Anekdotoj el Rusio: politikaj

Hodiaŭ mi rimarkis, ke sur asfalto jen kaj jen aperis malhelaj makuloj - tio ekgutis la suko el fraktitaj branĉoj de arboj. Printempo komenciĝas! Je diablo politikon, mi volas ridi. Por komenco mi decidis esperantigi iom da politikaj anekdotoj el nia belega lando. Ion verŝajne estos malfacile komprenebla por eksterlandanoj, sed... mi ekprenos. Ek!
1. Foje usonaj kaj rusiaj prizonestroj decidis aranĝi la interŝanĝon de malliberuloj - por eksperimento. Post unu monato ili ricevis du kolektivajn leterojn. Rusiaj malliberuloj petis pri ĝismorta puno, tiuj usonaj - pri tuja ekzekuto.
2. Putin kaj Bush renkontiĝis en Rusio kaj veturis al rivero por iom fiŝkapti. Tuj alflugis ilin mordemaj kuloj. Bush jen kaj jen frapas sin - je la frunto, ŝultroj, brakoj - dum Putin staras absolute trankvile. "Fladimir, - admiris Bush, - sed kial ili fin ne mordas?" Kaj Putin respondis, kviete: "Min estas malpermesite".
3. Bush gastas ĉe la amiko Saakaŝvili. Ĉio plaĉas al li kaj antaŭ adiaŭi li faras la lastan demandon: "Diru al mi, amiko, omaĝe al kiu vi nomis tiel la landon - Georgia? Omaĝe al usona ŝtato aŭ persone al mi?"
4. Renkontiĝis en maro du militŝipoj - rusia kaj usona. Usonaj maristoj rigardas: en la rusia ŝipo regas ĥaoso. Kapitano kuregas tien kaj reen kaj kriis: "Kiu ĵetis feltoboton sur konzolon? Mi demandas: kiu ĵetis feltoboton sur konzolon?" Usonanj ekridis: "Jen idiotoj. Ĉe ni, en Ameriko tio ne eblus!" Kapitano haltis por minuto kaj ekkriis: "Jam ne plu ekzistas via Ameriko!" kaj denove rekuris kriante "Agnosku, bastardoj! Kiu ĵetis feltoboton sur konzolon?"
5. Kaj jen la plej mallonga anekdoto, plej bone komprenebla por rusianoj.
Dialogo en metroo:
- Fraŭlino, vi forgesis la sakon!
- Allaĥ akbar!

Comments