Profesia enhavo...
Temas pri la dua libro el serio, lanĉita de la Esperanta Jura Asocio (la unua estis “La Kodo de Hamurabo”, neniam de mi renkontita). Mi aĉetis ĝin dum la 99-a UK en Bonaero, ĉar temis pri baza eldonaĵo, priskribanta ĉefajn instituciojn de Eŭropa Unio, ties regulojn kaj historion. Mi ŝatas tiajn verkojn, kiuj donas ĝeneralan bildon de gravaj aferoj kaj estas konsulteblaj kaze de bezono. Des pli ke temas pri Eŭropa Unio, kiu ĉiutage aŭdiĝas en novaĵoj kaj estas la nesto de la esperanto-movado tutmonda.


Eble mi iom tro severis en la enkonduko, do mi diru, ke laŭenhave la libro estas bona kaj utila. La aŭtorino, eminenta hispana juristino, metodie, vere paŝon post paŝo priskribas la historion de EU, ĝiajn instituciojn, leĝaron, okazintajn reformojn, la eksteran agadon kaj defiojn de la 21-a jarcento. Ŝi faras tion sufiĉe skrupule kaj profesie, atentigante pri diferencoj, substrekante ĉefajn evolutendencojn kaj rimarkigante pri mankoj. Ŝi sendube estas apoganto de la eŭropa integriĝo, do ĉia stagnado tiudirekte estas konsiderata kiel eraro korektenda. Tamen ŝi permesas al si nek iun ajn propagandon, nek vantan babiladon entute. Eĉ Esperanto preskaŭ ne menciiĝas, kio estas aparte mirinda por ajnatema esperanto-eldonaĵo.
Do kial tiukaze mi tiom akre draŝis la libron malgraŭ ties supremenciitaj meritoj? Respondo apenaŭ estas neatendebla por la esperanto-recenzo – fuŝa lingvaĵo. Mi ne apartenas al lingvoskrupuloj, kiuj ne vidas arbaron malataŭ arboj kaj nek ĝenerale emas babili pri la lingvo mem, ĉar mi lernis ĝin por uzi, ne priparoli.Sed ĉi-kaze la lingvonivelo estas unu el kernaj aferoj, de kiuj dependas valoreco de la eldonaĵo. Mi klarigu.

...en fuŝa prezentado
La esperantistaro ĉiam pledas pri akcepto de la Lingvo Internacia kiel lingvo-frankao de la unuiĝinta Eŭropo, argumentante ke ĝi estas neŭtrala, pli facile lernebla kaj pli ĝusta ol la angla, ĝia ĉefa rivalo. Oponantoj ofte rimarkigas pri mankoj en vortprovizo de Esperanto, ĝia nepreteco surŝultrigi tiom komplikan taskon. Do ni pruvu kontraŭon – ne vorte, sed age, ĉu ne? La plej bona solvo estus ellabori novajn vortarojn, plenigi breĉojn en tiuj jam ekzistantaj, kaj kompreneble aktive praktiki Esperanton en la medio, kiun ni antaŭdestinas por ĝi. Ĉu mi eraras?
Sed kion ni vidas en tiu ĉi libro – verkita de la juristo, eldonita sub aŭspicio de la Jura Asocio kaj dediĉita al Eŭropa Unio? Lingvaĵan ĥaoson, mistajpojn ĉiupaŝe kaj arbitraĵojn en lingvouzo. Mi donu nur kelkajn ekzemplojn.
La aŭtora uzo de la difinita artikolo estas tute arbitra. Mi mem kiel ruso havas plurajn problemojn tiukampe, ĉar en mia denaska lingvo iuj ajn artikoloj tute mankas. Sed kiel homo rilata al redaktado kaj eldonado mi konas neskribitan regulon: en unu teksto sekvu unu manieron. Ni malfermu la enhavtabelon: “2-a Ĉapitro: Eŭropa Unio kaj ĝiaj institucioj”. Kelkajn liniojn sube: “3-a Ĉapitro: Leĝaro de la Eŭropa Unio”. Ni sekvu plu: “Jura organizo de la EU”, sed “4-a Ĉapitro: Reformoj de la traktatoj de EU...”.
La sama afero okazas rilate uzadon de terminoj kaj vortoj ĝenerale. Ŝajnas ke la aŭtorino tute ignoras la fakton, ke Esperanto estas ne ĵusbakita inventaĵo, sed la viva lingvo kun pli ol centjara uzpraktiko dum kiuj akceptiĝis certaj terminoj kaj vortkombinoj por pluraj priparolataj aferoj. Oni rajtas kaj eĉ devas inventi, skribante pri tute novaj temoj, sed ĉi-kaze temas pri banalaĵoj, kiujn plurfoje renkontas ĉiu leganto de la esperanto-gazetaro, Vikipedio kaj aliaj ling-vofontoj.
Mi ekzempligu per kelkaj alineoj en p. 139. “Unu el tiuj problemoj estas la tutmonda klimatŝanĝo, kiu estas ege grava nun kaj jam konstatebla kaj pro tio la Unio ne nur defendas ĝenerale la ŝirmadon de la medio, sed specife tiun novan problemon, kaŭzatan ĉefe pro la homa agado”. Oni skurĝu min, sed mi tute ne komprenas nek kio estas “ŝirmado de la medio” (ĉu temas pri mediprotektado?), kiun EU “defendas” (ĉu iu maliculo atakas la mediprotektadon?), nek kial EU entute devas “defendi... tiun novan problemon” (oni prefere solvu problemojn, ĉu ne?). Cetere la celata objekto mem estas same lingve nebula. En la menciita frazo temas pri “la medio”, en sekva frazo jam aperas “la Medio” kaj tuj poste sekvas simple “Medio”. Tia ĥaoso videblas tra la tuta verko.
Aparta temo estas la eldonaĵo mem. Ĝi estas simpla kaj senpretenda, kion oni povas konsideri normo por nia modesta libromerkato. Mola kaj simplega kovrilo, blanka papero, nigrablankaj ilustraĵoj sen subskriboj, evidente kolektitaj en Interreto. La verko finiĝas per bibliografio unupaĝa. La paĝoj estas algluitaj kaj evidente fuŝe, ĉar jam post la unufoja (tre zorgema) tralego la paĝobloko malgluiĝis kaj paĝoj komencis elfali. Mi eldonis plurajn librojn kaj scias, ke tio estas signo de la teknologia rompo (aĉa gluo aŭ fuŝa gluado), nepravigebla per nura monomanko.

Resumo
Do jen mia resumo. Se vi interesiĝas pri Eŭropa Unio, volas havi submane konsultolibron kaj tute indiferentas pri ĝiaj lingvaĵo kaj aspekto, do aĉetu kaj legu (vi ja ne havas alian elekteblon en la esperanto-libraro, ĉu ne?). Sed se vi tutkore pledas pri Esperanto kiel lingvo de Eŭropa Unio, kaj volas havi plian pruvilon de ties taŭgeco tiucele, ne malŝparu viajn monon kaj tempon kontraŭ tiu elrevigilo.
Mi povas nur esperi, ke la pardonema esperantistaro rapide foraĉetos la tutan eldonkvanton, do baldaŭ la Esperanta Jura Asocio reaperigos tiun ĉi sendube utilan kaj gravan verkon, jam zorgeme redaktotan kaj profesie eldonotan.