Respegulo malplaĉa, sed honesta
La intrigo mem ne estas specife komplika kaj spirkapta. La ĉefa heroo estas mezaĝa franco, loĝanta en Alĝerio, ankoraŭ franca kolonio. Li laboras kiel oficisto en iu organizo, havas patrinon, loĝantan en kadukejo, kaj estas fraŭlo. Nenio elstarigas lin kaj nenio ŝajnas aparte plaĉa en lia persono. Li laboras sen emociiĝo, sole por gajni vivrimedojn. Li ne interesiĝas pri politiko aŭ kulturo, nek havas hobiojn aŭ proksimajn amikojn. Liberan tempon li pasigas promenante laŭ stratoj, sin banante en maro aŭ observante la eksteran mondon de sur sia balkono. Nun oni nomas tiajn estaĵojn la “oficeja planktono” pro neforigebla emo drivi laŭ la vivo, pelataj ne sia volo, sed nuraj ventoj hazardaj.


Sed estas unu grava trajto, kiu distingas tiun ĉi heroon de la senvertebrara homamaso kaj samtempe altiras nian atenton: li ĉiam parolas la veron. Al propono de sia estro promociiĝi al nova posteno, li reagas per malkaŝa manko de interesiĝo, car li ne havas ambiciojn. Li ne ŝajnigas malĝojon dum entombigo de sia patrino kaj sincere diras, ke ŝi venis al la kadukejo, ĉar de pluraj jaroj ili ne havis ion por paroli unu al alia. Li ŝatas amori kaj plaĉas al li renkontita junulino, sed al atendebla amdemando li klare respondas nee. Li pretas edziĝi al ŝi, se ŝi tion volas, sed agnoskas ke samsukcese li povus edziĝi al iu ajn fraŭlino, ĉar la geedziĝo mem tute egalas al li. Antaŭ tribunalo, decidonta lian sorton, li parolas tute malkaŝe, sen korekti siajn dirojn savocele. Eĉ post eniri prizonĉelon, plenan je araboj, al ilia demando pri sia kulpo li rekte respondas, ke li murdis arabon – sen pripensi eventualan reagon de tiu ĉi fremda kaj certagrade malamika medio.
Ĉu antaŭ ni vere staras senkorulo, krustanima perversulo, kiu meritas nenion krom esti ekskludata de ajna socio? Por decidi pri tio, ni unue turnu niajn rigardojn enen kaj demandu nin mem: ĉu ĉiuj ĉi sentoj estas vere tiom fremdaj al ni, nekompreneblaj kaj puneblaj? Jes, kondutŝablonoj de nia socio asertas, ke nur iniciatemaj, ambiciaj homoj meritas sukceson kies mezuroj estas postenalteco kaj monriĉeco. Ni klopodas sekvi ĝin laŭeble, pelataj de edukado kaj amaskomunikiloj, sed ĉu multaj sukcesas? De kie aperas tiu plurmiliona armeo de gardistoj, kasistoj kaj oficistoj, plenumantaj rutinan, enuigan laboron senproteste kaj eĉ kontente?
Neniu volas agnoski sian indiferenton rilate gepatrojn, sed kadukejoj tra la mondo plenas je forgesitaj maljunuloj, kiujn iliaj familianoj vizitas kelkfoje jare – ne por kontentigi sian bezonon je intima komunikado, sed ĉefe por konvinki ĉiujn (inkluzive sin mem), ke ili estas normalaj homoj kaj plenumas sian devon. Familia vivo ankaŭ pli ofte baziĝas sur tiaj konceptoj kiel devo kaj bezono ol sur vera amo. Kiom da gejunuloj trapasas la geedziĝon nur por eksenti sin “normalaj”? Mi eĉ ne parolu pri juĝejo kaj aliaj ŝtataj institucioj, kie mensogo ne gastas, sed hejmas kaj regas. Mi rememoras vortojn de advokatino dum mia unua proceso: “Ne zorgu, mensogu senĝene. En juĝejo ja ĉiuj mensogas”.
Do kiam ni rigardas la “Fremdulon” de Camus, ni fakte vidas nin mem, sed en tro malkaŝa, nekorektebla spegulo. Ĉu ĝi kulpas ke respegulo malplaĉas al ni?

Legu ĝue, sed zorgeme
Mi legis la romanon en kelkaj tagoj, unuspire. Jam ekis siberia somero – mallonga, sed foje varmega, do mi bone komprenis, pli ĝuste – trasentis influon de la suno. La ardanta disko fandas korpon kaj pensojn, malvigligas kaj nebuligas, relativigas ĉion, kio antaŭe ŝajnis esti tiom preciza kaj absoluta. Mi povas nur imagi kiom fortas tiu stato de la “suna afektiĝo” en la tropika Alĝerio kun ties dezertoj kaj maro.
La aŭtora stilo estas same senpretenda kiel la intrigo. Frazoj mallongas kaj simplas. La ĉefheroo mem rakontas sian historion, do ni vidas ĉion per liaj okuloj. Tiu ĉi stilo iom memorigis al mi filmon de la Cohen-fratoj “Homo, kiu ne ekzistis”.
La traduko estas bona, kvankam jen kaj jen ĝenis min iom stranga uzado de “ĝi” kie mi uzus “tio”. Sed la tradukinto estis Michel Duc Goninaz, eminenta kompilinto de PIV, do evidente mia lingvosento fuŝis tiukaze. De tempo al tempo renkontiĝis vortoj, kiujn mi devis serĉi en vortaroj, ne ĉiam sukcese. Temas pri maraj kaj havenaj specifaĵoj, malofte konataj eĉ nacilingve, do glosaro fine de la libro grave helpus al multaj legantoj.
La libro mem aspektas modeste, sed ne aĉe. Blanka papero, bona tiparo, mola kovrilo. La libron inaŭguras antaŭparolo de la tradukinto kaj finas kelkaj klarigoj, ĉefe pri toponimoj, ofte apenaŭ bezonataj (mi memstare tuj komprenis ke “Parizo” signifas “Paris”). La ĉefa miso estas fuŝega gluado de la librobloko, pro kio jam dum la unua tralego (zorgema kiel ĉiam) ĝi duone elfalis kaj folioj ekflugis. Mi mem gvidis eldonadon de pluraj libroj tiuformaj, do scias ke la problemon kaŭzas teknologia rompo.

Do jen mia resumo: aĉetu kaj legu ĝuante. Sed estu preta viziti bindiston poste aŭ eĉ dume. Pardonon, sed tio estas vero.