Beletra Almanako 15: denove gustuminda

Siatempe mi jam prezentis miajn impresojn pri BA7 kaj BA9 en ĉi blogo. De tiam mi ne havis emon plu verki prie, sed BA15 agrable mirigis min – jen denove legaĵo gustuminda!

Saadat Hasan Manto. El "Nigraj marĝenoj"
Mi ne estas profesia literaturkritikisto, do prezentu miajn pensojn ne pri ĉiuj eroj de la eldonaĵo, sed nur pri aparte plaĉaj al mi. Ĉi-kaze ili vere abundis.
Elĉerpaĵoj el la rakontaro de la urdua verkisto, eldonita en 1952, tri jarojn antaŭ lia morto. La hindlandano, li vidis kiel lia patrujo unue sendependiĝis de la Brita imperio kaj tuj disduiĝis je la du novaj landoj – Barato kaj Pakistano. Tiujn eventojn li priskribis en tre mallongaj, preskaŭ tŭiteraj rakontoj. Diri multon per malmultaj vortoj estas tasko plenumebla nur por vera profesiulo de la verkista metio.
Impresis min ne nur trafeco, aŭtenteco de la kreitaj de li bildoj, sed ankaŭ ilia homnivela dimensio. La aŭtoro kondutas kiel bona (kaj ve malofta) atestanto kiu rakontas nur tion, kion li mem vidis kaj spertis – sen troigoj kaj ĝeneraligoj. Mi funde komprenas liajn sentojn, ĉar mia lando Sovetunio, heredinto de la Rusia imperio kreita de niaj prauloj dum pluraj jarcentoj, same displitiĝis antaŭ 21 jaroj je almenaŭ 17 sendependaj landoj. Tion akompanis same kruelaj kaj sangoverŝaj militoj, ribeloj kaj buĉadoj, do mi povas konstati nur: homa naturo estas la sama tutmonde kaj verŝajne ĉiam estos tia.
Bedaŭrinde el 161 rakontoj verkitaj de Saadat Hasan Manto esperantigitaj (kaj prezentitaj en BA15) estis nur 32. Espereble iam la verkaro de tiu aŭtoro atingos la internacian legantaron en pli ampleksa eldono.

El "Rakonto pri Kjeŭ"
Mi ne estas poeziŝatanto, sed ĉi-kaze mi devas fari ekskludon. La poemo verkita en la 19-a jarcento prezentas al leganto ne nur la tradician vjetnaman, sed ankaŭ la ĉinan literaturon, kiu servis kiel fonto por ĉi verko. Bela traduko fare de pluraj vjetnamaj samideanoj klare spegulas etoson de sia tempo kaj kulturo. Aparte impresis min multnombraj piednotoj, klarigantaj detalojn – simbolojn, historiaĵojn, parolturnojn, ktp. Mi publikigis historiajn dokumentojn kun dekoj da piednotoj, do bone scias pezon de tiu tasko kaj ĝian utilon al atentema leganto. Nun mi esperas, ke dum UK98 en Islando mi havos eblecon aĉeti tiun libron kaj legi ĝin tute, kiel ĝi meritas.

Henri Arnstad. "Tial ridetas Breivik"

Plia pruvo de la peranta utileco de Esperanto. La amasa murdo en la insulo Utøya skuegis Eŭropon kaj eĉ Rusion mirigis. Sed plejparto da homoj apenaŭ komprenis motivojn de tiu norvega “pafisto” kiel nomis lin amaskomunikiloj (“teroristoj” ja estas islamanoj). La aŭtoro de ĉi eseo argumente kaj klare evidentigas, ke temas pri ne frenezulo, sed celkonscia naciisto, kies agoj logike sekvas el lia ideologio. Brila verko, kiu sendube meritis esti tradukita por plej internacia legantaro en la mondo.

Recenzoj kaj eseo de Sten Johansson
Preskaŭ ĉiam mi eklegas BA de tiu parto – recenzoj. Ĉi-kaze du el kvar erojn prezentis la fama (en Esperantujo) sveda aŭtoro, kies recenzaro sendube okupos gravan lokon en estontaj studoj pri esperanto-literaturo (pri liaj beletraĵoj mi ne certas). Disa “verda” legantaro plejparte elektas kaj aĉetas librojn distance, laŭ nuraj priskribo kaj (ne ĉiam montrata) kovrilo. Des pli gravas rolo de recenzisto, ĉiĉerono en tiu libromondo. Kaj Sten Johansson bonege plenumas tiun taskon.
Ne malpli ĝojigis min lia eseo pri Ivan Ŝirjaev – elstara, sed ve malmulte konata kaj eldonata esperanto-verkisto de la unua duono de la 20-a jarcento. Johansson tiom detale kaj skrupule rakontis pri la vivo de tiu honesta homo, ke mi mem ekdeziris esplori kaj plenigi truojn en lia biografio. Espereble regionstudistoj el Jaroslavla provinco jam (aŭ iam) fari(o)s tion. Eble ie en profundegoj de lokaj arkivoj ĝis nun polviĝas manuskriptoj de Ŝirjaev, inkluzive lian tradukon de “Milito kaj paco” de Lev Tolstoj. Mi scias proprasperte, ke tiaj mirakloj okazas, do ni ne perdu esperon.
Nun mi decidis serĉi en Interreto publikigitajn verkojn de tiu aŭtoro kaj iom post iom enmeti ilin en Vikifontaron – por igi ilin atingeblaj kaj facile troveblaj de iu ajn samideano.

Comments