Skip to main content

Cent jaroj da soleco: ĉiuj estas kondamnitoj

Soleco – jen la plej kruela kaj senevita kondamno, atribuita al ĉiu homo de la naskiĝo kaj valida ĝis lia morto kaj eble eĉ post ĝi. Ni ĉiuj alvenas en la mondon solaj, en soleco pasigas niajn vivotagojn kaj solaj revenas al la morna krepusko, iam eliginta nin. Tiel mi povus resumi eble la plej elstaran verkon de Gabriel García Márquez – romanon “Cent jaroj da soleco”.
Stampitaj de la soleco
La libro prezentas vivhistorion de familio Buendía, kies ses generacioj trapasas antaŭ niaj okuloj dum pli ol cent jaroj. La prezentataj eventoj disvolviĝas sur la scenejo jen kutima kaj rekonebla, aparte por personoj konantaj la kolombiajn historion kaj geografion, jen stranga kaj fantaziplena. Do tiu ĉi verko estas bona ŝanco konatiĝi kun la magia realismo, propra al la latinamerika literaturo de la 20-a jarcento.
Alegorie temas pri la tuta mondo, kvazaŭ la biblia Promesita Lando, kiu estiĝis post la Eliro de ĝiaj fondintoj trapasintaj ĝangalon kaj marĉojn, dun pluraj jaroj estis kvazaŭ la paradizo kie ĉiuj feliĉas kaj egalas kaj neniu mortas, poste alfrontis plurjaran pluvegon preskaŭ diluvan kaj fine pereis pro uragano, forskuinta iujn ajn spurojn de vilaĝo Macondo. Militistoj, brutobredistoj, ĉasistoj, vagabondoj – la Buendíanoj havas malsamajn okupojn kaj karakterojn, iliaj vojoj ofte disiĝas por reŭnuiĝi jardekojn poste. Sed ĉiuj ili havas komunan trajton, tuj videblan por sagaca homo – iliajn fruntojn stampas soleco.


La energiplena José Arcadío Buendía, ĉiam vaganta tra sia fantazia mondo de la inventoj, kaj fininta sian vivon ligita al arbo en soleco de la frenezo, kie sola amiko lia estis Prudencio Aguilar, iam mortigita de li kaj nun vizitanta dufoje ĉiun tagon por iel mildigi sian solecon en la transa mondo.
Kolonelo Aureliano, komencinta 32 enlandajn militojn kaj ĉiujn malgajninta, generinta 17 filojn, ĉiuj murdotaj dum unu tago, estas eble la plej trista persono de tiu ĉi familio. La nacia heroo, li haste finis la dudekjaran bataladon, aprobinte senkorekte la plej malhonorajn kondiĉojn kaj ĝis sia morto rifuzinta ajnajn signojn de glorigo. Lastajn vivojarojn la iam potencega armeestro pasigis enfermita en ĉambreto de la gepatra domo, senĉese farante orajn fiŝetojn por poste fandi ilin kaj fari la novajn. Vespere li sola sidis ĉe stratopordo kaj silente atendis, laŭ sia diro, “mian funebran procesion pasi”.
Aureliano Segundo, arda diboĉulo, malfeliĉa en geedziĝo kun la morn-rigora Fernanda, katenita de sia “reĝina” eduko, do pasiginta la vivon kun amatino. Li disipis monon kaj vivojarojn en senĉesa diboĉado, buĉante dekojn da bovoj por frenezaj festenoj kaj tapetante murojn per monbiletoj. “La febra gajeco estas multe pli trista ol la malkaŝe esprimita malĝojo” diris Franz Kafka, verkisto kiu multon sciis pri la tristo. Gabriel García Márquez konfirmas tiujn vortojn, menciante kiom soleca estis Aureliano Segundo en siaj homoplenaj diboĉoj.
Amaranta, maljuna virgulino, kiu havis amon en la koro, sed malhavis kuraĝon malfermi ĝin kaj eliri sian solecon, same mornan kiel komfortan. La tutan vivon ŝi surportis funebrobendon sur sia brako memore al Pietro Crespi, sinmortiginta amanto, rifuzita de ŝi. Lastajn jarojn de sia vivo ŝi faris por si mortotukon, trikante tage kaj maltrikante nokte por laŭeble prokrastigi sian forpason, aŭguritan de la Morto mem, vizitinta ŝin antaŭ jaroj kun tiu ordono.
Rebeca, ŝia adoptita fratino, kiu mumiiĝis dumvive, tiom profundiĝinta en solecon post la morto de sia edzo José Arcadío, ke ĉiuj jam kredis ŝin forpasinta kaj ŝian domon vaka. Nura senco de ŝia ekzistado dum lastaj jardekoj estis la neanoncita konkuro kun Amaranta, kies gajnonto mortos pli poste ol rivalo.

