Pri kio temas en la filmo kun longa titolo “Domo de strangaj infanoj de s-ino Peregrine”? En la mondo ekzistas grupoj da strangaj infanoj, el kiuj ĉiu havas iun specialaĵon. Ekzemple unu el la herooj estas fortega knabineto, kiu movas pezaĵojn per unu mano. Ŝiaj amikoj estas knabino kun flamigaj manoj, knabo kapabla revivigi ion ajn, knabino kiu malpli pezas ol aero ktp. Tiuj aroj da monstretoj loĝas en tiel nomataj tempomaŝoj, ĉiam travivante la saman periodon. Tio kaŝas ilin de la ekstera mondo, speciale de kruelaj kontraŭuloj – iamaj samgentanoj, kiuj nun persekutas kaj ekstermas etulojn kaj iliajn aŭspiciantojn (jen rolo de s-ino Peregrine). La ĉefa heroo de la filmo trafas de 2016 al 1943 kaj savas grupon da tiaj infanoj. Kompreneble laŭvoje li renkontas sian amon, espereble same eternan. Ĉu vi trovas ĉi tie ion vere originalan? Mi ne.


Monstroj abundas en la mondaj literaturo kaj kino, do apenaŭ oni povas mirigi la nuntempan konsumanton per plia maskokovrita vizaĝo, dentohava buŝo sur nuko aŭ okulvora bestaĉo. La samon oni povas diri pri la tempomaŝoj, kiuj de antaŭlonge okupis sian lokon en fantasta literaturo kaj kino. Eĉ temo de la Dua mondmilito, kiun oni tuŝas ĉi tie (kvankam duonfingre, kiel ion ege foran kaj preskaŭ fabelecan – evidente tiel oni perceptas ĝin en Usono) estas tiom multe ekspluatita, ke tre malfacilas diri ion freŝan kaj evidente la aŭtoroj ne sukcesis, nek eĉ provis tion fari.
Mi esperis trovi en tiu ĉi filmo ion specifan, iun ne tuj videblan, kaŝitan sencon. Dum du tagoj pripensis mi la historion, la frazojn, la bildojn, sed... mi fiaskis. Mi klopodis eĉ trovi iun aludon al la historio de Janusz Korczak kaj liaj georfoj (ja oni menciis Pollandon, invaditan de la monstroj), sed ve, tute malsukcesis. Eble tiaĵoj troveblas en la libro, sur kiu baziĝas la filmo, sed io dubigas min ankaŭ pri tio.
La sola afero kiun mi ĝuis en la filmo estas vere specifa, tuj rekonebla Burtona etoso – burleska, iom freneza (ja ne hazarde lia amiko estas ekstravaganca Johnny Depp). La ekranbildoj estas belaj, bone konstruitaj, foje preskaŭ pentrecaj. Sed ne pli. Mi ne vidis ĉi tie tristan humoron de “Karlo kaj la Ĉokoladofabriko”, nek surealismon de “Alico en Mirlando”, nek ion alian rimarkindan.
Makabra fabelo por diversaĝaj infanoj – jen mia resumo por tiu ĉi filmo. Mi ĝuis ĝin, sed ne havas ion por aldoni.