Anna Isaĉenko, flegistino de la evakua hospitalo

Anna-n Miĥajlovna ni trafis hazarde – ŝia najbarino forestis kaj ŝi staris ĉe apuda baro. Ni ekinterparolis, poste eniris domon kaj daŭrigis konversacion, trarigardante malnovajn fotojn. Severa kaj foje kategorieca en siaj opinioj, nia kunparolantino ŝajne bone lernis maski siajn sentojn. Tamen el rimarketoj kaj preterkure diritaj frazoj formiĝis tute alia bildo. Kaj post finlegi ŝiajn rememorojn apenaŭ iu povos riproĉi pri malmolkoreco ties aŭtoron – Anna Miĥajlovna Isaĉenko, flegistinon-frontulinon.

Ĉaldonino
Mi naskiĝis en januaro 1921 en la vilaĝo Znamenŝĉiki (nun - Vikulova distrikto, Tjumena provinco). La patro – Miĥail Krisantjeviĉ Gunin, la patrino – Praskovja Nikitiŝna (antaŭ edziniĝo – Znamenŝĉikova). Ili geedziĝis “fuĝe” – la patro forŝtelis la patrinon, do oni donis por ŝi neniun doton. Ili ambaŭ estis el tiu vilaĝo. La gepatroj diris, ke ni estas ĉaldonoj, do ankaŭ mi estas ĉaldonino – tiel nomiĝis homoj, kies praŭloj de antaŭlonge loĝas en Siberio. Transmigrantoj, kiuj aliris el okcidentaj regionoj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj nomiĝis alie – “samoĥodi” (eo: memirantoj).
La patrino havis dek infanojn, sed postvivis nur kvin. Ŝi mem rakontis al mi, ke ĵus post kiam mi naskiĝis, ŝia filo malsaniĝis pro morbilo. La patrino deziris ke li vivu, do ŝi fomentis nin per unu folifasko – por ke mi malsaniĝu. Sed mi ja vivas ĝis nun kaj li mortis! La plej aĝa frato nomiĝis Trifon – tiel nomis ĝin popo, laŭ kalendaro de sanktuloj. La patrino ofte forgesadis tiun nomon kaj kuradis al unu virino en la vilaĝo, filo de kiu nomiĝis same. Estis ankaŭ la fratoj Aleksandro (n. 1910) kaj Nikolaj (1924), kaj la fratino Anastasija (1928).