Puno universala kaj senevita
Ĉu soleco vere estas senevita puno de ĉiu homa estulo? Ŝajnas ke la verkisto jese respondas tiun ĉi demandon. La Buendíanoj ne estas fizike solaj aŭ malfortaj, tio estas tre agema gento, ĉiam ĉirkaŭata de amikoj, geamantoj, admirantoj kaj kunagantoj. Ili inventas, komercas, konstruas fervojon, trafosas kanalon, estigas militojn kaj strikojn, amindumas fervore – sed nenio povas forviŝi denaskan solecosignon de iliaj vizaĝoj. La tuta aktivado ilia estas nura fuĝoprovo, ĉiam pena, sed malsukcesa.
Eble amo povus kuraci ilin, la amo sincera, forta kaj pura kiel tiu de Renata Remedios (Meme) kaj Mauricio Babilonia aŭ Amaranta Ursula kaj Aureliano Babilonia, sed... la unua estis ĉesigita de kuglo kaj la alia finiĝis per naskiĝo de la porkovosta filo, vorita de formikoj kaj morto de la naskiĝintino pro sangoperdo. La cirklo fermiĝis kvazaŭ aprobe al la vortoj de Úrsula Iguarán: “Ŝajnas ke la mondo ripetas sin mem”.
Oni povus diri, ke la aŭtoro troigas gravecon de soleco en la homa vivo, sed tro multaj eminentaj artistoj faris la saman konkludon, espriminte ĝin en siaj verkoj. Halldór Laxness rimarkigas en “Sendependaj homoj”, ke anoj de la farmista familio tutajn tagojn laboris brakon ĉe brake silente, kvazaŭ ĉiu troviĝis en sia aparta mondo. Spomenka Štimec brile esprimis la inan solecon, elverŝinte siajn sentojn sur paĝojn de “Ombro sur interna pejzaĝo”. La plej fama eŭropa romano “Don Kiĥoto” estas impregnita de soleco ĝis la lasta litero. Tiu sento estas universala, propra al ĉiuj vivaj estuloj, do la fiŝo en bluaj profundaĵoj de la maro ne malpli solas ol la kaptanta ĝin maljunulo en sia boato. “Ni ĉiuj estas kompatindaj homoj, batalantaj kontraŭ niaj propraj timoj fronte al la morto” amare resumis Luiza Carol en “La papilio”. Mi ne havas ion por kontraŭi.

Persona dimensio
Solecon mi konas ne nur pere de libroj kaj filmoj, ĝi estas mia malnova amiko ekde infanaĝo kaj ĉiam apudas min. Nun mi rerigardas tra tiu ĉi prismo proksimulojn kaj vidas multajn el ili trafitaj de tiu ĉi plago.
Mi rememoras mian avon, plurajn horojn silente sidanta ĉe la laga bordo por poste stariĝi kaj ekiri hejmen kun vortoj: “Jen plia tago pasis”. Mi imagas mian patrinon, ĉiunokte anhelinta side en brakseĝo, ĉirkaŭita de mallumo, dum kancero ronĝis ŝiajn pulmojn. En mia memoro malmergiĝas la patro, kies kutimo estas pasigi liberajn horojn enfermita en ĉambro. Supozeble de li mi heredis tiun solecemon.
“Mi ŝatas esti sola, sed apud iu” skribis la fama sovetia verkisto Sergej Dovlatov. Tiuj vortoj tute konvenas al mi. Mi traveturis plurajn landojn kaj preskaŭ ĉiam vojaĝas sola. Mia edzino ne ŝatas turismumi, do unue mi sensukcese serĉis kunveturantojn, sed poste fajfis pri tio kaj jam alkutimiĝis al solula vagado tra fremdaj landoj kaj urboj. Fojfoje apude aperas iu, sed ĉu tio povus rompi veran solecon?
Mi ofte vidas homojn markitaj de soleco en la universalaj kongresoj kaj tio apenaŭ mirindas. Iuj fuĝas de soleco internen de si mem kaj deprimiĝas. Aliaj preferas fuĝi eksteren, al bruaj renkontiĝoj kaj same kiel diboĉulo Aureliano Segundo plonĝi en senhaltan brakumadon-dancadon-babiladon-festenadon por tiel kaŝi sian timon antaŭ la morto. Nome pro tio “verdaj eventejoj” plenas je grizharuloj, kiuj laŭ la trafa rimarkigo de persono el la anglalingva bildstrio “Esperantists”, kreita de Dan Maƶur, “still going to youth events in their fifties, ogling the girls” (“jam kvinjardekaĝaj, plu iras al junularaj eventoj kaj okulumas al la junulinoj”). Mi certas ke tio ne estas specifa esperanto-malsano, sed nura manifestado de la komuna vojo eviti solecon. Iru al la klingona renkontiĝo kaj vi sendube vidos la samajn pliaĝulojn en junularaj T-ĉemizoj kaj kun tristaj solecaj okuloj, kiujn ne povas ŝanĝi eĉ la plej febra aktivado.

