Sur la fora insuleto...
Kiel vera librovermo mi kompreneble jam aŭdis tiun ĉi nomon kaj eĉ memoras duvoluman verkaron de la sveda klasikulo en gepatra libroŝranko. Sed apenaŭ pli-malpli proksimtempe mi konatiĝus kun liaj verkoj, se ne renkontus la esperanto-version en la Librovendejo de UEA. Mi jam legis en nia lingvo plurajn verkojn de la germanahispana, islanda kaj pola literaturoj, do kial ne gustumi specimenon de tiu sveda?


Kion diri pri la enhavo? Ĝi memorigis al mi rakontojn de Anton Ĉeĥov. La sama provinca vivo kun siaj zorgoj kaj ĝojoj, kiuj de malproksime ŝajnas esti amuzaj kaj foje infanecaj, sed por lokanoj ofte aspektas dramece. Ĉiuj okazaĵoj disvolviĝas sur la fora marinsulo, maldense loĝata de fiŝistoj kun ioma agrikultura fono. Homoj ĉi tie estas same memstaraj kaj malparolemaj kiel en “Sendependaj homoj” de Halldór Laxness, sed ne tiom severaj kaj krudaj. Tamen iliajn agojn spronas la samaj motivoj – deziro plialtigi sian socian statuson, gajni monon kaj povon, akiri aŭtoritaton en sia medio.
La eventoj evoluas malrapide, ja temas pri la norda insuleto, kie dum pluraj monatoj okazas preskaŭ neniuj ŝanĝoj ĉu en la homa vivo, ĉu en tiu natura. La ĉefa heroo estas fremdulo, kiu alvenis de la ĉeftero kaj provas atingi sukceson ĉi tie, enradikiĝi kaj trovi finfine sian feliĉon. Lin aprobas kaj eĉ intime alproksimigas la mastrino de la bieno, en kiu li dungiĝis, sed same forte refutas ŝia filo, ventokapa vagabondo. La dramo ene de tiu ĉi triangulo troviĝas en la centro de la aŭtora atento, foje altirante flankajn personojn, el kiuj la plej pitoreska estas sendube la pastro – drinkema fortikulo, pli simila al vikingo ol al la humila diservisto.
Oni povas rimarki ankaŭ certan aludon al la subkonscia kontraŭstaro de la patrino kaj la filo. Dum ŝi fortamane regas la bienon, la jam mezaĝa ido plu bubas kaj fraŭlas, pasigante plejparton de sia tempo for de la hejmo, kvazaŭ serĉante efemeran liberecon en siaj maraj vagadoj. Nur post la morto de la patrino li komprenas, ke nun la respondeco pri la tuta posedaĵo trafis liajn manojn, do subite maturiĝas kaj resobriĝas. Se aldoni, ke antaŭ tio li kontraŭstaris ankaŭ sian duonpatron, kiu finfine pereas, do formigas la bildo, inda je la Freŭdo-analizo.

Lingvaĵo kaj eldonaĵo
La aŭtora lingvaĵo estas trankvila kaj senpretenda, kongrua al la priskribata medio. Li ne starigas enigmojn antaŭ sia leganto, sed klare priskribas ĉion okazantan kun detalaj rimarkoj pri la agoj, pensoj kaj sentoj de siaj herooj. Do la aŭtora voĉo estas ne nur aŭdebla, sed fakte gvida tra la tuta rakonta teksaĵo.
Tamen malkiel en “Sendependaj homoj” ĉi-kaze abundas dialogoj kaj rektaj paroloj, do ni aŭdas ĉiujn personojn kun ĉiuj specifaĵoj de iliaj lingvaĵoj, prononcoj kaj dialektismoj. Gravan atenton la aŭtoro donas al la naturo kaj vilaĝana vivo, priskribante ilin kun etnografia detalemo. Evidente tion helpis lia persona konatiĝo kun la medio, en kiu li pasigis kelkajn monatojn. Do estu preta jen kaj jen turni vin al vortaroj aŭ almenaŭ al Vikipedio, konsultendaj pro senfina nombro da birdoj, plantoj kaj fiŝoj, menciataj en la romano. Parte tiun taskon faciligas la glosaro fine de la libro.
La traduko mem apenaŭ bezonas apartan analizon. Ĝi estas altnivela, kion oni povas konsideri komuna trajto de ĉiuj tradukoj fare de Sten Johansson. Kompreneble mi ne kapablas kompari ĝin kun la sveda originalo, sed la flueco de la lingvaĵo senteblas kaj evidentas malgraŭ ajnaj lingvaj kaj kulturaj baroj.
La eldonaĵo estas same tradicia por Mondial – modesta, sed profesia. Mola kovrilo estas bele dezajnita, paĝoj forte gluitaj, papero sufiĉe blanka, tiparo bona. La romanon postsekvas koncizaj esseoj pri la verkisto kaj la verko fare de la tradukinto, komentoj kaj la supremenciita glosaro. Ĉiuj ĉi aldonaĵoj estas vere utilaj kaj zorgeme preparitaj. Mistajpojn mi ne rimarkis.

Do se vi volas konatiĝi kun la sveda literaturo – komencu de tiu ĉi klasikaĵo, mi rekomendas. Eble ĝi ne alkroĉos centprocente vian atenton, nek fascinos ĝis kapturniĝo, sed vi sendube eksentos la friskan aeron de la fora norda lando, sur kies ŝtonozaj bordoj tamen loĝis homoj, kiuj same kiel ni revis, esperis, malĝojis kaj mortis.