Feliĉo de Vera Fomina: parto III

Fino de la rememoroj de la siberia polino Vera Fomina pri vivo en Stalin-a kaj poststalinisma Sovetunio.

antaŭa parto de rememoroj legeblas ĉi tie

Vespera kaso
Post la milito mi eklaboris en banko en vespera kaso, poste laboris kiel kontrolisto. Tiutempe kinejoj kaj teatro jam funkciis, mono alvenadis abunde. Enkasigistoj kolektas monon tra vendejoj, transdonas ĝin al ni kaj ni sidas de la 5-a vespere ĝis ĉion kalkulos. Okazis ke ĝis la 3-a nokte ni sidis. Entute en Tobolsko tiutempe estis trankvile.
Kiam mi laboris en la vespera kaso mi revenadis hejmen malfrue: je la dua-tria, fojfoje eĉ je la kvara nokte. Estis mallume, lanternoj mankis, do estis timiga. Iufoje oni supreniras laŭ la Nikolska suprenvojo [kruta vojo inter la supra kaj malsupa partoj de la urbo. – S. Belov], tie de unu flanko staras monumento al Jermak, de tiu alia – monaĥejo [temas pri Tobolska Kremlo, kie ĝis la 1920-aj jaroj loĝis ankaŭ monaĥoj. – S. Belov] kaj en ĝi feraĵo sur tegmento frapbruas. Mi ĝisiras hejmon, enlitiĝas kaj pensas: “Je dio, jen iel mi tamen ĝisiris”.


Iufoje mi hejmeniris nokte, jam preskaŭ atingis la domon kaj jen vidas – kontraŭ nia pordego iu kuŝas. Mi pensas: nu, verŝajne estas iu ebria. Oni kuŝas kaj spiras. Nu kion fari – mi ekstaris ĉe najbara pordego kaj staris tie ĝis mateno. Kiam heliĝis, evidentiĝis ke tio estis... bovido. La panjo tutan nokton ne dormis, staris ĉe la fenestro.

Librotenista slajaro
Poste administranto de la banko proponis al mi transiri al librotenejo, sed kondiĉe ke mi estos malĉeeste lernanta. Entute kolektiĝis kvin junulinoj. Li interkonsentis, ke ni ekzameniĝos en la Tobolska fiŝindustria teknika lernejo sen veturi al Sverdlovsko kaj poste nur veturados por ekzamenadoj.



Poste mi transiris al librotenejo, tie ni jam laboris nur tage. Laboro estis teda. Kalkuliloj mankis, oni ĉion kalkulis permane. Oni interparolas kun kliento, apude staras sliparo kun fakturoj kaj ĝiriloj, samtie abako. Poste oni instalis ĉe ni la unuan kalkulilon – SVU-138, unu por la tuta banko. Do iufoje oni estis devigitaj enviciĝi por kalkuli fakturojn. Kiam oni necesis balanci kontojn oni sidis eĉ ĝis la 10-a vespere – ĝis la balanco “ekiras”. Poste jam oni starigis OSKOT – granda estis kalkulilo.


Salajroj estis malgrandaj. Mi kiel supera librotenisto ricevadis 75 rublojn – 40 antaŭe kaj 35 fine. Jen mi ricevas miajn 40 rublojn kaj kuras al bazaro, aĉetas viandon, manĝaĵojn kaj hejme jam renkontas min la filo. “Hoj, – mi diras, – Miŝĉjo, mi aĉetis ion kaj tion kaj ankoraŭ io restis ĉe ni!” Oni eldonadis monon ĝustatempe – la 1-an kaj la 15-an, iuj prokrastoj mankis. Do mi sciis, ke mi povas foruzi lastan rublon – ja baldaŭ salajro alvenos. Tiam kompreneble ankaŭ prezoj estis aliaj, oni povis aliri vendejon kun 5 rubloj enpoŝe.

Studenta banejo
Dum kvar sinsekvaj jaroj mi kun junulinoj el nia banko veturadis al Sverdlovsko por ekzamenadoj. Oni loĝis tie po unu monato, do luis loĝejon. Loĝado, veturado, manĝado – ĉion ni pagis memstare. En banko ni speciale feriis, sed kondiĉe ke post reveno oni revokis nin el feriado por ke ni ricevu almenaŭ iun monon. Jen oni prenas ferimonon, aldonas ion el kaso de interhelpo kaj ekveturas.