Reeldonenda, sed korektenda
La esperanto-versio, legita de mi, aperis en 1992, do espereble la stoko jam elĉerpiĝis. La eldonaĵo estas modesta, sed ne malbela. Verdkolora kromkovrilo prezentas foton de iu akvujo ĝangala, ne estigante iujn emociojn. La esperanto-titolon ial apudas tiu en sanskrito, fare de Probal Daŝgupto (mi ne trovis klarigon kiucele, nek sukcesis diveni memstare). Sub la kromkovrilo kaŝas sin tre simpla blua kovrilo malmola. Folioj estas forte gluitaj, do tute ne forfalemaj. La papero nek grizas, nek tute blankas, la saman oni povas diri pri la tiparo – ĝi normalas. Tajperaroj tre maloftas. Ilustraĵoj tute mankas.
La libron antaŭas prefaco fare de Georgo Kamaĉo (nun pli konata sub sia denaska nomo Jorche Camacho) kaj finas notoj kaj vort-klarigoj fare de la fama esperanto-tradukisto Fernando de Diego.
La tradukaĵo estas la temo aparta pritraktinda. Ĝi ne estas terure saturita de mortnaskitaj neologismoj kiel “Norda Odiseado” kaj (evidente) bone transdonas la etoson de la originalo. Nun, dum verki ĉi eseon, mi plurfoje revenas al la libro kaj rimarkas ke mi ĝuas la tekston eĉ pli ol dum la unua legado. Mi ne pensas ke baldaŭ relegos ĝin tute, de komenco ĝis la fino. Sed mi certe refoliumos ĝin kaj regustumos iujn pecojn, hazarde trovitajn, ja tiu ĉi romano vere havas magian econ esti ĝujinda de iu ajn loko, eĉ se oni legas nur du alineojn trovitajn ie mezlibre.
Tiun gustofeston iom ombrigas nur neretenebla emo de la tradukisto al modifado de la normala, al ĉiuj konata kaj komprenebla Esperanto, sekve de kio kreiĝas iu stranga esperantido, kies specifa lingvaĵo kompreneblas nur danke al kunteksto aŭ la jam menciitaj glosoj. Mi jam akre kritikis tion aliloke, do povas nur ripeti ke la ĉefa celo de ajna traduko estas transdoni etoson de la originalo, ties spiriton kaj stilon. Mi scias, ke Gabriel García Márquez tre zorgeme rilatis al tiu afero kaj ekzemple atentigis la anglalingvan tradukistinon, ke li neniam uzis adjektivojn kun “mente”-finaĵo (angle transdonintaj kiel “ly”, ekzemple “slowly”), do ŝi devis rompi la kapon por trovi substituojn. Ĉu la kolombia geniulo ĝojus vidi, ke la esperanto-tradukisto metas en la tekston anstataŭ ĉiutagaj, al ĉiuj tuj kompreneblaj vortoj siajn neimageblajn inventaĵojn? Mi dubas.
Mi donu nur kelkajn ekzemplojn de tiaj lingvaj monstraĉoj:
men – malpli
nul – neniu
vanui – malaperi
mokra – malseka
hati – malami
hungro – malsato
impedi – malhelpi
defeto – malvenko
mido – tagmezo

Unue mi devis ĉiam konsulti vortaron, poste trovis finlibrajn glosojn kaj nur poste jam enmemorigis tiujn strangaĵojn, enpense anstataŭigante ilin dum legado per normalaj vortoj. Estas stulta maniero ĝui la verkon, sed mi ne trovis la alian.
Do jen mia resumo. La verko estas ĝuinda, la traduko ĝenerale bona, do la libro reeldonenda. Sed oni devas agnoski, ke la vortkreada iniciato de Fernando de Diego fiaskis. Liaj elpensaĵoj mortis tuj post la naskiĝo, do restis nur enigmaj restaĵoj sur paĝoj de liaj tradukaĵoj.
Tio ne estas unika kazo. Pluraj rusaj verkistoj kaj aparte poetoj inventis novajn vortojn en siaj verkoj, sed nur ege malmultaj vere enradikiĝis en la lingvo. Ekzemple Fjodor Dostojevskij kreis «стрюцкий», «срамец», «шлепохвостница», «сверлива», «лисила», sed finfine postvivis nur unusola «стушеваться» (konfuziĝi). Vladimir Majakovskij erupciis neologismojn en preskaŭ ĉiu poemo, sed en la lingvon eniris nur «громадьё» (grandego). Do Fernando de Diego nur konfirmis la malnovan regulon, eltrovitan jam de Zamenhofo mem: oni ne kreas lingvon, sed nur iniciatas ĝin. La lingvo kreas sin mem kaj ne toleras ies ajn trudaĵojn.
Same korektindas pluraj vortoj kun divid-strekoj, jam delonge uzataj sen ili: alitempa, man-skribita, fingro-pinto, sci-volulo, naskiĝo-dato, ktp.
Mi esperas, ke baldaŭ aperos la nova esperanto-eldono de “Cent jaroj da soleco” – ĉi-kaze en la reala Esperanto. La malsukcesintaj vortinventoj, interesaj nur por lingvistoj, limiĝu al glosoj kaj komentoj por ne malhelpi al la libroamantoj ĝui la belan verkon de unu majstro en fajna traduko de la alia.

Comments