unua parto legeblas jene
Katino
Poste oni transsendis la patron al la vilaĝo Peregrjobnoje kaj ni ekveturis post li. Tie loĝis rusaj specialaj transmigrantoj [tiel oni nomis ekzelitojn, kiuj vivis sub speciala reĝimo – ne povis memvole forlasi certan loĝlokon, ĉiumonate registriĝis ĉe komendanto, estis limigitaj pri aliaj rajtoj; plejparte tio estis malkulakigitaj vilaĝanoj, poste aldoniĝis ekzelitaj etnoj – ĉevolgaj germanojkalmukojkrimeaj tataroj, ktp. – S. Belov]. Pro kio oni ekzilis ilin tien – mi tute ne komprenas. Estis malpermesite havi kun tiuj homoj iujn interligojn. Ili ne rajtis viziti nin, ni ne devis ilin vizitadi. Sed la patro estis estro, do malgraŭ ĉio havis certajn rilatojn. Iun matenon alkuris speciala transmigranto (lia patrino alvenadis al ni por helpi al la panjo pri dommastrumado) kaj diris al la patro: frumatene mi elspuris izatison, do mi bezonas kaptilon. La patro diris: bone, prenu, sed sub vian respondecon (verŝajne por mankis iu ajn interligo).


Post iom da tempo li alkuras denove, diras: izatiso trafis la kaptilon kaj falis kun ĝi en kavon. Nu, la patro vestiĝis – li havis felpalton, ledajn pugnogantojn longajn – kaj ekiris. Ĝisiris ili post spuroj tiun fosaĵon, la patro ensaltis ĝin, premis la beston je kolo, surpremis la kaptilon, levis la kaptaĵojn – kaj tiu okazis esti ne izatiso, sed sovaĝa arbara katino!
Nu musoj ĉe ni tiam abundis kaj katino mankis. La patrino plenigadis per akvo kuvon kaj enmetadis tien manĝaĵojn – por ke musoj ne atingu ilin. Do la patro diris al tiu knabo: “Ho, mi bezonas katinon. Prenu al si la kaptilon, mi ja prenos la katinon”. Li alportis ĝin hejmen, ĝi estis granda, okuloj ardantaj. Mallevis li ĝin surplanken, ĝi tuj saltis sub plafonon kaj eksidiĝis tie. La patro komencis almovi tien tablon por ke prenu ĝin, sed ĝi tuj denove saltis – sur alian muron. Kvazaŭ flugis! La patro jam estis devis iri en laborejon. La panjo ekĝemis: “Hoj-hoj, ankaŭ ni foriru, ni ne restu kun tiu besto! Ĝi ja premsufokos nin ĉiujn!” Nu la patro diras: “Eliru el la domo kaj restu tie, dume mi iros al laborejo, donos taskordonojn kaj revenos. Oni elpensos ion”.
Post reveni li faris kaĝon kaj komencis tiun katinon kapti. Dum longa tempo li ne sukcesis, poste alportis kaptoreton por fiŝoj kaj tiel ĝin kaptis, enkaĝigis. Ni aliras la kaĝon, la katino tuj roras: “R-r-r!” Malfermas la faŭkon, timiga iĝas, dika. Mi ja estis malgranda, do ĉio interesis min. Poste oni manĝigis ĝin, do ĝi iom alkutimiĝis, oni komencis ellasi ĝin el la kaĝo. Ĝi iris laŭ la hejmo, sed surstraten ne eliris. Ostjakoj alvenas, demetas malicojn [malico estas nacia fela vesto de ĥantoj kaj mansoj. – S. Belov], do ĝi tuj alkuras, ekronronas, tuŝas iliajn malicojn permane.
La patro havis skribotablon. Do ni elkuras surstraten kaj la katino sidiĝas sur tiu tablo kaj rigardas nin. Ni foriras, ĝi: “Mur-mur!” La panjo elrigardas: “Kio? Ĉu ili jam forkuris?” Poste ni revenas antaŭ domon kaj ĝi denove: “Mur-mur!” – tio signifas, ke ni reaperis. Foje ĝi grimpis sub divanon, mi sekvis ĝin. Ĝi kroĉiĝis en mian hararon, mi ekkriis: “Panjo!” – “Kiu igis vin ĝeni la katinon?! Por kio vi ĝenas ĝin?”
Alia bildo: ni sidas ĉetable, tagmanĝas – la gepatroj kaj mi. La paĉjo finmanĝas la unua, sidiĝas sur divanon, eklegas gazeton. Sed telero lia restas. La katino dum tuta tempo sidas surplanke, rigardas kion ni faras. Kiam la paĉjo foriras, ĝi sidiĝas sur lian seĝon, trempas manon en lian teleron kaj lekas. Kaj tiele ĝi manĝis ĉiam, same en trogo – trempas la manon kaj lekas, Sed musojn ĝi ne kaptadis – ili foriris propravole.
Poste oni denove transvenigis la paĉjon en alian konstrusekcion. Ostjakoj devis veturigi nin je ĉevaloj. Ni jam ĉion kolektis, vestis la katinon en la patran ĉemizon – por ke ĝi ne malvarmiĝu. Sed kiam ostjako ekvidis ĝin tuj komencis rifuzi veturadon – ne, li diris, neniakaze mi veturos kun katino. Tio, laŭ li, donas malfeliĉon! Tiom la panjo petegis lin, tiom admonis, monon oni proponis al li – ĉio estis vana. Do ni lasis nian katinon, fordonis ĝin al konatoj. [tjumena etnografo Vladimir Adajev konfirmis, ke ĥantoj efektive havas superstiĉojn kontraŭ katoj, konsiderante ilin antaŭsigno kaj kaŭzo de malfeliĉo. – S. Belov].

