Elektado senelekta: apartaĵoj de la parlamenta balotado en Rusio

Mi ne tro atente sekvas parlamentan balotadon en mia lando. Ĉu mi estas indifirentulo? Nu eble tio validas rilate al politikaj okazaĵoj de Rusio, sed kaŭzis tion ne mia persona malŝato al politiko ĝenerale, sed simpla malesto de reala politka vivo en unu el plej grandaj kaj influaj landoj de la mondo.

Du vizaĝoj de la rusia potenco
“Voĉdonu! Rivelu karakteron!” alvokas grandega reklamo de la partio “Unueca Rusio” kun nia guberniestro Vladimir Jakuŝev, kiel kutime suprenlevinta la kapon kaj etendiĝinta la ŝultrojn. Li ĉiam faras tion por ke lia malgrandalteco malpli evidentiĝis. Laŭ mi pro tio li nur aspektas pli komike, kiel malgrandulo strebanta prezenti sin grandegulo.


La saman impreson donas al mi la tuta rusia politiko. Ĝi klare dividiĝas en du partojn. Unua estas destinita por ekstera mondo. Ve, al granda bedaŭro de niaj regantoj, kruelaj diktatoroj nun eksmodiĝis kaj eĉ feroca retoriko pli timigas ol elvokas estimon al parolanto. Do ili devas ĉiukaze antaŭ montri sin al la mondo fari certajn preparojn: aranĝi hararon, surhavi puran kompleton kaj eĉ alkroĉi paplilian kravaton. Ili faras tion kun granda peno kaj malkontenta mieno, siblante mallaŭte “diablaj liberaĉuloj!”
Alia parto de la rusia politiko estas orientita al interna publiko – loĝantoj de la regata lando. Ĉi tie aferoj multe pli simplas. Oni povas senti sin hejme, do forĵeti malvastan kompleton, ne tre diligente akvotroti malpuran kolon kaj kompreneble ne trudi al si tiun idiotecan kravaton – “hejmo, ĉarma hejmo!”
Por kio en Rusio entute okazas parlamenta balotado? Tion postulas bontonaj reguloj de la nuna mondo. Sed sub la eŭropeca kompleto kaŝas sin sama malpuraĵo de sovaĝa aŭtokratio, kiu nur pro tiu ekstera premo ne transformiĝas en veran diktaturan aŭ eĉ totalisman reĝimon. Do la tuta balotado iĝas granda ŝajnigado, sencon de kiu bonege komprenas ĉiam pli multe da rusianoj.

Partio de la potenco
“Unueca Rusio” estas “la partio de potenco” kiel oni diras en Rusio. Ne “potenca/reganta partio”, sed nome tiel. En okcidentaj landoj oni povas ŝanĝiĝi potencoj, do ankaŭ ŝanĝiĝas regantaj partioj. En Rusio partioj aperas kaj malaperas, sed potenculoj restas samaj kaj ili ĉiam grupiĝas en iun partion. Nomoj de ili povas estis plej diversaj. Ekzemple antaŭulo de “Unueca Rusio” estis “Nia hejmo – Rusio” (partiestro estis Viktor Ĉernomirdin). Siatempe ĝi anstataŭis “Elekto de Rusio”, ktp. Nomo de partio ne gravas, same kiel ties programo kaj lozungoj. Nur unu afero havas signifon – ĉu ĝi havas potencon aŭ ne.


Mi neniam vidis personon, kiu anis en “Unueca Rusio”. Tamen mi ĝuste konas, ke preskaŭ ĉiuj almenaŭ iom altpostenaj ŝtatoficistoj konsideras sin tiaj kaj fakte tiel agas. Aparteno al la partio de rego estas io memkomprenela – kiel aŭtuna pluvo aŭ vintra neĝo. Do ĉiuj scias, ke malantaŭ laŭtaj paroladoj de sur televidekranoj kaj gazetaj paĝoj estas nenio – nura aerskuado kaj ne pli. Mi mem eĉ pli ol unufoje intervjuis altajn ŝtatoficistojn kaj ĉiam oni povis diveni iliajn respondojn: “Ĉu Rusio iru laŭ la kurso de Putin? – Jes, kompreneble, ĉar tio estas nia komuna vojo al prospero! Rusio devas leviĝi de sur genuoj kaj….” Samon diras komercistoj, ĉar ili ĉiuj dependas de la potenco.


