Hodiaŭ estas malfacile mirigi loĝantojn de la siberia urbo Tjumeno per nekutimaj veturiloj. El inter urbaj transportiloj ni ne vidis nur metroon kaj tramon. Tamen estis en la tjumena historio la du ekzemploj, kiam nian urbon vizitis efektive unikaj “veturiloj”, similaj al kiuj de tiam ne plu estis. Cetere tio estis tre, tre antaŭlonge…
La elefanto en ledaj botoj
Ĉiuj ni scias, ke elefanto estas bonega veturilo – por ĝangalo. Facile malsovaĝigebla kaj lernebla, tiu besto iĝis plej malnova buldozo kaj kamiono. Azia elefanto senprobleme transportas sur sia dorso ŝarĝon ĝis 600 kg kaj ŝovas multmetrojn longajn arbegojn. Tamen nur malmultaj scias, ke tia elefanto foje vizitis Tjumenon kaj alvenis ĝi tien ĉi ne en la furgono de vaganta cirko, sed per siaj piedoj, trapasinte laŭ siberiaj vojoj centojn da kilometroj…
Tio okazis en la malproksima jaro 1831. Cetere kerno de afero konsistas ne en antaŭlongeco de eventoj – ja mamutoj ĝis tiu tempo jam formortis kaj ties senharaj parencoj preferis loĝi pli malproksime de tiuj malvarmaj lokoj. Do la elefanto alvenis al ni de sudo, el la fora urbo Kokando, situanta en la okcidenta parto de Fergana valo. Tiea ĥano decidis ĝojigi la rusan imperiestron, sendinte al li kiel donaco la azian ekzotikaĵon – elefanton el la propra bestejo. Fervojoj tiutempe en Rusio ne ekzistis, la pezo kaj la dimensioj de la ŝarĝo sendube superis eblecojn de plej fortaj tirĉevaloj. Do la elefanton oni sendis al Sankt-Peterburgo… piede.
Eskortita de la ĥanaj senditoj, ĝi iris tra Petropavlovsko ĝis Tjumeno kaj de tie ekiris al la gubernia ĉefurbo Tobolsko. La 24-an de aŭgusto neordinara procesio alvenis ĝin kaj haltis por longa paŭzo. Tobolskanoj konstruis por la elefanto vastan kabanon kun ligna planko kaj ĉiutage nutris la eksterkutiman beston per kvar pudoj da greno (64 kg).
Sed ve, post 77 tagoj alvenis la sciigo pri fiasko de la diplomatia misio. La rusa imperiestro ne ekdeziris akcepti nek senditojn de la kokanda ĥano, nek ties donacojn. La 10-an de oktobro la ekzotika kolono ekiris reen. Ŝajnas, ke aziaj gastoj jam nemalbone alkutimiĝis al la siberia klimato, do ili serioze preparis la elefanton al longa vojo. Por la giganto oni kudris lanan mantelon kun ŝaffela subŝtofo kaj anstataŭ “pneŭmatikaj tegaĵoj” surpiedigis ledajn botojn. Tamen alkutimiĝinta al la komforta kabano, ĝi de tempo al tempo lasis la itineron kaj impetis reen, al la varma ĉevalejo en proksima vojstacio. Verŝajne tio estis la unua kaj lasta okazo, kiam sur la Tobolska landvojo oni povis vidi eskortantojn kun lancoj enmane persekutintajn la elefanton en ledaj botoj…
Rusa taĉmento kondukis la bestegon ĝis la arbaro Ĝeti Konur situanta apud la urbo Karaganda. Oni scias, ke l1-an de decembro ĝi trairis la urbon Akmolo. Plue la spuroj de la siberia pioniro perdiĝas en la sablaro de Turkestano…
La paro de grizaj “trotĉevaloj”
El ŝatega de ĉiu rusiano desegnofilmo “Ferioj en Prostokvaŝino” ni csias, ke en Rusio estas ne nur rajdoĉevaloj, sed ankaŭ rajdokatoj kaj eĉ rajdoakademianoj. Tamen jungitaro, alveturinta nian urbon antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj, ŝokis eĉ spertajn vojaĝistojn. Kaj tion kaŭzis eĉ ne malgrandeco de la ĉareto aŭ la nekutima familinomo de la ĉaretisto – Iosif Repeĉek – Tjumeno ja multon vidis. Simple tiutage, timigante kontraŭirantajn ĉevalojn, terurigante hundojn kaj ŝokante frostiĝintajn burĝojn laŭ urbostratoj kuris… la du junaj lupoj, tirantaj la ĉareton kun la sidanta en ĝi viro.
Tiu ĉi historio komenciĝis ĉirkaŭ 1904 kaj apenaŭ ne finiĝis tuj tragike por ĝiaj ĉefaj herooj. Tiujare ĉeĥo-lutisto Iosif Repeĉek revenis al la urbo Ĉita post laŭvica veturado tra najbaraj vilaĝoj. Bedaŭrinde proksime preterkuris luparo, kiu taksis la aperon de la neparhufulo sur sia tereno kial la signalo al tagmanĝo. Malfeliĉa ĉevaleto estis forŝirita de la grizaj rabobestoj, tamen la kuraĝa metiisto sukcesis poste forkurigi la bestaron, mortiginte ĉe tio lupinon. Kiel la trofeo li prenis al si la du lupetojn el lupkuŝejo, taksinte tion la justa rekompenso kontraŭ sia perdo.
De tiam anstataŭ ĉevalo Repeĉek disveturis je tiuj ĝemeloj, alkutimiginte ilin kuri je la jungaĵo. Foiroj, histrionejoj, popolaj festoj – la entreprenema ĉeĥo ĉeestis ĉie kun siaj grizaj “trotĉevaloj”. Printempe 1909 Repeĉek ekveturis por mirigi la ĉefurbon de la Rusia imperio - Sankt-Peterburgon – decidinte traveturi je siaj lupoj la tutan landon. Li ne havis kaŭzojn por tro hasti – kun tia bestaro ja famo estis al li garantiita – do en ĉiu vilaĝo aŭ urbo li haltis por veturigadi infanojn kaj aranĝi spektaklojn kontraŭ modesta pago. La rapido de la ĉareto, kies forto egalis al la du lupaj povoj, estis averaĝe 60-70 verstoj tage laŭ bona vojo kaj iom mapli laŭ tiu malbona.
Somere 1910 la “arbara frataro” alkuris Tjumenon, kie la tutan kompanion fiksis la loka fotisto Rodionov. Verŝajne tio estis lasta fotaĵo de la metiisto-vojaĝisto. Apenaŭ forlasinte Tjumenon, Repeĉek malsaniĝis kaj baldaŭ forpasis en la apuda vilaĝo Uspenka. Liajn “trotĉevalojn” prenis al si la vilaĝano Riĵkov, sed ili tre sopiris sen sia mastro kaj nur mallonge postvivis lin.
Kaj nun malnovaj urbanoj ankoraŭ longe ridigis nepojn per rakontoj pri la lupa jungitaro, kurinta laŭ la ĉefaj stratoj de Tjumeno…
Comments
Post a Comment