Ostjaka kuirarto
Kiam ni ekveturis al la vilaĝo Peregrjobnoje, ni veturadis de ĉumo al ĉumo [ĉumo estas tradicia movebla loĝejo de ĥantoj kaj mansioj, vintre ĝi konsistas el boacaj feloj, somere el betulaj ŝeloj. – S. Belov]. La paĉjo ĉiam miris kiel la ostjakoj trovas vojon en tundro. Ili ja ne diras, ke necesas veturi al certa vilaĝo. Oni diras: “Necesas al Vasĉjo veturi” – tio signifas, ke iu Vasĉjo havas tie ĉumon. Kvankam li havus eĉ 80 jarojn, ĉiam li estos Vasĉjo. Kaj jen ĉirkaŭe kuŝas netuŝita neĝtavolo, blanka kampo, sed li diris “al Vasĉjo” kaj jungas boacojn kaj veturas. Nek stratoj, nek vojoj estas, sed li veturas laŭ tiu blanka tero kaj alveturas kien li celis.
Mi memoras, kiel ni alkutimigis ostjakojn lavi sin en banejo – ili ja neniam sin lavis. La paĉjo rakontis kiel oni konstruis unuan banejon en faktorio. Oni admonis ostjakojn dum longa tempo, sed tiuj ne volis iri tien. Poste oni prenis unu, kontraŭvole ektrenis lin. Li kontraŭis, bremsis per manoj kaj kruroj, kriis. Oni entrenis lin en banejon. Eniris viro kaj komencis lin fomenti per folifasko, troti per bastaĵo. Tiu unue sidis silente, sed poste komencis diri: “Ah, bona! Ah, bona!” – tio signifas, ke tio plaĉis al li. Alian fojon li jam propravole iros, sed unuan fojon oni estis devigitaj kontraŭvole ilin treni.
Sed entute ostjakoj estis popolo gastigema. Ni alveturas, ili jam vestiĝas, ostjakinoj vestas sin bele. Unue oni rigardas – haroj malligitaj, ĉiuj malpuraj, do oni pensas, ke verŝajne ili ĉiuj maljunulinoj estas. Sed poste ili aranĝas harplektaĵojn, surmetas robojn, do oni rigardas – ĉiuj estas junaj. En centro de ĉumo staras argila ĉuvalo [tradicia forno. – S. Belov]. Tie ili aranĝas fajron kaj kuiras en kaldrono, fumo ja foriras tra truo en la planko.
Foje ni alveturis, ili komencis pretigi teon. La panjo ĉiam abomenis kontraŭ ostjakaj manĝaĵoj: “Nenion mi de ili volas, nenion mi estos manĝanta. Nur teon mi trinkos”. Manĝaĵo ja ilia estas nur fiŝrabotaĵo [tradicia plado el rabotita kruda fiŝo. – S. Belov] precipe sterledo. Ili rapide forŝiras de ĝi ŝelon, rabotas kaj surtabligas. La paĉjo manĝis kaj la panjo ĉiam kritikis lin: “Ne alkutimigu la infanon al kruda fiŝaĵo!” La paĉjo responde: “Tio ja estas plej bona, valora fiŝaĵo!” Mi ŝatis fiŝrabotaĵon, trempis ĝin en salon kaj manĝis. Do ni finmaĝis kaj ostjakino komencis pliordigon. Ili certe malhavis iujn viŝtukojn, ĉifonojn. Anstataŭ vindoj por infanoj ili uzis tre malgrandajn rabotaĵojn. Oni unu forĵetas, alian submetas – rekte el sub libera ĉielo, de frosta aero oni metas ĝin en lulkorbon – kaj nenio okazas, ĉiuj sanas.
Nu, jen ni fortrinkis teon kaj ostjakino komencis forigi teleraron. Ŝi prenas tiun rabotaĵon, kraĉas sur ĝin kaj ek en tason – “hr-tjfu” – kaj lavas tiele denove. La panjo kiam ekvidis tion, elsaltis surstraten kaj komencis vomi. Ŝi ja pensis, ke se ŝi nun trinkos la teon, do tio estos allasebla! De tiam ŝi ne plu ĉetabliĝis ĉe ostjakoj. Ŝi konsideris ke pli bone estas alveturi iun vendejon kaj aĉeti sekan panon por manĝi survoje.

