Ni kaj Ili
Ĉiu el ni subkonscie dividas la mondon en du grandaj partoj: NI kaj ILI. Ĉiam NI estas pli bonaj, fidindaj kaj eĉ ekzemplodonaj specimenoj de la homaro – ne hazarde memnomoj de multaj popoloj laŭvorte signifas “homo”. ILI estas aliaj, malsamaj ol NI, fremdaj, do malpli bonaj, korektendaj aŭ eĉ ekstremendaj. Pro tio antikvaj popoloj ne bezonis elpensi pravigon por la milito, ili simple atakis najbarojn ĉar tiuj estis aliaj, parto de la fremda mondo, kiu devas konvertiĝi al la nia aŭ morti. Oni povas observi tiun psikologian fenomenon en ĉiuj niveloj de la homa interagado – de tiu persona ĝis la interŝtata.


Ni povas esti inteligentaj, raciaj, bone edukitaj uloj, sed kiam ni kverelas, do eĉ se nur mense kaj senvoĉe, ni tamen diras al ni mem: “Tiu rufa diablo postulas neimageblon!” aŭ “Kion denove elpensis tiu ĉi stulta nano?!” Subkonscie ni serĉas en kontraŭulo trajtojn, kiuj diferencigas lin de ni kaj ĉiam trovas – ne gravas, ĉu temas pri kurba nazo, magra figuro, etna aŭ religia aparteno.
Tiu naiva kredo je strikta divido de la mondo je la bona kaj malbona partoj klare videblas rilate krimecon. Ordinara homo estas profunde konvinkita, ke krimo estas la ago kiu troviĝas trans la limo de lia mondo, do ĝin povas fari nur ILI – aliaj homoj, kun kiuj li havas nenion komunan. Pro tio multegas stereotipoj, laŭ kiuj pri alta krimnivelo kulpas iuj minoritatoj – islamanoj, kaŭkazanoj, enmigrintoj, nigruloj, ktp. Ĉeesto de iu ajn diferenciga signo nur firmigas la konvinkon de la ordinara homo, ke krimuloj estas ILI – homoj tute malsimilaj al li, denaska bonulo.


Se demandi lin, kiuj estas murdistoj, li certe diros ke temas pri ĝisostaj krimuloj kiujn li vidis plurfoje en filmoj – senkompataj mortigantoj kiel en The Sopranos aŭ frenezaj perversuloj kiel Hannibal Lecter. Do li kun granda miro ekscias, ke laŭ statistiko seriaj murdistoj faras ne pli ol 2 % de ĉiuj murdoj. Kiu kulpas pri 98 % murdoj, demandas la naivulo? Respondo estas simpla, sed ŝoka: NI.

Ĉu vi estas psikopato?
Ĉu vi iam ekzamenis vin mem laŭ la Sinesplora Psikopatia Skalo de LevensonProvu kaj plenumu la ordonon de la Orakolejo de Delfo: “Konu vin mem”. Kredu min, vi miros la rezulton. La skalo konsistas el du taksoj, do laŭ unu mi gajnis proksimume 53%, laŭ alia iom malpli. Do surbaze de tiu ĉi scienca esplorilo oni povas diri, ke mi troviĝas pli-malpli meze inter la “normala” homo kaj psikopato. Kiel DNA-testoj klare montras neekziston de la “puraj rasoj”, same la Levensona testo pruvas ke psikopatio ne estas ekstera, fremda al ordinara homo stato, sed la nura seninterrompa skalo kaj ĉiu el ni troviĝas ie inter tiuj du abstraktaj polusoj. Ĉu mi aldonu ke ni povas moviĝi laŭ ĝi kaj ne ĉiam direkte al la “normo”?
Ĉiu el ni havas trajtojn, kiuj en certaj kondiĉoj povus evolui kaj transformi “normalan”, simpatian, socie adaptitan homon al malvarmsanga mortiganto. Kruelaj gepatroj, familia perforto, krima medio, malbonaj aŭtoritatoj – miloj da faktoroj formas nian individuecon kaj je ĉiu vojdisiĝo ni devas fari elekton, do povas erari.


Armeo de la Nazia Germanio estis varbita el ordinaraj viroj, plejparte junaj, civitanoj de la plej kultura lando de Eŭropo. Sed influitaj de la plurjara propagando ili amase faris terurajn krimojn, kiuj ĝis nun ŝokas kaj naŭzigas iliajn posteulojn. Adolf Eichmann, kiu fieris pri sia gvida rolo en mortigado de ses milionoj da judoj, post sia aresto estis ekzamenita de pluraj psikiatroj kaj ĉiuj agnoskis lin “normala”. “Almenaŭ li estas multe pli normala ol estis mi post paroli kun li!” emociiĝis unu el la ekzamenantoj. Kaj tio tute ne dependas de la nacio, religio aŭ ideologio – komunistoj, kiuj batalis kontraŭ la nazioj, faris kompareblajn kruelaĵojn kaj turmentado de la prizonuloj en Abu Ghraib fare de usonaj soldatoj apenaŭ estas la ago malpli malhonora ol gorĝotranĉado de militkaptitoj aŭ ostaĝigo de infanoj fare de ĉeĉenaj islamistoj.

