Skip to main content

Aŭstralia antologio

Antaŭ ĉirkaŭ monato mi finlegis ĉi tiun antologion kaj nun eltrovis la tempon por iom skribi pri miaj impresoj.
La libro estas nemalbone aranĝita - malmola bindaĵo, kolora kromkovrilo. Ankaŭ ĝia enhavo impresas: fakte tie troviĝas partoj aŭ tutaj verkoj de la plej famaj kaj influaj verkistoj kaj poetoj de tiu lando-kontinento. Plejmulto el ili estis por mi antaŭe nekonataj, same kiel multaj apartaĵoj de la aŭstralia vivo. Unuvorte tio estas vera antologio - kia ĝi ja devas esti.


Certe haveblas ankaŭ gudrokulero en tiu mielbarelo.
Unue, ekde antaŭparolo mi renkontadis multajn, eĉ mirinde abundajn tajperarojn. Tio ne tre ĝenis min, male, kiel komencanto mi eĉ iom ĝojis pro tio (ho, mi jam rimarkas erarojn...). Tamen en tiel fundamenteca eldonaĵo, kiu estis prilaborata dum multaj jaroj, eĉ jardekoj, ne havendas lokoj por eraroj, almenaŭ en tiom granda kvanto.
Due, malgraŭ malmoleco de la bindaĵo, ĝi ne evidentiĝis esti aparte fortika. Baldaŭ antaŭfolio kaj postfolio malgluiĝis de la kovrilo kaj ekis memstaran vivon. Ĉu gluo estis ne tre glueca aŭ la libro dum tro longa tempo stokiĝis? Mi ne scias.
Finfine mi povas konkludi jenon. Se vi ŝatas literaturon entute kaj tiun aŭstralian aparte - aĉetu ĝin. Vi ne bedaŭros. Tamen se vi estas postulema bibliofilo aŭ ekfuriozas, post vidi erarojn - tio ne estas bona elekto por vi.
P.S. Blazio Vaha demandis min, kiu verko impresis min plej multe kaj kial. Do mi respondis kaj aldonaĵo iĝis pli longa ol la kerno.
Ĥm, pripensinda demando… Ĉi tiu libro enhavas multajn interesajn verkojn, tamen mi provu apartigi kelkajn el ili.
Unue kaj mirinde, sed plaĉis al mi kelkaj versaĵoj, kvankam ĝenerale mi ne tre ŝatas/komprenas poezion (verŝajne mi estas tro raciema por tio. “La lasta el la tribo” de Henry Kendall, “Vi velkema vagulo” de Adam Lindsay Gordon, “La lumoj de Cobb kaj Ko” de Henry Lawson – tiuj versoj ĝis nun sonas en miaj oreloj. Pli modernaj, senrimaj poezverkoj estas por mi multe malpli plaĉaj – do ŝtonumu min, belegaj filologinoj de ĉiuj nacioj!
Due, grande impresis min kelkaj noveloj kaj fragmentoj de pli grandaj verkoj. “La edzino de brutpelisto” de jam menciita Henry Lawson, “Tabako” de Vance Palmer, sendube “Pikniko ĉe Superpendanta Roko” de Lady Joan Lindsay (laŭ ĝi estis farita la fama samnoma filmo) – tio estas bonaj, altkvalitaj verkoj, bildigitaj homojn kaj ties vivon tre ĝuste, klare, fojfoje ironie – unuvorte, majstre.
Meritas ĉiujn laŭdojn “Unu plenplena horo” de Walter Murdoch, rakontanta pri la lasta reveno de Volter en Parizon. Mi parafrazis ĝin al mia amikino kaj jam en tia formo la verko impresis ŝin. Konciza (bedaŭre) “Historio de Anzac” de C.E.W. Bean malfermis plene nekonatan al mi paĝon de la mondmilita kaj aŭstralia historio kaj faris tion en brila stilmaniero. 
“La ununura tago de la jaro” de Alan Seymour memorigis al mi pri niaj veteranoj kaj aparte pri la fama aviadisto Vladimir Ŝarpatov, kiu gvidis la kuraĝegan eskapon de sia skipo per aviadilo el la kaptejo de Talibano en Afganio en 1996. Li loĝas en nia urbo kaj mi foje renkontiĝis kun li. Dum kelkaj horoj ni babilis, eldrinkis botelon da viskio, rigardis multajn fotojn kaj raraĵojn, parton da kiuj li post tio donacis al nia muzeo (lia aviaduniformo, nazia ponardo, ka). Sed plej grava estas tio, ke mi ekvidis profunde malfeliĉan homon, kiu faris dum tuta sia vivo ununuran (sed veran!) heroaĵojn kaj de tiam simple fordrinkas kaj forkonsumas ĝin per senĉesaj publikaj elpaŝoj, babilad-agadoj, ktp.
“La piproarbo” de Dal Stivens iom malĝojigis min. La ĉefa heroo de tiu rakonto dum la tuta vivo revis pri fora lando, en kiu kreskas ĉi tiu mirinda arbo kaj kie ĉio estas tute alia (pli bona, kompreneble). Kaj li verŝajne revus pri tio ĝis la fino de sia vivo, sed… li decidis agi kaj ekveturis tiudirekten. Mi ne malfermos intrigon, sed diru nur, ke post tio mi enpensiĝis: ĉu iuj revoj devu resti revoj kaj ne plu? Almenaŭ tiel ni konservus esperojn… Malĝoja historio.
Fine mi diru, ke plej grande miris kaj ridigis min la novelo “Ŝarĝita hundo” de jam dufoje menciita Henry Lawson. Legante ĉi tiun rakonton mi baldaŭ eksentis ion strangan: tiu historio sendube estis konata por mi. Sed de kie? Post kelkaj paĝoj mi ĉion komprenis. La rakonto preskaŭ plene koincidis enhavon de la fama soveta mallongtempa (14 minutoj) filmo “La hundo Barboso kaj eksterordinara kroso”. La diferenco konsistas nur je tio, ke aŭstralia aŭtoro diras pri orserĉistoj kaj nia filmo – pri hejmfaritbrendistoj. En ambaŭ okazoj centra figuro estas la hundo, kiu postkuras siajn mastrojn kun la eksplodaĵo en faŭko (per ĝi friponoj volis akiri fiŝojn). 
Laŭ oficiala informo nia filmo, farita en 1961, baziĝis sur la kutima gazeta felietono de Stepan Olejnik pri ŝtelĉasistoj. Tiu filmo eĉ estis nominita por Ora Palmo de Kanna festivalo en sia kategorio. Mi multe ridis, spektante ĝin kaj nun tiu historio denove min ridigis. 
Ĉu ne indas por tiuj belaj minutoj tralegi eĉ plej dikan libron? Des pli, ke mi havis de ĝi kaj multajn aliajn afablaĵojn, inkluzive de nuna preteksto verki tiom longan tekston en mia ŝtatata lingvo;-)

Comments