Feliĉo de Vera Fomina: parto I

Ĉe la fino de vivo homoj ofte inklinemas al rememorado, plejparte nostalgia. Ja malantaŭe postrestis la junaj, do plej bonaj vivojaroj. En la memoro de nia rakontantino mirinde interplektiĝas historioj tragediaj kaj amuzaj, kaj el detaletoj-ĉiutagaĵoj kvazaŭ el porinfanaj mozaikeroj formiĝas bildo de epoko. Senzorgema infanaĝo kaj peza laboro dum la Dua mondmilito, somera dancejo kaj minacoj de NKVD, gajaj vojaĝoj kun geamikoj kaj vivtenado de unu salajropago al la alia. Aŭskultante tiujn senfinajn historiojn, oni alvenas paradoksan konkludon: ŝi ja estis feliĉa! Feliĉa malgraŭ ĉio… Cetere, Vera Ivanovna Fomina, kiun ni renkontis en la vilaĝo Vikulovo (samnoma distrikto, Tjumena provinco, Rusio) okazis esti denaska rakontantistino, do oni donu la vorton al ŝi.

Junaĝo de la patrino
Mi naskiĝis en 1924, en Tobolsko. La patro nomiĝis Ivan Miĥajloviĉ Goloŝubin, la patrino – Arkadija Pavlovna. La gepatroj nomis ŝin Leokadija, sed hejme oni nomis simple Ljolja. Junaĝo de mia patrino estis feliĉa. Ŝi veturadis kune kun fratoj tra baloj kaj maskeradoj, vizitadis teatron. En infanaĝo mi ludis kun ŝiaj maskoj – unu el ruĝa veluro, punta, la alia nigra, same punta. Sur ĉiuj fotoj ŝi estas bela, en ĉapeloj, laŭmodaj longaj roboj, figureto miniatura, kun harararanaĝo. Mi, ŝi diris, matene neniam eliris ĉambron antaŭ pliordigi min. Hejme ĉion faris servistino – ŝi nomiĝis Nataŝa.
Poloj en Tobolsko multis kaj ili amikrilatis inter si, ofte vizitadis unu la alian. La patrinaj gepatroj unue volis edzinigi ŝin al riĉa polo, kiu havis en Tobolsko vendejojn. Sed li estis pli aĝa ol patrinjo kaj ŝi forte decidis, ke neniam edziniĝos al li. Ŝi veturis al la fratoj en Omskon, diris, ke almenau ili defendos ŝin, ne edzinigos perforte. Veturis kune – ŝi kaj fianĉo. Sed pli aĝa frato diris al ŝi, ke nun estas la tempo de perturboj – jam alproksimiĝis la unua mondmilito – kaj neniu scias, kien oni sendos ilin kaj ĉio okazos al ili, kaj ŝi tiam povus resti sola. La patrino tiam ĵus finis gimnazion kaj devis eklabori, sed oni ne dungis polojn kaj ŝi sidis hejme. La fratoj vestigis kaj ŝuigis ŝin, helpis ĝis ili povis tion fari. Oficiroj amindumis ŝin kaj la fratoj ŝin dorlotis. Ekzemple, oni telefonas al vendejo, diras, ke oni bezonas ŝuojn kaj ek – oni tuj sendas al ŝi kelkajn parojn. Ŝi surprovas ilin, elektos iujn, aliajn sendas reen. Sed fine ŝi tamen edziniĝis al la patro, al ruso.

