Esperanto-centro en Burundo: konstruado komenciĝis!

Antaŭ iom malpli ol tri monatoj mi starigis la demandon: "Esperanto - ĉu amuzilo aŭ ilo?" Temis pri disvolviĝo de esperanto-movado en Afriko ĝenerale kaj konkrete en unu el plej malriĉaj landoj de tiu kontinento - Burundo. Mi ripetu, ke laŭ mi nome sorto de la movado en tiu ĉi regiono respondos al ĉi grava demando - ĉu Esperanto estas nura amuzilo por riĉaj okcidentuloj aŭ vera komunikilo por ĉiuj.

Oni povas nur fascini fervoron de niaj afrikaj samideanoj. Sed ne nur - oni povas ankaŭ helpi al ili almenaŭ daŭrigi sian laboron danke al kaj por Esperanto. Kaj tia helpo alvenis.

Jam de 2009 okazas kolektado de mono por konstruado de Esperanto-centro en Rumongo, unu el plej grandaj urboj de Burundo. Fine de 2010 la speciale kreita fonduso "Esperanto en evoluo" transdonis al la burundaj esperantistoj 2900 eŭrojn, kontraŭ kiuj estis aĉetita tereno. Restis plenumi "malmulton" - trovi aliajn 8000 eŭrojn por plene realigi la projekton.
Miavice mi faris ĉion eblan - verkis artikolon por ĉi blogo kaj Verda Radio, sendis 250 eŭrojn nome de mi kaj du partoprenantoj de la lanĉita de mi projekto "Esperantistoj-ĵurnalistoj". Estas ankaŭ aliaj planoj.
Kaj jen mi ricevis retleteron de Johan Derks, prezidanto de la fonduso. Mi citu: "Je la 13a de decembro mi sendis € 5180, = al la konto 306890164 de Ass. Nat. d'Espéranto au Burundi. Je la 26a de decembro la konstruado de la biblioteko komenciĝis. La laboro estos finita fine de februaro, almenaŭ se envenos pliaj donacoj, ĉar laŭ lasta buĝeto bezonatas proksimume € 8000. Rigardu sub 'donacoj' aŭ 'pruntedonoj' por scii, kiel helpi ilin! Johan Derks, prezidanto".
Ĉu ni venkis? Mi ne jam scias. Iel ajn estus, la afero ne stagnas, ĝi daŭras kaj eble post nur kelkaj semajnoj (monatoj?) en centro de Afriko aperos vera domo por burundaj esperantistoj - entuziasmuloj kun malplenaj poŝoj kaj ardaj koroj. Spektu videon - jen ili konstruas sian unuan domon danke al la Internacia Lingvo kaj ties internacia parolantaro.Ĉu ili finos ĝin?

Comments