Skip to main content

Beletra Almanako N-ro 9: tri miroj kaj unu surprizo


Nu jen mi finlegis laŭvican numeron de BA - mia plej ŝatata esperanto-eldonaĵo, kiun mi aprezas samegale pro fundamenta redaktora politiko kaj bonkvalita ornamaĵo (mi estas esteto, ja). Mi ĉiam pretas renkonti ĉi tie plej buntan enhavon kaj kutime legado okupas sufiĉe multe da mia libera (ve malgranda) tempo, sed nun mi sukcesis fini tiun procezon neatendite rapide. Kio okazis?

Diligente legante multajn publikaĵojn mi kaptis min ĉe la penso, ke mi deziras... nu, kiel diri... foliumi sekvan paĝon... kaj postsekvan. Post iom da pripensado mi konkludis, ke kelkaj enhavaĵoj simple ne elvokas mian intereson. Anstataŭ ĝi ili naskas ĉe mi tute aliajn sentojn - precipe miron. Mi diru nur pri kelkaj ekzemploj.
"Patro kaj filo ĉe Sukerpanmonto" de Steven D. Brewer estas nemalbona rakonto, verkita per simpla lingvaĵo kaj priskribanta tute realecan vojaĝon de du menciitaj homoj sur nomitan monton. Kaj ĝi sendube estus bela ornamaĵo por... familia revuo - manskribita aŭ presita je komputilo kaj legata en la rondo familio, kies anoj bonege konas ĉefajn heroojn, lokojn kaj situaciojn rakontatajn. Sed fari tion sur paĝoj de (fakte) ĉefa revuo de la nuna esperanto-literaturo... dubinda elekto. Tio eĉ plej mirigis min, ĉar antaŭ iom da tempo mi havis korespondadon kun unu el redakcianoj - István Ertl, do mi havis la okazon konvinkiĝi memstare, kiel profunde kaj profesie li konsideras kaj korektas eĉ plej malgravan enhavaĵon de tiu revuo (temas pri mia recenzeto, publikigita ĉi-numere). Tio estis mia miro n-ro 1.
La recenzo de Sten Johansson pri "El la notlibro de praktika esperantisto" de Kenelm Ralph Creusé Sturmer estis sufiĉe bona - verŝajne same kiel la libro mem. Sed se la unuan mi povas certigi, do la duan eblas nur supozi, ĉar tiun verkon eldonitan en 1934 (!) mi ne sukcesis trovi eĉ en muzeecaj esperanto-librovendejoj. Vane mi frotis la okulojn kaj cerbumis, ĉu temas pri reeldono aŭ historia artikolo - ne, antaŭ mi estis kutima recenzo, ŝovita en mian ŝatatan rubrikon, inter tiuj aliaj, dediĉitaj al verkoj, eldonitaj antaŭ unu-du-tri jaroj. Tio estis la miro n-ro 2.
La eseo "La literatura vivigo de Esperanto" de Paulo Sérgio Viana verŝajne prave gajnis (trialoke) Belartan Konkurson. Laŭ mi ĝi havas nur unu sufiĉe gravan mankon - ĝi estas preskaŭ tute senfundamenta. La aŭtoro skribas pri kialoj de elektoj de Zamenhof pri tradukado de tiuj aŭ aliaj verkoj de la monda literaturo kaj ĝiaj influoj al evoluo de la lingvo. Sonas nemalbone, sed ĉio ĉi baziĝas sur nuraj supozoj kaj opinioj de la aŭtoro mem - sen iuj ajn pruvoj. Eble en mi diras historiisto, sed mi tuj rememoris senfinajn verkojn de miaj samurbanoj-filologinoj (kaj same - artologinoj), kiuj en ĉiu makuleto vidas animon de poeto kaj el ĉiu vorto povas elkonduki teorion pri la ordo de universo. Finfine Zamenhof estis tute normala, viva, "homeca" homo kaj pli verŝajne lin gvidis ne nur idealismaj kaj sagacaj motivoj, sed ankaŭ tiuj pli simplaj, formitaj surbaze de multaj tiamaj cirkonstancoj. Oni povas fari supozojn, sed por kio tiel arde atribui siajn nunajn pensojn al la homo, centkvindekjariĝon de kiu oni antaŭnelonge celebris? Tio estis miro n-ro 3.
Tamen en la mezo de la revuo atendis min vera surprizo. La rakonto "En katedralo" de Edmund Grimley Evans tre surprizis min per sia beleco. Simpla (unuavide) mallonga historio, sed kiel majstre verkita! Mi eĉ ekpensis, ĉu ekprovi traduki ĝin kaj proponi por publikigo al iu rusia revuo (kun permeso de la aŭtoro kompreneble)? Jes, ĝi ne hazarde ricevis la unuan premion de Belartaj Konkursoj. Tio estis plej grava surprizo, kiun mi renkontis en tiu numero de BA.
P.S. Mi ĵus rememoris, ke ŝajne mi forgesis aboniĝi por 2011! Do mi finu ĉi blogaĵon kaj iru al la BA-retejo - mi ja scias, kion fari tie...

Comments