Parencoj
Miaj gepatroj naskiĝis jam en Tobolsko, sed la avino kun avo (laŭ la patrina linio) – Pjotr Ivanoviĉ kaj Marija Ivanovna Semenĉuk – ili alveturis jam geedziĝintaj el Pollando. Kial ili forlasis ĝin – mi ne scias. Oni diris, ke la avo havis tie bienon. La avo komencis labori ĉi tie, ĉe ili naskiĝis tri infanoj – filino kaj du filoj. Poste tiuj fratoj iĝis oficiroj, servis en la Omska garnizono. Kiam komenciĝis la unua mondmilito ambaŭ foriris al fronto kaj en unu semajno alvenis mortleteroj pri ili.
Edzino de la pli aĝa frato estis instruistino, la patrino tre amis ŝin. Jam multajn jarojn ŝi estis vidvino, sed daŭre skribis al ni en leteroj: “Jam 17 jarojn Edĉjo mankas”, “Jam 18 jarojn Edĉjo mankas”. Do ŝi ne plu edziniĝis, vivis nur per tiu memoro. Kiam alvenadis al ni ŝia letero, la avinjo kisis ĝin: “Ljolĉjo skribis leteron!” – ŝi nomiĝis Olga Fjodorovna, sed en la familio oni nomis ŝin simple Ljolĉjo. Edzino de la mapli aĝa frato – Zina – tuj edziniĝis, naskis infanon.
La geavoj estis kredantoj, vizitadis la polan preĝejon kaj la patrinjo iradis kun ili. Poste, kiam ŝi edziniĝis al la ruso, poloj refutis ŝin – oni opiniis, ke ŝi neglektis polan kredon. De tiam ŝi kaj la geavoj iradis al rusa preĝejo. Mi memoras, ke nin, geinfanojn, la patrinjo venigis tien al komunio. Sed ŝi malofte vizitadis preĝejon – nur en Pasko kaj por komunio. Kvankam dum la Dua mondmilito preĝejoj en Tobolsko funkciis – almenaŭ tombeja preĝejo kaj la Pokrovskij-katedralo en Kremlo, tion mi memoras ĝuste.


La geavoj tre ŝatis la patron. Unue, kiam la patrino edziniĝis al li, la avo diris nur: “Ni deziris al vi bonon. Sed vi ne volas, serĉis por si memstare, do se io misokazos – ne lamentu al ni”. Sed kiam oni rekrutis la patron en la dua mondmilito, la avo jam staris ĉe komodo kaj ploregis, diris: “Vanĉjo, vi ja anstataŭis por mi filojn”. La patro ĉiam ĝentile interparolis kun li, la avo same, diris: “Vi estas mia filĉjo”. La patro estis orfo, havis neniun parencaron.
La avo mortis en marto 1942 – malvarmumis. Li estis dika, granda homo. Kiam li forigadis neĝon, do malvestiĝis kaj laboradis en sola ĉemizo, eĉ vaporo leviĝis de li. La patrinjo ĉiam diris: “La patro, kion vi faras?!” Kaj evidente okazis pneŭmonito. Li malsanis nur du tagojn kaj jen ĉio finiĝis. La avinjo forpasis samjare, en junio. La avo havis 88 jarojn, la avinjo – 86.

Panja vestaro
La patrino havis riĉan vestaron, ĉiuj roboj estis longaj. Foje, kiam mi havis kvar aŭ kvin jarojn, mia frato malsaniĝis pro difterio, li estis du jarojn pli aĝa ol mi. La patrino multe klopodis pri li, kuradis tien-reen, samtempe prizorgante hejmon. Mi ja eksidiĝis en vestarejo por ludi kun pupoj, kiujn mi abunde havis. Kaj jen mi komencis eltondi ornamojn el tiuj roboj – por miaj pupoj. Dum la gepatroj klopodis pri la frato, neniu atentis min. Jam poste, kiam li mortis kaj finiĝis entombigo, la patrinjo komencis pliordigon de la hejmo kaj ekvidis miajn pupojn en novaj kostumoj. Sed kion ŝi jam povus fari?


Nu, poste ŝi ion rekreis el tiuj roboj por mi, tie ja estis bonaj ŝtofoj, nun tiaj mankas. Fanza, ekzemple, ĝi estis malpeza, malsupreniris onde. Roboj estis ornamitaj per bidoj, baskoj estis kun felaĵoj. La patrinjo havis bluzeton aeran, leĝeran, gazan. Foje la patro diris, ke li aĉetos teatro-biletojn, do ŝi devas pretigi sin. La gepatroj estis ardaj teatremuloj: apenaŭ io nova aperos, jam la patro iras al biletejo. Kaj jen la patrinjo decidis tiun bluzon rekudri, tutan tagon ŝi laboris, estis devigita eĉ submeti paperon sub kudrilon – tiom delikata estis la ŝtofo. Jen ili foriris kaj mi vidas – preskaŭ tuj la patrino iras reen. La patro ja estis tre ĵaluzema. “La tuta korpo via estas videbla! Alivestigu vin, alie ni ne iros!” Do ŝi estis devigita reveni kaj alivestiĝi.