Ni vivis gaje, kvankam ne riĉe. Ni veturas al lernado, ĉiujn kopekojn niajn kolektas, sed tamen necesas ion rezervi hejme kaj luadon pagi. Do en tiaj periodoj ni manĝis precipe makaronojn – hodiaŭa patitajn, morgaŭ – kuiritajn. Fine sidiĝis ni iufoje kun amikino ĉe tablo kaj gapas unu la alian: ŝi atendas kiam mi unua prenu makaroniojn, mi atendas ŝin. Mi diras: “Nina, kial vi ne manĝas?” – “Kaj kial vi?” – “Se vi manĝus, do ankaŭ mi”. Mi diras: “Nina, ja ili jam ne enŝoviĝas en la buŝon!” – “Sed al mia ankaŭ!” – “Nu do, ekiru”. Jen ĉio, oni satiĝis.


En Sverdlovsko ni loĝis kvarope en privata domo. Foje mastrumistino demandis nin: “Junulinoj, ĉu vi volas bani sin en banejo?” – Jes, certe!” – “Do ĉu vi hejtos la fornon?” – “Jes, ni hejtos”. Sed ni ja ĉiuj estis urbaninoj, proprajn banejojn ni ne havis. Nu, tamen ni alportis akvon el la akvoŝpruciloj, alvenas en la banejon – sed ni ja ne scias, kien oni enverŝu la akvon. La forno staras, hejtujo, super gi pendas iu kaldrono. Ni tuŝis ĝin per fingroj – tie estas la fulgo. Ja ne eblus, ke oni enverŝu la akvon en fulgon, ĉu? Ni ĉion ĉirkaŭiris, nenion trovis. Nu, kion fari, oni enverŝis tamen iom da akvo en tiun kaldronon, ekhejtis.


Jen ni hejtas-hejtas, sed la banejo ne hejtiĝas. Poste ni jam eksciis, ke necesis ie malantaŭ la forno enverŝi, ni ja ĉion en la kaldronon enverŝis. Fumo ekiris en la banejon, ni ekkuris por malfermi fumtubon. Ĉiuj en la fulgo malpuriĝis, sed ŝajne malfermis. Tie estis tera tegmento kaj de la forno sekvis siteloj – unu sur la alia, ĝis la supro. Iu diris: “Do oni demetu sitelojn. Oni ja evidente reguligas la fumon per siteloj”. Jen unu el ni staras sur la tegmento, alia el de la pordo komandas: “Nu kio, ĉu vi demetis sitelon?” – Jes, demetis. Ĉu fumas?” – “Fumas. Do demetu la duan!” Tiel ni ĉiujn sitelojn demetis, vicigis sur la tegmento kaj tamen la banejo ne hejtiĝis. Do la tutan fumtubon ni malmuntis. Mastrumisto alvenis kaj longe ridis pri ni. Sekvan tagon li mem hejtigis por ni la banejon.

Ŝtelita mansaketo
Tiutempe laŭmodaj estis nigraj brilledaj mansaketoj kaj samkoloraj floroj, zonoj ktp. Do kiam ni ekveturis en Sverdlovskon, junulinoj mendis al ni aĉeti tiaĵojn. Ekiris ni kun la amikino Nina en vendejon, mi prenis mian novan mansaketon, en ĝi mono estis, studentmatrikulaj kartoj. En la vendejo estis atendovico. Ni ekinteresiĝis pri kion oni vendas tie, komencis elrigardi, eletendi nin. Mi la mansaketon en la manon prenis kaj jen eksentis, ke iel malpeziĝis al mi. Mi rigardas: la mansaketo estas malfermita kaj ĉio el ĝi estas forŝtelita. Ĉirkaŭe la atendovico staras, homoj multas. Eble ŝtelisto apud mi staras – ĉu oni trovus lin ĉi tie?


Eliris ni surstraten, rigardas – ĉe stratangulo staras milicano. Li ekkondukis min al deĵorejo. Jen mi iras post la milicano meze de la centra strato, kaj Nina iras flanke kaj senĉese ridegas – amuziĝis pri mi. Poste mi mem ridis, sed tiam mi ne havis al tio inklinon.


En deĵorejo la milicano ĉion enskribis kaj diris: “Nu kie oni lin trovu nun? Jen mia konsilo al vi. Frumatene, ĉirkaŭ la 4a-5a horoj aliru al la vendejo. Tie staras rubujoj. Ŝtelisto bezonas nek viajn kartojn, nek pasporton, li nur monon bezonas. Do vi tie ilin serĉu – nur plej frue, ĝis rubujojn ne malplenigis stratopurigistoj”. Ni certe tuj tien aliris, sed ujoj estis maplenaj. Matene ni alvenis denove kaj vere: mia pasporto, kartoj – ĉio kuŝis en la rubujo. Nur mono mankis.

