Skip to main content

De Patagonio ĝis Alasko: raportoj de la vojaĝanto

Tibor Sekelj estas inter malmultaj esperanto-aŭtoroj kies verkojn oni aĉetas pro ne “verda solidareco”, sed simpla interesiĝo. Liaj leĝeraj, atentokaptaj rakontoj malgraŭ ioma arkaiĝo (la aŭtoro mortis ja antaŭ preskaŭ 30 jaroj) ĉiam estas ĝuindaj, aparte por vojaĝemuloj al kiuj apartenas 99 % de la esperantistoj. Do mi hezitis eĉ ne unu minuton post vidi dum la Bonaera UK la noveldonitan libron “De Patagonio al Alasko”.
Ĉiama kvalito
Mi jam legis kelkajn librojn de la fama vojaĝrakontisto kaj alte taksis “Mondo de travivaĵoj”, same kiel “Ĝambo Rafiki”. Tiun impreson ne fuŝis eĉ iuj malkongruaĵoj en prezentado de la samaj rakontoj, kiun oni evidente ŝuldas al kreema fantazio de la aŭtoro, tiom propra al tiu ĉi ĝenro. Ĉu la nova libro similis al tiuj jam legitaj? Jes, centelcente!


Temas pri la eventuale lasta libro de Tibor Sekelj, kies enkonduko datiĝas je marto 1985, nur tri jarojn antaŭ lia morto. Ĝi ne havas striktan strukturon kaj fakte esats kolekto da eseoj rilataj al Ameriko. La verkisto simple trakribris kaj arigis sian plurjare formiĝintan stokon kaj pliordigis ĝin en kvazaŭan vojaĝon de la suda al norda partoj de tiu ĉi superkontinento. Do ni ekas de Argentino kaj finas ĉe Alasko, tra jarmiloj kaj landoj.
Entute la libro enhavas 41 eseojn, plejparte du ĝis kvar paĝojn ampleksajn. Ĉefe ili prezentas aventurojn, renkontiĝojn kaj impresojn de la aŭtoro dum ties kvin vojaĝoj tra Ameriko de 1939 ĝis 1984. Iuj jam estas konataj al leganto de “Mondo de travivaĵoj”, sed plejparte temas pri publikaĵoj tute novaj. Parto da ili estas dediĉitaj al historio kaj kulturo de amerikaj regionoj kaj etnoj, do (kvankam ankaŭ interesaj) iom malkongruas al la dominanta vojaĝrakonta ĝenro. La aŭtoro ĉiam sekvas sian specifan parolmanieron – viglan, buntkoloran kaj tre personecan. Oni kvazaŭ vidas arojn da homoj kaj lokoj per liaj okuloj – ĉu pravaj aŭ ne, sed ĉiam brilaj kaj saĝaj.
Do se vi ĝuis la supremenciitajn librojn de Tibor Sekelj, senhezite aĉetu ankaŭ tiun ĉi – plia frandaĵo atendas vin.

Zorgema eldono
La eldonaĵo estas zorgeme preparita kaj tio bone efikis ĝian kvaliton. Blanka papero, interkudritaj folioj, malmola kovrilo – tiu ĉi libro sendube postvivos plurajn generaciojn da legantoj. La tekstoj estas tradukitaj fare de proksimume dekkvinopa teamo kaj ĉiun eseon finas mencio de ties tradukinto. Mistajpoj maloftas. Plejparto da tradukintoj estis slavoj kaj eventuale al tio oni ŝuldas slavismojn, aperintaj ie kaj tie. Ili ne tre ĝenis min kiel ruson, sed eble germano aŭ anglo ne tuj komprenos ke sub “preso” oni subkomprenis ne “presilon”, sed “amaskomunikilojn”.
Miris min ke iuj rakontoj (ekzemple “Vulkano kontraŭ homo” aŭ “Mi malkovris la urbon”), jam aperintaj en “Mondo de travivaĵoj”, estis denove tradukitaj de la originalo (evidente temis pri la serba aŭ kroata lingvoj, en la libro ne indikitaj). Mi komparis la enhavojn kaj konstatis, ke ili estis fakte tute samaj, krom etaj diferencoj neeviteblaj. Ĉu tio estis vere farinda laboro? Mi dubas.
Grava avantaĝo de la eldonaĵo estas la detala tiel nomata “glosaro”, kiu fakte estas komentarioj. Ili prezentas bazajn informojn pri preskaŭ ĉiuj menciitaj lokoj, etnoj kaj historiaj personoj. Tiu ĉi parto estas ne nur informriĉa, sed ankaŭ lingve grava, ĉar ĉiuj loknomoj estas skrupule esperantigitaj. Se konsideri la (laŭ mi stultan) vikipedian regulon, laŭ kiu allaseblas esperantigo nur de loknomoj jam uzitaj tiuforme en Esperantujo (eterna demando pri la kokino kaj ovo), do jen ni havas referencfonton por dekoj da toponimoj.
La ĉefa malavantaĝo de la eldonaĵo sendube estas manko de ilustraĵoj. Eĉ ne unu foto aŭ desegno haveblas, kvankam ili tutcerte abundas en la aŭtoraj arkivoj. Imagu ke vi mem rakontas pri via vojaĝo sen montri fotojn. Terura afero, ĉu ne?
La sorto de la aŭtoraj arkivoj estas aparta temo, kiu ege interesas min. Mi scias ke Tibor Sekelj faris grandan etnografian kolekton (ĉefe de maskoj), kiujn li donacis al la Etnografia muzeo en Zagrebo kaj al la Urba Muzeo en Subotica. Estus tre interese kaj utile de la scienca kaj esperanta vidpunktoj eldoni katalogon de liaj kolektoj, sistematigante artefaktojn kaj dokumentojn. Se la verkon akompanus fakulaj esploraĵoj pri la kontribuoj de Tibor Sekelj al etnografio kaj muzeologio, ni finfine ekhavus solidan bazon por montri al Esperantujo kaj la ekstera mondo, ke ni havis ne nur vojaĝrakontiston, sed ankaŭ scienciston, kies kontribuo estis valora kaj eble ĝis nun ne plene pritaksita de la posteuloj. Se tia eldonaĵo aperus, mi estos la unua aĉetanto. Kaj recenzanto ankaŭ.

Comments