Hejma legado
La patrinaj gepatroj bone parolis ruse, sed la polan ankaŭ scipovis legi. La avinjo havis religiajn librojn en la pola lingvo, kiujn ŝi legis. Tamen inter si ili ĉiam parolis ruse. La avĉjo ankaŭ bone konis la polan. Kiam mi ekiris lernejon, li ĉiam petis ke mi lernu lin subskribi ruse. Kaj mi lernadis lin. Li skribas “Semenĉuk”, kalkulas literojn kaj ridas: “Mankas literoj. Mi volas sep, sed havas nur ses. Kiu mankas, ja rigardu Verunjo?” Mi rigardas: “Hoj, avĉjo, vi ja enmetis molsignon!”
Ŝategis li legadon, tia li estis scivolema. Do apenaŭ la patro revenas post labortago hejmen, sidiĝas sur divanon kaj la avo jam portas libron: “Legu al mi”. Kaj jen ili sidas surdivane ĝis mezonokto, ĝis la patrino diras: “Do sufiĉas por vi!” Kaj li tiom atente aŭskultas, tute kaptita de legaĵo. Jen larmoj ĉe li ekfluas – do en libro estas io malĝoja. Jen inverse, li ĝojas, ridas.
Tre ŝatis la avo historion, ĉiam atente sekvis gazetojn – jen kun Japanio io komenciĝas, jen kun Ĉinio, li ĉiam tion konis. “Nu, Verunjo, iru al mi, alvenis gazeto, legu ĝin por mi”. Sed ĉu mi volas legi pri politiko? “Hoj, avĉjo, tio ne bezonatas…” Kiam la Dua mondmilito komenciĝis kaj la patro estis rekrutita, do la avo tiom ploris, tiom suferis, ke li restis sola. La patro unue estis sendita al Omsko, verŝajne tie oni formis trupojn. Post ĉirkaŭ du monatoj alvenis de li letero: “Iun tempon ne skribu al mi, ni estas sendataj al fronto”. Kaj je tio ĉio finiĝis.

Halo
Vazaron la geavoj havis esceptan. Vivis ili ne tiom riĉe, estis nek baronoj, nek negocistoj, sed kiun ili havis vazaron! Fajencaj tasetoj, aĵuraj, kun oraj ornamaĵoj. Kuznecova porcelano [fabriko de Kuznecov estis fama produktanto de porcelanaĵoj en cara Rusio. – S. Belov], teleraroj ĉiaspecaj. Kiam oni aranĝadis feston, do invitadis kuiriston el bakejo, li pretigis diversajn kukojn, tortojn kaj ĉio estis starigita en halo [tiel en Rusio oni tradicie nomas plej grandan ĉambron de loĝejo. – S. Belov].


Gastoj ĉiam kolektiĝis en la halo, ni ja havis nian infanĉambron. En ĝi staris du litoj – mia kaj tiu de la frato, kaj sur ili pendis porinfanaj ikonetoj. Vespere ni surhavis noktoĉemizojn, surgenuiĝis kaj la avinjo lernis nin preĝi. La avinjo diras kaj ni ripetas post ŝi. Kaj jen mi jam 80 jarojn travivis, sed ĝis nun ne sukcesis ellerni tiun preĝon – “Patro nia”. Petĉjo estis pli aĝa, do li rapide ellernis, sed mi neniel sukcesis. Li entute havis inteligencian aspekton, hararo krispa, li pli similis al knabino. Kaj mi estis dika, okuloj malfermitaj. La avinjo ĉiam diris: “Petĉjo estas inteligencia, de niaj sangoj. Sed ŝi ja estas ĉaldonino dikkalkana!” [“ĉaldonoj” – tiel oni nomis posteŭlojn de malnovaj rusaj loĝantoj de Siberio, kiuj loĝiĝis tie ĝis amasa enmigrado, komenciĝinta en la mezo de la 19-a jarcento. – S. Belov].
Gastoj ĉiam multis – jen Smeĥovi aliris, jen Potapovi, jen Gavrilovi. Oni aĉetadis plej multekostajn vinojn – kagor, madera, sed vodko neniam haviĝis kaj neniu superebriiĝis. Dancado, ridado, amuzado. Vespere foje ni jam komencas enlitiĝi, fermas ŝutrojn kaj jen subite ili malfermiĝetas kaj ni aŭdas kiel surstrate oni ridas, frapas nian fenestron. La patro jam kuras malfermi – denove aliris gastoj.
Se gastoj mankis la avĉjo kun la gepatroj vespere kartludis – en “milon” [speco de kartludo. – S. Belov]. Ion li enskribis en folietojn. Sed plejparte la avo kun la patro sidiĝis sur divano kaj legis. La patrnjo: “Nu jen, vi denove ekokupiĝis pri legado”. Kaj ankaŭ ŝi sidiĝas, legas siajn librojn.
Kiam gastoj mankis, oni fojfoje sendis nin, etulojn, al la halo kie ni staris punitaj pro iu bubaĵo. Se iu denuncis la alian, do oni sendis ambaŭ en la halon – unu staras ĉe jena pordoflanko, la dua ĉe la alia. Planko en la halo estis bela, polurita kaj centre kuŝis ŝika tapiŝo. Sur vernisitaj tabloj, ornamitaj per diversaj figuroj, staris floroj – filodendroj.
Super la divano pendis la pentraĵo en ora kadro: iu sidis sur ĝi en ĉapelo, kun bastoneto kaj floroj enmane. Kaj jen foje ni staras kun la frato punitaj kaj li diras al mi: “Tiu ulo rigardas al mi” – li staris ĉe tiu pordoflanko. Mi diras el de alia flanko: “Ne, li al mi rigardas”. Tiel ni diskutis – al ĉiu ŝajnis la sia. Fine li prenis avan bastoneton kaj elpikis al tiu ulo okulojn. La patrino alvenis: “Dio mia!” Nu kion fari – ni staris jam punitaj kaj ĉu denove puni nin?!