Sangovenĝo
La paĉjo ĉiam havis kun si en narto [=boacosledo; tradicia veturilo de ĥantoj kaj mansoj simila al sledo. – S. Belov] botelon da parfumakvo. Se li eniris ĉumon, do tuj plene surfrotis sin per tiu parfumakvo por ke neniuj insektoj lin surgrimpu. Ili ja dormis sur tabullitoj unu apud la alia – viroj, virinoj, infanoj, patrinoj, fratinoj – ĉiuj kune. La patro diris, ke li neniam kuŝiĝis sur tiun tabulliton. “Mi, – li diras, – pli bone ĵetu malicon [supremenciita tradicia felvesto. – S. Belov] sur planken kaj kuŝiĝos sur ĝi”.
Foje li tiel alveturis ostjakan restadejon, diras al ostjako: “Donu al mi boacojn, mi devas veturi”. Tiu respondas: “Boacojn bezonas – vinon bezonas!” Nu, la paĉjo jam scias, donas al li botelon da vino. Tiu prenas, malsigelas ĝin kaj jen apud li staras malgranda ostjaketo, li ŝovas al li tiun botelon en buŝon kaj tiu ĝin suĉas. Drinkis mem, denove donas al li. La paĉjo: “Kion vi faras? Ne drinkigu la infanon!” Forprenis de li botelon, elverŝis ĝin kaj forĵetis. Jen ili komencis iri tien reen, ostjakoj, ekronronis ion inter si ostjake. La patro diras: “Mi kuŝas, atendas kiam oni donos al mi boacojn. Jen ostjakino alvenis, sidiĝis ĉe miaj piedoj, preĝas. Nu, mi pensas, verŝajne min funebras, oni murdos min verŝajne”. Tiel ŝi sidis, jelpis super li, poste foriris. “Mi, – li diras, – ekstaris, ekmovis iun stangon, nu ja en ekstrema kazo mi ja devos defendi min”. Sed poste oni tamen donis al li boacojn, veturigis lin for de tie – li ja ne donis al oni drinki vinon.
La ostjakoj havis fortan sangovenĝon. Jen estis inter ili unu junulo – belulo, li ja elstaris inter ili. Alta, hela, vangruĝa. Haroj longaj, en harplektaĵojn rubandoj enplektitaj, ornamita ĉemizo sur li frambruĝa. Li sentis, ke li estas bela kaj ĉiam iradis kun alte levita kapo, kun rideto. Se li preteriras laŭ strato, do nepre iom ludas kun ni, infanoj. Kaj jen foje la paĉjo alvenis, diras: “Ĉu vi scias, kia malĝojo okazis? Oni ja murdis tiun knabon!” Ĉe ili ankoraŭ avoj iam ion ne disdividis inter si kaj jen ili ĝisatendis kiam li elkreskis, nova generacio, kaj murdis lin.

