Skip to main content

Gran Torino: esperdona historio

Dum multaj monatoj mi serĉis tiun filmon, sed ve - tia kino ne allogus multe da adoleskoj - ĉefaj konsumantoj de la rusia kinoindustrio, do ne en kinejoj, ne en DVD-oj mi povis ĝin trovi. Ne, ĝi certe estas vendata en firmaaj DVD-oj, kiuj kostas 15-20 $, sed mi povus lasi sin aĉeti nur t.n. "regionajn" eldonaĵojn kontraŭ 5-7 $ - kaj jen ili forestas. Cetere, sufiĉe pri tio.
Do, kiam mia edzino subite ekvidis sur la ekrano de nia televidilo la vortojn "Gran Torino" (temas pri satelita televido) - mi sendube deĵetis ĉiujn aferojn kaj algluiĝis al ĝi. La filmo plaĉis al mi. Jes, ĝi ne estas ĉefverko de reĝisora aŭ aktora vidpunktoj - laŭ mi, je tiu aspekto superas ĝin la antaŭlonga kreaĵo de Clint Eastwood "La bona, malbona, malica" (mia edzino certe elektus por tio "La pontojn de Madison-distrikto"). Iuj scenoj estas antaŭvidataj kaj eĉ naivaj. Sed tio ne tre gravas. Impresis min la ĉefa ideo, la iom kaŝita alegorio de la filmo, kiu disvolviĝas je plej bonaj tradicioj de la "vira kino".

Atentu, kiu sekvas antaŭen, malkaŝas la intrigon!
Soleca, iom mizantropa viro, kiun ludas Eastwood mem, loĝas laŭ siaj, iam aranĝitaj reguloj. Li estas vera usonano: veterano de la Korea milito, li dum 50 jaroj laboris en la Ford-uzino, kaj nun havas sian propran domon. Li ŝatas drinki bieron en stardrinkejo, babilaĉi kun siaj amikoj pri "viraj temoj" kaj strabe rigardas al azianoj, negroj kaj aliaj "kolorhaŭtuloj" je kiuj nun abundas lia urboparto. Tamen li sufiĉe tolereme rilatas al ili - ĝis kiam junaj azianaj banditoj provis forŝteli lian Gran Torino - belegan aŭton, kiun li mem muntis en 1972 en la Ford-uzino. Tiu aŭto estas por li io pli granda, ol nura maŝino - temas pri la simbolo tiu Usono, kiu estis iam kaj estis la vera lando por veraj usonanoj. Pri tempo, kiam vivo estis vireca kaj deca kaj ĉiu sciis sian lokon. Unuvorte tiu estis por li Usono mem.
Li estos devigita multon trairi kaj eĉ grandparte ŝanĝi siajn opiniojn. "Ĉi tiuj fendokululoj estas por mi pli proksimaj, ol mia familio", - diros li angore pri siaj najbaroj - enmigrintoj el Vjetnamio. Kaj finfine li, jam tre maljuna, verŝajne mortmalsanuliĝinta, faras lastan paŝon. Li pereas por defendu tiujn "katmanĝantojn", kiujn li ne ĉesas primoki ĉiupaŝe. Defendu de ja iliaj samgentanoj - adoleska feĉo.
Kaj plej ĉefan lian decidon mi ekkonas nur je lastaj minutoj de la filmo. En sia testamento li fordonas sian trezoregon al najbara knabĉjo, iom timida, sed samtempe honesta vjetnamano. Kaj ne gravas, ke de nun ĝian stirilon enpremos flavaj brakoj. Gran Torino atingos la bonan homon kaj tio signifas, ke la lando mem estos en fidindaj manoj.
Nu, oni volus esperi je tio...

Comments