La Nordo
La patro devenis el simpla familio. Liaj gepatroj frue mortis, do li unue servis kiel “knabo” en iu vendejo, poste vivtenadis sin per diversspeca servado. Kiam gepatroj geedziĝis la patro enmatrikuliĝis en la Sverdlovskan konstruan teknikan lernejon kaj post finlerni ni ĉiuj forveturis al Nordo. Tiutempe tie komenciĝis konstruado de faktorioj kaj li gvidis tiun aferon, iun tempon estis estro de konstrusekcio en la urbo Ĥanti-Mansijsko.
Komence ni veturis kune kun la patro. Ni loĝis en la vilaĝoj Ustj-Rjom, Peregrjobnij – tie li estris konstruadon. Poste li forveturis al Transarktacirklejon por gajni pli grave konsideratan labortempon. Ni ja restis en Tobolsko kaj intervidiĝis nur kiam li alveturadis dum ferioj. Sed feriojn li havis bonajn, po 3-4 monatoj, kaj monon ankaŭ ricevis nemalgrandan. Ni ĉiam atendis lin kun ĝojo, li alveturigis por ni donacojn, ĉion aĉetis al ni kaj tiam ni jam bonfartis, vestiĝis kaj manĝis bone.
Kiam ni loĝis en Ustj-Rjom, do renkontis tie ostjakojn [tiel ĝis la 1940-aj jaroj oni nomis ĥantojn. – S. Belov], nencojn. Ostjakinoj estis malgrandaj. Ni, infanoj, iras sledveturi, sidigas en sledon ostjakinon, ŝi etendigas la krurojn kaj ankaŭ sledas, pretas ludi kun ni – kvankam ŝi jam havas du-tri infanojn! Oni ja edzinigis ilin en 10-11 jarojn, ili jam ne kreskis post tio. Ostjakoj estis bondeziraj, oni alveturigadis al ni lakton, fiŝojn. Plaĉis al ili miaj haroj – longaj, ondaj. Jen alveturas ostjako, alveturigis lakton, kaj mem sidigas min sur siajn genuojn kaj ekadmiras: “Ah-ah-ah!” Kial ni ne timis ilin tiam? Mi tiam estis malgranda – kvar aŭ kvinjara.
Mi memoras, ke la patrinjo havis arĝentajn tekulerojn kun tordornamitaj teniloj. Kaj jen aliris al ni ostjakino, sidis por trinki teon – la patrino ĉiam trinkigis ilin per teo, starigis antaŭ ili torton aŭ ion farunbakitan. Sed ili estis nenion komprenantaj pri tio – oni prenos pecon da salita fiŝo kaj pecon da torto, manĝas ĉion kune. Kaj jen ekplaĉis al la ostjakino nia tekulereto – ŝi ĉirkaŭrigardis ĝin ĉiuflanke, kisas ĝin. La patrino diras: “Nu bone, mi donacas ĝin al vi, prenu”. La ostjakino tuj transĵetis el de dorso la harplektaĵon, al kiu estis alkroĉitaj iuj feraj monoj kaj ringoj, alligis al ĝi tiun tekulereton kaj sidas tia kontenta. Jen transĵetas harplektaĵon dorsen, jen reen surbrusten – ĝojas ke ŝi tion havas. Nu veraj infanoj!

la dua parto legeblas ĉi tie

Comments