Skip to main content

Ĥrono (Cronos): ĉu morta vivo aŭ viva morto?

Mi ne estas ŝatanto de la vampira ĝenro, ĉu en kino aŭ literaturo, tamen mi vere ĝuis tiun verkon, la plumoprovon de la talentega meksikano Guillermo del Toro. Kial? Jen embarasa demando.
La filmoj de la fama meksikano ofte similas al iaspeca kodaro, kiun oni malĉifru por kompreni la profundan enhavon kaj la aŭtoran ideon. Tio validas rilate “Diabla spino”, almenaŭ parte tio pravas ankaŭ pri “Patrino”, “Labirinto de l’Faŭno” kaj “Orfejo”. Sed nun mi unuakaze malsukcesis trovi tiun malkovro-fadenon.


Laŭaspekte la filmo estas tipa specimeno de la vampira ĝenro, kiu iam furoris sur la monda scenejo kaj nun okupas specifan kaj ne tre grandan spacon de la kinematografio. Temas pri malnova ideo trovi la eternan vivon. Mezepoka alĥemiisto kreis specialan aparaton, kiu ebligas tion, kaj jen, post pluraj jarcentoj ĝi reaperas en la moderna Meksiko. Tio estas orkolora ovoforma mekanismo, kiu post trafi homan korpon subite eligas ŝtalajn pinglojn, similajn al insektaj kruroj, kaj enpikas ilin por suĉi homan sangon. Rekompense viktimo ricevas la eternan vivon, cetere transformiĝinte al vampiro.
Kio donas specifan guston al tiu unuarigarde ŝablona plado? Nu, unue alloga figuro de la ĉefrolulo. Ĉirkaŭ 60-jara posedanto de la vendejo de antikvaĵoj, li sendube estas bona edzo kaj avo, milda kaj bonkora kio evidentiĝas en lia traktado de familianoj. Li “vampiriĝis” hazarde, do estas kontraŭvola gajninto de la lukto, kiu ekas inter li kaj mortmalsana industriisto, dum pluraj jaroj serĉanta tiun mekanismon. Sekvas interbatiĝoj kaj konfliktoj, unua sangogustumado (brila sceno!), unua morto (por vampiroj tio estas nombrebla afero) kaj fine malfacila elekto inter eterna vivo en morto kaj morto kun espero pri iama resurekto.
Kio bonas en tiu ĉi filmo? Preskaŭ ĉio. Intrigo kaptas onin de la unuaj minutoj kaj tenas streĉiĝon ĝis lasta sceno. Aktoroj ludas profesie kaj nur Ron Perlman laŭ mi foje subnivelas en la rolo de infaneca stultulo, plenumanta ordonojn de sia mortanta onklo. Iuj recenzantoj plendas, ke ĉipa filmobendo kaŭzis palan bildon, sed mi ne rimarkis tion, eble pro manko de skrupuleco. Kameraisto kreis la rekoneblan del Toro-an bildon kun pitoreskaj ekstraj planoj de sangofluaj vundoj, abomenaj skaraboj, putra haŭto, ktp.
Sed jen la kerna demando: kion volis diri al ni la reĝisoro? Mi ja ne povas kredi, ke la majstro, eĉ nur 29-jara tiutempe, limiĝis al kreado de la plia vampiraĵo. Des pli ke lia verko tiom fascinis kritikistojn tra la mondo. Mi sukcesis kompreni nur apartajn erojn, sed ne la tutan bildon.
Ĥrono estas la helena dio de la tempo. Li kune kun Ananko (Neevitebleco) kuniĝis spirale ĉirkaŭ la Origina Ovo (rememoru la formon de la mekanismo) kaj poste ŝpruĉis el Ĥaoso dum la origino de la universo. Do temas pri la ento pratempa, nerilata al kutima antagonismo de la kristanaj Dio kaj Diablo.
Skarabo, kiu loĝas ene de tiu mekanismo, okupis gravan lokon en la egipta mitologio. La antikvaj egiptanoj trovis ĝiajn larvojn en homaj kaj bestaj kadavroj, do kredis, ke ĝi naskiĝas el la morta karno. Pro tio skarabo estis konsiderata simbolo de la renaskiĝo kaj dio Hepri estis bildigata kun skarabea kapo.
Vampiro... nu ni ĉiuj scias kio li estas. Do nia ĉefheroo vampiriĝas, mortas en la akcidento, restariĝas kaj fuĝas el ĉerko. Li lekas homan sangon, timas sunan lumon, lia haŭto putras kaj disfalas, kaj li volas... morti denove, jam definitive. Fine li sukcesas. Ĉu vivi kiel monstro aŭ morti kiel homo – jen eble la ĉefa demando, kiun starigas la reĝisoro antaŭ sia ĉefheroo. Tio memorigas al mi alian bonegan filmon – “Ferma insulo” (Shutter Island) de Martin Scorsese, kie rolulo de Leonardo DiCaprio solvas la saman dilemon.
Ĉu tio estas la kerna ideo de la historio, rakontita de Guillermo del Toro? Mi ne scias. Sed mi ĝuis ĉi filmon kaj sincere konsilas tiun pladon al ĉiuj ŝatantoj de la lerta meksika kuiristo.

Comments