Skip to main content

Kroata milita noktlibro: historio trista, sed bone konata

Kial mi aĉetis tiun libron? Unue, ĉar ĝin verkis Spomenka Štimec, mia plej ŝatata esperanto-verkistino, aŭtoro de belegaj pro sia sentsubtileco “Ombro sur interna pejzaĝo” kaj “Vojaĝo al disiĝo”. Sed estis ankaŭ la dua kialo. Mi volis ekscii kiel ŝi travivis disfalon de sia lando kaj disŝiron de iamaj interligoj. Jugoslavio faris unuajn paŝojn al pereo en 1991 – la jaro, kiam malekzistiĝis Sovetunio, heredanto de la grandega Rusia Imperio.
Pravigo de naiveco
Unuaj paĝoj jam ĝojigis min. Kompreneble ne pro abundo de afablaj scenoj – trista atmosfero tuj trafas leganton kaj ne forlasos ĝis lastaj alineoj. Agrabligis min alia afero – konduto, plej ĝuste – pensvojo de la aŭtorino mem. Ŝi ne submetiĝis al naciisma propagando (kiel tio okazis al multaj eĉ altedukitaj kaj talentaj homoj). Ŝi ne postulis pagi sangon kontraŭ sango kaj akiri (aŭ reteni) terenojn, loĝatajn de samgentanoj. Ŝi restis fidela al la pacemaj idealoj de la majstro Zamenhof, de kies citaĵo komenciĝas la tuta verko.
Naivulo? Jes, sendube. Sed ne decas konfuzi naivecon kaj stultecon. Ĉu estis pli realisme pensantaj homoj, kiuj strebis konstrui novajn, etne “purajn” ŝtatojn kaj tiele krei firman fundamenton por ties estonta ekzistado? Ĉu ne stultulis tiuj, kiuj kredis je ekzisto de “etneco” de terenoj, kiuj estas konsiderataj jen serbaj, jen kroataj aŭ bosnaj? La aŭtorino de “Kroata milita noktlibro” ne partoprenis tiun frenezaĵon, do ŝiaj vortoj kaj agoj povas ŝajni naivaj. Sed, vivante en frenezulejo oni ofte havas ne tre vastan elekton. Kaj pli bone esti naivulo ol murdisto.
Laŭ enhavo ĉi libro estas nek taglibro, nek konsekvenca priskribo de la eventoj, okazintaj post disfalo de Jugoslavio. Spomenka Štimec simple observas kio okazas ĉirkaŭ ŝi, trasentas vivon kaj elverŝas tion sur la paĝojn. Unuaj horoj, pasigitaj en bombrifuĝejo. Ŝirmado kaj plifortigado de fenestroj. Vivhistorioj de bone aŭ hazarde konataj homoj, kiujn trafis ĉi milito. Disigo de parencoj, dividataj de novkreitaj landlimoj kaj de maroj de malamo. Rememoroj pri infanaĝo serbo-kroata kaj priskriboj de nunaj malfacilegaj provoj kontakti iamajn amikojn.
Multaj historioj disvolviĝas en esperanta medio aŭ iel tuŝas ĝin. Vere mirigis min, kiom da samideanoj loĝis en tiama Jugoslavio! Konatiĝinte pere de la lingvo internacia, ili helpis unu al la alia en tiu damnita tempo – mi esperas, ke sen konsideri etnan aŭ religian apartenon. Mi esperas.