Malfeliĉa vojaĝo
Diversaj okazis aventuroj, aparte dum vojaĝoj. Jen alian fojon ekveturis mi kun Nina al ekzamenado. La ponto tiam en Tobolsko [trans la rivero Irtiŝo. – S. Belov] mankis, buso haltis kaj transbordiĝis sur la pramo. Nino jam havis du gefilojn – la filinon Irina kaj la filon malgrandan, ĉirkaŭ kvar monatojn li havis. Kaj dum ni atendis la pramon ŝi diris: “Prenu miajn valizon kaj mansaketon kun mono. Mi tiutempe kuru ankoraŭfoje en infanvartejon por adiaŭi la filon” – “Nina ne iru, vi ja malfruos kaj aldone la infanon ne decas maltrankviligi!” – “Ne-ne, mi rekuros, sukcesos”. Ŝi forkuris. Mi ja sidas, ne povas deturni rigardon de la pramo kaj eĉ la koro jukas – tiom mia animo maltrankvilas.


Mi rigardas: la pramo rapide malkargiĝis tiuborde kaj iras al ni. Hoj, mi pensas, nur se ĝi prokrastu! Mi rigardas al la urbo – Nina ne videblas. Alvenis la pramo, komenciĝis kargiĝo. Nu, mi pensas, bone – mi alvenos Tjumenon kaj tie malfermos tiun mansaketon en mian valizon por ĝi ne balanciĝis tien reen. Sidiĝis mi en la buson, sed mem eĉ ne ĝojas ke mi veturas. Mi diras al ŝoforo: “Vi scias, unu pasaĝerino malfruas, ŝi baldaŭ devas alveni”. Ĉiuj ekkriis: “Dekok homoj ne estos atendantaj unu!” Ĉiuj ja bezonas veturi! Nu jen oni ekveturis.
Mi pensas: post kelkaj horoj ni enveturos la vilaĝon Jarkovo por tagmanĝi, do tie ŝi eble ĝisatingos nin en sekva buso. Sed ne, ĉiuj decidis ke ni ne enveturu tien, sed veturu plu senhalte. Mi jam interesiĝas nek pri manĝejo, nek pri io ajn – revas nur pri konservi valizojn kaj du mansaketojn kun mono. Oni haltis ĉe lasta haltejo antaŭ Tjumeno, ĉiuj ekiris al manĝejo, sed mi sidas sur valizoj – kia tagmanĝo povus esti por mi? Subite pordo malfermiĝas, enflugas Nina kaj kun ŝi kelkaj viroj en uniformo!


Evidentiĝis ke ŝi sukcesis sidiĝi en la buson en kiu veturis militistoj – ĉiuj junaj knaboj, evidente post ferio revenantaj. Kiam ŝi komprenis ke malfruis, do tuj enkuris alian buson. Ĝi jam staris plena, ĉiuj sidlokoj estis venditaj. Do oni unue sidigis ŝin sur guman radon, sed poste militistoj cedis al ŝi sidlokon kaj mem translokiĝis sur la radon. Kaj aldone oni dum la tuta veturado hastigis ŝoforon: “Premu pli forte, je plena povo!” Oni vidis nur ke antaŭe la vojo polvas, sed ĝisatingi nin ne sukcesas, tiel oni postveturis nin eĉ ĝis Tjumeno.
En Tjumeno ni estis devigitaj dum longa tempo atendi trajnon kaj estis aldone nekonate kiam ĝi alvenos. Ni trovis por ni lokon en iu anguleto de vokzalo. Nina kuŝiĝis sur unu divaneton, mi sur la alian, botojn starigis surplanke. Vekiĝis mi pro tio, ke iu skuis min je la ŝultro. Malfermas mi la okulojn – dio mia, antaŭ mi milicano staras! “Ĉu vi, junuluno, volas senŝua reveni hejmen? Ne decas dormi ĉi tie!”


