Freŝa provo en la malnova ĝenro
Rememoroj de la vojaginto estas inter la plej malnovaj literaturaj ĝenroj. Noticoj, taglibroj, rememoroj – malantaŭ diversaj formoj kaŝiĝas ĉiam la sama celo – priskribi viditajn lokojn, renkontitajn homojn kaj esprimi siajn pensojn kaj sentojn iel aŭ tiel ligitajn al ili. Foje tio estas nura literatura formo, dum la enhavo celas tute aliajn aferojn. Brila ekzemplo tiukampe estas “Vojaĝo de Sankt-Peterburgo al Moskvo” de rusa verkisto Aleksandr Radiŝĉev. Eldonita en 1790 ĝi elmontris tiom akran kritikon de la cara reĝimo, ke tuj estis malpermesita kaj ties aŭtoro ekzilita al Siberio.


Sed nia aŭtorino sendube ne apartenas al tiaj revoluciuloj, kiuj pretendas transformi ĉi mondon. Ŝi nur pripensas ĝin, pli ĝuste – trasentas, kvazaŭ animpalpas ĉiun aĵon, lokon kaj homon kaj de tempo al tempo elverŝas siajn sentojn sur paperon. Ni jam vidis tion en “Vojaĝo al disiĝo”, “Ombro sur interna pejzaĝo” kaj “Kroata milita taglibro”. Nun la sama afero prezentiĝas forme de vojaĝaj rememoroj.
Same kiel ĉiuj verkoj de Spomenka Štimec, ĝi estas tute personeca, do subjektiva. La libro enhavas eseojn pri vojaĝoj de la aŭtorino al Japanio, Koreio, Sardio (Italio), Svedio, Mljet (Kroatio), Kubo, Isfahano (Irano) kaj eĉ pri la neokazinta vojaĝo al Albanio. Temas pri tipa Štimec-prozo: trankvila fluo de la vortoj, ŝanĝiĝo de bildoj kaj pensoj, kvazaŭ kalejdoskopo tiom simila al nia memoro, en kiu ofte malgravaj aferoj okupas pli gravan lokon dum tiuj esencaj forvaporiĝas aŭ paliĝas pro enigma elektemo de niaj psiko kaj cerbo.
Oni legu tiun ĉi libron vespere duonkuŝe sur sofo, kun pokalo de vino enmane. Aŭ en trajno, forportanta vin al neniam vizitita loko. Aŭ en hotelĉambro post eventoplena tago, kiam propraj impresoj kompariĝas kaj interplektiĝas kun tiuj aŭtoraj kvazaŭ en dialogo senvoĉa. Ĉi-jare mi planas viziti Kubon, do tiuj ĉi paĝoj estis aparte allogaj por mi. Eventuale mi revenos al ili poste.

Specimenoj de la Štimec-esprimoj
“En la movado mi neniam emis aktivi. La movado estas postulema kaj teda kaj la diskutoj tiom harfendaj kaj senfruktaj... Mi decidis atenti kaj ne lasi min entiri en ĉion kion Esperanto volis de mi. Foje mi sukcesas... Ekstermovadulo mi estas”.
“Alarmo. Minaco de aeratako. Kio estas la valoraĵo, kiun oni devas kunporti? Mi sidiĝis en la kela ŝirmejo kaj fermis la okulojn por protekti Isfahanon en mi de pereo”.
“Iom malcerte mi portis la fotilon al la riparisto. Sed ĉio klaras: La aparato, kiu dum momento gustumis la salon de Eta Lago, de tiu memoro neniam plu refortiĝos. Ĝi decidis resti kun tiu memoro kiel la lasta kaj post “Melita” foti nenion alian. Malĝoja, mi tamen akceptis tian starpunkton”.

Kompreneble priskriboj de lokaj tradicioj kaj vidindaĵoj abundas, do la verko uzeblas ankaŭ kiel siaspeca gvidlibro laŭ respektivaj lokoj.
Alia rimarkinda kaj tiom propra al Spomenka Štimec trajto estas ĉiama ĉeesto de Esperanto en ŝiaj travivaĵoj. Malgraŭ sia ekstermovadeco ŝi fakte logas en Esperantujo, se ne organize, do spirite. Dum siaj vojaĝoj ŝi legas esperanto-librojn, citas esperantajn aŭ esperantigitajn verkojn kaj kompreneble preskaŭ ĉiuj ŝiaj geamikoj tra la mondo estas samideanoj. Do oni povas nur miri kaj envii tiom profundan mergiĝon en nia esperanto-mondo, ne tre dense loĝata, sed ege vasta.

La eldonaĵo
La libro aperis en serio “Originala literaturo” de eldonejo “Pro Esperanto” en 1992. Mola kovrilo, bela papero, tiparo simpla, sed bone legebla, folioj forte algluitaj. Tajperaroj renkonteblas, aparte en la lastaj eseoj, sed ne tiom oftas por ĝeni legadon. Pleja manko estas foresto de la ilustraĵoj, kvankam la teksto sugestas ke la aŭtorino faris plurajn fotojn dum la vojaĝoj. Eventuale tion kaŭzis monproblemoj, sed eble Spomenka Štimec simple decidis ne katenigi la legontojn, sed inverse – malbridi ilian fantazion por ke ĉiu konstruu sian Isfahanon kaj ĉeestu sian kuban festivalon?