Vesperaj kursoj
En 1928 komenciĝis kolektivigo kaj la patro por ne aniĝi en kolĥozo forveturis en VTUZurbeton apud Sverdlovsko. Sekvan jaron ankaŭ ni transloĝiĝis al li. Tie ni loĝis en barako – longa, por kelkaj familioj, meze staris tablo sur interkrucigitaj lignobastonoj. Internaj muroj mankis. Do kiam ni transloĝiĝis en la uzinon Uralmaŝ kaj ricevis tie loĝejon – same en barako, sed jam propran, apartan – tio estis paradizo por ni. Poste la patro komencis konstrui terkabanon – duono de la domo troviĝis subtere, sed fenestroj ekstere.
Lerni mi komencis ankaŭ en barako – tie troviĝis nia lernejo. Sed la 6-an kaj 7-an lernojarojn mi jam trapasis en nova konstruaĵo – brika, duetaĝa. En lernejon mi ekiris iom malfrue, do finis ĝin ankaŭ malfrue – 16-jaraĝa. La patro dungiĝis en kliniko kiel jungilaristo – tiam ja mankis aŭtoj, ĉion faris ĉevaloj. La patrino estis senalfabeta kaj laboris en sama kliniko kiel kortopurigisto, ni helpis al ŝi pri tio.
18-jaraĝa mi eklaboris en la uzino Uralmaŝ, samtempe lernis en la vespera lernejo kaj finis la 9-jaran lernadon. Sed la 10-an jaron lerni mi ne volis – daŭrigi lernadon en instituto mi ne planis, krome mi malhavis bonajn ŝuojn, kaj en Sverdlovskon veturadi ankaŭ estis malfacile. Do jen iufoje aliras min ĉeflaboristo (mi laboris en ŝtalejo) kaj diras: “Kial vi Anjo estas tiom enpensiĝinta?” Mi diras: “Jen mi finis lernadon, do mi ne scias kion fari ĉiuvespere.” – “Iru al mia maljunulino (lia edzino estris la vesperajn kursojn de la Ruĝa Kruco). Vi estas junulino, do por vi tio estos utila”.
En 1939 mi aliĝis al tiuj kursoj. En 1941 mi devintus ekzameniĝi, sed jen komenciĝis la milito. Post tio oni jam nenien forlasis nin, la kirurgia sekcio de la kursoj tuj estis mobilizita. Septembre ni ekzameniĝis kaj la 14-an de oktobro jam ricevis rekrutleterojn – kaj ek al militkomisarejoj.
Nia hospitalo formiĝis en la fervojstacio Iset. La evakua hospitalo N 3859, kampa poŝto N 59. Ĉiuj junulinoj en la hospitalo estis el Sverdlovsko, do ni kune servis plu. Poste aperadis kaj aliaj, ne sverdlovskanoj, ĉar la hospitalo kreskis, estis tre multe da malsanuloj. Ni laboris diurnon trans diurno – mi eĉ ne scias, kiam ni sukcesis iom dormi.
Jen alveturis nia trajnohospitalo al la Leningrada fronto, haltis. Ĝustatempe la germanoj ekblokadis la urbon. Por ni tio certe estis forta ŝoko – oni bombardas tage kaj nokte, fajfilegoj bruas, ĉio estas maskita. El de la Volĥova kaj Leningrada frontoj oni konstante veturigadis vunditojn. Poste oni liberigis Leningradon kaj ni ekveturis plu, postsekvante fronton.

Vunditoj
Al la unua vundito, kiun oni liveris al oni, oni estis devigitaj amputi la dekstran manon. Li rekonsciiĝis – la mano forestas. “Por kio vi ĝin fortranĉis?! Kial vi tute ne mortigis min?! Mi iel ajn ne veturu hejmen – kien mi iru sen la dekstra mano? Mi pli bone ĵetu min sub trajnon! Ne, mi ne plu vivu!” Kaj tiel li ploris, vunditoj konsolis lin: “Ni instruos vin skribi per maldekstra mano, ĉio enordiĝos” – “Ne, ne! Por kiu mi tia estos bezonata?!”. Sed poste komencis alveni novaj vunditoj – sen kruroj, brulvunditaj kaj li rezignaciis, forveturis. Kaj poste ankoraŭ dum longa tempo li sendadis al ni leterojn. Li dungiĝis kiel kalkulisto, diris: “Jes, mi ankoraŭ estas feliĉa, ke mi restis vivanta”.


Aviadistojn oni alveturadis grave brulvunditajn. Ili kuŝis sur specialaj litoj, senvestaj, malantaŭ kurtenoj. Tie estis tiaj brulcikatroj, ke efektive eĉ patrino ne ekscius onin. Foje oni eniras ĉambron kaj jen liaj okuloj iom malfermiĝis: “Hoj, fratino [en la rusa “flegistino” kaj “fratino” estas la sama vorto. – S. Belov], mi vidas vin”. Do oni pro ĝojo pretas ĉirkaŭkisi lin. Oni manĝigas lin per kulero kaj li nur iom malfermetas la buŝon. Estis malfacile. Fetoro en brulvundaj ĉambroj estis neeltenebla kaj oni necesis ne nur elteni, sed ankaŭ ne montri tion. Pusajn vundojn ankoraŭ iel oni povis elteni, sed brulvundojn… Sed ni sciis, ke krom ni neniu alvenos al ili, neniu faros ion, sciis ke ĉio restos sur ni.