La trajno ankaŭ estis plenŝtopita, ĉiuj lokoj okupitaj. Ni estis devigitaj surgrimpi trian breton. Sed ĝi ja estas malvasta, do dormi povis nur tiu, kiu kuŝis ĉe muro kaj alia, troviĝanta ĉe la rando nur sidis aŭ staris. Til ni interŝanĝis alterne. Kaj jen mi dormas sur la breto kaj tra la dormo aŭdas: la trajno haltis, publiko ekbruis, poste ĉio kvietiĝis. Ni dormas. Poste la publiko denove ekbruis. Mi klinis sin, demandas: “Bonvolu diru al mi, kiu haltostacio estas?” – “Sverdlovsko, jam komenciĝis envagoniĝo” – Nina, – mi diras, ni ja fordormis ĉion en la mondo!” Ni desaltis, valizojn-tukojn-peltojn ekkaptis kaj saltis sur kajon.
Oni lavis sin en vokzalo, plibeliĝis kaj ekiris al instituto. Ni iras kaj Nina diras laŭvoje: “Hoj, malfeliĉa estas tiu vojaĝo. Io ankoraŭ okazos plia”. Kaj ŝi malsukcesis pri ekonomika ekzameno! Nu, estus malĝuste diri, ke ŝi malsukcesis. Simple ŝi eniris ĉambron kun sia bazarsako kaj starigis ĝin sur breton apud si – anstaŭ lasi en koridoro. Kaj kiam ŝi enŝovis la manon por eltiri globkrajonon instruisto diris al ŝi: “Vi – eliru!” Li ekpensis, ke ŝi volis kaŝhelpilon eltiri. Ŝi ja provis klarigi, senkulpigi sin – vane. Franceviĉ tiu instruisto nomiĝis, tre severa li estis, tiam eĉ reekzameniĝi al ŝi ne permesis.
Ploris Nina tiam multe – hejme ja estas du geinfanoj, sed ŝi estos devigata veturi duan fojon vintre. Nu kion fari, je la dua fojo ŝi bone ekzameniĝis. Mi ja tiam gajnis “kvinon” [en sovetaj kaj rusiaj lernejoj ĝenerale estis(as) uzata kvinpuenta sistemo de pritaksado. – S. Belov]. Tio estis rarega, ĉar Franceviĉ ĉiam diris: “Ekzameniĝi pri ekonomiko je “kvino” ne eblas. Por tio necesus la tutan mondon koni”. Kaj mi ŝajne devus ĝoji, ke mi sukcesis, sed apude Nina ploregas. Tamen ŝi ja poste ricevis sian, ekzameniĝis.

Beleco
En 1953 mi duonjaron lernis en Leningrado, kien sendis min distrikta komitato de komsomolo. Unue mi refutis, diris, ke mi havas malgrandan infanon kaj aldone neniu povas anstataŭi min en la banko. Sed administranto diris: “Kvankam mi ne havas multe da kunlaborantoj, sed mi je la tuta animo deziras al vi – veturu. Ĉar eble vi neniam poste havos eblecon spekti tian belecon”. Kion ni ja vizitadis? Nu, Tjumenon, Sverdlovskon. Sed kio estas Sverdlovsko kontraŭ Leningrado? Ankaŭ bele, sed tamen ne tiel. Do mi kolektis lastan monon kaj ekveturis.


En Leningrado ni tempon ne malŝparis vane. Post lernado ni nur iom manĝetas kaj plej rapide kuras ien – jen en la Puŝkin-parkon, jen en Jekaterininskij, en Detskoje Selo en la riveron Serebrjanka. Ni renkontis blankajn noktojn la 20-an de majo, por malfermo de fontanoj en Peterhofon veturis – tio ja estas tia beleco! Tie eĉ aero estas alia, en Leningrado. Kiam mi revenis, ĉiuj demandis min – per kio mi ŝmiras la vizaĝon, ke tia bela ĝi iĝis. Tie ja aero kaj homoj kaj la tuta cirkonstancaro estas nura beleco!

Nina-feliĉulino
Estis inter ni unu ino – edzino de regimentestro. Ŝi ekde la komenco diris: “Mi alveturis ne lerni, mi alvenis por spekti Leningradon!” Edzo telefonas al ŝi: “Kiel statas viaj aferoj?” Ŝi: “Ja iru vi Vovĉjo al diablo! Ne demandu min pri aferoj, pli bone sendu al mi pli da mono”. Kaj jen ni sidas en nia ĉambro sur litoj, pretigas nin al ekzamenado. Ŝi ja noktojn travagadas, poste kuŝigas sin kaj dormas. Ni diras: “Nina, kial vi ne pretiĝas?” Ŝi: “Fu, por kio tio necesas?! Dum vi pretigas vin mi aŭskultos unu kaj la alian – kaj sufiĉos”.