Biblioteko
La patrinaj gepatroj havis en Tobolsko ŝikan bibliotekon, ankoraŭ patrinaj fratoj kolektis ĝin. Poste la patro komencis konstrui novan domon, sed ne fininte tion forveturis al Nordo, kaj sendis de tie monon al avĉjo por li finskonstruis mem. Kiam ĉio estis preta la avo vendis malnovan domon kaj la bibliotekon enmetis en kestojn kaj starigis en la nova domo en subtegmenton. Mi memoras, ke mi ĉiam grimpadis tien, legis librojn interesajn kaj taglibrojn de la patrinaj fratoj – kiel ili edziĝis, unu al gimnazianino, alia al instrustino, kaj kiel ili renkontiĝadis kiam oni malpermesadis al ili. Kiel tiuj gimnazianinoj el littukoj ŝnurojn tordis, elfenestriĝis je ili kaj forkuris promenadi kun oficiroj.
La domo estis granda, ni ĉiuj estis en Nordo, do la geavoj decidis enlasi ĉambroluantojn – du geinstruistojn-gefratojn. La avo donis al ili ŝlosilon je subtegmento kaj diris, ke tie estas bonaj libroj, oni povas uzi ilin, nur ne devas elporti ilin el la domo. Trapasis iom da tempo kaj ili ekrimarkis, ke de tiuj geinstruistoj ĉiam eliras gastoj kun brakplenoj da libroj – kiu aliras, tiu nepre foriras kun libroj. La avo plian fojon ordonis al ili ne fari tiel kaj kiam tio evidentiĝis vana, li ŝlosis la subtegmenton.
Kaj do ili denuncis lin kvazaŭ li havas en la subtegmento oron. Tiutempe en Tobolsko oni komencis aresti pro oro, oni elskuadis el ĉiuj oron – tio ankoraŭ antaŭ la 1937-a jaro estis. Oni kolektadis ĉiujn riĉulojn kaj enprizonigadis. Kaj jen oni enprizonigis la avon. La avinjo sendas al ni telegramon: “Alveturu urĝe, la paĉjo estas en ripozdomo”. Ŝi ja ne volis skribi, ke li estas arestita. La patro maltrankviliĝis: “Io estas ne enorde. En kiu li ja estas ripozdomo?” Li sendis telegramon al la avino: “Sciigu urĝe, kio okazis”. Kaj poste jam alvenis respondo: “La paĉjo estis enprizonigita pro oro”. La paĉjo tuj elflugis hejmen, komencis klopodi kaj oni liberigis la avon, Do tiu revenis el prizono, sidas, larmas: “Grizharojn mi ĝisvivis, sed neniam mi ne pensis, ke okazos esti en prizono!” Tiom estis da malĝojo, ke mi eĉ ne scias, kiel ĉio poste trankviliĝis. Do tiel oni tiun bibliotekon distiris.