Batalo senĉesa
Herooj de la “Krimaj mensoj” scias tion. Ili estas ne policistoj, sed FBI-fakuloj, kies ĉefa tasko estas antaŭvidi la krimulajn agojn, do kompreni kial la seria murdisto agas tiel, sed ne aliel. Por krei psikologian portreton de la krimulo ili devas pensi kiel la murdisto, do empatii lin. Ili sukcesas. Kompreneble ili malŝategas tiujn “subjektojn” kiel ili nomas siajn serĉatojn. Ili estas indignitaj de la kruelaĵoj kaj kompatas la viktimojn. Sed samtempe ili komprenas kial la murdisto faras kion li faras. Kaj ili montras tion al ni. Jes, ni vidas la krimulon, sed ne infernan kreitaĵon, sed vivan homon kiu surpaŝis tiun vojon pro certaj kialoj kaj plej ofte, preskaŭ ĉiam, simple ne povas tion ne fari. Fakte ni vidas ne ILIN kaj NIN, sed homojn kiuj estis NI, sed iĝis ILI. La kompatindajn homojn.
Unu kreskis en malriĉega meksika familio, ĉiam dormis surplanke – unue en la gepatra domo, poste en prizono – do li revis pri sola afero: havi sian propran liton. Fine io klakis en lia kapo kaj li komencis murdi homojn por poste manĝi ĉe iliaj tabloj, dormi en iliaj litoj, bani sin en ilia duŝejo, do almenaŭ kelkajn horojn ĝui la vivon, pri kiu li ĉiam povis nur revi.
Alia perdis sian filineton en trafika akcidento kaj de tiam ŝajnis al li, ke lia familianoj lin kulpigas pri tio. Li ĉiam pli fermiĝis en sia interna mondo ĝis fine perdis ligojn kun tiu ekstera kaj murdis ilin ĉiujn eĉ sen kompreni kion li faris.
La tria kreskis kun sia patrino-prostituino, plurfoje vidis ŝin labori en sia apartamento, kio por ĉiam transformis lian rilaton al la inoj, do li malamegis ilin kaj ekstermis ĉiarimede. Oni povas daŭrigi senĉese kaj la herooj de “Krimaj mensoj” tion komprenas. Ili scias ke la batalo estas senĉesa kaj neniam ili venkos la psikopatian plagon, ĉar ĝi loĝas en la homa naturo, en la ordinaraj homoj kaj neniu scias kiam en ies psiko okazos plia eksplodo.
La fama rusa verkisto Sergej Dovlatov kiu post esti rekrutita en la sovetia armeo propravole elektis servi kiel prizongardisto, kaj skribis poste en sia novelo “Zono” (krimĵargone: “Prizono”), ke laŭ liaj observoj “ĉiu prizonulo povus esti gardisto kaj mankis eĉ unu gardisto, kiu ne meritus esti prizonulo”.

Kapraĉoj kaj ŝafoj
Mia edzino ŝatas la krimajn filmojn kaj spektis multegajn, inkluzive tiun televidserion. Antaŭ kelkaj tagoj ŝi plendis al mi, ke unu el ŝiaj studentoj kondutas malestime, ne volas studi kaj ĝenerale estas nenormala – li eĉ parolas kun iu imagita persono kaj mansvingas dume. “Kial oni ebligis al li studentiĝi?” indignis ŝi. “Kiu scias kio okazas en lia malsana kapo? Eble li ponardos iun aŭ mordos, li ja evidente estas psike malsana!” Miaj argumentoj supre prezentitaj efikis malmulte, ŝi ja naskiĝis kaj kreskis en bone edukita, inteligenta juda familio, jam dudek jarojn instruas en la universitato kaj ŝiaj kontaktuloj 90 % devenas de la sama medio. Do mi rakontis al ŝi nur unu historieton, kiu finis nian konversacion.
De 1995 ĝis 2010 mi laboris kiel historiisto en loka muzeo. En la 1990-aj jaroj mi kelkfoje renkontiĝis kun viro, kiu laboris tie antaŭe kiel vic-direktoro pri scienco. Ankaŭ li estis historiisto, post forlasi la muzeon engaĝiĝis en politiko kaj iun tempon gvidis la provincan sekcion de la Kongreso de la Rusaj Komunumoj, politika partio kiu estis sufiĉe populara kaj kiun ĝis nun gvidas Dmitrij Rogozin, vic-ĉefministro de Rusio. Mi renkontiĝis kun li printempe de 1996 kiam mi preparis la ekspozicion pri la Ĉeĉena milito.
Ni interparolis, li pruntedonis al mi kelkajn interesajn eksponaĵojn. Li aspektis tute normala, inteligenta mezaĝulo. Mi ne plu renkontis lin. Pasis kelkaj jaroj kiam iu demandis min: “Ĉu vi scias kio okazis al nia iama vic-direktoro pri scienco? Li drinkis kun iu viro vespere, poste ili kverelis, li murdis lin kaj fortranĉis lian kapon”. Li estis kondamnita al 15-jara malliberigo. Ĉu mi aldonu, ke la psikiatria ekspertizo agnoskis lin normala?
Post duonhoro, jam en la aŭto veturante al la urbocentro, la edzino alparolis min. “Via historio ŝokis min. Ĉu li vere estis agnoskita normala? Terure...”. Do mi decidis ne rakonti al ŝi alian historion – pri mia malproksima parenco, kiu pafmortigis siajn gepatrojn kaj pasigis 15 jarojn en prizono. Prefere ŝi plu spektu “Krimaj mensoj” kaj kredu, ke origine la homaro estas pura neĝo kaj nur foje aperas kapraĉoj, kiuj fuŝas la senkulpan ŝafaron.