J. Edgar – superheroo de malhonesta batalo

J. Edgar Hoover – tia estas plena nomo de la homo, kiu ĉiam estos inter plej famaj roluloj de la usona historio. Fondinto de la FBI, li sukcesis servi ĉe sep pezidantoj de la plej potencohava ŝtato de la mondo, establi kaj disvolvi preskaŭ ĉionpovan organizaĵon kaj grave influi la tutan politikan vivon de Usono. Sed ĉu li sukcesis kontroli sian propran vivon?

Mi ne scias, kia estis tiu homo. Malgraŭ lia fameco mi neniam legis lian biografion kaj la filmo de … estas mia unua konatiĝo kun tiu figuro. Do mi sincere avertu, ke miaj rezonoj kaj konkludoj rilatas ĉefe al la filma rolulo, ne al tiu reala J. Edgar Hoover fakte ne konata al mi tiom profunde.
Clint Eastwood, kiu lastajn jarojn ĉiam pli atente esploras ŝlosilajn aspektojn de la usona historio, laŭvican fojon majstre rakontas sian historion. Ĉi-kaze temas pri homo, kiu provis alproprigi la landon. Sed diference de la nafta magnato kiel John Rockefeller aŭ bandito kiel Al Capone li celis ne merkaton aŭ poŝon de la usonanoj, sed iliajn animojn kaj cerbojn.


En junaĝo li iĝis atestanto de la akra batalado inter ĉiaspecaj anarĥo-komunistoj kaj la kapitalisma sistemo, forte subtenata de la ŝtato. Klasaj bataloj tiutempe tondris tra la tuta mondo kaj ruĝiĝo de pluraj landoj ŝajnis esti tre reala afero, konsiderata plej grava minaco de la respektivaj reĝimoj. Malriĉa kaj de malalta deveno, li tamen elektis la plej fortan flankon – tiun de la ŝtato. La vivo pravigis raciecon de tiu elekto.
Dum dekkelko da jaroj J. Edgar Hoover sukcesis elkreskigi povegan organizaĵon, kiun timis ne nur maldekstruloj, sed ankaŭ ŝtatgvidantoj kaj fakte ĉiuj politikistoj, eble eĉ civitanoj entute. Li kronis sin per gloro de la “savinto de la ŝtato” kaj iusence tio estis vera. Sed ĉu tia bonfaranto povus lasi saviton sen plua prizorgo? Do li alkroĉas al si la titolon de la “ŝtatdefendanto” kaj pluiras sian vojon.
En Rusio popularas la anekdoto pri partizano, kiu subite ekscias, ke la Dua mondmilito finiĝis antaŭ kvindek jaroj kaj mire demandas: “Ĉu vere? Mi ja ĝis nun eksplodas trajnojn…”. J. Edgar Hoover iom similis tiun malaktualiĝintan batalanton. En la 1970-aj komunistoj ne plu minacis la usonan reĝimon, kiu siatempe okazigis plej urĝajn reformojn kaj plenumis plurajn postulojn de laboristoj. Do batalo kontraŭ malamikoj de la ŝtato transformiĝis en la batalon por eterna kaj superlima persona potenco de la FBI-estro .
Krome estas interese vidi, ke la homo kies kerna ideo estis lukto kontraŭ diversspecaj perversuloj (ĉu krimaj aŭ politikaj), apenaŭ aspektas kiel “normala” usona civitano. Ĝismorta fraŭlo, li povus esti GLAT-ano aŭ ne (la reĝisoro aludas tion, kvankam sen fina konkludo), tio ne tre gravas. Evidentas, ke FBI estis por J. Edgar Hoover pli ol nura laboro aŭ eĉ la afero de tuta lia vivo. Li faris el tiu organizaĵo grandegan kacon, per kiu li celis superfiki la tutan mondon. Almenaŭ pri Usono li sukcesis. Trista historio pri la homo, kiu la tutan vivon fakte batalis kontraŭ si mem kaj mortis ne venkita kaj venkinta.

Comments