Skip to main content

Hotelo “The Grand Budapest“: postmodernisma aventuro en pitoreska lando

En Rusio tiu ĉi filmo estas prezentata kiel rakonto pri ŝtelitaj artaĵoj. Kia stulteco! Samsukcese oni povus diri, ke en la fabelo pri Ruĝkufulineto temas pri liverado de kukoj al pensiuloj. Sed kion vere rakontas ĉi historio?
Jen malfacila demando. Reĝisoro Wes Anderson prezentas al ni enigman eŭropan landon Zubrovka (samsona kiel fama alkoholaĵo, produktata en Pollando, Rusio kaj Belorusio). Iam fama kaj populara hotelo iom post iom kadukiĝis kaj aspektas kiel pala kopio de si mem. Ĉi tie hazarde renkontiĝas du viroj – estonta peranto de tiu ĉi historio kaj maljuna hotelposedanto, kiu rakontas sian vivon.


Ne serĉu tie sciencan ĝustecon, ja temas pri tute fantaziaj okazaĵoj. Same senrezulta estus klopodo eltrovi iun moralisman fadenon aŭ iun pli-malpli klaran konkludon. “Mi ne povas en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros ĝin poste” dirus miakaze la Dukino el “Alicio en Mirlando”, sed mi rezignacie kapitulacas antaŭ freneza fantazio de la aŭtoro.
Pompaj hotelaj interieroj, administranto lerta kaj ruza, amoranta kun pluraj riĉaj kadukulinoj (kaj uloj ankaŭ), turkoaspekta koridorknabo kun amuzaj lipharoj pentritaj ĉiumatene per krajono, kruelaj nazioj, teda juristo, morna murdisto, spirhaltaj persekutoj sur skioj kaj aŭtoj, ŝtelita pentraĵo kaj svelta knabino kun survanga nevuso "granda kiel Meksiko" – li miksis ĉion en unu flakono kaj prezentas al oni kiel trinkaĵon refreŝigan, gustumindan kaj eble ĝuindan.
Ĉi-tie mankas herooj en la ĝusta senco de tiu ĉi vorto. Estas nur personoj, kiuj amas la vivon kaj penas elturniĝi en ĉiam pli komplikaj cirkonstancoj de la intermondmilita socio. La etoso memorigas al mi tiun en la filmoj de Emir Kusturica, tre similaj ankaŭ rilate personojn kaj eksterajn dekoraciojn.
Por mi tiu ĉi filmo estas plia ekzemplo de la postmodernisma estetiko, en kies verkoj speguliĝas nia freneza mondo, ajnakaze pli absurda kaj malpli alloga ol ĝia arta respegulo.

Comments