Skip to main content

Beletra almanako N-ro 7: miaj impresoj

Finfine mi trovis la tempon por eksponi miajn impresojn de la legado de la lasta (7-a) numero de “Beletra almanako”. Ek!
Kutime mi komencas foliumadon ekde recenzoj, kiuj tradicie abundas en ĉi tiu periodaĵo. Danke al ili mi ekkonas pri novaj (kaj ne nur) libroj, kio estas tre grava por tia librovermulo kiel mi. En situacio, kiam forestas alireblaj vendejoj kun eo-libroj, en kiuj oni povus trarigardi ilin kaj ricevi propran opinion, recenzoj havas nesubtakseblan signifon.
Revaz
Tamen ĉi-foje mi ekis mian konatiĝon kun “BA” ekde la sekcio “la tradukita prozo”, konkrete – ekde la rakonto “Revaz”, tradukita el la rusa de mia samlandano Slavik Ivanov. Temas pri oseta junulo Revaz, kiu konsideras virinon kiel patrino kaj edzino, sed ne memstara, memsignifa figuro. Ĉio okazas en mia tempo kaj en mia lando, do mi ne miras, ke, laŭ la rimarko de la tradukinto, tiu rakonto havis grandan sukceson kaj resonon inter legantoj.

Mi sufiĉe malofte legas la nuntempan rusian literaturon kaj fikciaĵojn entute, sed ĉi tiu verko efektive impresis min. La aŭtoro, kaŝinta sin sub la kaŝnomo Ĝoni Rahmonov, vere bone scias sian metion. Li (ŝi?) aranĝis fortikan miksaĵon de tiaj komponentoj kiel masklismo, strebo al potenco kaj emo al perforto, ke restas nur miri – ĉu antaŭ ni staras diplomiita freŭdisto? En la rakonto estas brile montrata kiel la ĉefa heroo moviĝas ekde tipa kaŭkaza vireco kun ĝia malestimo al seksaj malplimultoj, al ĉiuj stranguloj entute kaj fine aliras strikte al… vera faŝismo. Ni vidas lin fosinta en tolaĵoj de sia fratino (fajna alludo al incesto), kiun li batas kaj eĉ ricevas de tio ĝuon (sekso kaj perforto kunfandiĝas en lia konscio) kaj poste ni ne tre miras, vidante lin admiranta Hitleron (almenaŭ parte) kaj batanta ĉiesulinon en banejo.
Iuj el legantoj diris, ke la aŭtoro troigis la nuntempan bildon. Sed mi pensas alie. Ĉiutage mi vidas similajn homojn en mia urbo kaj scias, ke tiu patriarĥa ideologio, bazinta sur subpremado de virina kaj infana seksecoj, estas sufiĉe disvastigita inter rusianoj. Kaŭkazanoj kun ilia pli malalta eduknivelo kaj pli fortika patriarĥa tradicio, estas aparte influataj al tiu tendenco. Ĉiutage mia edzino vidas en la universitato, kie ŝi instruas la anglan, gregojn da kaŭkazaj junuloj, kiuj tuttage staras ĉe la enirejo kaj laŭte babilas, muzikumas per poŝtelefonoj kaj palpas per rigardoj (ne ĉiam nur) preterpasantajn junulinojn anstataŭ almenaŭ iom lerni.
Mi diru pli – iam ni bone konis la filinon de plej riĉa armeno de nia urbo, kiu estras la armenan komunumon de Tjumeno. Dum kelkaj monatoj ŝi lernis la anglan ĉe mia edzino kaj ofte vizitadis nian hejmon. Malfeliĉa junulino (ĉirkaŭ 19 jaroj) neniam promenis laŭ stratoj – ĉu sole, ĉu kun siaj amik(in)oj. Frato de la patro veturigis ŝin de hejmo al la universitato, de tiu al nia hejmo kaj poste al ŝia hejmo denove. Promeni ŝi rajtis nur akomponata de la patro, patrino aŭ aliaj plenkreskaj parencoj. Vendejoj, kinejoj, ĝardenoj, frizejoj – nur tiel!
Iom poste ŝi konatiĝis en la universitato kun alia studento – kutima junulo, brava, simpatia kaj vivoĝoja. Li respondis al ŝi reciproke (sed ne nur al ŝi;) kaj ili komencis kaŝe renkontiĝi en nia hejmo. Nu, kiel mi diris al ili, ĉiu mistero en nia malgranda urbo estas nur portempa. Finfine ĉio estis malkovrita kaj Anna por ĉiam malaperis el nia vivo. Post kelkaj tagoj ni risevis SMSon, en kiu ŝi sciigis, ke ŝi estis grave batita de sia patro, sed restos obstina en sia amo. La plej granda obstaklo estis, ke ŝia amorato estis… kartvela greko – ne armeno. Kaj tio decidis ĉion. Pasis plua tempo kaj ni ekkonis de li mem, ke homoj de Gamlet (la nomo de la patro) diris al li, ke ili murdos ĉiujn familianojn de la junulo, se li iam denove renkontiĝos kun Anna. Li prudente cedis.
Poste mia edzino kelkfoje vidis Anna-n. Ŝin edzinigis (kun armeno, certe) kaj direktigis al la medicina altlernejo (ŝi ĉiam malamis tiun profesion). Ŝi perdis la tutan sian brilon de la belega junulino kaj iĝis kutima kaŭkaza edzino kun nigra hararo kaj malĝoja, timema rigardo. Ŝajnas, ke baldaŭ ŝi naskos.


Sinjor, Nenio
Jam en la 4-a (unua por mi) numero de “BA” mi rimarkis la interesan aŭtoron – norvegon Bjørn A. Bojesen, publigitan sian fabelan rakonton “Korno kontraŭ krud,”. Tiu verketo impresis min pro la majstra stilo kaj bunta lingvaĵo de la aŭtoro, kiu nemalmulte torturis min – povran komencanton – per centoj da neologismoj, kvazaŭ strebante misterigi sian tekston kiom eble plej grave. La nuna rakonto estis iom pli facila (aŭ mi progresis, ĉu?), sed la ĉefaj trajtoj de lia stilo restis samaj. La rakonton oni legas kun ĝojo kaj afableco, ĝi iom memorigas “La historion de sinjoro Sommer” fare de Patrick Süskind. Sed finleginte ĝin oni kaptas sin je la penso, ke… oni nenion eksciis kaj esence eksentis, kvazaŭ eltrinkis afablan trinkaĵojn – ĝuigan, sed malnutran. Pripensante tion, mi ekskludis, ke verŝajne ĉi tiu 29-jaraĝa verkisto simple ne jam havas ion por diri al la mondo. Nu… li jam havas stilon kaj kiam li akiros pensojn, li povos eksponi ilin per bona ilo.
Oni povas diri plu kaj plu, sed por kio? Pli bone estus unu fojon tralegi, ol centfoje aŭdi…