Mi rememoras tian kazon. Ni havis pezan malsanulon, ĉe li estis trafita la pulmo. Ni resanigis lin, elmalsanulejigis. Ĉiu post hospitalo penis denove trafi sian trupon. Kaj tuj kiam li alveturis tien, lia trupo komencis ofensivon. Kaj al li okazis apendicito. Sed neniu havis tiam tempon atenti lin, li longe toleris kaj fine lia apendico krevis. Oni alveturigis lin en tre peza sanstato kun peritoneito kaj baldaŭ li mortis. Kiel ni suferis! Tiom ni sanigadis lin, li iĝis por ni kvazaŭ parenca kaj jen…


Poste estis ĉe ni junuleto 19-jara, aviadisto, kun gravaj brulvundoj, ĉiuj kruroj liaj estis bruligitaj. Nu, oni amputis ilin, sed gangreno iris ĉiam supren kaj supren. Li diras: “Mi devas vivi. Mia patrino estas sola, ŝi tiom amas min, mi ŝin amas, mi devas vivi”. Kaj jen li komencis aktive manĝi: “Donu al mi manĝaĵojn, donu al mi manĝi ion, mi ne volas morti!” Kaj malgraŭ tio li mortis. La gangreno ekiris supren kaj li pereis.

Reveno
La militon mi finis en Cēsis, je 125 km for de Rigo (Latvio). Se diri ĝuste la milito daŭris plu, sed por mi jam finiĝis. Mi tiam iĝis 24-jaraĝa kaj estis ĉe ni la knabo, metodisto pri kuraca korpokulturo. Sep monatojn li amindumis min, sed mi ne respondis konsente. Nur poste, kiam oni jam liberigis sovetan teritorion kaj la milito ekiris al la fino, li diris al mi: “Nu jen, nun oni jam ne mortigos nin” – kaj mi edziniĝis. Nu, ja aĝo estis tia, ke mi tuj gravediĝis kaj veturis hejmen. La hospitalo nia post la milito estis transsendita al la Ekstrema Oriento. Tial mi malmobiliziĝis en 1945, sed mia edzo nur en 1948, tiam ni denove renkontiĝis – jam en la vilaĝo Vikulovo.


Mi transloĝiĝis tien pro jena kialo. Mia frato Saŝa [minuskla formo de Aleksandr. – S. Belov] iris al fronto kaj pereis apud Stalingrado. Alia frato, Nikolaj havis “kirason” [tiel oni nomis dokumenton, enlistigantan gravajn spertulojn, kiujn oni ne rekrutis dum milito. – S. Belov] – li laboris en Uralmaŝ, en milita produktado. Sed en 1943 tie okazis amasa veneniĝo per ladmanĝaĵoj – 70 homoj estis damaĝitaj, multaj pereis. Li ja estis staĥanovano [tiel oni nomis laboristojn, kiuj multe superis kutimajn labornormojn, do ricevis pliajn monon kaj manĝaĵojn; la fondinto de tiu movado estis la laboristo Staĥanov. – S. Belov], do li ricevis duoblan porcion. Pli ol diurnon li forestis, la patrino jam komencis serĉi lin. Sed poste li alvenis hejmen senvestita, apenaŭ staranta sur piedoj kaj baldaŭ mortis. La patrino komencis freneziĝi pro tiu malfeliĉo, nokte iradis al lia tombo, do kuracisto konsilis transloĝiĝi al alia loko, foren de tie. Tiel la gepatroj forveturis al Vikulovo, kie la patro havis kvin fratojn. Li dungiĝis kiel fornisto en loĝeja sekcio de loka administracio, la patrino mastrumis hejmon. Do tien mi alveturis.


