Tuesday, March 12, 2013

Dolorkofro (The Hurt Locker): pro kio la Oskar-premion?

Nome tion mi tute ne komprenis. La filmo sendube estas bona, eĉ bonega kaj meritas respekton, sed ne pli.

Tre naturece kaj konvinke estas prezentita milita rutino. Interesaj estas ankaŭ tri ĉefuloj, el kiuj ĉiu prezentas apartan strategion de la militista konduto. Por unu, milito estas koŝmaro, de kiu ŝajne ne eblas saviĝi. Por la alia, milito estas peza labortasko, kiun necesas plenumi laŭeble pli urĝe kaj singarde. Por la tria, milito estas vivo. Do li, kiel ĉiu normala homo, deziras gustumi tiun vivon ĝissate – kun postkuroj, embuskoj, heroaĵoj ktp. Kaj reveninte al Usono li gapas embarasita centre de ordinara superbazaro, ĉar li tute ne komprenas kiel oni povas vivi en tiu freneza mondo, kie oni staras antaŭ senfina bretaro kun higienpapero (aŭ io alia – mi ne ĝuste memoras) kaj oni ne scias ĝuste, kiun prenu. Plej terura estas, ke la elekto ne havas signifon – oni prenu iun ajn kaj ĝi estos taŭga. Por la homo, kiu nur antaŭtage sciis, ke konzufi ruĝan draton kun tiu blua signifas transformiĝi en amaseton da cindro, tio estas grava rezistoprovo – preskaŭ neeltenebla.

Ĉio ĉi bonas, sed unu afero daŭre restas nekomprenebla – pro kio oni donis al ĝi la Oskar-premion? Pri rompanta kaj kripliganta homon milito estas skribitaj tiom da libroj kaj faritaj tiom da filmoj, ke ili povus konsistigi grandegan enciklopedion. En plejmulto da ili estas sama situacio, kiel dirus kamarado Remarque, “nenio nova”. Laŭ mi, “Dolorkofro” perfekte enkadriĝis en la komunan fluon – sed ne pli.
Mi komprenas pro kio oni aljuĝis Oskar-premion al “Milionulo el slumoj” (angle: Slumdog Millionaire). Efektive tio estas unika ekzemplo kiel oni povas unigi neunuigeblan, kunligi Orienton kaj Okcidenton, kiuj, se kredi al Rudyard Kipling, ne povus iam ajn kuniĝi. Mi ja spektis baratajn filmojn (ĉu iu en la 1980-aj pretervidis “Disko-dancisto” kaj “Dancu, dancu”?), same tiujn okcidentajn kaj sovetiajn-rusiajn, sed similan mi ne rememoras.
Fakte en ĝi disvolviĝas la orienta fabelo adaptita por okcidenta spektantaro. La du ĉefuloj – fratoj-vagabondoj – elektas vojojn, ĉiu sian apartan. Unu iras laŭ la vojo de koro (oriento), la alia – laŭ tiu de racio (okcidento). Fine unu senerare respondas demandojn de la kvizo, kvankam neniam kaj nenie lernis, pli ĝuste faris tion ne per lernolibroj (racie), sed per la vivo mem, kore. Kaj li iĝis milionulo! La alia ŝajne sekvis logikon – adaptiĝis al reala mondo kaj iris al sia celo laŭ rekta vojo. Sed fine li laŭvorte dronas en amaso da mono. Kia vojo do estas preferinda – enigmo por malsaĝuloj.
Nu, oni povas daŭrigi malĉifradon de la protagonistaj bildoj, komparante ĉefrolulinon al Barato mem, kiu deflankiĝas de la vojo de koro al la vojo de racio, sed poste, suferinta kaj vundita, revenas al antaŭa vojiro. Tamen ĉi tie mi riskus similiĝi al arthistoriistinoj, kiuj en ĉiu komo vidas eternon kaj en ĉiu inkomakulo – internan mondon de artisto. Do sufiĉe pri tio.
Egalrajte mi komrenus, se la Oskar-premion gajnus “Avataro”. Malgraŭ ŝabloneco de scenaro kaj primitiveco de karakteroj, tie estas multe da interesaj elementoj. Mi eĉ ne diru pri 3D, ĉar filmojn en stereookulvitroj spektis ankoraŭ niaj gepatroj kaj entute pri kio oni povas miri – ni ja ne plu infanas. Simple James Cameron kiel sperta artifikulo tre lerte premis ĉiujn butonojn, kiuj devus efiki nome ĉi tie kaj nun. Post 20 jaroj tiu filmo jam estos perceptata tute alie kaj antaŭ 20 jarojn ĝi verŝajne simple ne estus komprenita. Verdire mi nur admiris kiel virtuoze li kunmiksis ĉiujn aktualajn tendencojn. Ĉi tie estas ekologio, nova epoko (interligo de la tuta vivantaro ktp), rajtoj de etnaj malplimultoj, kaj aldone la ĉefulo estas superheroo-handikapulo. Nu kie vi antaŭe vidis tiaĵon?! Tiu ĉefverko de la politika korekteco sendube meritis gratifikon.
Sed pro kio oni donis la Oskar-premion al “Dolorkofro” mi ne komprenis. Eble mi komprenus je dua fojo, sed ial spekti ĝin denove mi ne deziras.

No comments:

Post a Comment