Paralelaj pensoj
Ĉu priskribitaj eventoj terurigis min? Apenaŭ. Mia unua ekspozicio en la Tjumena regiona muzeo, establita en majo 1996, estis dediĉita al la milito en Ĉeĉenio kaj bazita sur fotoj de Aleksandr Efremov, mia samurbano, kiu ĉeestis tiujn batalojn kaj pereis post kelkaj jaroj en Grozno en aŭto, elkspodiĝinta sur bombo. Mi renkontiĝis kun soldatoj, kiuj militservis en tiu kaŭkaza respubliko, vidis multe da fotoj kaj videoj, kies krueleco superas ĉian imagon.
Sed ĉi libro pensigis min pro tute alia kialo. Mi demandis min: kial tiom multe da eksterlandanoj, inkluzive esperantistojn, sincere diras: “Ho, se iam Rusio disfalos – tio estos bona afero. Necesas liberigi loĝantajn tie popolojn kaj doni al ĉiu el ili eblecon havi propran ŝtaton”.
En 2011 okazis trista jubileo de simila evento – antaŭ 20 jaroj disfalis Sovetunio. Kion estigis tiu historia precedento? Ĉu sur vrako de la iama ŝtato aperis demokratiaj landoj kun feliĉiĝintaj popoloj? Oni rigardu.
En Kartvelio ekflamis du militoj – en Abĥazio kaj Sud-Osetio, sekve de kio ambaŭ regionoj tute apartiĝis kaj nun dronas en mizero kaj korupto. En Taĝikio, post pogromoj en Duŝanbeo kontraŭ la rusoj, judoj, germanoj ka, okazis sangega enlanda milito kaj nun triono da taĝikaj viroj laboras en Rusio kontrsaŭ minimuma salajro, ofte en brutaj kondiĉoj. En Uzbekio okazis pogromo kontraŭ lokaj turkoj, kiuj estis devigitaj fuĝi el respubliko. La oficiala meza salajro nun egalas al 600 rubloj (ĉirkaŭ $20). En Turkmenio ne okazis militoj, tie entute nenio okazas – la tuta lando estas kovrita per oreca ombro de novaj padiŝaĥoj. En Kirgizio okazis multaj pogromoj, plej lasta estis direktita kontraŭ uzbekoj. El Kazaĥio fuĝis centoj da miloj de nekazaĥoj, kiuj nun inundas ĉiujn apudajn regionojn (mia Tjumena provinco havas sudan limon kun Kazaĥio). De Moldavio fakte sendependiĝis Ĉednestrio – ankaŭ post sangoverŝa konflikto. Oni povas aldoni pri korupteca reĝimo en Ukrainio, aŭtoritarisma regado en Belorusio ktp – sed por kio?
Mi eĉ ne diskutu pri kiomgrade la soveta reĝimo subpremadis tiujn popolojn. Mi diru nur, ke dekoj da etnoj unue ricevis siajn alfabetojn (tiuj nordaj, kaŭkazaj ka) kaj multaj entute formiĝis kiel nacioj dume kaj danke al soveta regado (kazaĥoj, turkmenoj ka). Iel ajn, la konkludo estas evidenta. Disfalo de Sovetunio estigis grandegan krizon, dekon da militoj, multajn interetnajn konfliktojn kaj pereigis centojn da miloj da homoj, metante milionojn al daŭra mizero kaj subpremado. Do kiu volas dispartigon de Rusio, tiu volas ankaŭ tiujn tragediojn. Ne revu pri ĝentila divorco simila al tiu de Ĉeĥio kaj Slovakio! Malkonstruo de Rusio sekvigos militojn kaj kruelaĵojn multe superantaj ĉion jam viditan en iama Jugoslavio.
Kaj rezulte aperos ne novaj demokratioj kiel Litovio aŭ Estonio (kvankam eĉ tie etnaj minoritatoj nun sentas sin ne tre komforte), sed teruraj diktaturoj pli memorigantaj pri Afganio de la taliboj aŭ nuna Somalio. Jen bonega ekzemplo – Iĉkerio, kreita surbaze de Ĉeĉena Respubliko, kiu fakte estis tute sendependa de Rusio inter 1996 kaj 2000. Kion faris kun akirita libereco tiuj kaŭkazanoj? Ŝtonĵetado de homoj, teroraj agoj kaj atakoj kontraŭ apudaj regionoj, vendejo de armiloj kaj varbejo de pagitaj murdistoj, daŭra mizerado de la ordinaraj homoj kaj prosperado de banditoj kaj friponuloj ĉiaspecaj – jen kio iĝis tiu sendependa respubliko. Nu sufiĉu jam pri tio. Sapienti sat.

(Mal)havebla libro
P.S. Kelkaj vortoj pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas bona. Mola kovrilo aspektas alloge, fortike gluitaj folioj ne impetas elen, tiparo estas granda kaj papero ne tre griza. Tajperaroj preskaŭ ne rimarkeblas kaj lingvaĵo estas flua kaj facile komprenebla.
Mi aldonu, ke nun mi mem ne tre ĝuste komprenas kiel mi sukcesis aĉeti ĉi libron. Kiam antaŭ jaro mi unue ekdeziris fari tion, ĝi estis markita en la retvendejo de UEA kiel malhavebla kaj do mi metis ĝin al mia dezirlisto en aNobii. Antaŭ tri-kvar monatoj mi mendis ĉe sama libroservo 15 librojn, inter ili ĝin kaj ial ricevis ĉion. Nun ĝi denove estas “malhavebla”. Mirindaĵo? Mi ne scias. Iel ajn mi esperas, ke iam tiu libro estos reeldonita, almenaŭ kiel bitlibro kaj trafos multajn pliajn samideanojn. Mi certas, ke ili vere bezonas tion.

Comments