempe uzas ĝin nur por amika babilado kaj kreado de senĉesaj (kaj sensencaj) Fejsbuk-bildoj “Vivu Esperanto!” Ĉu aliaj vojoj neeblas? Mi jam provis uzi Esperanton por ĵurnalismo kaj komerco kaj ambaŭkaze konvinkiĝis, ke tio funkcias. Do se vi volas, ke la mondo kredu vin, unue vi mem kredu je vi. Uzu Esperanton por praktikaj celoj, atingu sukceson kaj tiam homoj proprainiciate sekvos vin.

P.S. Mi aldonu, ke tiu temo jam aperis en esperanto-eldonaĵoj. Ekzemple en Beletra Almanako 11 estis publikigita eseo “Mensa malsano”, kies aŭtoro estas fama hispana esperantisto Pedro Hernández Ubeda (jen bloga versio). Multaj liaj pensoj tute kongruas kun tiuj de Andrew Solomon, do supozeble esperanto-versio de tiu libro jam trovus liapersone almenaŭ unu leganton. Ĉu solan? Apenaŭ. Post finlegi ĝin, mi konvinkiĝis, ke inter miaj konatoj estas almenaŭ du aŭ tri homoj kun evidentaj simptomoj de la depresio kaj nun mi multe pli bone komprenas ilian konduton. Mi certas, ke en la sama situacio troviĝas ĉiuj aliaj esperantistoj, plej ofte homoj mezaĝaj, kun sufiĉe grava vivosperto. Do potenciala legantaro ekzistas, mankas nur legaĵoj. Ĉu tio daŭros longatempe?