Skip to main content

Django malĉenigita (Django Unchained): la venĝo ĉiam dolĉas

“Spektu tiun ĉi filmon, ĝi estas simila al “12 jaroj da sklaveco” diris al mi amikoj. Hm, mi ne bedaŭras pri foruzita tempo, sed la filmoj ege diferencas. Same kiel mondkonceptoj de ties herooj.
Resti homo eĉ en kontraŭhomaj cirkonstancoj – tiel oni povus formuli devizon de la ĉefrolulo de la “12 jaroj da sklaveco” – nigrulo, kaptita de kruelegaj sklavigistoj kaj dum pluraj jaroj luktinta por reveni al sia familio. El la vikipedia artikolo oni ekscias ke post sia liberiĝo li plu batalis kontraŭ la sklaveco, estis aktiva aboliciulo kaj eble eĉ pereis pro tiu aktivado.


Kio estas Django, la ĉefrolulo de la samnoma filmo? Ni preskaŭ nenion scias pri lia antaŭa vivo. Supozeble li estis alportita al Usono infanaĝe aŭ eĉ naskiĝis sklavo. Li same multe suferis, perdis sian edzinon forvenditan al alia plantisto kaj havis la dorson cikatrokovritan post malsukcesa fuĝo. En lia animo enestas la same arda liberamo, sed temas ne pri liberigo de la tuta suferanta sklavistaro – nur pri li kaj lia edzino. Kaj por atingi sian celon li pretas fari ion ajn, eĉ se temas pri barbaraĵoj superintaj perversan imagon de la sklavigantoj.
Antaŭ ni staras ne bonkora onklo Tom, sed homo kun krustiĝinta animo kaj koro plena je malamo. Neniu kompato, pardono aŭ kunsento ekzistas por li. Li sen ajnaj animŝanceliĝoj kondamnas al la terura morto nigrulon, kiun la sadisma plantisto disŝirigas pere de sangavidaj hundoj. Li forlasas en kaĝo (cetere malfermita) aliajn sklavojn, ĉar li devas hasti por liberigi sian edzinon. Fine li kun videbla plezuro detruas la tutan plantistan domon kun ties loĝantoj – ĉu jam mortigitaj de li aŭ ankoraŭ vivaj. Glorkanto al la venĝo – tiel oni povus nomi ĉi filmon.
Ĉu mi riproĉas lin? Apenaŭ. Mi ne povas konsenti kun tio, sed kunsenti jes. Ordinare tiu ĉi vivkoncepto de la kruela homo en kruela mondo estas relative populara nur en certaj socitavoloj (mizeruloj, krimuloj ktp). Sed foje, dum gravaj kataklismoj, aparte tiuj sociaj kiel militoj, pogromoj ktp ĝi disvastiĝas kiel ondo, kovrante grandegajn grupojn da homoj, kiuj antaŭe estis pacemaj ordinaruloj. Do por kompreni ilin oni unue eksciu, kion spertis tiuj homoj, kion vidis iliaj okuloj kaj sentis iliaj koroj antaŭ ties animoj ŝtoniĝis. Ni ne scias kia estis Django junaĝe, sed eĉ post perdi la edzinon kaj esti duonmorte batita de blankhaŭtaj sklavgardistoj li konservis ioman kompaton, do li ne povis tuj pafi kontraŭ krimulo ĉar lin apudis ties filo. Jes, li pafis post unu minuto, sed kiu admonis lin fari tion, ignorante iujn ajn konsciencriproĉojn? Blankula kapĉasanto, liberiginta lin. Do ĉu oni povus taksi grava kulpo esti bona lernanto de la bonaj instruistoj?