Antaŭ ĉies okuloj staras modellecionoj pri (mal)bona konduto: Miĥail Ĥodorkovskij kaj Roman Abramoviĉ. Ambaŭ uzis samajn financajn skemojn, sed la unua, kiu riskis eniri politikon, sidas en malliberejo en Fora Oriento, dum la alia plenumis ĉiujn postulojn de la ŝtato kaj nun ĝuas la vivon, vojaĝante en luksega jaĥkto kaj amuzante sin per Manchester United kaj aliaj ludiloj de riĉega homo.
En privataj interparoloj multaj agnoskas, ke idiotismoj de la reĝimo jam enuigis ilin. “Grandega mono nun malŝpariĝas por la parlamenta balotado. Sekvontjare ĉio ripetiĝos por la prezidanta balotado. Kaj poste alvenos Olimpiko en Soĉio – senfunda abismo” diris antaŭnelonge al mi prezidanto de unu el plej grandaj bankoj de Tjumena provinco. Ĉiuj komprenas, ke tiu mono forvaporiĝas por nenio, ke plejparto da ĝi estos disrabata kaj celoj de tiuj projektoj estas nur politikaj – por konservi la reĝimon. Sed laŭte tion diras nur malmultaj. Ja por kio kaj kie?

Demokratia ŝajnigado
Estus malvere diri, ke tiu balotado estis nedemokratia. Multaj partioj konkuris, kritikis unu la alian, alvokis subtenantojn, ktp. Formale ili havis samajn eblecojn, kion sufiĉe strikte kontroladis elektokomisionoj. Foje tio kaŭzis verajn stultaĵojn. Kiam mia kompanio (filina firmao de Gazprom), festinta la 45-jariĝon, mendis tutpaĝan priteman artikolon en la ĉefa gazeto de Tjumena provinco, apartenata al la provinca administracio, ni stumblis je la unua paŝo. Mi ricevis de nia guberniestro kaj ankaŭ de la guberniestro de Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto Kobilkin gratulvortojn al nia firmao (kompreneble mi mem verkis ilin kaj poste nur aprobigis). La redakcio volonte akceptis nian monon, sed baldaŭ sciigis, ke ne eblos publikigi parolojn de la menciitaj guberniestroj, ĉar ili kandidatiĝas en la balotado (de “Unueca Rusio” certe) kaj tio estos konsiderata porelekta propagando. Post longa kaj komplika intertraktado oni sukcesis konservi parolon de la tjumena guberniestro, pro kiu pagis loka oficejo de la partio, dum la duan guberniestron oni necesis anstataŭigi per alia persono. Do fakte la guberniestro devis pagi al propra gazeto por gratuli lokan firmaon. Stultaĵo! Sed tiel okazis.


Tamen envere ĉiuj konis la regulojn de ĉi ludo. Al ĉiu regiono estis sendita plano pri celrezultoj de la balotado – kiom da homoj alvenu kaj kiom da procentoj gajnu “Unueca Rusio”. Tio okazis neoficiale, sed ne multe kaŝiĝis. La fratino de mia amikino laboris en balotejo por gajni iom da mono. Ŝi estas oficistino en urba administracio kaj rakontis sekrete pri tiuj postuloj. Antaŭ balotado ĉiuj oficistoj estis devigitaj fordoni certan sumon por loterio, kiu okazis en balotejoj kaj fakte estis plej forta allogaĵo por multaj voĉdonintoj (plimulto ĉi-jare gajnis kandelojn kaj ĉinajn centimetrobendojn). Ja “Unueca Rusio” scias, ke ĝi estas plej fama kaj bone reklamata partio, do sufiĉas venigi kiel eble pli da homoj al balotejoj, ĉar plejparto da ili voĉdonos por ĝi. Post la balotado en loka administracio komenciĝis kritika analizo de rezultoj kaj multaj altranguloj jam estis akre kulpigitaj pri ne sufiĉe bonaj rezultoj (por “Unueca Rusio” kompreneble).