Kaj jen alvenis la tago de ekzameno. Nina diras al mi: “Ni iru, rigardu almenaŭ kiel tie statas aferoj. Ni eksciu, kiu sukcesis ekzameniĝi kaj kiu ne”. Mi diras: “Vi ja ne estis pretiĝanta – kiel vi venos?” Ŝi diras: “Mi konas nur la unuan bileton“ – iu lernis ĝin, ŝi tion aŭdis. Nu ekiris. Oni aliris al pordo. Nina klinis sin al ŝlosiltruo. Jen el de malantaŭa flanko alvenis asistanto, abrupte tiris al si la pordon kaj ŝi ensaltis la ĉambron kaj tuj iris al tablo. Mi eĉ ektremis per la tuta korpo – ŝi ja nenion konas!
Mi rigardas en la ŝlosiltruon: ŝi prenis unu bileton – ne ĝusta, kuŝigis ĝin, prenas la alian – ne ĝusta, kuŝigis. Profesoro ja staris ĉe la pordo, alvokis aliajn, nur la asistanto sidis. Kaj jen ŝi prenis bileton kaj montris al mi unu fingron. Mi ne komprenas – ĉu ŝi la unuan bileton trovis, ĉu ŝi je “unuo” [plej malalta puento. – S. Belov] ĝin konas. Ni sidas, suferas. Kaj jen nia Nina eliras kiel kutime en nigraj brilledaj botoj, kantetas, dancetas. “Nu kio? – “Kvino!”

La morto de Stalin
La 5-an de marto 1953 mortis Stalin. Mi ĝustatempe estis en Leningrado. Ni tiutage promenadis, fotis sin apud la monumento al Pjotr la 1-a, poste eniris la institutan kafejon por tagmanĝi. Ni estis kelkope, sed tabloj estis nur por kvaropoj. Nu ni du tablojn kunmetis kaj sidiĝis ĉiuj kune. Jaroj ja estis junaj, mi tiam 30-jara estis – do estis gaje, ni ridegis pri io ajn. Anstataŭ restmono oni donis al ni du ĉokoladajn bombonojn farĉitajn per romo kaj ni komencis disdividi ilin: unu demordas kaj plej rapide transdonas al la alia – ĝis ne elverŝiĝis romo – tiu al la tria, al la kvara ktp. Oni ridegas, hastigas unu la alian, do tiel brue estis.
Sekvonttage oni elvokas unu el ni rekte dum leciono al direktoro. Li revenas, ni ĉiuj iras al li kun demandoj, sed li nur kuntiras la ŝultrojn – ja oni avertis lin ke rakonti estas malpermesite. Poste oni elvokis min kaj komenciĝis pridemandado. “Ĉu vi estis hieraŭ en la kafejo?” – “Jes, mi estis” – “Kiom da vi estis?” – “Ok”. – “Kaj ĉu vi havis alkoholaĵojn?” – “Ne, nenion ni havis. Tie en la kafejo oni ne vendas alkoholaĵojn tage”. – “Sed kial vi bruis?” Nu mi rakontas, ke jen tiel okazis. “Vi komprenas, ke tie sidis homoj el aliaj landoj kaj subite al vi en la tago de la morto de Stalin iĝis gaje. Ĉiuj homoj larmegas, tia estas malĝojo en la lando, sed vi amuziĝas. Pro kio vi amuziĝas – ĉu pro tio ke Stalin mortis?”
Kaj jen kiom da ni estis, ĉiujn oni elvokis po unuope kaj al ĉiu edifis. Oni diris, ke ni estos elmatrikuligitaj, tio ja estis tia honto – reveni hejmen ne diplomitaj. Kaj se estus pro kia kialo! Do tiom ni suferis, ploris unu kun la alia private. Sed poste nenio okazis, ĉio trankviliĝis kaj ekzamenadon ni trairis.


Kaj poste estis la vivo – kutima vivo de ŝia generacio. En 1946 Vera Ivanovna naskis la filon Miŝĉjon. La familio translokiĝis en la vilaĝon Vikulovo, sed ĉar eĉ post 12 jaroj da laborado aĉeti propran loĝejon oni ne sukcesis, Vera Ivanovna petis sendi ŝin ien al Nordo [en norda parto de Tjumena provinco salajroj estis pli grandaj kaj loĝeoj pli riceveblaj. – S. Belov]. La urbo Uraj iĝis por ŝi loko de perdoj. Ĉi tie mortis ŝia maljuna patrino. Ĉi tie pereis ŝia 19-jara filo – falis, glitstumbliĝinta surstrate kaj frapis la kapon kontraŭ gracio. Oni diris al ŝi: “Tie Miŝĉjo kuŝas” kaj ŝi kuris laŭ malvarmaj stratoj, hastis sen scii ke jam ne ekzistas tiu, al kiu ŝi hastas…
Ni trovis Vera Ivanovna hejme. Ŝi preskaŭ ĉiam estas hejme – malbona vidkapablo ne permesas al ŝi eliri el sia korto. Ŝian solecon plibeligas nur ronronado de kato, maloftaj vizitoj de socia helpantino kaj senfinaj rememoroj. Ili ĉiam restos kun ŝi.

Comments