Skip to main content

“...kun siaspeca spico!” – leĝera, senkaprica

Mi ofte aŭdas homojn plendi pri kunsidoj de la esperanto-kluboj – tedaj kaj enuigaj, plenaj je stultaj postenbataloj kaj harpsplitaj lingvodiskutoj. Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem? Se vi ne ŝatas tian specon de esperantumado, do forĵetu ĝin kaj lanĉu alian, pli plaĉan. Sed tute forlasi Esperantujon nur pro esperantistoj – apenaŭ povas ekzisti pli stulta ideo. Pri tio mi plian fojon konvinkiĝis post legi la esearon “...kun siaspeca spico!” de Raymond Schwartz.
Amuziĝo sen tediĝo
Mi forglutis ĝin en kelkaj horoj de flugado post la 98-a UK en Rejkjaviko. Ideala elekto por tiaj situacioj. Temas pri la bunta kolekto de eseoj, skeĉoj, versoj, felietonoj, verkitaj en la 1950-aj – 1970-aj jaroj. Ĉu temas pri Esperanto? Jes kaj ne.


Temas pri vivo en Esperanto, kiun ĝuis la verkinto, ĝuis plenforte kaj tutkore, kiel eble nur la francoj tion scias fari. Li ne esperantumis, li vivis en la lingvo tiom komforte kaj vigle, ke apenaŭ iu konsiderus lin strangulo – feliĉulo eble. El ĉiu strofo de ajna lia verso, el ĉiu alineo de liaj eseoj ŝprucas juneca energio, kiu neniam dependas de la pasporta aĝo. Do apenaŭ mirindas, ke du trionoj da liaj poeziaĵoj turniĝas ĉirkaŭ la virinoj – la plej nobla okupo por ajna viro en iu ajn vivotempo. Des pli ke temas ne pri maljunecaj maldecaĵoj, sed pri nura ludo, kiu samrange amuzas ambaŭ flankojn kaj neniun ĝenas. Jen nur unu kvinstrofaĵo el lia “Duoncento da fraŭlinoj”.

Jen estas fraŭlin’ en Ĝenevo;
ŝi vivis adulte ĉe nevo.
Al ĉiu riproĉo
pri tia diboĉo
ŝi spitis per dorsa juplevo.


Liaj fraŭlinoj ofte vivas en Esperantujo, sed ankaŭ tie ili okupiĝas pri aferoj pli ĝujindaj ol kunsidbataloj.

Esperantistin’,
mi revidos vin
baldaŭ ĉe l’kongres’!
Ĉar mi scias, ke l’revido
nun dependas de rapido,
mi veturas vagonare per ekspres’!


En pluraj poemoj ni rekonas situaciojn kaj homotipojn, kiuj eventuale eternos en la verda medio. Ni prenu kiel ekzemplon eron de “Vivu do l’Akademi’!”

Certe, ke l’Akademi’
estas kompetenta,
kaj neniam ĝi eraras,
kiam ĝi nenion faras,
tio estas evidenta!

Inter ili estas du,
kiuj scias legi!
Bedaŭrinde, dum kunsidoj,
kiam temas pri decidoj,
oni devas ilin veki!



Eĉ dum postduonjarcenta legado de tiuj poemoj efikas la aŭtora ironio, do oni povas nur imagi kiel amuze sonis tiuj ĉi vortoj dum la prezentadoj de la esperanto-kabaredo Tri koboldoj, funkciinta en Parizo de 1949 ĝis 1956.
Kafejoj, baroj, ripozejoj, amuzejoj, sportejoj – jen laŭ mi la plej konvenaj lokoj por esperanto-grupoj. Mi partoprenis ege malmultajn oficialajn kunsidojn, sed havis bonegan sperton pri amuziĝo kun esperanto-geamikoj kaj la etoso ĉiam estis gaja kaj vigla. Kiam mi poste rakontis pri tio al eksteruloj kaj montris rilatajn fotojn, ĉiuj nur enviis tiom mojosajn internaciajn festenojn. Plurnacia amikaro brue tostumanta en Esperanto efikos oble pli ol cento da verdaj insignoj aŭ la majstro-bustoj.
La samon oni povas diri pri la esperanto-periodaĵoj. Lerni la lingvon nur por legi tedajn raportojn pri esperanto-renkontiĝoj, plejparte similaj unu al alia, estus stulta malŝparo de la tempo. Same sensence estus informiĝi pere de la verdaj amaskomunikiloj pri la ekstermovadaj novaĵoj, kiuj tradicie malfruiĝas almenaŭ dumonate, sed preskaŭ ĉiam proponas nurajn “novaĵojn” anstataŭ multe pli valoraj analizoj, kies aktualeco pli longdaŭras.
Sed la eseoj, aperintaj en rubriko “Laŭ mia... ridpunkto” de “Sennacieca Revuo” inter 1951 kaj 1970 sendube estus bonvenaj en ajna nacilingva eldonaĵo, ĉar la aŭtoro resumis la ĉefajn novaĵojn de la koncerna jaro tiom brile, amuze kaj trafe, ke eĉ post pluraj jardekoj ili legeblas kun interesiĝo. Krom priridi ĉion kaj ĉiujn Raymond Schwartz kun neimagebla lerteco ĵonglas per vortoj, verŝajne la plej virtuoze inter la ĝis nun konataj al mi esperanto-verkistoj. Jen eltiraĵo el “1961”:

Vi devas hodiaŭ forgesi, kion vi lernis dum la antaŭaj tagoj kaj vi devas relerni la geografion. De nun ne plu ekzistas Stalingrado! Restas nur Stalin... degrado! – Strange estas nur, ke la plej perfekta ŝtatsistemo bezonis tiom da jaroj por kompreni, ke la tiuepoka, propramova instaliĝo de l’granda estro meritis, pli celkonforme, nur... enstaligon.

Senpretenda, sed nemalbona
La libro, eldonita de la fama Juan Régulo Pérez kadre de lia serio “Stafeto”, estas modesta, sed sufiĉe bonkvalita. Mola kovrilo, blankaj folioj forte algluitaj, tiparo nemalbela. Iuj ajn ilustraĵoj mankas, eĉ la aŭtora portreto ne haveblas. Tajperarojn mi ne rimarkis aŭ jam forgesis pri ilia ekzisto, ja la libron mi legis antaŭ du jaroj. Ĉu mi revenos al ĝi? Eble. Se iam mi iros al plaĝo aŭ veturos en trajno longan distancon, ĝi estos bona distraĵo. Ĉu povas esti kompanio pli afabla ol tiu de saĝa, ironia kaj talenta homo, kiu amas la vivon kaj Esperanton?

Comments