Mortigu!
Tiu ĉi filmo memorigis al mi plurajn epizodojn de la rusia historio, kiam teruraj kruelaĵoj estis faritaj de iam normalaj, ordinaraj homoj – ne maniuloj el gazetara krimkroniko, sed ies amantaj patroj, filoj kaj edzoj. Kiam oni legas nun vortojn de la fama eseo de Ilja Erenburg “Mortigu!”, haroj hirtiĝas pro ties ekstremaj alvokoj. “Se vi mortigis unu germanon, mortigu alian – nenio estas por ni pli gaja ol germanaj kadavroj. Ne kalkulu verstojn. Kalkulu nur unu: mortigitajn de vi germanojn”. Tiuj vortoj bolas je malamego, nigra ondego de la venĝo altiĝadis en la koroj de soldatoj post legi tiujn alineojn. “Ni konas ĉion. Ni memoras ĉion. Ni komprenis: la germanoj ne estas homoj. De nun la vorto “germano” por ni estas la plej terura blasfemaĵo. De nun la vorto “germano” malŝarĝigas fusilon. Ni ne parolos. Ni ne indignos. Ni mortigos”.


Mi legis libron de la germana historiisto Günther Böddeker “Die Flüchtlinge. Die Vertreibung der Deutschen im Osten” (Rifuĝintoj. Elpelo de la germanoj en la Oriento), kiu laŭmerite populariĝis tra la mondo. Ĝi enhavas detalajn priskribojn de la suferoj, kiujn spertis la germana loĝantaro post alveno de la Ruĝa Armeo al Orienta Eŭropo. Senjuĝaj murdoj de civiluloj, amasaj seksperfortoj, rabado kaj humiligado – korŝiraj scenoj abundas. Nur unu afero restas ekster la aŭtora atento – kial naskiĝis tiom grandega perforta ondo? Estus tre simple klarigi ĉion per “natura krueleco de la orientaj barbaroj” kiel tiamaj germanoj ofte nomis la sovetajn soldatojn. Absurdeco de tio evidentas por ĉiu homo eĉ nur iomete konanta la rusan kulturon. Sed eĉ se iu akceptas, ĝin restas grava demando: kial la samon faris tiom “civilizitaj” eŭropaj najbaroj kiel la poloj, ĉeĥoj, nederlandanoj, francoj, judoj, ktp?
Respondo klaras kaj ni facile trovos ĝin en la unuaj alineoj de la supremenciita Erenburg-a eseo. Tie li citas leterojn de tri pereintaj germanaj soldatoj, en kiuj ili priskribas sian trakton de la sovetaj militkaptitoj. Mi citu nur unu. Iu Otto Essman skribas al leŭtenanto Helmut Veihand: “Ĉi tie ni havas rusajn militkaptitojn. Tiuj uloj voras tervermojn sur aerodromo, ili atakas sitelon kun fatrasaĵoj. Mi vidis ilin manĝi fiherbojn. Oni imagu ke tio estas homoj...”. Komentarioj apenaŭ estas bezonataj. Erenburg ne hazarde citis fragmentojn pri militkaptitoj, ja ĉiujn aliajn farojn de la germanaj okupantoj legantoj vidis propraokule.
Do ĉu mirindas, ke la eseo finiĝas je tiaj vortoj: “Se vi lasos germanon viva, germano pendumos rusan homon kaj malhonorigos rusan virinon... Mortigu germanon! – tio petas maljuna patrino. Mortigu germanon! – tio petegas vin infano. Mortigu germanon! – tio krias la partolando. Ne mispafu. Ne preterlasu. Mortigu!”

Tarantino kaj lia teamo
Kelkaj vortoj pri aktorado kaj reĝisorado. Mi ne estas Tarantino-adoranto kaj fakte tio estas la unua lia verko kiun mi spektis. Li bone faris sian laboron, la artaĵo estas lerte tajlorita kaj forte ĉarpentita. Mi ne rimarkis iujn aparte trafajn reĝisorajn eltrovojn, sed fuŝojn ankaŭ ne vidis.
Ĉiuj aktoroj rolas bone, eĉ la duarangaj. Leonardo DiCaprio brilas en sia rolo de plantisto-psikopato, kiu freneziĝis en atmosfero de senlima povo super subhomoj kiaj oni tiam konsideris nigrulojn. Detaloj kaj ĝenerala humoro de la sklavista vivo estas buntkolore pentritaj, ĉio aspektas konvinke kaj reliefe. Do se vi ŝatas tarantinaĵojn – spektu tion. Se vi interesiĝas pri historio de la usona sklaveco – ne preterlasu tiun ĉi filmon. Kaj se vi volas kompreni, trasenti veran venĝon – Django liberigita donos al vi tiun ŝancon.

Comments