1937
Mi memoras la 1937-an jaron – tiam ni ne dormis nokte. La prizono ankaŭ staris surmonte [Tobolsko konsistas el du ĉefaj partoj, unu el kiuj troviĝas sur la altaĵo ofte nomata monto. – S. Belov], laŭ nia strato aŭtoj veturadis tien reen. Ni aŭdis el de malproksime kiel ili bruis.Oni malpermesis ke iu staris tiutempe surstrate, gardistoj kun fusiloj sidas kaj ni ĉiuj forkuras malantaŭ barojn kaj rigardas de tie tra fendoj. Matene oni ekstaras, iu jam alkuras – jen tiun arestis, alian, trian. Oni multajn polojn tiam kaptis, kiel ja la panjo restis – mi eĉ ne scias. Ĉiuj jam pretigis saketojn, la panjo ankaŭ saketon havis [temas pri saketo kun plej necesaj aĵoj por vivo en prizono, kiuj bezonatus kaze de aresto. – S. Belov].
La paĉjo tiam estis en Tranarktacirklejo. Se estus alie, oni nepre arestus ankaŭ lin. Tiom da fojoj oni alvenadis nokte, kontroladis, demandis kiu loĝas ĉi tie. La panjo tremegas, timas malfermi. Poste tamen malfermis. “Kial vi tiom longe ne malfermis?” La panjo diras: “Ni ĉiuj estas virinoj, ni estas solaj kaj mi timas.” – “Ni ja diris al vi, ke aliris milico”. Kaj la panjo iom embarasiĝis kaj eldiris: “Sed nome vin mi ja timas”.
Nu, ili nenion respondis, preteratentis tion. Oni alrigardis la avinon: “Kiu sidas ĉi tie?” La panjo diras: “Tio estas mia avino, ŝi havas 80 jarojn”. Oni alrigardis min, levetis min, vidas, ke mi estas tute malgranda. “Kie troviĝas via edzo?”. La panjo diras: “Li laboras en Tranarktacirklejo”. Ŝi ankaŭ miris: “Kiel ja nia hundino ne ekbojis, ĝi ja povus mordi vin?!” Kaj unu el ili diris: “Tiukaze ni pafmortigus ĝin”. Post tio ŝi jam nenion troan diris. Tiel ili foriris.
Matene jam alkuras najbarino: “Oni forkondukis mian ulon”. Mi havis du amikinojn – Zoja kaj Marija Panikarovskij, ni kune lernis en la lernejo. Do oni arestis ilian fraton: unu restis, alia estis forprenita. Cirkonstancaro estis tia, ke se iu familio havis arestiton, do jam oni ne devis havi iujn interligojn kun ili. Pli frue ni ĉiuj kuradis kune en la lernejo, ridis, ludis kune. Sed nun tiuj, kiuj havis arestitojn, stariĝis apud muro kaj staris tie tristiĝintaj. Do tiel okazis ankaŭ al miaj amikinoj.
Poste ĉiuj iradis al la siaj en prizonon, portadis transdonaĵojn. Oni kolektiĝis sur placo antaŭ la prizono kaj atendis, kiam oni malfermos pordegon; iuj staris, aliaj kuŝis. Poste ĉe unuj oni akceptas transdonaĵojn, ĉe aliaj rifuzas. Kaj nenion oni diris. Nu, se oni rifuzis transdonaĵon, do evidente ulo jam ne estas inter vivantoj. Kaj aldone oni elĵetas aĵojn: “Forprenu” – kaj ili estas tute sangmakulitaj. Terura estis la tempo, terura.
La patro de mia amikino Liza laboris kune kun mia paĉjo en la administracio de Norda marvojo (ruse: Severmorputj) kiel kontisto. Foje ŝi alkuris, larmas: “Oni forprenis hodiaŭ la paĉjon”. Sed li tie nelonge estis. Iufoje ŝi leviĝis matene, ekiris melki bovinon. Aŭdas – iu ĝemas malnataŭ pordego. Ŝi malfermis ĝin – tie kuŝas la patro. La prizono ja estis tute proksime, oni evidente forlasis lin nokte. Sed li jam estis tiom elbatita, kripligita, ke nur rampe atingis la domon. Sed poste oni denove forprenis lin.
Kaj jen kio estas la plej grava afero – oni denuncis precipe mem, unu la alian. Najbaroj aŭ iu estis malkontenta pri iu. Jen en nia radiostacio laboris maljunuleto-gardisto. Maljuna li estis, sed tre gaja, vivoĝoja. Ni eniradis la radiostacion per paspermesoj, tra gardejo. Mi estis militdeva kaj ĉiuj ni, radiomanipulistoj, estis “en kiraso” [tiel oni nomis gravajn spertulojn, kiuj estis liberigitaj de militservo ĉe fronto kaj ne estu mobilizitaj. – S. Belov]. Akva transporto estis militigita. Kaj jen iu en gardejo rakontis ion amuzan – pri Stalin aŭ io alia. Kaj ĉio. Kie estas la maljunuleto? Forestas, oni forprenis lin.
Alveturis kontisto, kiu laboris kune kun la patro en Sevmorputj – li nomiĝis Sviridov. Li alportis raporton en Tobolskon kaj oni tuj kaptis lin.
Foje oni alvenis kiam la paĉjo estis hejme – evidente kaze de ferioj. Pordofrapo, oni eniras la domon: “Ni bezonas Marija Ivanovna Semenĉuk”. La avinjo eklarmis – ŝi jam havis pli ol 60 jarojn. La patro diris: “Mi ne forlasu ŝin sola, mi iru kun ŝi”. Ŝi larmas, ne povas iri. Dum longa tempo ili tiel interparolis, sed poste nenien veturis, revenis hejmem. La avinjo eĉ malsaniĝis post tio.
Arestitojn oni venigis el la prizono piedire. Ili preteriras nian domon kaj mi rigardas el de malantaŭ kurtenoj – ĉu ekvidus iun konaton, do almenaŭ transdonus al parencoj, ke li preteriris, ke estas vivanta. Jen la patron de miaj amikinoj Panikarovskij mi vidis, li foriris viva. Sed poste jam malaperis senspure. Sur nia strato estis ĉirkaŭ dudek domoj kaj preskaŭ en ĉiu oni forprenis iun. Znamenŝĉikov oni prenis, Kurenev, Besŝĉastniĥ… De najbarino oni prenis edzon, do ŝi multe suferis, ke li nur kepon surhavis kaj jakon – frostego ja estis forta. Poste ni vidis lin inter arestitoj, li sidis en kamiono en samaj kepo kaj jako, nur kolumon levis kaj ĉio. El tiuj, kiuj estis prenitaj jam neniu revenis.