Oni povas nur imagi kio okazaĉis en Kaŭkazo, kie lokaj “reĝetoj” pentras iujn ajn ciferojn – nur por afabligi potencon, kiu nomumas kaj protektas ilin. Kiel diras la mallonga anekdoto pri balotado en Ĉeĉenio, “en la 9-a vespere voĉdonis jam 100 % da elektantoj, sed homoj daŭre alvenadis …”.

Manko de elekteblo
Do plej grava manko de la nuna balotado estas manko de elekto. Plejparto da “opoziciaj” partioj fakte estas flankaj taĉmentoj de “Unueca Rusio”. Ili kritikas ĝin laŭte, sed ne pli – bojas, sed ne mordas. Plej akra kritikanto de ĉio kaj ĉiuj estas Vladimir Ĵirinovskij, estro de Liberala-Demokratia Partio de Rusio. Lia slogano “Sufiĉas toleri!” iĝis tre populara kaj sonas ĉie, ofte kiel parodio. Sed se fiksrigardi kronikon de voĉdonado en la parlamento, oni povas vidi ke tiu “opozicia” partio ĉiam sekvas linion de “Unueca Rusio”. Ĝia nura celo estas altiri protesteman elektistaron por ĝi ne foriris al komunistoj kaj “malsistema opozicio”. Same funkcias “Justa Rusio”, “Dekstra afero”, “Patriotoj de Rusio” kaj aliaj.


Antaŭ kelkaj jaroj el balotfolioj estis forigita la punkto “Kontraŭ ĉiuj”, do voĉdonanto elektu el tiu listo, kiun donas al li la reĝimo. Samtempe estis nuligita malsupra kvantolimo de voĉdonantoj. Se en balotejojn aliros eĉ unu elektanto balotado formale estos laŭleĝa. Bonega asekuro! Do ĉu oni voĉdonas aŭ ne – la reĝimo fajfas pri tio.
Ĉu rezultoj de la nuna balotado estis falsigitaj en balotejoj? Mi ne scias. Sed mi tute certas, ke en Rusio estas falsigita ideo de la popola voĉdonado mem, perversigitaj formo kaj senco de demokratio. Kaj ĉu gravas post tio, ke en iu balotujo aperis troaj balotiloj aŭ iu kandidato ne estis registrita? Tiel aŭ iel potenculoj konservis sian regadon. Kaj tio daŭros plu – ĝis elĉerpiĝos rusiaj nafto kaj gaso aŭ tolero de la rusia popolo. Mi ial esperas nur pri gaso…


P.S. Sabate, la 10-an de decembro mi preterveturis vespere centran placon de Tjumeno, en kiu staras oficejoj de la loka registaro kaj de provinca parlamento. Unue mirigis min abundo de policaŭtoj kaj policanoj. Nur poste mi rimarkis amason da homoj, plejparte gejunuloj, kolektiĝintaj tie. Jam de kelkaj tagoj tra la tuta lando okazas manifestacioj proteste de la falsigado de la balotado. Polico dispelas ilin, en Moskvo sufiĉe kruele - niaj regantoj timas "oranĝajn revoluciojn"" kaj "la araba printempo" ankaŭ ne tre allogas ilin.
Mi komprenas, ke tiu protestado estas vana kaj havos nenian konkretan rezulton. Sed ĉu ĝi iĝos burĝonoj de la civila socio kaj reala politika vivo en Rusio? Mi esperas pri jesa respondo. Iel ajn estus, sed la edzo de menciita ŝtatoficistino akre kritikas "Unuecan Rusion" en sociaj retoj kaj alvokas ĉiujn partopreni protestadon. Li eĉ planas aniĝi en iu opozicia partio, sed ankoraŭ ne decidis en kiu - ĉu "Jabloko" de la liberalulo Grigorij Javlinskij aŭ LDPR de la dekstra ekstremisto Vladimir Ĵirinovskij...

Comments