La edzo revenis vundita en ŝultron, la pulmo estis trafita kaj aldone tiam frostis kaj li malsaniĝis je tuberkulozo. Oni nomumis lin estri la sekcion pri kulturo. Li estis devigata multe disveturi laŭ la distrikto kaj jen foje en januaro li veturis al la fora vilaĝo Kargali, malvarmumis kaj en marto mortis. Kaj mi restis kun du infanoj.

Malsanulejo
Al tiu tempo mi dungiĝis flegistino en la distrikta malsanulejo. Vunditoj multis, ĉiuj havis superstreĉitajn nervojn. Iu elkuras nokte kaj krias: “A-a, vi dormas kaj tie la germanoj jam aliras!” – oni necesis kvietigi lin. Alia ekiris en manĝejon kaj jen kuras reen. “Ĉu vi jam finmanĝis?” – “Ĉu mi devas esti sidanta kaj elrigardanta ĝis kiam oni alportos al mi?!” Do oni komencas admoni lin: ‘Nu, jen mi alportu” – “Ĉu vi estas kelnerino?!”


Kiam mi alveturis, ĉi tie estis nur du kuracistoj – la ĉefkuracisto Savickij kaj lia edzino – infankuracisto. Aliaj estis helpkuracistoj. Poste alveturadis multaj el urbo, laŭ distribuordonoj [ĝis la fino de la 1980-aj jaroj finlernantoj de altlernejoj estis devigataj dum kelkaj jaroj labori en lokoj, kien sendis ilin aparta komisiono. – S. Belov], je mia memoro pli ol cent tiaj estis. Jaron-duan oni laboris kaj forveturis reen. La kirurgia flegistino en la malsanulejo estis maljuna; ŝi en unu loko bandaĝon nodas, ĝi en alia loko pendas. Do ŝi eĉ ĵaluzis vunditojn, ke ili al mi iris por pansado, atendis min speciale. Mi revenas post tagmanĝo, ŝi diras: “Jen, oni denove atendas vin!”
Foje, verŝajne en 1948, en la vilaĝo Balagani okazis ekflamo de sifiliso. Tie loĝis germanino, evidente malsana, ŝiaj infanetoj brodis, prenis fadenojn en buŝojn – do tiel infektiĝis. Multe da infanoj tiam malsaniĝis, dum longa tempo ne forlasadis ni tiun vilaĝon.
Memoras mi, kiel pereis la fama prezidanto de kolĥozo, la unua en la Tjumena provinco Heroo de la Socialisma laboro Vasilij Golcov. Li alveturis en Balagani al prezidanto de loka kolĥozo. Kaj io tie okazis, ke li grave brulvundiĝis. Kvazaŭ li eliris en vestiblon, falis kun kerosena lampo… nu, malluma historio. Kiam oni alveturigis lin en la malsanulejon, mi interparolis kun li. Li diris: “Mi resaniĝos kaj tiam ĉion rakontos kaj ĉion enketos”. Sed poste li mortis kaj nenio klariĝis.


Kiam la filo iom kreskis, mi veturis al Tjumeno por lerni. En 1948 mi finis specialiĝon kaj iĝis unua en la distrikto (ĝis 1960 – fakte sola) klinika laboratoriistino. Tiam mankis iuj ajn kontraŭkoncipiloj. Virinoj naskis hejme, memstare abortigis sin. Oni alveturigas tian nokte, ni enverŝas en ŝin sangon kaj ĝi elverŝiĝas reen; jen mi sidas apude, mezuras hemoglobinon. Kaj matene denove oni iras labori.
Krome la malsanulejo havis propran bieneton kun bovinoj, ĉevaloj. Do ni falĉis greson, priklis terpomojn – oni ja necesis per io manĝigi malsanulojn. Pano post la milito estis disdonata laŭ manĝokartoj, po 1 kg tage. Vicoj estis grandegaj kaj dume neniu konis – ĉu oni alveturigos ĝin, ĉu ne? Do tiel mi laboris ĝis pensiiĝo en 1976.

Comments