Du tagoj
Kiam komenciĝis la milito [temas pri la Granda patriota milito, kiu komenciĝis la 22-an de junio 1941. – S. Belov] estis dimanĉo. La paĉjo kune kun konatoj prenis boatojn en la Organizaĵo pri savo en akvo kaj ni ekboatis al la vilaĝo Suzgun. Li pretigis fiŝkanojn surborde, pendigis hamakon por infanoj kaj tiel ni ripozis la tutan tagon. Vetero estis varma, ni banis sin, sunumis sur sablo.
Kiam ni revenis vespere la avo renkontis la paĉjon kun larmoj ĉe okuloj, diris: milito komenciĝis. Oni elvokis la paĉjon en militkomisarejon (ĝi staris surmonte) kaj ne plu forlasis. Poste foje alvenis virino, diris, ke ŝi preteriris kaj vidis nian patron, li petis viziti sin. Mi kun la patrino aliris, sed interparolis nur tra fera kradbarilo, oni jam ne forlasadis el malantaŭ ĝi. Kiam ni alvenis, do ni ne tuj rekonis lin – li havis malhelajn harojn, sed nun ja estis tute forrazita. Li diris, ke li forveturas… Kaj mi ne plu vidis la paĉjon [la soldato Ivan Miĥajloviĉ Goloŝubin pereis en januaro 1942. – S. Belov].

Kiam la milito finiĝis tuta Tobolsko jubilis. Kinejo estis malfermita, teatro malfermita kaj ĉio tio estis senpaga. Homoj renkontis unuj la aliajn surstrate, kisis, larmis. Tia estis la tago! Varma, varmega tago!

Sekreta loĝejo
Dum la milito estis tia kazo. Mi alvenas domon – la panjo sidas, larmas. “Kio okazis?” Ŝi rakontis, ke hodiaŭ alvenis viro, ŝajne en pelto, sed estas videbla ke li surhavas militveston kaj li demandis: “Ĉu vi luigas ĉambron?” La panjo diras: “Ne. En ĝi loĝas mia filino” – “Sed vi ja havas apartigitan ĉambron, ĉu? La panjo malgraŭ tio rifuzis. Tiam li foriris kaj lasis al ŝi asignon al NKVD. Tutan nokton ni ne dormis. Matene mi foriris al laborejo, ŝi restis hejme. “Mi ekiru, – ŝi diris, – do mia koro eldoloris, me ne povas plu”. En NKVD oni diris al ŝi, ke necesas tiun ĉambron liberigi kaj izoli de la aliaj – malfermi pordon kaj eniri tra aparta enirejo de strato. “Vi, – oni diris, – devas helpi al ni”.
Mi alvenas hejmen, ŝi denove larmas. Diras, ke nun ni laŭ la strato povas iri ĝis la 9-a vespere kaj poste jam ne eliru en la korton. Pordegoj estu ĉiam malŝlositaj. Kaj en nia ĉambro estos sidanta tiu homo el NKVD kaj akceptanta homojn. Ili havis en ĉiuj organizaĵoj homojn, ĉiun oni povis devigi, ke li aŭ ŝi estu aŭskultanta kiu kaj kion diras, kion faras kaj raportanta. Jen unu fojon iu tiel alvenis, alian. Jen en la 11-a aliras, jen en la 12-a. Kolumon oni levas, traglitas en la domon, sed pri kio ili interparolas – kiu scias?

Tiam la panjo tute malsaniĝis, diras: “Mi iros tien denove. Neniu estas por defendi nin, viroj mankas, do necesas iri memstare”. Kaj ŝi iris en tiun kabineton, surgenuiĝis antaŭ tiu homo kaj larmis, preĝis, petegis lin ke ili lasu nin je trankvilo. Nu, ili forlasis nin, ne iris plu, eble aliajn domojn ili havis.

Manĝoporcio
La patrino preskaŭ tutan vivon ne laboris, nur en plej malsataj jaroj, kiam mi jam estis 15-jaraĝa kaj finis lernadon. Mi finis la kursojn de radiomanipulistoj ĉe rivera vaporŝipejo kaj laboris radioteknikisto en akva transporto. Unue mi ŝipis en vaporŝipo, poste oni transvenigis min surborden. Oni finas deĵoron kaj poste oni sendas nin al malkargigo de vaporŝipoj ĉar ni estis komsomolanoj kaj ŝarĝistoj mankis. 16-jara mi estis malkargiganta vaporŝipojn. Nur oni finmalkargigas unu, ekdeziras jam iri hejmen, sed oni rigardas – jen el de malantaŭ kabo alia vaporŝipo iras. Sed ni ja estis junaj, malgraŭ ĉio ni amuziĝis, ridis, ĝojis. Oni prenas sakon da sukero aŭ keston da butero, elttrenas ĝin el holdo laŭ ŝtuparo, atingas supron kaj ek – faligas – fortoj ja finiĝis. Ĝi ruliĝas reen kaj ni ridegas, denove al tiu kesto grimpas. Ĉe la rivero malvarmis, mi tre suferis pro malvarmiĝo en mia jaketo.
Aldone ni ĉiam estis tre malsataj. Mi ricevadis 250 gramojn da pano tage, la panjo ricevadis nenion. Jen ni tiun panon dividadis por duo. En la urbo ja propra agrikulturejo mankas, nur malgrandan legomejon ni havis. Jen la panjo bolas matene unu terpomon, kaj por tagmanĝo unu terpomon, kaj vespere po unu terpomo – sen io ajn, nuran akvon eblis aldoni. Poste la panjo komencis iom kudri – jen robon por tiu, jen bluzon por la alia. Ŝi ricevas monon kaj tuj iras al bazaro. Maldika manĝoporcio da pano kostis 10 rublojn. Tamen eĉ tio estis certa aldonaĵo al niaj 250 gramoj. La panjo aliras hejmen kaj distranĉas – por mi, por si. Do tiel ni travivis la tutan militon.

Tribunalo
Mi estis sekretario de la komsomola organizaĵo, do ofte plenumadis rolon de asesoro en tribunalo. Sed kiaj ja estis juĝaferoj?! Ĝis nun mi memoras kiel oni juĝis grupon da ŝarĝistoj, ĉirkaŭ dek da ili estis. Ĉiuj havis familiojn, malgrandajn infanojn. Do ili dum malkargigo de vaporŝipoj irante laŭ pontetoj al kajo ĵetadis sub ĝin kestojn kun manĝaĵoj. Vespere, kiam ĉiuj disiradis, oni eligadis ilin kaj disdividadis inter brigadanoj.
Kondamno estis sama por ĉiuj – 10 jarojn da malliberigo. Por aŭskulti ĝin alvenis ĉiuj iliaj parencoj: avinoj, edzinoj kun infanoj malgrandaj. Kiam oni eklegis kondamnon, avinoj ĉiuj ekploris, infanoj same. Mi staras kaj mem larmojn faligas. Poste prokuroro diras al mi: “Vi prenu vin en la manojn, kion vi…” Sed mi neniel povis tion fari. La panjo ĉiam diris: “Por dio, lasu vi vin je trankvilo, ŝi ja poste noktojn ne dormas!”

Aŭ jen estis la kazo: infano el orfejo preteriris bakejon kaj tie oni eligadis panon el forno. Li engrimpis tra fenestro kaj prenis bulkon. Do ankaŭ lin oni alkondukis por juĝi. Li staras tia magra, maldika, pala. En orfejo ja per kio oni povis ilin manĝigi?!

Gaja avinjo
Dum la milito oni regule sendis nin al kolĥozojn por rikolti. Ĉu vi havas infanojn malgrandajn aŭ estas io alia – neniu tion konsideris. Ni malhavis eĉ ion por surhavi, el ŝuoj mi havis nur pantoflojn. Post monata irado laŭ stoplejo eĉ ili dispartiĝis. Do poste mi iradis nudpiede, do piedoj estis ĉirkaŭpikitaj. Tie ni malvarmumiĝis, iĝis kovritaj je furunkoj. Do post reveno de la rikoltado ĉiuj vizitadis klinikojn por resaniĝi. Sed malgraŭ ĉio estis amuze – ni ja estis junaj!
Mi memoras ke iufoje oni loĝigis nin, kvin junulinojn, al iu avinjo. Ni enlitiĝas, sed tuj komencas ion rakonti unu al la alia, ridas. Jen – ankaŭ la avinjo sidiĝas sur forno, pendigas piedojn kaj ridegas: “Hoj, junulinoj! Mi ja pekis kun vi! [malnova siberia parolturno kun signifo “oni tre ridigis min”. – S. Belov] Mi ja kun vi krucumis min kiam enlitiĝis, sed vi ja frenezigis min!” Gaja estis avinjo, neniam ŝi insultis nin.

Amindumantoj
Dum la milito amindumantoj samaĝaj mankis, ĉiuj estis je du-tri jarojn mapli aĝaj. Poste jam komencis reveni vunditoj. Vespere blovorkestro ludis en dancejo. Mi iras post laboro – tutan tagon mi glacion de barĝoj derompis, felbotoj trafrostiĝis, mi mem estas malsata kaj pensas nur: “Apenaŭ mi revenos – tuj kuŝiĝos”. Mi diras: “Panjo, hodiaŭ mi jam nenien iros”. Ŝ: “Hoj, kompreneble, kuŝiĝu, ripozu”. Mi kuŝiĝas, sed samtempe pensas: tie blovorkestro ludas, amikinoj atendas, do kiel mi ja… Ne! Mi leviĝas. La panjo: “Ĉu vi tamen iros?” – “Mi iros”. Unu jupon kaj solan bluzon mi havis kaj jen ĉio. Sed malgraŭ ĉio mi deziris danci. Kiam mi edziniĝis la panjo rememoris: “Jen, kiom da fojoj mi diris: ne edziniĝu. Hodiaŭ vi ja irus danci, teatron vizitus. Sed jen vi sidas hejme, kaj infano aldone”. Kun onta edzo mi interkonatiĝis jam post la milito. Li revenis el fronto vundita, kruron kun peno trenis.

Fino estas jene